Titolo

Suplemento al La Ondo de Esperanto. 2005. № 2 (124)



De la redakcio

La dua numero de la jaro 2005 estas la unua de mi kiel ĉefredaktoro deEB. Mi transprenis la torĉon de Dafydd ap Fergus, al kiu mi ŝuldas multe da danko pro lia profesia gvidado de mi dum la pasintaj du jaroj kaj pro la freŝa vento, kiun li alportis al la informa agado en Esperantio.

Dafydd bone redaktis la Bultenon, tiel ke mi ne vidas kialon multon draste ŝanĝi. Tamen mi ne hezitas fojfoje aperigi novajn rubrikojn kiel ekzemple Mi revas, en kiu aktivulo priskribas kiel li aŭ ŝi imagas la mondon post adapto de Esperanto kiel komuna lingvo en Eŭropo. Kontroversado estas fonto de inspiro, sekve aperas nun rubriko Por kaj kontraŭ en kiu du personoj disputas pri specifa temo. Eble tezo kaj kontraŭtezo rezultigas okulfrapan sintezon por la legantoj.

La celoj de EEU restos esence la samaj kiel en 2004, nome akcenti la informan kaj lingvopolitikan agadon, kiu manifestiĝas en Bruselo, en la naciaj ĉefurboj, sed ankaŭ en via apuda vilaĝo.

Por sukcese transporti nian mesaĝon ne sufiĉas hodiaŭ agadi je unu socia aŭ politika nivelo — la implikiĝo de niaj agadoj estas necesa por ke ni povu interesi tiujn kun kiuj ni dialogas pri Esperanto.

Resume ni konstatu, ke EEU estas tre aktiva asocio kun tre grava mesaĝo: nome, ni kontraŭbatalas lingvan diskriminacion en Eŭropo kaj ni havas taŭgan ilon por superi diskriminacion kaj certigi lingvan samrajtecon: Esperanton.

Agrablan legadon deziras
Marko Naoki Lins


Granda kampanjo en Germanio

Printempe okazos en Germanio la plej granda rekta varbagado en la historio de Germana Esperanto-Junularo (GEJ). “Celo estas disdoni en tuta Germanio 100 mil flugfoliojn kaj tiamaniere reklami la somerajn Esperanto-renkontiĝojn kaj montri la aplikeblecojn de Esperanto”, — klarigas Felix Zesch, prezidanto de GEJ.

Lastatempa modelo por tiu ĉi varbmetodo estas la franca Esperanto-Junularo JEFO, kiu okazigis similan agadon en 2004 per 20 mil flugfolioj. La flugfolio estas profesie farita kaj la financadon transprenis Germana Esperanto-Asocio.

“La prizorgo de amaso de interesitoj estas sekurigita, ĉar nun la GEJ-retejo estas renovigita kaj nun eblas per ĝi informi la plimulton”, — klarigas Zesch. Li estas ankaŭ optimisma, ke lia asocio povas okazigi sufiĉe da kursoj surlokaj kaj mastrumi la intereson pri interreta kurso.

“Tamen povas esti ankaŭ interesa sperto por lernontoj, ke ili devas atendi iom, ĝis estos libera mentoro en la kurso, ĉar tiom da homoj volas lerni Esperanton. Eĉ tio jam estus granda sukceso por ni, ĉar montriĝas, ke la intereso lerni Esperanton estas pli granda ol la oferto — fakto ĝis nun ne vere observita, ĉu ne?” — rimarkigas Zesch.

“Kian eĥon tiu ĉi agado elvokos, estas malfacile antaŭvidebla, sed ni kalkulas kun rimarkeble pli forta intereso pri niaj surlokaj kaj interretaj kursoj”, — klarigas Zesch. Por la germanaj aktivuloj la investo de 350 eŭroj por la presado ŝajnas prava por diskonigi Esperanton en la publiko, ĉefe inter gejunuloj. JEFO refaris la saman agadon jarkomence per 50 mil flugfolioj, kiuj enhavas gramatikerojn kaj kalendaran flankon. “Tio tre helpas al disdonado, ĉar kalendaro utilas kaj homoj ne tuj forĵetas kaj ĝenerale emas konservi ĝin, — diras Sébastien Montagne de JEFO. — Eble ili ne tuj aliĝos al la reta kurso, sed almenaŭ ili vidas la vorton Esperanto en sufiĉe moderna kadro”.

Pri la evoluo de la agado legeblos ekde februaro ĉe: http://www.Esperanto.de/dej


Esperanto-France batalas ĉe diversaj frontoj

Esperanto-France (UFE) post la kongreso de Bilbao agadis laŭ la decidoj kaj rezolucioj difinitaj en la Eŭropa Kongreso kaj laŭ la diskutoj iniciatitaj ene de EEU kaj instige de BKC. Jen superrigardo de ĝia agado.

Septembre dissendiĝis cirkulero al ĉiuj francaj eŭropdeputitoj, kun almetita ekzemplero de la Rezolucio de Bilbao (kaj de la samcela Deklaro pri lingva diverseco de UFE en 2003), instigante interalie al starigo de Interpartia grupo pri la lingva problemo kaj al eksperimentado de Esperanto en la Parlamento kiel debata pivotlingvo. “Al tiu letero ni havis nur dekon da respondoj de deputitoj. Ili ĉiuj emfazas sian aliĝon al la principoj de lingva diverseco kaj de multlingveco, sed nur unu, Harlem Désir, deklaras sian klaran subtenon al Esperanto”, — diras Claude Longue-Epée, prezidanto de UFE. Maltrankviliga konstato estas, ke UFE ne ricevis respondon de Verdanoj, kiuj ĝis nun klare intervenis favore al Esperanto per siaj oficialaj deklaroj kaj efektivaj agadoj kaj intervenoj. “Ni denove relanĉos nian kampanjon al EP okaze de la novjaraj bondeziroj. Kaj ni petos rendevuon en Bruselo”, — precizigas Longue-Epée.

“Ni, reprezentantoj de francaj Esperanto-asocioj, estis akceptitaj la 9-an de decembro far la konsilanto de la ministro pri nacia klerigado, — klarigas Longue-Epée. — Ni prezentis niajn proponojn kun komentoj, rilate la francan instruadan sistemon, nome enkondukon de Esperanto en bakalaŭro, konservadon de la lingva kaj kultura diverseco kaj egalrajteco kaj eksperimentadon en pluraj lernejoj de instruado de Esperanto”.

La respondoj de la Konsilanto estis tre klaraj kaj precizaj, sed kun plej multaj konfirmantaj la ĉiaman gurde ripetatan argumentaron, nome: li rekomendis al la aktivuloj daŭre batali kaj peticii por “Esperanto en bakalaŭro” kaj por krei Esperanto-kursojn en lernejoj kaj kolegioj, dum la “eksterprogramaj horaroj”, kio estas ja permesata.

“Sekve de tio, UFE pliintensigos sian strebadon por starigo de kursoj al junuloj, en lernejoj, gimnazioj, universitatoj …, kaj por informa kampanjo al la gepatraj asocioj; inkluzive de gazetara kampanjo kaj de subskribota Peticio por «Esperanto en bakalaŭro»”, — emfazas Longue-Epée kun espero. 


Por plifortigi la movadon ni bezonas paroli kun neesperantistoj

Por Seán Ó Riain, irlanda diplomato en Berlino, Esperanto ne nur estas hobio. La prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio uzas ĉiujn eblecojn por disvastigi la ideon de neŭtrala lingvo. Jen resumo el unu el liaj berlinaj tagoj, kiuj eble instigas aliajn.

“Hodiaŭ mi tagmanĝas kun la prezidanto de la asocio de kulturŝarĝitoj de ĉiuj ambasadoj en Berlino, Norbert Bärlocher. Ni decidas organizi konferencon pri la eŭropa lingva samrajteco kaj diverseco, kun partopreno de larĝa gamo de lingvorilataj organizaĵoj. Tiam eblos ankaŭ klarigi la kontribuon de planlingvo”.

Ó Riain estas konvinkita ke “por plifortigi la movadon ni bezonas paroli kun neesperantistoj kaj ne nur inter ni, aparte en nia ĉirkaŭaĵo. Tion mi persone senĉese faras”. Posttagmeze li parolas en la ambasadejo kun grupoj de irlandaj studentoj kiuj partoprenis kunvenon de la Eŭropa Junulara Parlamento, kun reprezentantoj el 31 eŭropaj landoj. “Ili nenion sciis pri Esperanto, sed jam sentis lingvajn problemojn en la diskutoj, kaj montris grandan intereson pri la eblecoj de Esperanto”, — konstatas Ó Riain.

“Venontmerkrede mi tagmanĝos kun Ulrich Brandenburg, esperantisto kaj altranga germana diplomato, kaj kontrolos ĉu li ankoraŭ ne trovis okazon doni mian donacon de la libro de Profesoro Phillipson, Ĉu nur angla Eŭropo? al la germana ministro pri eksterlandaj aferoj Joschka Fischer. Se ne, mi donos alian ekzempleron al Ursula Sowa, verda germana parlamentanino kun kiu mi regule tagmanĝas, por transdoni al s-ro Fischer.

Pasintsabate mi renkontis Kurt Gawlitta, berlina sekciestro de la asocio por defendi la germanan lingvon. Li tradicie kontraŭis Esperanton, pro "ĝia manko de kulturo kaj historio", kaj pro tio mi donacis al li la libron de Ulrich Lins, La Danĝera Lingvo, germanlingve. Tiun libron, kaj la antaŭ-menciitan libron de Prof. Phillipson, mi jam donacis al la irlanda ambasadoro en Germanio, kiu flue parolas irlande kaj estas forta subtenanto de malplimultaj lingvoj”.

Sed kiel prezidanto de eŭropa asocio por Ó Riain tre gravas teni rilatojn kun plej eble multe da landoj. “Pasintsemajne mi ankoraŭ sendis materialon pri lingva samrajteco al ministro en la irlanda registaro, Éamon Ó Cuív. Li ne estas konvinkita, sed almenaŭ pripensas”, — penseme rimarkigas Ó Riain. Ĵus eldoniĝis la unua detala libro pri Esperanto en la irlanda lingvo, Esperanto: Teanga Idirnáisiúnta, de Risteard Ó Glaisne.

Ankaŭ al Francio la rilatoj estas fortaj: Franca kolego lia, Hilaire de Chergé, publikigis artikolon pri Esperanto en la franca inĝeniera revuo La Jaune et la Rouge en decembro. “Li jam mem eklernis legi Esperanton kaj nun ekparolas. Li kun mi estas en katolika grupo, kaj venontsemajnfine ni ĉiuj kantos himnon en Esperanto, kiun mi elirlandigis”, — rakontas Ó Riain.

Ó Riain ĝojas pri la etaj progresoj kiuj estas farataj ĉiutage: “Ni povas fieri aktivi por niaj celoj, kiuj kontraŭbatalas lingvan diskriminacion en Eŭropo. Mi certas ke iam oni konsentos ke ni havas la taŭgan ilon per Esperanto por superi diskriminacion kaj certigi lingvan samrajtecon”.
Harlem Desir
Eŭropa parlamentano Harlem Désir subtenas Esperanton


El la gazetaro

Danĝero por malgrandaj nacioj

“Necesas subteni Eŭropan Union kaj kompreni, ke estas multe pli da bono en la komuneco ol da malbono”, — skribis Zlatko Tišljar, sekretario de EEU, en kolumno la 20an de decembro 2004 por la slovena gazeto Večer. Jen resumita versio.

En EU oni proklamis egalrajtecon de lingvoj kaj oni rekomendas plurlingvecon (ĉiu eŭropano devus scii minimume du fremdajn lingvojn: unu “grandan” kaj unu “malgrandan”). En praktiko pro elspezaj kaŭzoj ĉiam pli oni uzas nur la anglan. Kiam ni havos germanojn, svedojn, polojn laborantajn en Ljubljana, en kiu lingvo ni solvados problemojn ĉe la polico, en tribunaloj, en ŝtataj instancoj? Ĉu ni povas devigi tiujn homojn lerni la slovenan, se ili planas resti nur certatempe en Slovenio? Ĉu ni devos havi ĉie po 20 tradukistojn?

Ĉu ekzistas maniero por haltigi tiun proceson? Kompreneble jes. Sed la politikistoj ne volas ĝin vidi, ĉar kontraŭas ĝin la plej fortaj — Usono, Britio kaj elitoj de aliaj popoloj kiuj jam scias la anglan. La nura solvo estas akcepti komunan eŭropan neŭtralan lingvon, kiu metos en reciproke egalrajtan pozicion la ekzistantajn naciajn lingvojn kaj ebligos normalan lingvan funkciadon de EU kiel tuto. Logika solvo estas Esperanto. La lingvo kiun ĉiuj devus lerni, same la angloj kiel la slovenoj kaj tiusence unuj kaj la aliaj estus en egala pozicio.

Per tio Esperanto transprenus ne nur la komunikan, sed ankaŭ la identecan funkcion por eŭropanoj. Ĉiu en lernejo lernus du siajn identecajn lingvojn: la nacian kaj la komunan kaj al ambaŭ li/ŝi estus ligita emocie, per amo. Tiu, kiu deziras, povas lerni ankaŭ aliajn naciajn lingvojn — sed libervole, samkiel nun faras tion britoj. Tiamaniere neniu havus lingvajn problemojn kie ajn en EU, ne devus lerni multajn fremdlingvojn kaj pro tio perdi multegan tempon, kiun ekzemple usonanoj ne perdas. Malgrandajn lingvojn ne endanĝerigus multaj novinvadantaj lingvoj, ĉar ĉiu fremdulo, kiu venus al Slovenio parolus tiun komunan lingvon kaj povus komuniki kun ĉiu sloveno.

Ĉu ni havas manieron por postuli ion tian? Ni havas. Se ni akceptas Eŭropan Konstitucion, ni akceptas la paragrafon kiu ebligas la tuteŭropan referendumon (necesas kolekti milionon da subskriboj). Kaj tio estas potenca instrumento per kiu la ŝtatanoj povas postuli ion, kion la politika elito ne deziras, ĉar la elitanoj havas avantaĝojn, se la stato restas neŝanĝita. 


Sukcesa festo en Zagrebo

Ekzemplo de sukcesa Zamenhof-festo okazis la 16an de decembro 2004 en Zagrebo, en bela salono de Juda komunumo per lanĉo kaj prezento de la libro La Zamenhof-Strato de Roman Dobrzyński en la kroata traduko.

Aktorino Vida Jerman legis dulingve la komencajn ĉapitrojn de la libro. La komenco de la festo estis dediĉita al la 50-jara jubileo de la unua Unesko-rezolucio favore al Esperanto.

La BKC kunordigis gazetaran kampanjon ĉirkaŭ la Zamenhof-tago, kiu al la ekstero estas proklamita ofte kiel monda tago de Esperanto aŭ monda tago de la Esperanto-libro por kapti la atenton de interesitoj aŭ de la gazetaro. Preta gazetara komuniko en pli ol deko da lingvoj troveblas ĉe http://www.lingvo.org/xx/4/1041. La komuniko post necesa adapto estas reuzebla. 


El la gazetaro

La Papo — ido de Zamenhof

Ankaŭ en 2004 la bondeziroj de la Papo Johano Paŭlo la 2a okazis en 62 lingvoj, ankaŭ en la internacia lingvo: “Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron”. Samkiel dum la antaŭaj benoj Urbi et Orbi, kristnaske kaj paske, ankaŭ ĉi-foje grupo de esperantistoj ĉeestis en la placo Sankta Petro por levi alte la panelojn kiuj konsistigis la vorton “Esperanto”. Pri tio raportis i.a. la franca Le Figaro, germana Wiesbadener Kurier, usona New York Times kaj kanada Vancouver Sun.

La iniciato, gvidata de la itala samideano Giovanni Conti, celis danki la Papon pro la esperantlingva bondeziro. La skribon “Esperanto” oni povis vidi ankaŭ dum televida elsendo. La grupeto de esperantistoj tre laŭte salutis la Papon, kaj ilia voĉo atingis lin, kaj tra la mikrofonoj ĝi estis aŭdebla en la televidaj kaj radiaj elsendoj. 


Agorekomendoj

La 21an de februaro Unesko festas ĉiujare la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo. La tago estis inaŭgurita en 1999 por rekoni la gravecon de lingva kaj kultura diversecoj, kiuj reprezentas universalajn valorojn kiuj plifortigas la unuiĝon kaj kunteniĝon de socioj. Jen kelkaj rekomendoj por ĉi tiu tago.

1) Gazetara agado. Por tiu celo vi trovas ĉe http://lingvo.org/xx/4/700 en pluraj lingvoj la deklaron de UEA okaze de tiu tago. Ĝi estas el la jaro 2003, sed post necesaj adaptoj reuzebla. Eble ĝi servas al vi ankaŭ kiel ideodonilo por propra, nova deklaro aŭ komuniko. Eble vi kiel loka aktivulo aŭ grupo aŭ landa asocio volas dissendi la komunikon al via loka kaj regiona gazetaro.

2) Politika/Lobia agado. Vi povas sendi la aktualigitan deklaron en via lingvo al via landa Unesko-agentejo kun aldonaj informoj pri Esperanto en via lingvo. Certe ilin ĝojigos la fakto ke Esperanto-asocioj partoprenas en la celebrado de tiu memortago. Eblas informi naciajn parlamentanojn aŭ urbajn instancojn por demandi kiel estas ilia pozicio pri lingva diverseco kaj kiamaniere ili festas la okazon. Tio povas esti la unua paŝo al postaj kontaktoj.

3) (Ek)rilati kun lingvodefendaj asocioj. Vi povas sendi vian aktualigitan deklaron ankaŭ al la lingvodefenda asocio en via lando por establi aŭ flegi la rilatojn kaj por ke ili vidu ke ni ne nur interesiĝas pri Esperanto, sed pri lingva diverseco ĝenerale.

Por pliaj informoj: http://tinyurl.com/42wmd


Ĉu eŭropa himno en la Vilna UK?

Por (Zlatko Tišljar, sekretario de EEU). “Historia ŝanco”

Se Litovio postulus, ke dum la malfermo de UK oni kantu krom la esperanta ankaŭ la litovan himnon, ĉu la Estraro de UEA kontraŭus? Ĉu neniam ĝis nun krom la esperanta estis sonigita ankaŭ la nacia himno? Mi mem ankaŭ ne tro ŝatas himnojn ĝenerale, ĉar ili substrekas iom tro la amon al iu konkreta grupo, tamen — ĉu estas imagebla UK sen nia himno? Kiom da emocioj forestus? Se la evidentaj interesoj de Esperanto postulas, ke oni faru tion, mi kredas ke oni devus fari tion. Kial mi diras evidentaj interesoj de Esperanto?

La Eŭropa himno estas fakto. Fakto estas ankaŭ ke oni ne povas kanti ĝin pro lingvaj konsideroj. Evidentas al multaj (ankaŭ ne-esperantistoj) ke por tion solvi necesas neŭtrala lingvo. Tion jam komencis eluzi latinistoj kaj kelkloke en oficialaj internaciaj kunvenoj oni kantis la latinan tekston. Ni preterlasus gravan historian momenton, se ni nun — kiam en Litovio la ŝtataj strukturoj forte subtenas Esperanton — ni ne klopodus peti de ili etan helpon: ke litova prezidento estu iniciatanto kaj proponanto de la ideo kanti en Eŭropo himnon en Esperanto. Por subteni tiun proponon ni montru ekzemplon dum la UK! Ĝuste tiam, kiam la prezidento sidos en la salono! Poste oni povas iri al li kun la propono. Tiu kiu ne vidas la historian ŝancon en tio, estas laŭ mia opinio iom blinda.

Kontraŭ (Renato Corsetti, prezidanto de UEA). “UEA estas tutmonda”

Mi estas kontraŭ kantado de la Eŭropa Himno en la Universala Kongreso en Vilno aŭ en aliaj Universalaj Kongresoj, simple ĉar Universala Esperanto-Asocio estas tutmonda kaj reprezentas esperantistojn el ĉiuj kontinentoj. Sekve iu ajn manifestacio, kiu celas simbole kunligi Esperanton kun difinita mondoparto, estas malebla. Do, mi same estus kontraŭ kantado de la usona himno aŭ kontraŭ recitado de la unua surao de la Korano.

Krome estas fakto, ke laŭ mia kompreno ne ĉiuj eŭropanoj ankoraŭ konsentas pri eŭropa federismo. Mi volas diri, ke multaj, ekzemple, pensas, ke la nun puŝata Eŭropa Konstitucio estas nenio alia ol donaco al la eŭropaj industriistoj, kies potenco super la normalaj laborantoj ĝin garantias kaj certigas. Partopreni en io ajn, kiu rekte favoras eŭropan federismon, estas en la nuna momento politike ne-neŭtrala agado, kaj ankaŭ pro tio ĝi estas malpermesata por UEA kaj ankaŭ por EEU ĝi estus minimume maloportuna. 


Sankta meso en Bruselo

La 6an de januaro okazis en Bruselo sankta Meso en Esperanto por la Epifanio. 30 homoj kunvenis ĉe la katolika eŭropa vestiblo apud la kvartalo de la eŭropaj institucioj. “Tie la vespera meso estis planita en malgranda kapelo Sankta Benedikto, sed pro la nombro, la partoprenantoj devis translokiĝi al pli granda kapelo en la sama centro”, — diras Guido Ricci, kiu kunordigis la eventon. La prediko de pastro Peter Knauer centriĝis sur la komuna lingvo de la koro kiun parolis la tri saĝuloj el oriento, lingvo de atento al la aliaj homoj. Post la meso okazis simpla akcepto en gaja etoso. “Ni esperas denove aranĝi meson por venontaj ĉefaj festoj,” — diras Ricci. La postan dimanĉon Radio Vatikano dissendis la raporton en la radio. 

Mi revas

Ie en Eŭropo, iam en 2025

Bersée estas malgranda vilaĝo en Nordfrancia kamparo. Ĝi estas — hodiaŭ en majo 2025 — tia, kia ĝi estis antaŭ jarcent-kvarono.

En sia klasĉambro de la unuagrada lernejo, la lernejestro profitas de la kvaronhora matena lernpaŭzo, por legi la gazeton La Norda Voĉo. Ankaŭ tiu ĵurnalo ne multe ŝanĝiĝis, krom la duobla paĝo Eŭropa politiko, kiu ĉiutage raportas — en Esperanto kun resumo en la franca — pri la debatoj kaj la decidoj de la Eŭropa Parlamento kaj de aliaj Eŭropaj instancoj. Precize tiun rubrikon estas leganta la lernejestro.

Li memoras pri la lernojaro 2010a, dum kiu li grumblante devis samtempe lerni kaj instrui Esperanton al siaj gelernantoj. Li memoras, ke tiu trudita Esperanto-studado multe malpli amuzis lin ol liajn geknabojn, kiuj tuj ekŝatis la Esperanto-lecionojn. Li memoras, ke iom post iom ankaŭ lin entuziasmigis la facileco kaj rapideco de la lernado de Esperanto; precipe post kelkaj unusemajnaj trejnstaĝoj — de la ministerio organizitaj — kun aliaj diversnaciaj instruistoj en Lille, Antverpeno, Londono aŭ Akeno.

Hodiaŭ li diras al si, ke — dank' al Esperanto, dank' al la eŭropa rubriko de la ĵurnalo, dank'al kelkaj kunvenoj en Esperanto de la Bersée-anoj kun diverslandaj eŭropanoj — ĉiuj estas plej bone informitaj pri la vivo de la Unio kaj de ĝiaj civitanoj. Li diras, ke ĉiuj tiel vere sin sentas plene rajtigitaj Eŭropanoj.

Dume liaj gelernantoj, ludante sur la lerneja korto, diskutas pri tio, kion ili skribos post la paŭzo en la letero komune verkota en Esperanto por la ĝemelaj lernejoj de Rumanio kaj de Finnlando. Ili ankaŭ longe debatas pri sia baldaŭa vojaĝo al la germana lernejo, kun kiu ili ankaŭ korespondas. Dank' al la perspektivo de tiu vojaĝo ili certe estos tre atentemaj dum la morgaŭa kurso de geografio en Esperanto. Sed finiĝas la paŭzo. La lernejestro manklake alvokas la gelernantojn al la kurso.

Nur ĉi-vespere li legos en la ĵurnalo la regionajn novaĵojn, kiuj nun ofte aperas en la loka pikarda lingvo, post la esperantaj paĝoj pri Eŭropo. Ankaŭ ĉi-vespere li preparos sian venontsemajnan vojaĝon al Tokio. Tie, kun aliaj eŭropaj instruistoj antaŭ aziaj kaj aŭstraliaj geinstruistoj, li detaligos la rimedojn uzitajn por enkonduki antaŭ 15 jaroj Esperanton en la instrusistemoj de Eŭropo. Baldaŭ ankaŭ tiuj landoj oficialigos Esperanton kiel faris — post EU — UNO, UNESCO kaj MOS.

Claude Longue-Epée,
prezidanto de Esperanto-France


Eŭropa Bulteno. 2005. № 2 (34)

Informoj el la Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio.

Finredaktita: 17 jan 2005.
Redaktoro: Marko Naoki Lins.
Kontribuis: Renato Corsetti, Claude Longue-Epée, Seán Ó Riain, Guido Ricci, Zlatko Tišljar.
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Adreso: Marko Naoki Lins, Waterkraĉtstraat 22, BE-1210, Bruselo, Belgio
Telefono: 32 (0)498 133 177
Rete: komunikadcentro@esperanto.org
http://www.lingvo.org

Eŭropa Bulteno | La Ondo de Esperanto | Hejmo | EEU