Titolo

Suplemento al La Ondo de Esperanto. 2005. № 5 (127)



De la redakcio

Mia maja numero estas ankaŭ mia lasta ĉar mi pro profesiaj kialoj devas forlasi Bruselon.

Mi certas ke la laboro de EEU estos daŭre samnivele farata – ankaŭ kun nova reprezentanto, Ben Indestege, en Bruselo, la koro de Eŭropa Unio. La organizita Esperanto-movado surloke en Bruselo havas grandajn avantaĝojn: proksimaj kontaktvojoj, entute pli da kontaktoj, proksimeco de la informoj, aranĝoj kaj simple foje babiloj.

Ni eble havas unike facilan lingvon, tamen nia movado estas situanta en la reala mondo – kun la konsekvenco ke ni devas adaptiĝi al la labormanieroj de la aliaj kaj same profesie agadi. En Bruselo estas granda koncentriĝo de lobigrupoj, ideofabrikejoj, ĵurnalistoj kaj politikaj decidofarantoj. Ni povas atendi ĝis kiam ili rimarkas Esperanton kiel diskutindan alternativon por pli justa lingva ordo en Eŭropo aŭ ni povas aktive privarbi nian “produkton”.

En tiu ĉi numero vi denove trovas vastan gamon de temoj: Apud la kutimaj rubrikoj mi aparte ŝatas la opiniartikolon de Kimuna Goro, kiu demandas sin ĉu Esperanto estas lingvo nur por Eŭropo kaj kiu enkondukas ekstereŭropan, nome japanan, vidpunkton en nian bultenon.

Agrablan legadon deziras Marko Naoki Lins


Papo Johano Paulo IIEsperanto en Vatikano

Pro la malsano de poste mortinta papo Johano Paŭlo la 2a ne okazis la kutimaj Paskaj salutoj en Esperanto. Sur la Vatikanplaco atendis grupeto da esperantistoj kiuj, jam nun tradicie, ĉeestas Paske kaj Kristnaske, kun siaj paneloj kiuj konsistigas la vorton Esperanto. Diference al la pasinta Kristnasko, ĉi-foje la televido montris ilin mondovizie.

Sed ĉu estas io farebla por Esperanto preter la Paskaj salutoj de la papo far la katolika eklezio kaj la Esperanto-elsendoj de Radio Vatikano? “Se venus lavango da esperantlingvaj leteroj al Vatikano, kiuj subtenus ĝian favoran sintenon al Esperanto, atentigus kaj petus pri lingva egalrajteco kaj neprefero en la Liturgio nur kelkajn naciajn lingvojn, per ĝi ni povus ekblovi novan venton ĉe la centro de la katolikaro kun certa influo ankaŭ ĉe la civilaj institucioj”, — reagis slovaka aktivulo al malfermita letero de pastro Duilio Magnani el Rimini, Italio, iama prezidanto de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.

“Kiam mi plurfoje petis tion al la Ŝtatsekretariejo de Vatikano, oni finfine konsentis en aprilo 1994”, — li rememoras. Nun li havas proponon por la tutmonda esperantistaro: “Mi proponas, ke ni ĉiuj, ĉu je Kristnasko, ĉu je Pasko, aŭdigu nian dankon per letero, eĉ mallonga, adresita al Lia Eminenco kardinalo Angelo Sodano, ŝtatsekretario, 00120 Città del Vaticano”.

“Mi opinias ke se miloj da gratul-leteroj atingos Vatikanon, la jam favora sinteno al Esperanto pliboniĝos”, — certas Magnani. Laŭ li la iniciato povus fariĝi deirpunkto por pripensi eksperimenton kaj eĉ la adopton de Esperanto en la katolika eklezio apoge de propono, farita dum la eŭropaj episkopaj sinodoj en 1991 kaj 1999. “Tie oni asertis ke la katolika eklezio, ne plu uzante la latinan lingvon, nepre bezonas neŭtralan lingvon, ĉar ne eblas diskriminacie preferi en la liturgio nur kelkajn naciajn lingvojn”.

Oni povas mencii kaj gratuli ankaŭ pro la Esperanto-elsendoj de Vatikana Radio, la aprobon de la meslibro, la oficialan rekonon de IKUE fare de la Pontifika Konsilio por la Laikoj. “Tre gravaj historiaj atingoj de IKUE, kiuj pruvas la malfermitecon de la roma eklezio al la planita lingvo kaj samtempe ili favoras la enkondukon de Esperanto en la katolika medio”, — skribas Magnani.

“Se la Kristnaska salut-mesaĝo ne okazos, ni same skribu por substreki la bedaŭrindan mankon kaj ni petu insiste la daŭrigon de la salut-mesaĝoj okaze de venontaj Paskoj kaj Kristnaskoj”, — alvokas Magnani. “Mi ankaŭ pensas, ke ni atingis ion tre grandan en Vatikano. Nia tasko estas utiligi la papan saluton por transdoni ĝin al lernantoj de Esperanto”, — opinias Renato Corsetti, prezidanto de UEA.

Pliaj informoj kaj fotoj ĉe: http://www.ikue.org/pasko2005/pasko2005.htm 


Mi revas

Spomenka StimecKiel aspektos la mondo post sukceso de Esperanto

Mi povas imagi la uzon de dulingvaj subskriboj ĉie. Esperanta kaj loka, respektive la lokaj.

La facileco de lernado de Esperanto liberigus la tempon kaj la monon. Precipe eduke kaj finance malfortaj personoj sentus progreson: subite malfermiĝus la vojo ke ankaŭ ili partoprenu en la internacia vivo kaj ne nur elituloj kiuj havis rimedojn por edukiĝo kaj lingvolernado.

Kreskus intereso por diversaj aliaj aferoj ĉirkaŭ ni, kio ne rilatas al lingvoj, ĉar ni disponus pri pli da tempo. Kreskus bonhumoreco, ĉar foriĝus la premo devi esprimiĝi en alies lingvoj. Eble malgrandiĝus la kvanto de malsanoj kaŭzitaj pro streso. Kreskus ĉirkaŭ ni la agrabla sento de egaleco kaj justo: ĉiuj devus investi parton de la energio por alproprigi la Internacian Lingvon, simile fremdan por ĉiuj. Kreskus memfido ĉe afrikanoj, azianoj kaj sudamerikanoj.

Infanoj lernus la lingvon ekde la infanaĝo. Logika lingva strukturo faciligus la pensofluon. Povus okazi ke aperus pli da inventaĵoj kaj la vivo fariĝus pli komforta. Povus malgrandiĝi kvanto da aertrafikaj akcidentoj, pro pli klare esprimitaj vortumoj. Londono ĉesus esti unu el la mondaj ĉefurboj: ĝi refariĝus la ĉefurbo de Britio kaj konservus sian ĉarmon: pli da turistoj aperus en neanglalingvaj landoj.

Malbonaĵo: kreskus spammesaĝoj: multe pli da homoj sentus sin pretaj partopreni en la internacia vivo kaj emus proponi ion al la aliaj. Oni devus krei pli firman internacian kondutaron kaj instrui la kondutojn pli vastskale. Libroj cirkulus pli rapide, havus grandegan eldonkvanton. La scio ĝenerale disvastiĝus pli rapide ol nun. La homoj havus pli da ĝenerala komuna scio kaj tial kreskus reciproka interkompreniĝo.

Kreskus intereso por la aliaj lingvoj de la mondo. Oni dediĉus pli da esplorado al tiaj multkulturaj landoj kia estas Svislando. La anglalingvaj landoj perdus parton de sia enspezo kaj influo. Tio malplaĉus al la perdintoj. Feliĉiĝus multaj aliaj instruistoj el aliaj mondopartoj kiuj ricevus postenon. Eble tiun gradon de racio kaj sagaco la mondo havus neniam. Kaj dum ni survojas al la estonteco ĝuas la internacian komunikadon per la lingvo neŭtrala la subskribanto.

Spomenka Štimec


Lingvopolitiko

FigelĈu retorika multlingvismo?

Jan Figel ekde novembro okupiĝas en la Eŭropa Komisiono i.a. pri multlingvismo. Li do fariĝis tiu brusela politikisto pri kies eldiraĵoj esperantistoj plej atentas. Li jam deklaris esti kontraŭ “artefarita lingvosolvo” kaj por protekto de la multlingvismo. Sed ĉu lia pledo eble nur estas retorika kaj fakta subteno de nur-angla-Eŭropo?

“Ni kredas, ke ĉiuj lingvoj de Eŭropo estas same gravaj; nur la angla ne sufiĉas”, — klare diris Figel en retbabilado al demando “ĉar la angla estas la ĉefa komunikad-lingvo en EU kaj en la mondo, ĉu ne devus esti pli da fokusiĝo instrui ĝin lerneje?” Aliflanke Aleks Kadar, TEJO-estrarano, memorigis ke “li certe scias, ke la Komisiono uzas nur tri laborlingvojn, kaj li memoras, ke li diris, ke la «tutmonda angla» estas la nuntempa «universala lingua franca»”.

En la artikolo Ne-Komisiona Esperanto en Euro-Reporters.com Dafydd ap Fergus konstatas ke “la multigo de oficialaj lingvoj ankaŭ signifas ĉiam pli grandan dominadon de la angla lingvo en EU-koridoroj” kaj demandas la komisionanon “ĉu neŭtrala kaj facile lernebla lingvo kiel Esperanto helpus reekvilibrigi la lingvan bilancon?” — “Mia respondo estas: pli da lingvoj eĉ se tio signifas kostojn. Tio estas pli bona ol elekti iun artefaritan aŭ uniforman solvon, — opinias Figel. — Mia konvinko estas ke malgraŭ ĉiuj komplikaĵoj, plurlingvismo estas tre grava karakterizaĵo de la Unio.”

Tamen dume la prava pledo por multlingvismo nur plifortigas la rolon de la angla kiel preskaŭ unika interlingvo en la eŭropaj institucioj, kaj pli kaj pli en ĝiaj kontaktoj kun la 25-ŝtataj civitanoj. EU kun 20 lingvoj certe bezonas komunan lingvon por efike funkcii, pri tio neniu serioza dubas, sed la tendenco al nur-angla-Eŭropo okazas sen ke politikistoj ion entreprenas kontraŭ tio.

“Oni devigas nin ĉiujn uzi la anglan kaj neniu eĉ protestetas”, — miras prezidanto de UEA Renato Corsetti. Figel jam perdis multe da kredito ĉe la roma profesoro: “Li, bedaŭrinde, komencas aperi kiel ĉiuj aliaj: politikisto konvinkata nur per la forto.”

“Ĉiu politikisto timas fari ion kion la aliaj ne faras, ĉar li estos kritikata kaj tio povas konduki al perdo de la posteno”, — provas klarigi EEU-estrarano Zlatko Tišljar la timeman aliron de Figel. Laŭ li Figel ne povas subite ŝanĝi la retorikadon kiun ja havus ĉiuj EU-politikistoj: “gudri la kontraŭdiran teorion pri egalvaloreco de ĉiuj lingvoj unuflanke kaj pri senduba unuarangeco de la angla rilate la komunikadon. Eĉ se li volus, li ne rajtas.”

Corsetti tamen ne plu volas atendi: “Ni devas montri al li, ke li eraras. Ni devas diri tion al li sentime. Ni invitu lin al Esperanto-kongresoj. Ni ne atendu tro multe de politikistoj, kiuj ŝatas defendi la fortulojn.” Belga aktivulo Leo De Cooman samopinias: “Kial ne uzi nian rajton sendi petskribon al la petskriba komisiono de EU? Oni povus ekzemple peti neŭtralan studon, aŭ ke EU atentigu la membroŝtatojn pri la specialaj ecoj de Esperanto”. Laŭ li oni ne kredu, ke politikistoj ĝenerale scias, kio estas Esperanto, kiaj estas ĝiaj kvalitoj. “Verŝajne ili ne scias, eĉ ne volas scii. Ni devas tre klare montri tiujn kvalitojn kaj eblojn.”

Legu angle ĉe: http://www.euro-reporters.com/


Opinio

Kimura GoroEsperanto: ĉu nur por Eŭropo?

Kiam ni varbas por Esperanto, ni ricevas diversajn demandojn: Ĉu oni povas sufiĉe esprimi siajn sentojn per “artefarita lingvo”, ĉu la ideo de neŭtrala pontlingvo ne estas tro utopia?

En ekstereŭropaj landoj aldoniĝas la demando pri la eŭropeco de Esperanto. La eŭropeco de Esperanto, pri kiu oni demandas, kutime koncernas la lingvan aspekton, precipe la vortradikojn kaj alfabeton. Oni demandas: kial Esperanto povas nomi sin “neŭtrala”, se ĝi tiom eŭropecas? Ni, esperantistoj en Azio, respondas, ke malgraŭ la surfaca eŭropeco Esperanto ne estas tiom eŭropa lingvo, ke ĝi estas relative facile lernebla ankaŭ por neeŭropanoj, kaj ke ĝi estas neŭtrala en tiu senco ke ĝi ne havas iun denaskularon kiu decidas pri lingvaj normoj, ktp.

Malpli ofte demandata, sed — laŭ mi — pli esenca estas la demando pri la eŭropeco de la Esperanto-movado, nome ke granda parto de esperantistoj estas eŭropanoj. Kompreneble la simpla fakto mem, ke Eŭropo havas plej multe da esperantistoj, ne kaŭzas problemon. Ankaŭ ekstereŭropaj esperantistoj ĝojas, se Esperanto povas ludi certan rolon en la proceso de eŭropa unuiĝo. Ankaŭ aziaj esperantistoj ja kun granda intereso sekvas la okazaĵojn en Eŭropo kaj pretas subteni la eŭropan movadon. (Vidu la ekzemplon de Etsuo Miyoshi!)

Sed la afero aliiĝas, kiam iuj eŭropaj esperantistoj emfazas, ke Esperanto kontribuas por krei eŭropan identecon aŭ deklaras ke Esperanto plej taŭgas por Eŭropo. Tiaj eldiroj vekas la impreson, ke tiaj esperantistoj proponas preferi en Eŭropo Esperanton kiel tuteŭropan lingvon pli ol la anglan kiel tutmondan lingvon (por kontakto kun aliaj mondopartoj sufiĉus la angla?). Tia Esperanto kontribuos lingve al konstruado de “fortikaĵo Eŭropo” kaj en efektiveco pli nutros eŭroŝovinismon ol tergloban solidarecon. Ĉu tio vere estas la plej taŭga funkcio por Esperanto?

Esperanto naskiĝis en Eŭropo. Sed la malfermiteco de la Esperanta identeco al ĉiuj, kiuj pretas lerni ĝin — sen diferenco je nacio, regiono aŭ religio de tiu persono — estas unu el la plej esencaj atingaĵoj de nia lingvokomunumo. Ĉiuj provoj, ĉu konscie ĉu senkonscie, alproprigi Esperanton al iu mondoparto (ekzemple Eŭropo) aŭ homgrupo (ekzemple iu pseŭdonacio) atencas tiun unikan trajton de la lingvo kaj — kontraŭintence — damaĝas ĝian perspektivon.

Kimura Goro Christoph


El la gazetaro

Le BailBrusela lingvobatalo

La kolizio inter la franca kaj angla lingvoj akriĝas en EU-Bruselo. Perdantoj ĉiuokaze estas la malplej ofte uzataj lingvoj.

La Komisiono kiel la ĉefa ekzekutiva EU-organo havas tri laborlingvojn: la francan, la anglan kaj la germanan. Ĝis 1995 la franca estis la ĉefa lingvo, rolo kiun ĝi perdas ekde tiam al la angla. Tio rimarkeblas en la fontolingvo de dokumentoj, de la interparoloj de EU-funkciuloj kaj ankaŭ en la EU-retpaĝaro — ĉie la angla dominas.

En la gazetaraj konferencoj de la Komisiono nur ekde 1995 la angla estas uzata apud la franca. Tie la germana, kvankam la lingvo de la plej granda nacia grupo de ĵurnalistoj, ne estas permesata por starigi demandojn al la Komisiono — same ne en aliaj EU-lingvoj. “Germanaj ĵurnalistoj ne surtabligas ĉi tiun temon. Ili scias ke ili ne iĝus popularaj postulante la uzadon de sia gepatra lingvo en Bruselo”, — skribas la nederlanda gazeto De Telegraaf. Ĝis nun tamen estis plenlingva interpretado dum la gazetaraj konferencoj de komisionanoj. Post la plilarĝigo kaj 20 lingvoj tiu praktiko alfrontas siajn limojn. Pro kostoj kaj mankantaj homfortoj la Komisionanoj povas oferti nur interpretadon al sia gepatra lingvo kaj la tri Komisionaj laborlingvoj.
Bruselo
Precipe Hispanio kaj Italio timas, ke iliaj lingvoj nun malaperas kiel iloj en la EU-instancoj. Ekde kelkaj semajnoj tieaj ĵurnalistoj ĉe ĉiu momento demandas al la Komisiono kial ne ekzistas interpretado al iliaj lingvoj. Politikistoj el ambaŭ landoj kuraĝigas la ĵurnalistojn starigadi tiun demandon al la Komisiono sub Barroso. “Ni ja estas demokrataj reprezentantoj de la popolo kaj devas povi fari nian laboron en nia propra lingvo”, — plendas itala ĵurnalisto.

Françoise Le Bail, franca porparolantino de la portugala komisionestro José Manuel Barroso, pritraktas delikatan situacion. Dum la gazetaraj konferencoj ŝi provas ofte paroli la francan, dum ŝiaj antaŭuloj preferis la anglan. La anglalingva amaskomunikilaro pro tio ĉagreniĝas. Samtempe francaj kolegoj grumblas ke Le Bail ne estas sufiĉe franca. Ili plendis ke lastatempe pluraj gazetaraj komunikiloj aperis en la angla — kaj nur horojn poste en la franca. 


Konsiloj por aktivuloj

Germain Pirlot akiris per sia politika agado multajn spertojn, kiujn li volonte dividas kun aliaj aktivuloj. Jen kelkaj el liaj bazaj konsiloj en agado kun membroj de la Eŭropa Parlamento.

Nepre ni estu realistaj: 1) Ni komprenu, ke unuaj reagoj povas esti negativaj; ofte EP-anoj estas ne aŭ mise informitaj kaj kelkfoje kontaktis ilin stranguloj per neraciaj argumentoj; 2) Ni bone konsciu, ke EP-anoj ne havas tempon por legi ĉion ricevitan; legi tion estas tasko de sekretarioj. Nur iom post iom ni trafos nian celon. 20-linia letero kun trafega argumento pli valoras al dupaĝa babilado. Nereago de EP-anoj ne signifas, ke ili ne atentas niajn sendaĵojn; iuj reagis pozitive nur post sep aŭ ok kontaktoj.

Nepre ni evitu polemikon kaj akran esprimmanieron; tio ĉiam malbonege impresas kaj ofte malebligas postajn rilatojn. Pli ol rebati, ni atentigu pri eraroj, zorgante pri afabla etoso. Ekzemple: “Pri tiu punkto oni erare informis vin. Fakte la realo estas alia… Kiel vi povas konstati ankaŭ laŭ la aldonita dokumento…”

Unue ni klopodu kroĉi intereson per mallonga letero kun trafa argumento; ni ne aldonu plurajn, sed nur unu, du dokumentojn. Tamen ne sufiĉas veki intereson, nepras nutri ĝin per regula sendado de informoj. Nia unua kaj gravega paŝo estu akceptigi la ideon, ke Esperanto povus iel helpi por solvi la lingvan problemaron en Eŭropa Unio, sen damaĝo por aliaj lingvoj kaj kulturoj.

Ni ne koncentru nian argumentaron nur al la lingvaj problemoj sine de la eŭropaj parlamento kaj instancoj, eĉ se ni ne rajtas ignori ilin. La lingva problemaro ne limiĝas al la 732 EP-anoj, sed ĝin frontas ĉirkaŭ 450 milionoj da EU-anoj! Male, ni povus substreki ekzemple la propedeŭtikan valoron de Esperanto por la eklernado de fremdlingvoj kaj por la starigo de ĉiudirekta plurlingvismo je eŭropa nivelo, en reciproka respekto de la lingvo, de la kulturo, de la digneco de ĉiuj. Ĉiam ni petu skribitan permeson por enlistigi nomon kaj diskonigi opinion. Ni diskonigu nur pozitivajn diraĵojn de unu al la aliaj, por kuraĝigi, pruvante ke ankaŭ aliaj favoras Esperanton.

Ni ne aperigu negativan respondon ĉar politikisto malfacile povos ŝanĝi sian ideon, se jam ĝi estis diskonigita. Tiam ni klopodu, kun helpo de kompetentuloj, rebati objektive, singarde por ne rompi la dialogon. Tio signifas, ke nepre ni klopodu konservi la kontakton kun ĉiuj, kiuj pozitive aŭ negative bonvolas respondi al niaj sendaĵoj.

Kunagado. Ju pli da homoj kunagados, des pli da rezultoj ni atingos! En grandaj landoj nepras trovi individuojn aŭ grupojn por, sub gvidado de “landa kunordiganto”, prizorgi kontaktojn kun kelkaj EP-anoj laŭ regiono aŭ partio. Singarda, realista, objektiva interveno de regionaj samideanoj povas pozitive influi la sintenon de EP-ano.

En landa Esperanto-asocio povus esti komisiito pri EU, ĉar estas preferinde kontakti EP-anojn nome de landa asocio ol kiel simpla civitano. Gravegas ankaŭ diskonigo al EP-anoj de ĉiu nova listo, por ke ili mem konstatu la progreson.

Konklude: anstataŭ propagandi al politikistoj, ni informu ilin; anstataŭ insisti, ke ili faru tion aŭ tion, ni petu iliajn konsilojn, ni demandu kiel ni povus antaŭenigi efikan kaj justan komuniksistemon inter la eŭropaj civitanoj, sen iu ajn formo de lingva kaj kultura diskriminacio.

Germain Pirlot


Sean O RiainMalplimultaj lingvoj

Nuntempe Irlando kaj Hispanio petas ĉe EU la statuson de oficialaj laborlingvoj por lingvoj kiujn multaj nomus “malplimultaj lingvoj”.

Temas pri la irlanda lingvo en Irlando; kaj pri la kataluna, la eŭska, la galega kaj la valencia en Hispanio. Oni ofte diras ke pli da homoj parolas la katalunan ĉiutage ol eĉ la danan, kiu jam estas oficiala EU-lingvo. Tamen, ĝi estas “malplimulta lingvo” el la hispana vidpunkto, ĉar multe malpli ol 50 elcentoj de la loĝantaro de Hispanio parolas ĝin. En tiu senco ĉiuj kvar menciitaj lingvoj de Hispanio estas “malplimultaj lingvoj”.

Kio pri la irlanda? Ankaŭ ĝi estas ĉiutage parolata fare de malpli ol 50 elcentoj de la irlanda loĝantaro. Ĉu pro tio ĝi estas “malplimulta lingvo”? Surface jes, sed kiam ni rigardas pli profunde, ni vidas klare ke ne. La Konstitucio de Irlando estas tre klara: “La irlanda, kiel la nacia lingvo, estas la ĉefa oficiala lingvo. La angla estas agnoskata kiel alia oficiala lingvo” (artikolo 8.i-ii).

Do, konstitucie, la irlanda ne estas “malplimulta lingvo”, sed la sola nacia lingvo, kaj ĉefa oficiala lingvo, de Irlando. Aldone, pli ol 80% de irlandaj civitanoj agnoskas la irlandan kiel la nacian lingvon de Irlando, eĉ kiam ili mem tute ne parolas ĝin. Por ili, nia lingvo signifas nur la irlandan!

Pro tio nun ekzistas tre bona ŝanco, ke ĝi baldaŭ fariĝu la 21a oficiala laborlingvo de EU!

Iomete pri nomoj: multaj opinias ke oni devus diri la “gaela” por la “irlanda” lingvo. Ili malpravas, pro pluraj kialoj.

1. Ne ekzistas “gaela” lingvo, sed tri “gaelaj” lingvoj: la irlanda, la skotgaela kaj la manksa.

2. La vorto “gaela” uzata por la irlanda lingvo estas sentata kiel pejorativa en Irlando.

3. La lingvistiko ĉiam uzadis la vorton “irlanda”.

4. La lasta efiko de la koloniado de Irlando estas ke oni provas eĉ ŝteli la nomon de nia lingvo!

Estas fakto ke la irlanda vorto por la irlanda lingvo ja estas Gaeilge, sed oni ne diras “dojĉa” pri la germana! La normala vorto uzata en la ĉiutaga vivo en Irlando estas angle Irish, kaj do devus ankaŭ esti france irlandais, germane Irisch… kaj Esperante la irlanda.

Seán Ó Riain


Mallonge

Pli ol 1200 dokumentoj estas registritaj ĉe http://lingvo.org. La retejo de EEU probable estas unu el la plej regule aktualigataj Esperantaj retejoj. Specialan gravan funkcion plenumas la ĉiusemajna aktualigo de la gazetara arkivo http://lingvo.org/gazetaro kun ĉiuspecaj Esperanto-rilataj artikoloj kaj kontribuoj. Kelkaj dosieroj estas pro kopirajtaj kialoj limigite malfermaj (pasvorto: saluton). Vi povas atentigi rete pri kontribuoj pri Esperanto en amaskomunikiloj (komunikadcentro@esperanto.org).

Nova diskutlisto pri EU-konstitucio. Aperis nova diskutlisto por diskuti en Esperanto pri la Eŭrop-unia konstitucia traktato. Ĉu jes, ĉu ne al tiu konstitucio? Kial? Por kio? Vi povas aliĝi per vizito de la ttt-ejo: http://groups.yahoo.com/group/EU-konstitucio/

Lingua Franca estas retejo kaj radioelsendejo (http://www.abc.net.au/rn/arts/ling/default.htm) en la angla, kiu rigardas ĉiujn aspektojn de lingvo. Malnovaj lingvoj, modernaj lingvoj kaj ankaŭ planlingvoj. Intervjuoj kaj diskutoj, analizoj de spertuloj pritraktas temojn kiel dulingvan edukadon, lingvon de pornografio kaj politikan uzadon de vortoj k.s. Ankaŭ Esperanto estas pritraktita: http://lingvo.org/en/5/1191 (pasvorto: saluton).


Eŭropa Bulteno. 2005. № 5 (37)

Oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio.

Finredaktita: 12 apr 2005.
Redaktoro: Marko Naoki Lins.
Kontribuis: Kimura Goro Christoph, Germain Pirlot, Seán Ó Riain, Spomenka Štimec, Zlatko Tišljar
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Adreso: Marko Naoki Lins, Waterkraĉtstraat 22, BE-1210, Bruselo, Belgio
Telefono: 32 (0)498 133 177
Rete: komunikadcentro@esperanto.org
http://www.lingvo.org

Eŭropa Bulteno | La Ondo de Esperanto | Hejmo | EEU