Titolo

Suplemento al La Ondo de Esperanto. 2005. № 4 (126)



De la redaktoro

Unu el la multaj riproĉoj al la organizita Esperanto-movado estas la manko de kreiveco. Abundas postuloj modernigi administran strukturon, efikigi agadmanierojn kaj orientiĝi al novaj vojoj.

Ankaŭ informa agado estas tia tereno kiu bezonas profundan rekonsideron. Dum jardekoj en multaj landoj la informa agado por Esperanto ne ricevis la atenton merititan. UEA havas plurajn dungitojn, kiuj senlace agadas por la movadaj kaj asociaj celoj kaj kiuj meritas nian subtenon. Bedaŭrinde mankas respondeca homo pri informa agado en tiu centra asocio. Homo kies prioritato estas “vendi” la produkton Esperanto al publiko, kunordigi tutmonde gazetarajn kampanjojn, verki profesiajn komunikojn kaj establi longedaŭrajn ĵurnalistajn kontaktojn.

Kritiko necesas, konkretaj proponoj eĉ pli: La japana mecenato Miyoshi Etsuo de jaroj finance subtenas grandan anonckampanjon en Eŭropo por konsciigi la eŭropanojn ke ekzistas reala alternativo kadre de lingva diverseco. Kial ni ne flankigu tiun noblan iniciaton per nova? Ekzemple per Premio Esperanto por ĵurnalistoj, kiuj publikigas la plej bonan artikolon pri Esperanto aŭ lingvoj.

Mi certas ke tiaj premioj allogus ĵurnalistojn okupiĝi pri tiu temaro kaj aldone reliefigus pozitive la bildon de Esperanto, kaj ni alproksimigus en facila maniero nian “produkton” al milionoj da legantoj kaj aŭskultantoj.

Agrablan legadon deziras Marko Naoki Lins


Esperantistoj en la Eŭropa Parlamento

Fine de februaro internacia grupo de kristanaj esperantistoj renkontiĝis en Strasburgo por celebri meson kaj kanti laŭ la ekumena libro Adoru.

Kadre de la kunveno la grupo ankaŭ vizitis la Eŭropan Parlamenton por priparoli la temon “Kiel Esperanto povas helpi en la unuiĝinta Eŭropo” kun la EU-deputitoj Alexander Schwab kaj Małgorzata Handzlik. Fine eblis ĉeesti parlamentan sesion.

“Ni renkontis la du deputitojn, bedaŭrinde nur dum ĉ. 20 minutoj. Tamen estis tre grava renkontiĝo, ĉar Esperanto estis la vera interlingvo!” — asertas Flory Witdoeckt, vicprezidantino de EEU. Schwab, juna germana deputito, miris pri du aferoj: li komprenis preskaŭ ĉion, kaj li propraorele konstatis, ke ne estis kompreniĝproblemo inter ses aŭ sep diversaj landanoj. “Li (kaj ni) ankaŭ miris pri la flua parolkapablo de s-ino Handzlik”, — aldonas s-ino Witdoeckt.

Ankaŭ pastro Bernhard Eichkorn, iniciatinto de ADORU, estas kontenta. “Mi tre ĝojus profundigi niajn ideojn pri la lingva demando, — li skribas al deputito Schwab. — Ni alfrontas nun la decidon, ĉu Eŭropo post 200 jaroj estos anglalingva kiel Usono, aŭ ĉu ni volas pli elegantan, pli justan kaj pli facilan solvon”.
D-ro Schwab
Sur la foto: D-ro Schwab (maldekstre en la unua vico) kun kristanaj esperantistoj. 


Ĉu latina aŭ Esperanto?

Jean-Philippe Vincent estas saĝa homo. Li estas direktoro pri Esploroj de la Instituto pri Politikaj Studoj.

Nun li enŝaltis sin en la diskuton pri la lingva demando en Eŭropo per artikolo en franca gazeto Le Figaro. La 3an de marto li pledis sub la titolo La lingva diverseco estas fekunda, sed kelkfoje malfacile mastrumebla. La latina, lingvo por Eŭropo: “Do, se ne estas unu el la lingvoj de unu el la landoj de la Unio, kiu estas preferenda, sed kroma lingvo, kiu estu ligita al Eŭropo lingve kaj kulture, tio eliminas ajnan Esperanton. Estas du lingvoj, kiuj rajtas kandidatiĝi: la malnova greka kaj la latina”.

Esperantistoj protestas kontraŭ la malestimo de Esperanto: «Tiu reago [de Vincent, ke] “ne estu nacia lingvo, tio sekvigus tro da ĵaluzoj” montras kaj naivecon, dum tio estas ĝuste la nuna tendenco kun la angla, tendenco ŝajne kontentiga por ĉiuj, kaj nescion pri Esperanto, kiu estas lingve kaj kulture ligita al Eŭropo, kiel diras aliaj kontraŭuloj de Esperanto!» — skribas franca TEJO-estrarano Aleks Kadar en sia legantletero al la gazeto, menciante ke Esperanto estas “ŝanco por plurlingvismo, por la franca, por ĉiuj lingvoj kaj por Eŭropo”.

Alia franca aktivulo reagis, ke ne ekzistas “ajna Esperanto”, sed nur unu. “Asertante ke tiu ĉi lingvo ne estas ligita al Eŭropo, li [Vincent] montras ke li ne penis informiĝi pri la eŭropaj radikoj de Esperanto, kiu igas ĝin la plej demokrata por la homoj en Eŭropo, kaj pri ĝia regula strukturo, kiu igas ĝin komunikilo alirebla al ĉiuj kaj ne nur al lingvaj aŭ financaj elitoj”.

La inter esperantistoj arde diskutita kontribuo ankaŭ igis Claude Piron demandi en sia reago: “Ĉu ne estus pli sencohave rigardi la faktojn kaj ĉesigi la antaŭjuĝojn por subteni la opcion en kiu la plimulto de homoj kaj civitanoj estas interesitaj por adopti?” 


GeremekPolitika subteno por Esperanto

En intervjuo kun Marko Lins pola eŭropparlamentano Bronisław Geremek, iama pola ministro por eksterlandaj aferoj, substrekis sian estimon por Esperanto, lingvo kiun li ne plu scipovas, sed flue parolis en la junaĝo.

Li substrekis esence tion, kion oni scias el lia intervjuo en la Pola Radio, nome, ke laŭ li “Esperanto povus krei alian dimension por la Eŭropa vivo”. Li lernis Esperanton ĉar ĝi estas reale internacia kaj taŭga komunikilo kaj bazo por egaleco — do vera internacia komunikilo.

Aliflanke li diris, ke li estas realisma kaj pensas ke Esperanto mistrafis sian ŝancon en la 1950aj jaroj. Hodiaŭ estus malrealisme supozi ke Esperanto povus anstataŭigi la anglan kiel lingua franca. Sed li daŭre sentas sin emocie ligita al Esperanto, ne nur pro ideologiaj kialoj, sed ankaŭ ĉar ĝi kunigas homojn, kulturojn kaj etnojn. Li bone memoras kiom facile Esperanto estis lernebla kaj supozas samon por aliaj eŭropanoj kaj trovas ĝin funkcianta ilo por interkompreniĝo. 


PironKonsiloj por aktivuloj

Claude Piron demandis sin: kiel fruktodone utiligi la REAGO-retliston por anoncoj pri mencioj pri Esperanto en la nacilingva informilaro.

Kiel reagi? Unue verku la reagon, kia ĝi prezentiĝas viamense, kun la eventualaj malafablaĵoj. Sed, post, mi diru, duontago, reprenu ĝin kun firma decido forpreni ĉion, kio igos la alian trovi vin ofenda, supera aŭ malsimpatia. Preferindas du pozitivaj linioj ol dek vekantaj malbonhumoron.

Forigu la esprimojn, kiuj supozas, ke la ĵurnalisto intence atakas aŭ ignoras Esperanton. Eĉ se tia intenco ekzistas, malutilas mencii aŭ subkomprenigi ĝin. Tio kredigas, ke ni sentas nin persekutataj: io tipa pri mensmalsanuloj. Cetere, ni neniam scias, ĉu rolis intenco malutili aŭ simpla nescio aŭ miskompreno. Ni facile identigas nin al la lingvo. Se oni atakas ĝin, ni sentas nin persone atakataj, kaj emas skribi tro atakeme aŭ sindefendeme. Pli efikas neŭtrala, kvazaŭ indiferenta tono.

Forigu ankaŭ la esprimojn, kiuj kritikas skeptikemon aŭ mokemon. La taŭgeco de Esperanto tute ne estas evidenta. Estas home skeptiki. Multloke sama vorto signifas “stranga” kaj “ridiga” (angle funny, france drôle, germane komisch). Ni ja funde estas primitivuloj, konantaj nur la kutimojn de la tribo. Io nekutima ne facile akcepteblas, kaj stranga konduto povas ridigi. Por la plimulto, Esperanto estas stranga (ĉar nekonata), do invito al moko. Ni tion bonhumore akceptu. Evitu do reagojn, kiuj montras, ke vi ofendiĝis (eĉ se vi estis ofendita). Ĉiam pensu: “Ili ne scias. Ne estas ilia kulpo. Nesciante, ili ripetas, kion ili aŭdis”. Se homoj estus intelekte honestaj, larĝamensaj kaj kore bonaj, ili ne negative reagus pro nescio, sed mezuma homo ne estas sanktulo, tion ni indulgeme akceptu.

Multe pli efikas faktoj ol argumentoj. “Mi renkontis homojn el multaj landoj, kun kiuj mi parolis Esperanton” estas fakto, kiun la plimulto el la ĵurnalistoj ne imagas ebla, kaj kiu povas veki scivolemon. Homoj ne ŝatas, ke oni forprenu de ili ion, ili ŝatas, ke oni donu al ili. Pensu do: “Mi ne forprenu lian aŭ ŝian konvinkon, mi nur aldonu ion, pro kio la tuta bildo reekvilibriĝos alimaniere en lia/ŝia menso”.

“Vi”-mesaĝoj (“vi estas nekompetenta”, “vi ne scias”, “vi komprenis nenion”, “via frazo estas absurda”, “se vi havus la sperton, kiun mi havas…”) kontraŭefikas, ĉar la ricevanto sentas sin forĵetita aŭ atakata. Ili kredigas, ke vi deziras venki, montri vin pli alta, kio ne igos vin simpatia. Neniu ŝatas esti venkita. Efikas “mi”-mesaĝoj (“laŭ mia sperto…”, “mi ne konsentas…”, “mi konstatis…”), ĉar vi lasas vian korespondanton libera: vi aldonas vidpunkton, sed vi ne trudas ĝin. La alia sentas sin respektata, kaj pli emos respekti vin.

Claude Piron

Pli da konsiderindaĵoj ĉe: http://www.e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?t=590 


El la gazetaro

Eŭropa Unio — danĝero por malgrandaj nacioj

“Necesas subteni Eŭropan Union kaj kompreni, ke estas multe pli da bono en la komuneco ol malbono”, — skribas Zlatko Tišljar, sekretario de EEU, en kolumno la 20an de decembro 2004 por la slovena gazeto Večer. Li pledas por neŭtrala komuna lingvo por Eŭropo kiu ankaŭ povas servi kiel eŭropa identec-lingvo. Jen resumo:

En EU oni proklamis egalrajtecon de lingvoj kaj oni rekomendas plurlingvecon (ĉiu eŭropano devus scii minimume du fremdajn lingvojn). En praktiko pro elspezaj kaŭzoj ĉiam pli oni uzas nur la anglan. Kiam ni havos germanojn, svedojn, polojn laborantajn en Ljubljana, en kiu lingvo ni solvados problemojn ĉe la polico, en tribunaloj, en ŝtataj instancoj? Ĉu ni povas devigi tiujn homojn lerni la slovenan, se ili planas resti nur certatempe en Slovenio? Ĉu ni devos havi ĉie po 20 tradukistojn?

Ĉu ekzistas maniero por haltigi tiun proceson? Kompreneble jes. Sed la politikistoj ne volas ĝin vidi, ĉar kontraŭas ĝin la plej fortaj — Usono, Britio kaj elitoj de aliaj popoloj kiuj jam scias la anglan. La nura solvo estas akcepti komunan eŭropan neŭtralan lingvon, kiu metos en reciproke egalrajtan pozicion la ekzistantajn naciajn lingvojn kaj ebligos normalan lingvan funkciadon de EU kiel tuto. Logika solvo estas Esperanto. La lingvo kiun ĉiuj devus lerni, same la angloj kiel la slovenoj kaj tiusence unuj kaj la aliaj estus en egala pozicio.

Per tio Esperanto transprenus ne nur la komunikan, sed ankaŭ la identecan funkcion por eŭropanoj. Ĉiu en lernejo lernus du identecajn lingvojn: la nacian kaj la komunan, kaj al ambaŭ oni estus ligita emocie, per amo. Tiu, kiu deziras, povas lerni ankaŭ aliajn naciajn lingvojn — sed libervole, samkiel nun faras tion britoj. Tiamaniere neniu havus lingvajn problemojn ie ajn en EU, ne devus lerni multajn fremdlingvojn kaj pro tio perdi multegan tempon, kiun ekzemple usonanoj ne perdas. Malgrandajn lingvojn ne endanĝerigus multaj novinvadantaj lingvoj, ĉar ĉiu fremdulo, kiu venus al Slovenio parolus tiun komunan lingvon kaj povus komuniki kun ĉiu sloveno.

Ĉu ni havas manieron por postuli ion tian? Ni havas. Se ni akceptas eŭropan konstitucion, ni akceptas la paragrafon kiu ebligas la tuteŭropan referendumon (necesas kolekti milionon da subskriboj). Kaj tio estas potenca instrumento per kiu la ŝtatanoj povas postuli ion, kion la politika elito ne deziras, ĉar la elitanoj havas avantaĝojn, se la stato restas neŝanĝita.

Zlatko Tišljar


Lingvopolitiko

FigelĈu plurlingvismo trompita?

“S-ro Komisionano, vi estas ŝarĝita i.a. de kulturo kaj de plurlingvismo sine de la Eŭropa Komisiono”,

— komencas Marceau Déchamps, vicprezidanto de la asocio Défense de la langue française (defendo de la franca lingvo, http://www.langue-francaise.org), sian leteron al EU-Komisionano Ján Figel. “Ni ĝojas ke la plurlingvismo estis tiel konsiderita kaj nun ni atendas kelkajn konkretajn manifestiĝojn post la principaj deklaroj favore al lingvoj”. Sed Déchamps estas jam seniluziigita, ĉar la hejmpaĝo de Figel krom kelkaj bazaj informoj en la franca, germana kaj slovaka estas komplete en la angla.

Tiu prezento estus negado de plurlingvismo kaj ne mankus ironio ke oni legas en la enkonduko de Figel, opinias Déchamps, ke “lingvoj ne nur estas ilo de komunikado. Ili ankaŭ kontribuas al pli bona kompreno de aliaj nacioj kaj kulturoj kaj enhavas realan povon por pli bona kompreno inter la homoj en Eŭropo”. Déchamps enkadrigas tiun ĉi konstaton en pli ĝeneralan politikan problemon, avertante ke francoj povus negative voĉdoni por la eŭropa konstitucio cele al kondamno de la lingva konduto de EU. La forta kritiko de la lingvodefenda asocio rezultis ke Figel ankaŭ tradukigis multajn informojn sur sia hejmpaĝo al la aliaj kvar lingvoj. Sed eble li ja ĉiuokaze tion planis. 


Por verdaj EU-parlamentanoj

Antaŭnelonge ekestis nova projekto — Esperantlingvaj prezentopaĝaroj por verdaj eŭropaj parlamentanoj.

“La paĝaro kaj la sistemo bone funkcias. Du EU-deputitoj jam sendis al ni siajn tekstojn, — ĝojas la projektestrino Corinne Daudier. — Nia ĉefa zorgo estas plibonigi la kvaliton de niaj tradukoj”. Laŭ Daudier, se la traduklaboro estas bona, la projekto povos kontribui al disvastigo de Esperanto ĉe eŭropaj politikistoj. “Sed male, se nia traduklaboro estas malbona, nia projekto povos detrui la multjarajn klopodojn de esperantistoj ĉe la politikistoj, kaj servos kiel ekzemplo por diri vidu mem, Esperanto kiel pont-lingvo tute ne funkcias”, — ŝi avertas.

La projekto serĉas tradukantojn kaj kontrolantojn, kiuj certigus la laboron por Esperanto kaj por aliaj 20 EU-lingvoj. “Aparte kaj precipe ni bezonus tre efikan anglalingvan teamon, ĉar mi konscias ke la eksteraj decidantoj rigardos unue la anglan version”, — diras Daudier.

corinne.daudier@wanadoo.fr


Disputo

Ĉu UEA devas okupiĝi pli pri la agado por Esperanto en Eŭropo?

Sean O RiainPor (Seán Ó Riain, prezidanto de EEU)

Mia respondo estas nepre jes, kvankam mi akceptas ke UEA estas tutmonda organizaĵo kaj devas multe okupiĝi pri la aliaj mondopartoj, kie, oni diras al mi, oni pli facile konvinkas homojn lerni Esperanton. Sed kial Eŭropo gravas antaŭ ĉio? Simple, ĉar en neniu alia parto de la mondo ekzistas iu ajn organizaĵo kun 20 laborlingvoj! Malgraŭ tio, la sola konkreta aĵo kiu simbolas unuecon de EU, la eŭro, ne havas vorton en iu ajn lingvo sur ĝi. Tio montras ege klare la plej grandan mankon de EU — eŭropan identeclingvon. EU estas embria federacia ŝtato, sen komuna eŭropa lingvo kiu faros ligon de la simplaj EU-civitanoj kun EU kaj unu kun la alia.

EU bezonas Esperanton, kaj Esperanto bezonas EU-n, t.e. la sukceson de eŭropa integriĝo. Estas ĝusta eŭropa integriĝo kiu kreis bezonon por Esperanto kiel identeclingvo. Pro tio mi iom kontroverse opinias ke eŭropaj esperantistoj kiuj kontraŭas eŭropan integriĝon senscie damaĝas Esperanton. Tion mi skribas kiel vivolonga amanto de la irlanda lingvo, kaj vidas neniun kontraŭdiron. Esperanto kaj la irlanda havas komunan malamikon: la dominadon fare de unu nacia lingvo (iu ajn, ne nur la angla). La evoluo de la EU ofertas neripeteblan ŝancon disvastigi Esperanton ekster niaj rondoj. Ni ne perdu ĝin pro iu nebula tutmondismo.

Renato CorsettiKontraŭ (Renato Corsetti, prezidanto de UEA)

Mi pensas, kiel mi ĉiam diradas, ke mi ne scias, kiu estas nuntempe la plej grava mondoparto por la progreso de Esperanto. Mi diras tion, ĉar mi ĉefe interesiĝas pri Esperanto. Ĉu Eŭropo unuiĝos aŭ ne, ne estas mia afero kiel esperantisto. El monda vidpunkto certe Eŭropo estas grava kiel ĉiuj aliaj mondopartoj. Bonvolu ne miskompreni. Mi ja scias ke en Eŭropo okazas la procedo de integriĝo de multaj eŭropaj landoj, kaj mi ja scias ke la lingva problemo, por repreni la karan esprimon de Lapenna, pli kaj pli akriĝas. Sed mi ankaŭ estas tute certa pri tio, ke la nuna politika plimulto en Eŭropo preferas vidi sin kiel parton de Usono, kiel fidelan aliancanon kaj helpanton de Usono. Tio signifas, ke la voĉoj por Esperanto falas, almenaŭ por tiu parto, sur surdajn orelojn. Kompreneble estas ankaŭ la malplimulto kaj tiun ni provu konvinki (ankaŭ inter ili multaj bedaŭras ke ili naskiĝis en München/Munkeno kaj preferus esti naskiĝintaj en Munich).

Intertempe oni certe ne povas diri, ke la Esperanto-movado en EU-landoj fartas pli bone ol en aliaj mondopartoj. Pro tio mi kredas, ke estas tre riske veti ĉion sian sur nur unu numero ĉe la lud-tablo. Krome, kaj tio por mi estas tre grava, ne estus juste al la alikontinentaj samideanoj, forlasi ilin kaj enĵeti la tutan haveblan forton en Bruselon. UEA, kiel monda organizaĵo, devas atenti kaj helpi ĉiujn siajn partojn samforte. 


Ĉu Esperanto estas solvo por ĉio?

Foje aperas, ĉefe en la angla-usona gazetaro, artikoloj (“Pligrandiĝinta EU alfrontas altigon de la tradukad-fakturo”, “EU-lingvofakturo kreskegas” k.s.) pri lingvokostoj de Eŭropa Unio. Ĉu diskreta kontraŭplurlingvisma propagando? Ĉu diplomatieca trankviligo, ke EU kapablas ĵongli inter siaj 20 oficialaj lingvoj?

Laŭ mi, tiuj artikoloj pri kreskantaj lingvokostoj de EU estas unuflanke ja sufiĉe trankviligaj por la EU-civitanoj, ili — oficiale — ne celas montri nepron de limigita nombro de laborlingvoj, sed aliflanke iom minacantaj, kio lasas pordon malferma al pripensado, ĉu Esperanto estus pli bona solvo.

Trankviligaj, je tio, ke entute la lingvokostoj (sume ĉ. 1 miliardo da eŭroj) estas malaltaj kompare al nombro de EU-loĝantoj t.e. po (iomete pli ol) 2 eŭroj. Por faciligi la interpretadon, la EU-institucioj uzas relajsan sistemon, en kiu plej multaj lingvoj unue interpretiĝas, ekzemple, al la angla, kaj poste al ĉiuj aliaj lingvoj, kio ankaŭ okazigas oftajn miskomprenojn. Kaj tiu sistemo pliavantaĝigas kelkajn lingvojn kompare al la “etaj”. Strebo al kost- kaj traduktempreduktado ankaŭ igis EU devigi verkadon de malpli longaj tekstoj (15 paĝoj maksimume).

Tamen tiuj artikoloj enhavas ankaŭ grandajn minacojn: mankas tradukistoj por malpli uzataj lingvoj (ĉefe la malta), mankas spertaj lingvistoj el EU-novaj landoj; la nombro de paĝoj restantaj tradukendaj forte kreskas; la kvalito de la tradukad-laboro pli kaj pli ofte malbonas. Ĉio tio kondukas al malplirapidigo de la leĝfarado. Plie, nenio estas dirata pri la laborkunsidoj, kie tute forestas interpretistoj, kaj kie do regas la plej forta lingvo, la angla (aŭ malofte la franca).

Kion fari por montri, ke Esperanto estus pli bona solvo, almenaŭ kiel relajsa lingvo? Laŭ mi, indas akcenti, ke ĝi ebligus plej efikan (rapidan kaj kvalitan), malmultekostan tradukadon kaj interpretadon, ol per uzado de ajnaj naciaj lingvoj, ke ĝi okazigas malpli da miskomprenoj. Kaj sekve, ke ĝi ebligus malpliigi la tutan lingvo-fakturon en EU, sen malavantaĝigi iujn aŭ tiujn landojn.

Resume Esperanto estus la bazo por la plej kostefika kaj demokratia lingvosistemo por EU kiel konkludas la svisa lingvisto-ekonomiisto François Grin: “Ĝi restas unu el plej bonaj alianculoj de tiu plurlingvismo, pri kiu oni senĉese asertas, ke ĝi estas unu el ĉefaj trajtoj de Eŭropo”.

Aleks Kadar 


Mallonge

Lastmomente. Hungaraj aktivuloj pretigis paralelan, hungaran-Esperantan version de la unua volumo de la Traktato de Eŭropa Konstitucio kaj transdonos ĝin al ĉiuj hungaraj membroj de la Eŭropa kaj Nacia Parlamentoj. Celo estas alvoki la atenton de la politikistoj pri la praktika uzebleco kaj avantaĝoj de Esperanto. Ili nun esperas je samaj agadoj en ĉiuj landoj de EU. Kunlaboremuloj povas sin turni al Ludoviko Molnar, ludoviko@freemail.hu.

LINGVA-DEMOKRATIO-retlisto por esperantistoj interesiĝantaj pri agado por Esperanto, la publika bildo de Esperanto, kaj la lingva egaleco kaj diverseco: http://groups.yahoo.com/group/lingva-demokratio/

EUROPO-retlisto por eŭropaj esperantistoj, kiuj volas debati ideojn por la progreso de Esperanto en Eŭropo: http://groups.yahoo.com/group/europo/

EEU en radio kaj TV: Provizora listo kun radio- kaj televidaj kontribuoj kun EEU-reprezentantoj aŭ eŭropaj lingvorilataj aktoroj kiel ekzemple Gianfranco Dell' Alba prezentiĝas ĉe http://lingvo.org/tv/


Eŭropa Bulteno. 2005. № 4 (36)

Informoj el la Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio.

Finredaktita: 17 mar 2005.
Redaktoro: Marko Naoki Lins.
Kontribuis: Renato Corsetti, Aleks Kadar, Claude Piron, Seán Ó Riain, Zlatko Tišljar
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Adreso: Marko Naoki Lins, Waterkraĉtstraat 22, BE-1210, Bruselo, Belgio
Telefono: 32 (0)498 133 177
Rete: komunikadcentro@esperanto.org
http://www.lingvo.org

Eŭropa Bulteno | La Ondo de Esperanto | Hejmo | EEU