Titolo

Suplemento al La Ondo de Esperanto. 2005. № 3 (125)



Anstataŭ redaktora enkonduko mi ĝojas povi prezenti al vi interesan opinikontribuon de Seán Ó Riain.

Agrablan legadon deziras Marko Naoki Lins

Lingva kverelo en EU

Meze de januaro okazis nekonata lingva kverelo en EU. Pro mia profesio mi konas la detalojn, sed legantoj komprenos ke mi ne rajtas doni ilin ĉiujn. Sufiĉas diri ke la kverelo okazis dum oficiala kunveno de tre altrangaj funkciuloj (ne ĉeestis politikistoj), ke ĉeestis reprezentantoj de ĉiuj 25 EU-membroŝtatoj, kaj ke la funkciuloj defendis la oficialajn poziciojn de siaj landoj.

Por kompreni kio okazis, endas scii ke la longedaŭra lingva reĝimo en tiaj kunvenoj estis ke ĉiuj parolas aŭ angle aŭ france, sen interpretado. Tiu aranĝo glate funkciis en EU de 15 landoj, ĉar ĉiuj ĉeestantoj de tiu nivelo bone regas kaj la francan kaj la anglan. En EU de 25 landoj aferoj aspektas alie: nun venas kolegoj de la 10 novaj EU-landoj kiuj fakte ne regas, aŭ eĉ ne komprenas, la francan. Ĉiuj regas, aŭ pensas ke ili regas, la anglan.

Meze de januaro 2005 okazis la unua kunveno de tiu komitato sub la luksemburga prezidanteco, kiu proponis ŝanĝon: oni parolu angle aŭ france, sed kun interpretado, kaj Luksemburgo jam estis dunginta profesiajn interpretistojn por la kunveno. Sed Germanio protestis, kaj postulis ke oni sekvu la tradician aranĝon, t.e. angle kaj france sen interpretado. Temas pri la oficiala germana politiko dum tiaj kunvenoj. Post longa diskuto, kiu prenis multe da tempo de la aliaj gravaj diskutendaĵoj, oni decidis reveni al la tradicia aranĝo, do ne uzi la interpretistojn dungitajn de Luksemburgio.

La praktika efiko de tiaj decidoj estas ke la francparolantoj estas ĉiam pli premataj paroli angle. Ili ja rajtas paroli france, sed ili ja volas la subtenon de ĉiuj EU-kolegoj, ankaŭ de tiuj, kiuj ne komprenas france.

Do, ankoraŭ unu nemiskomprenebla paŝo al anglalingva unulingveco en EU. Ĉu la granda plimulto de EU-landoj agos en siaj propraj interesoj antaŭ ol estos tro malfrue?

Seán Ó Riain
prezidanto de EEU 


“Reago”: Esperanta laŭtparolilo

“Mi kredas, ke inter ĉiuj listoj kreitaj tra la jaroj, ĉi tiu estas la plej utila por la Esperanto-komunumo, ĉar ĉi tie kolektiĝas tiuj, kiuj kuraĝas alparoli neesperantistojn”, — diras la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, pri la retlisto Reago por anoncoj pri mencioj pri Esperanto en la nacilingva informilaro. La fondinto, Don Harlow, klarigas pli detale la koncepton.

Antaŭ eble 10 jaroj estiĝis la listo Rebato-l kun la celo ebligi rapidan rebatadon de eraroj kaj falsaĵoj pri Esperanto aperintaj en la gazetaro. Tiu listo ne estis tre aktiva, kaj post kelkaj jaroj malaperis, sed antaŭ tri jaroj mi decidis refondi ĝin uzante la kapablojn de YahooGroups. Ankaŭ la nova listo havis la nomon Rebato en la komenco, sed kelkaj pli akrevidaj esperantistoj konvinkis min, ke Reago estus pli bona nomo, kaj post kelkaj monatoj (kaj iom da obstineco) mi akceptis la ŝanĝon. Hodiaŭ, la listo http://groups.yahoo.com/group/reago ekzistas kaj bone funkcias kun preskaŭ 200 membroj.

La celo de la listo estas, evidente, ebligi reagojn. Nuntempe ne temas nur pri reagoj al eraroj kaj falsaĵoj, sed ankaŭ al favoraj mencioj pri Esperanto. La ideo estas, ke ju pli ofte oni metas la vorton “Esperanto” antaŭ la okulojn de la publiko, des pli pretaj ili estos akcepti ĝin kiel funkciantan fenomenon, kaj eble mem interesiĝi pri ĝi.

Efektive, laŭ mia supozo, se ĵurnalo aperigas ion pri Esperanto, kaj unu leganto respondas, oni ne publikigos la respondon. Sed se kvin legantoj respondas, oni eble aperigos unu leteron, kaj se kvindek legantoj respondas, oni povas dediĉi iom da ekstra spaco al la temo. Laŭ mia memoro, antaŭ unu-du jaroj franca ĵurnalo ricevis tiom da respondoj pro la listo Reago, ke ĝi sentis sin devigita dediĉi du paĝojn al tiuj respondoj.

Kaj en la lastaj tagoj, kiam mi skribas ĉi tion, iu franca komentisto, kiu deklaris (kiel ofte okazas), ke “neniu parolas Esperanton”, ricevis tiom da reagoj, ke li plendis al sia superulo, ke li estas viktimo de “terorismo” flanke de la (cetere neekzistantaj) parolantoj de Esperanto. Aliflanke, oni povas citi la ĵurnaliston en Elkhart, Usono, kiu antaŭ kelkaj monatoj uzis Esperanton kiel mismetaforon, kaj kiu post unu-du semajnoj publike konfesis, ke li tute neniam supozis, ke estas tiom da esperantistoj en tiom da mondopartoj.

Se vi volas aliĝi al la listo (sendu malplenan mesaĝon al reago-subscribe@yahoogroups.com) kaj uzi ĝin, estas kelkaj memorindaj reguloj:

1. Laŭeble reagu afable, eĉ al stultuloj. Kiel mia patrino kutimis diri al mi, muŝoj svarmas al mielo, ne al vinagro.
2. Mallonga kaj trafa reago estas multe pli efika ol longa kaj maltrafa.
3. Faktoj kaj anekdotoj pli efikas ol teoriaj konsideroj.
Don Harlow 

Povilas JegorovasLa plej granda internacia aranĝo

La okazigo de la Universala Kongreso estas la ĝisnuna kulmino de la fervora Esperanto-agado en Litovio. Ni parolis kun la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LitEA), Povilas Jegorovas, pri la situacio de Esperanto en lia lando.

Ĉu en Litovio nuntempe estas la plej fekundaj cirkonstancoj por Esperanto en la tuta mondo?

Ja en la mondo estas ne unu loko, kie Esperanto floras, ekzemple, Kroatio, Brazilo k.a. Sed, sendube, en Litovio kondiĉoj por la Esperanto-movado nun estas sufiĉe allogaj. Pro kelkaj kaŭzoj: ligiteco de la kreinto de Esperanto kun Litovio; tradicie forta Esperanto-movado en Litovio kaj pro tio kreiĝintaj certaj tradicioj; pro tio, ke negrandaj nacioj multe pli sentas diskriminacian komunikadon en la mondo kaj bezonon de internacia lingvo; pro prudenta kaj solida agado de LitEA k.s.

Kial politikistoj tiom helpas Esperanton?

Politikistoj de negrandaj nacioj pli bone komprenas ekziston de internacia lingva problemo. Enirinte en la Eŭropan Union, Litovio ankoraŭfoje konvinkiĝis pri tio. Sed tio ne sufiĉas. Plejparte tio dependas de la seriozeco de esperantista agado. Ja la afero estas ambaŭflanke dependa. Se oni multe kaj serioze agas, tion politikistoj ne povas ne rimarki kaj ne iel rilati. Aliflanke pozitiva sinteno de politikistoj, des pli publike esprimita, donas novan impulson por pli aktiva agado. Tiel la afero evoluas. Kompreneble, multo dependas de gvidaj personecoj de la movado kaj ilia aŭtoritato en la socio ĝenerale. Ni ne devus doni bazon por ke politikistoj opiniu pri esperantistoj kiel pri iuj marĝenuloj. Ja ne vane ekzistas konata esprimo “Esperanto progresas malgraŭ esperantistoj”.

Kion signifos la okazigo de UK en Litovio por la landa Esperanto-movado?

Ĝi havas grandiozan signifon. Kaj ne nur por la landa Esperanto-movado, sed ankaŭ por Litovio ĝenerale. Ja tiom ampleksa aranĝo estas grava por la tuta lando — ĝi estos la plej granda internacia aranĝo iam ajn okazinta en Litovio kaj laŭ la kvanto de partoprenantoj, kaj pro la longa daŭro, kaj pro la kvanto de reprezentitaj landoj. Por litovaj esperantistoj ĝi unue estas mobiliza faktoro por sukcesigi ĝin kaj samtempe aktivigi la movadon ĝenerale. Ja ni multon faras pro la kongreso ne nepre rekte ligitan al la kongreso.

Tio estas bona okazo ĝenerale multe pli solide kaj multe pli vaste informi la litovan socion pri problemoj de internacia lingvo ĝenerale. Kaj tion ni faras. Unue per solida kaj amasa eldonado en la litova lingvo pri tiuj temoj. Ni komprenas nian devon prepari la litovan socion por la kongreso, ke ĝin oni ne forgesu tuj post ĝia fino, sed ke ĝi havu vere gravajn spurojn en Litovio. Uzante la okazon mi invitas ĉiujn partopreni la jubilean UK en Vilno. Ni kune festu 100-jariĝon de Universalaj Kongresoj. 


Ĉu britoj tro stultas?

Brita membro de Eŭropa Parlamento Chris Davies petas siajn balotdistriktanojn lerni fremdlingvojn. La liberalulo diras, ke li estas maltrankviligita pro tio ke multaj lernejoj ne plu kuraĝigas lernejanojn eklerni fremdlingvon post 14-jariĝo.

Nova studo montras ke nur 27% de britoj parolas alian lingvon — malpli ol duono de la EU-averaĝo kaj apenaŭ komparebla al luksemburganoj, kiuj 97-procente parolas minimume unu fremdlingvon. Britoj tiamaniere estas la “fremdlingvaj stultuloj” de Eŭropo, kiel asertas britaj gazetoj.

Davies diras: “Ni estas feliĉaj, ke la angla fariĝis la nova Esperanto, sed la brita problemo ne kapabli paroli en eĉ unu fremdlingvo tro ofte perceptigas nin kiel mallarĝe pensantan kaj insulan popolon”. La studo ankaŭ dispelas kiel miton la argumenton ke tio ne vere gravas, ĉar ĉiu alia parolus la anglan. Ĝi avertas ke la angla, estante la plej parolata dua lingvo en Eŭropo, estas longe for “de ĉion-trapenetranta statuso en Eŭropo, ofte atribuita al ĝi”. Ekzemple, nur 10% de turkoj indikis ke ili parolas la anglan, 13% en Slovenio kaj 14% en Bulgario kaj Hungario. Eĉ en Francio la kvanto estas nur 32%.

En Britio antaŭnelonge la deviga lernado de fremdlingvo foriĝis de la instruplano por 14- ĝis 16-jaraĝuloj. Du trionoj de ŝtataj lernejoj ne plu ofertas fremdajn lingvojn kiel devigan studfakon. La fremdlingva scipovo preskaŭ same mizeras en Irlando kaj Hungario. 


Italio: RAI ignoras lingvan leĝon

Itala RAI ne respektas la leĝon pri la protekto de malplimulte uzataj lingvoj.

En Italio vivas 13 oficiale agnoskitaj lingvaj malplimultoj, sed nur la germana, slovena kaj franca ricevas programspacon en siaj lingvoj ĉe RAI. La proteston publikigis ĉefe la friula kaj albana malplimultoj en Italio, kiuj nun aktive defendas siajn rajtojn. “Bedaŭrinde la solvo ne estas en la manoj de regionaj redakcioj de RAI, sed en la centra. La ministrejo por telekomunikado malfruigis la efektivigon de la leĝo kaj aldone RAI ne havis pozitivan sintenon al la malpli uzataj lingvoj”, — plendas Domenico Morelli de la Unuiĝo de lingvaj malplimultoj en Italio. 

Tribunalo devigas traduki

(cl) La franca tribunalo de supera instanco en Versajlo, en sia juĝo publikigita la 12an de januaro, minacaverte devigis la estraron de la entrepreno General Electric Medical System (GEMS) traduki en la francan: la instrukciojn de la komputilaj programoj; la dokumentojn pri trejnado de la salajruloj, higieno kaj sekureco, kaj pri la produktoj fabrikataj de la entrepreno; kaj, en maksimume ses monatoj, ĉiajn dokumentojn en rilato kun ĉiuj enmerkatigitaj produktoj.

La salajruloj, reprezentataj de siaj sindikatoj kun subteno de asocioj por defendo de la franca, procese sukcesis aplikigi la leĝon Toubon pri la uzo de la franca en Francio. Temas pri la unua tia juĝo, ekzempla kaj “kuraĝiga por la multnombraj francaj salajruloj”, al kiuj estas “kontraŭrajte trudata lingvo metanta ilin en situacion de persona kaj profesia malsupereco”, komentas Marceau Déchamps, vicprezidanto de Défense de la langue française. 

Margot WallstroemVicprezidantino de EK salutas

“Mi pensas ke Esperanto estas bona maniero por rapide povi komuniki kun homoj el malsamaj landoj”, — skribas la vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono Margot Wallström al Hokan Lundberg, estrarano de ILEI.

“Sed samtempe la forteco de EU ja estas ke ni havas tian lingvan kaj kulturan diversecon. Mi pensas ke gravas ke ni provas lerni plurajn lingvojn kiuj estas parolataj en EU, tiel ke ni povas utiligi la liberan labormerkaton”, — ŝi daŭrigas. Ŝi rigardis esperantlingvan retpaĝaron, kion ŝi trovis amuza kaj respondas: “Amike salutas [rekte en Esperanto] al vi ankaŭ kaj sukceson [rekte en Esperanto].”

Lundberg estis surprizita ke ŝi respondis kaj eĉ uzis kelkajn vortojn en Esperanto. Li kontaktis ŝin por gratuli al ŝi pro la nova posteno, demandante kion ŝi pensas pri Esperanto kaj menciante ke li laboras pri http://www.lernu.net. “Mi respondis al ŝi ke mi tute konsentas pri tio ke ege gravas lingva kaj kultura diverseco en EU, menciante ke ni nun planas pri nova projekto kiu celas helpi al la fortigo de la ni-sento en Eŭropo”. 


El la gazetaro

“Hobio por eta aro da idealistoj”

La svisa novaĵagentejo amplekse raportis la 26an de decembro 2004 pri Esperanto okaze de la centjariĝo de la klubo de Zuriko: baza prezento de la lingvo kaj de lokaj aktivuloj, same kiel kelkaj kritikaj vortoj de la svisa lingvisto Georg Bossong, kiu i.a. asertas ke “artefarita lingvo povas sukcesi, nur kiam ĝi ĉesas esti artefarita kaj fariĝas gepatra lingvo”.

“Por regi lingvon perfekte, necesas jaroj da intensa studado. Tio ankaŭ ĉe Esperanto supozeble ne estus alia”, — diras Bossong, laŭ kiu la sola monda lingvo estos la angla: universala lingvo ĉiam pli lingvo sen difinita kulturo. “Esperanto estis kaj estas, pardonpete, hobio por eta aro da idealistoj” kaj “ĝia rolo en la estonto estus marĝena.”

Claude Piron letere atentigis lin pri kelkaj misperceptoj: “Laŭ mi tekstoj kaj konversacioj montras ke Esperanto havas analogan kompleksecon aŭ foje eĉ superan al tiu de naciaj lingvoj”. Laŭ Piron la distingo inter artefarita kaj natura estas misgvida, ĉar Esperanto eble estis komence artefarita, sed fariĝis natura. Por bone regi Esperanton ne necesas jaroj da intensa studado. “Mi mem instruis la anglan, Esperanton kaj la francan al personoj de diversaj naciecoj, kaj mi povas atesti ke oni bezonas multe malpli da tempo por atingi bonan nivelon en Esperanto”, — konfirmas Piron. 


Esperanto — reala alternativo

“Multan dankon pro via diversforma klopodo prezenti al politikistoj kaj civitanoj en la novaj landoj de EU kaj konsciigi ilin, ke Esperanto estas reala alternativo, solvo de lingva problemo en Eŭropo kaj en la mondo, kiu estas je dispono”,

— diras slovaka aktivulo Josef Reinvart en sia dankletero al Etsuo Miyoshi kiu pagis anoncon en intervjuformo en prestiĝa slovaka gazeto SME la 15an de decembro 2004.

La anonco estas parto de strategio popularigi Esperanton en Slovakio: “Post la aperigo de la interparolo mi utiligis tiun ĉi okazon informi diversajn politikistojn, decidofarantojn kaj lingvo- kaj eŭroporilatajn spertulojn”, — diras Reinvart. Krome li dissendis la tekston al ĉiuj slovakiaj deputitoj en la Eŭropa Parlamento, ĉiuj deputitoj de la Nacia Konsilio de Slovakio, ĉiuj dungitoj de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj ambasadejoj en eŭropaj landoj.

Dum konvencio pri EU en decembro 2004, kiun Reinvart ĉeestis, en la diskuto tuj estis tuŝita la lingva problemo de EU kun 20 oficialaj kaj laboraj lingvoj, amaso da interpretistoj kaj tradukistoj, altegaj elspezoj por lingva perado kaj kiel eblas solvi la ekzistantan lingvan problemon.

“La respondoj estis nur malnovaj konstatoj kaj sloganoj, sed neniu konkreta propono”, — konstatas Reinvart. Li esperas, ke la anonco, pagita de Miyoshi, konsciigos multajn legantojn pri reala kaj praktika solvo de lingva komunikado en EU kaj en la mondo, sed unue pri la bezono diskuti en EU pri la lingva problemo kaj komuna serĉado de akceptebla solvo.

Etsuo Miyoshi pagis dum 2003 kaj 2004 pli ol 100 mil eŭrojn por anoncoj en renomaj gazetoj en aliaj eŭropaj ŝtatoj. Li planas daŭrigi sian kampanjon ankaŭ en 2005 kunlabore kun EEU kaj UEA.

Legu pli: http://www.fphil.uniba.sk/~minich/mijoshi/


Kiel eviti bankroton?

Karaj esperantistoj loĝantaj en EU-landoj,

vi ĉiuj scias pri la graveco de la agado de EEU por instigi al la utiligo de Esperanto en Eŭropo, ĉe la centraj instancoj kaj ĉe la eŭropaj civitanoj. Unu etapo en la vivo de Brusela Komunikadcentro estas fermiĝanta. Temas pri etapo, en kiu EEU atingis multajn konkretajn rezultojn, tiel ke la nuna situacio de Esperanto en Eŭropo, ĉefe ĉe la EU-instancoj, estas pli bona ol ĝi estis antaŭ kelkaj jaroj.

Nun malfermiĝas la dua etapo en kiu, surbaze de la antaŭaj rezultoj kaj de la starigitaj kontaktoj, EEU celas konkretajn aferojn:

starigi Interpartian Parlamentan Grupon en la Eŭropa Parlamento (la iniciato jam antaŭeniras);

estigi parlamentan proponon pri gvidlinio pri la ebleco de elektado de Esperanto en ĉiuj EU-landoj fine de la mezlernejo (simile kiel nun okazas en Hungario).

Daŭros, kompreneble, la gazetara agado kvankam, eble, en pli trankvila maniero kaj en alia organiza formo. Por atingi tiujn celojn EEU bezonas la subtenon financan sed ĉefe agan de la eŭropaj landaj asocioj kaj de individuaj esperantistoj.

En la nova kondiĉo, en kiu eble nur unu staĝanto prizorgos la sekretariejon en Bruselo kaj la lokajn kontaktojn kun la instancoj, la financaj bezonoj ne estos tiel grandaj kiel antaŭe, sed tamen ili ja ekzistos. Nur regula subteno de la eŭropaj landaj asocioj, kiuj starigis kaj regas EEU-n, kaj de individuaj esperantistoj, ebligos la atingon de la indikitaj celoj. Pliaj konkretaĵoj: EEU akiras nun sian juran personecon, sian registriĝon en Bruselo kaj la unuan eblecon rekte agi en la Parlamento pere de esperantista parlamentano.

Helpu nin ankoraŭfoje.

Por subteni: UEA-konto “eece-p”. Pliaj informoj ĉe: http://lingvo.org/eo/5/1159.

Seán Ó Riain, prezidanto de EEU
Renato Corsetti, prezidanto de UEA 


AKEL: por kunligi la eŭropanojn

La projekto AKEL (Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj) estas projektpropono de EEU por helpi la solvon de la problemo de lingva diskriminacio en Eŭropa Unio.

Per ĝi oni kontaktos diversajn kulturojn kaj ties lingvojn. Tiel, ĉiu lernejklaso partoprenanta en ĉiu AKEL-grupo lernas Esperanton dum la daŭro de la projekto, kaj eklernas aliajn fremdajn lingvojn, kiam vizitas aliajn partnerojn.

Tiu ĉi projekto povas funkcii per subteno de programo Socrates de Eŭropa Unio laŭ la versio “Socrates/Comenius 1 — inter lernejoj”, kiu devigas el ĉiu grupopartoprenanto (almenaŭ tri grupoj el tri malsamaj landoj) unuope kandidatiĝi per ĝia nacia Socrates-agentejo. La programo Socrates per tiu ĉi versio subtenas elspezojn por pli malpli dek homoj el ĉiu lando jare.

La kandidatiĝoj al programo Socrates/Comenius okazis dum januaro 2005 kaj ili estas taksataj dum julio por ekvalidi septembre. Tiaj projektoj povas disvolviĝi dum unu, du aŭ tri jaroj, tamen ĉiujare oni bezonas renovigi ilin.

Pliaj informoj: Luis Ladeira, luisladeira@netcabo.pt kaj http://europa.eu.int/comm/education/programmes/socrates/socrates_en.html


Mi revas

Zlatko TislarKiel aspektos la mondo post sukceso de Esperanto

Transirante iun ajn el la internaj landlimoj eŭropanoj havos la impreson ke ili restas en sia patrujo ĉar ĉie estos krom en la nacia lingvo skribaĵoj ankaŭ en la komuna eŭropa, kiun ĉiuj lernas en la lernejo samkiel la nacian lingvon. Oni povos ĉie turni sin al kiu ajn instanco (polico, juĝejo, administrado, oficejo) en la komuna lingvo kaj oni povos ĉie legi gazetojn kaj librojn ne nur pri eŭropaj aferoj sed ankaŭ pri la lokaj en la komuna lingvo. Kun doktoroj kie ajn oni ne havos lingvan problemon. La homoj ne diskutos kun vi kiel kun eksterlandano, sed kiel la propra civitano. La televido elsendos en Esperanto kun subtitoloj en la nacia lingvo. Kelkaj elsendoj estos en la naciaj lingvoj kun subtitoloj en Esperanto.

Ni lernos en la lernejoj pri naciaj verkistoj sed ankaŭ pri eŭropa literaturo kreita en la komuna lingvo. Ni povos akiri ĉiujn informojn en interreto en Esperanto kaj pli ol 40% de la faka monda literaturo jam estos en Esperanto. La anglan nun jam tre malmultaj homoj parolos eĉ en Svedio, en Italio preskaŭ neniu. Kiam eŭropanoj renkontiĝos en Usono aŭ Japanio ankaŭ tute nekonataj personoj alparolos unu la alian. Kvankam daŭre la sportŝatantoj ŝatos siajn lokajn kaj naciajn klubojn, ili ankaŭ ŝatos kaj krifrenezos por eŭropaj sportistoj en Olimpikoj kaj interkontinentaj matĉoj. Azianoj, afrikanoj, sudamerikanoj lernos Esperanton en la lernejoj anstataŭ la angla kaj uzos ĝin en interreto.

La anglan oni uzos en internacia senco nur en la landoj kie la angla estas nacia lingvo. Tamen ĉiuj homoj hejme daŭre parolos la lokajn dialektojn kaj en la oficialaj naciaj institucioj siajn naciajn lingvojn. Aparte oni insistos pri tiuj lingvoj tie kie dum mallonga periodo alloĝiĝos multaj neaŭtoĥtonuloj. Krom beletro en la naciaj lingvoj evoluos pli forte ankaŭ beletro en la dialektoj kaj ĵargonoj. Tamen la faka literaturo ege malfortiĝos en la naciaj lingvoj. Sub la influo de eŭropanoj, ekevoluos tendenco krei komunajn neŭtralajn lingvojn en insulaj pacifikaj regionoj kaj en bantua Afriko — eble ankaŭ en hinda duoninsulo. La eŭropa kulturo superos per sia influo la usonan, aparte pro tio ke ĉiuj ekster Eŭropo rigardos ankaŭ eŭropajn televidajn programojn. Eĉ jam 20% de usonanoj parolos la eŭropan lingvon.

Zlatko Tišljar, kiel li imagas la jaron 2050 


Eŭropa Bulteno. 2005. № 3 (35)

Eŭropa Bulteno estas oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio kaj aperas suplemente al La Ondo de Esperanto.

Finredaktita: 16 feb 2005.
Redaktoro: Marko Naoki Lins
Kontribuis: Don Harlow, Luis Ladeira, Christian Lavarenne, Seán Ó Riain, Zlatko Tišljar
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Adreso: Marko Naoki Lins, Waterkraĉtstraat 22, BE-1210, Bruselo, Belgio
Telefono: 32 (0)498 133 177
Rete: komunikadcentro@esperanto.org
http://www.lingvo.org

Eŭropa Bulteno | La Ondo de Esperanto | Hejmo | EEU