Titolo

Suplemento al La Ondo de Esperanto. 2005. № 7 (129)



 



De la redakcio

Estimataj legantoj,

La somera numero de Eŭropa Bulteno, kiun vi nun legas, estas la lasta surpapera numero. La sekva, septembra numero estos publikigita en elektronika eldono. Ĉiuj interesiĝantoj povas al ni sendi sian e-poŝtan adreson, al kiu ili deziras ricevi ĝin. Al la adreso komunikadcentro@lingvo.org bonvolu sendi vian mesaĝon “Mi deziras ricevadi la Eŭropan Bultenon”; kaj ni regule sendos ĝin al vi.

Kun plezuro mi informas vin ke finfine ni ricevis de la Publika Federacia Servo la anoncon pri tio, ke la fondo de EEU estis akceptita kaj ke jura personeco de la asocio estis aprobita.

Albert la Dua, reĝo de Belgoj, dekretas per reĝa decido (arrêté royal) de la 23a de majo 2005 ke laŭ la propono de la Ministrino pri Justico Laurette Onkelinx la jura personeco estas akordigita al la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU).

Nun ni publikigos, laŭ leĝa ordono, la statuton en la Belga Ŝtatgazeto.

Mi deziras al vi agrablan legadon, longan someron kaj multajn esperantistajn renkontiĝojn.

Vesna Obradović

La estraro de EEU kunvokas la kunvenon de la Asembleo de EEU en Vilno (Litovio), kadre de la 90a UK la 26an de julio je 11h45–14h00. Detalan tagordon la Landaj Asocioj kaj la membroj de la Asembleo ricevos individue per ret-poŝto. 


Estrarkunveno en Kolonjo

La 23-an kaj la 24-an de aprilo okazis estrarkunsido de EEU en kiu partoprenis ĉiuj tri estraranoj (S. Ó Riain, F. Witboeck kaj Z. Tiŝljar) kaj la ĝis nuna direktoro de BKC Marko Lins.

La estraro traktis la raportojn pri la laboro en 2004 kaj la financan raporton kiun post longa laboro reordigis Flory Witboeck. Ni akceptis la ĝeneralan raporton de Marko Lins. La kasistino informis ke en la financa raporto mankas klarigo pri kaŭzo de elpagitaj 2700 eŭroj al la eksa kasisto kaj sekretario. Tial la estraro decidis inviti eksteran reviziiston kaj peti klarigi kune kun la eksa sekretario la aferon antaŭ la Asemblea kunveno.
La Estraro de EEU
Ni traktis kvar sinproponojn de kandidatoj por nova direktoro de BKC kaj decidis elekti sinjoron Ben Indestege, kiel la plej konvenan kandidaton, kiu komencos aktivi ekde la 1a de majo je duona labortempo (20 horoj semajne). Ni ankaŭ decidis honorarie laborigi dum 20 horoj semajne sinjorinon Vesna Obradović el Maribor, kiel teknika asistanto de la sekretario kaj redaktorino de Eŭropa Bulteno.

La estraro ankaŭ akceptis proponojn de laborplanoj por 2005 kaj 2006 kiujn ni pluproponos al la Asembleo. La budĝetproponon por 2006 ellaboros la kasistino ĝis la asemblea kunveno.

La estraro akceptis la informon, ke ĝis nun bedaŭrinde al EEU aliĝis nur du landaj asocioj el la t.n. novaj EU-landoj: la slovena kaj la malta. Esprimis pozitivan opinion, sed ankoraŭ ne faris decidon la Hungaria E-Asocio. Aliaj ne montris vivsignojn.

Zlatko Tiŝljar (sekretario) 


La konstitucia Traktato kaj Esperanto

Post la bonega prelego de Ilona Koutny, dum la UK en Gotenburgo, somere de 2003 en mia alparolo mi menciis publike la unuan fojon mian planon por informado de la politikistoj pri Esperanto.

Mi proponis, ke ni pretigu paralelajn, nacilingvajn-esperantajn tradukojn de la Konstitucia Traktato (KT), kaj ni transdonu tiujn ĉi volumojn al la membroj de la Eŭropa Parlamento, pruvante en la praktiko, ke Esperanto estas konvena lingvo por esprimi ĉiujn homajn pensojn.

En aŭgusto de 2003 fondiĝis la 12-membra Tradukista Laborgrupo (Pálma Csíszár, Dafydd ap Fergus, D-ro Ottó Haszpra, Imre Hegedűs, Sándor Horváth, István Mészáros, D-ro Lajos Molnár, László Molnár, Thierry Salomon, János Sárközi, Péter Tihanyi kaj D-ro Balázs Wacha). Poste ni ricevis grandan helpon de niaj reviziistoj: D-ro Renato Corsetti, D-ro Endre Dudich, István Ertl, D-rino Julianna Farkas kaj D-ro Seán Ó Riain.

Printempe de 2004 la manuskripto de la hungara-esperanta versio de la Projekto de la KT jam estis preta, sed la 29-an de oktobro en Romo la ŝtat- kaj registarestroj de la Eŭropa Unio subskribis la definitivan version de la Traktato pri estigo de Eŭropa Konstitucio, kaj ni devis retraduki preskaŭ la tutan tekston.

Bonŝance, ni koncentris nian atenton al la unuaj du partoj de la KT, ĉar laŭ nia opinio la vera, estonta Konstitucio de la Eŭropa Unio elformiĝos tre verŝajne el tiuj ĉi partoj.

La supre menciitaj 17 homoj pasigis plurmil horojn el sia libera tempo, tute senpage per la tradukado kaj reviziado de la sufiĉe malfacila teksto.

La nova manuskripto pretiĝis ĝis la 15-a de marto 2005, kaj la 80-paĝa, hungara-esperanta kajero aperis la 1-an de junio.

Intertempe ni vigle korespondis kun esperantistoj de pluraj uniaj landoj, sed ĝis nun komenciĝis nur la preparoj de la ĉeĥa-esperanta, finna-esperanta, nederlanda-esperanta kaj pola-esperanta versioj.

Samtempe aperis preskaŭ la tuta teksto de la volumeto ankaŭ sur la hejmpaĝo http://www.egalite.fw.hu — kune kun kelkaj surprizoj por la legantoj…

La Hungaria Esperanto-Asocio jam komencis la dissendon de la kajeroj al la 24 hungaraj membroj de la Eŭropa Parlamento kaj al aliaj, hungaraj politikistoj kaj ŝlosilpersonoj de la socia vivo.

La kajero enhavas 3-paĝan Antaŭparolon, en kiu ni vortumas niajn proponojn, ke:

— La Eŭropa Unio alprenu Esperanton (en speciala, internacia statuso) kiel unu el siaj oficialaj lingvoj.

— La Eŭropa Unio sugestu al siaj membroŝtatoj enkondukon de la instruado de Esperanto, kiel unua fremda lingvo en la bazgradaj lernejoj, por evoluigi la kapablon al lingvolernado.

Tiamaniere la Eŭropa Unio realigus historian agon, kaj ene de unu generacio ĉiuj ĝiaj civitanoj povus paroli unu kun la alia, sen interpretisto, konservante samtempe siajn lingvojn.

Ni bone scias, ke niaj proponoj ne realiĝos ene de kelkaj jaroj. Sed la efektiviĝo de tiuj ĉi perspektivaj proponoj vere povus certigi la lingvan egalrajtecon de la eŭropaj popoloj kaj la konserviĝon de la lingva diverseco de nia kontinento.

Kiam post preskaŭ dujara laboro finfine aperis nia dulingva kajero, nin atingis kiel frosta duŝo la amasa malaprobo de la KT en Francio kaj Nederlando.

El inter multaj, eblaj kaŭzoj de la malaprobo mi ŝatus mencii nur kelkajn:

La tuta KT estas pli ol 350-paĝa, dense presita, malfacile legebla, faka teksto, kiun la averaĝa eŭropa civitano — tre verŝajne — tute ne finlegis. Tiuj civitanoj, kiuj ne legis ĝin, voĉdonis laŭ siaj politikaj preferoj.

Tiuj civitanoj, kiuj heroe tralegis ĝin, povis konstati la kontraŭdirojn inter la I-II-a kaj III-IV-a partoj, krome ili povis facile trovi mankantajn, superfluajn, eĉ forĵetindajn detalojn en la teksto.

Estis do grava eraro de la politikistoj, ke oni povas voĉdonigi multmilionojn da civitanoj pri tia teksto, kia eĉ por membroj de iu ajn Konstitucia Kortumo estus kaŭzinta seriozajn zorgojn.

Tiu ĉi konsiderado kondukis jam al la brita prokrasto de la referendumo.

Alia, ebla kaŭzo de la malaprobo estas la manko de komuna, neŭtrala, eŭropa lingvo, vera eŭropa konscio, eŭropa solidareco. Ĉiuj civitanoj, kiuj sentas malboniĝon de sia vivnivelo kaj kreskon de senlaboreco en Okcidenta Eŭropo, plenrajte povas pensi: — “Kial mi pagu por la pli bona vivnivelo de tiuj ĉi orient-eŭropanoj?”

Sen komuna, facile ellernebla, por ĉiu eŭropa civitano akceptebla lingvo ni ne povas kompreni unu la alian, ne povas elformiĝi vera komunumo. La ĝenerala aplikado de unusola, nacia lingvo vekas nur envion kaj suspekton, ĝi dividas la popolojn kaj lingvojn al unuarangaj kaj duarangaj popoloj kaj lingvoj.

Se ni serioze volas krei unuecan, fortan, konkurenckapablan Eŭropan Union, ni nepre devas komenci la ĝeneralan aplikadon de la internacia pontolingvo.

En la nuna politika situacio nia Eŭropa Unio povas evolui en almenaŭ tri direktojn.

Ĝi povas malrapide progresi, ampleksiĝi kaj certigi por siaj popoloj modestan prosperon.

Post serio de malaproboj de la KT tamen multaj analizantoj diras, ke iom post iom komenciĝos la stagnado de la Unio, kaj ene de 10–20 jaroj ĝi malrapide disfalos.

La plej malbona okazo estus la eksplodo de la Unio pro kontraŭinteresiteco de siaj membroŝtatoj. Tio signifus sendube la III-an Mondmiliton.

Ni, esperantistoj de la Unio nepre devas lukti por la paca disvolvo de nia Eŭropa Unio, ja ni havas unikan ilon, nian internacian pontolingvon por kompreni unu la alian.

Nun nia Laborgrupo decidis pretigi la anglan-esperantan version de la I-a kaj II-a partoj de la KT, kaj enmanigi ĝin al ĉiuj membroj de la Eŭropa Parlamento kaj Eŭropa Komisiono. Multaj geamikoj avertis nin, ke niaj fortostreĉoj certe restos senrezultaj. Povas okazi, ke ili pravas.

Sed laŭ niaj esperoj tiamaniere la membroj de la Eŭropa Parlamento fine povos vidi esperantlingvan, gravan, fakan tekston, kaj ili povos konvinkiĝi, ke ili komprenas multe da vortoj kaj esprimoj el la esperanta teksto, — sen iu ajn anticipa lernado.

D-ro Ludoviko Molnár
prezidanto de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo 


Citaĵoj el la Traktato pri estigo de Eŭropa Konstitucio

I-3-a artikolo (3)-a alineo, 4-a subalineo:

“La Unio respektas sian riĉan diversecon kulturan kaj lingvan, kaj certigas la konservon kaj pluan riĉigon de la eŭropa kultura heredaĵo”.

I-10-a artikolo (2)-a alineo, subalineo d):

(La uniaj civitanoj…) “rajtas prezenti peticion al la Eŭropa Parlamento, turni sin al la eŭropa mediaciisto, krome ili rajtas turni sin skribe en iu ajn lingvo de la Konstitucio al iu ajn institucio aŭ konsilanta organo de la Unio, kaj en la sama lingvo ricevi respondon”.

I-47-a artikolo (4)-a alineo:

“Almenaŭ unu miliono da uniaj civitanoj, kiuj samtempe estas ŝtatanoj el signifa nombro de membroŝtatoj, povas iniciati, ke la Komisiono — ene de sia agosfero — prezentu konvenan proponon en tiuj aferoj, en kiuj laŭ la konsidero de la civitanoj al efektivigo de la Konstitucio oni devas alpreni unian juran akton. Oni devas fiksi en eŭropa leĝo la dispoziciojn koncernantajn la procedurojn kaj kondiĉojn aplikendajn okaze de ĉi tiu civitana iniciato, inkluzive ankaŭ tion, ke la iniciato devas deveni de civitanoj de minimume kiom da membroŝtatoj”.

II-81-a artikolo (1)-a alineo:

“Ĉiu diskriminacio, tiel precipe la diskriminacio surbaze de sekso, raso, haŭtkoloro, etna aŭ socia deveno, genetika eco, lingvo, religio aŭ konvinko, politika aŭ iu ajn alia opinio, aparteno al nacia malplimulto, proprietaĵo, naskiĝo, handikapiteco, aĝo aŭ seksa orientiĝo estas malpermesita”.

II-82-a artikolo:

“La Unio respektas la kulturan, religian kaj lingvan diversecon”.

II-101-a artikolo, (4)-a alineo:

“Ĉiu havas eblecon sin turni skribe al la institucioj de la Unio en iu ajn lingvo de la Konstitucio, kaj en la sama lingvo ricevi respondon”.

IV-448-a artikolo:

“Tiun ĉi traktaton, kiu estas redaktita en unusola, origina ekzemplero en la angla, ĉeĥa, dana, estona, finna, franca, germana, greka, hispana, hungara, irlanda, itala, latva, litova, malta, nederlanda, pola, portugala, slovaka, slovena kaj sveda lingvoj, kaj kies ĉiuj tekstoj pretigitaj en tiuj ĉi lingvoj estas egale aŭtentikaj, oni deponas en la arkivo de Registaro de la Itala Respubliko, kiu sendos al la registaro de ĉiu plua subskribonta ŝtato po unu aŭtentigitan kopion”.

D-ro Ludoviko Molnár


Anoncoj: la plej efika maniero

Ĉiu el ni propramaniere klopodas pozitive influi al la promocio de Esperanto. Sinjoro Etsuo Miyoshi, prezidanto de la korporacio Swany (Japanio), prezentis al ni sian starpunkton pri la menciita problemo, kaj ankaŭ sian agadon rilate ĝian solvon. Li tre afable kaj pacience respondis miajn demandojn.

Demando: Kio estas laŭ vi plej bona strategio antaŭenigi Esperanton en Eŭropo?

Respondo: Mia celo estas informi civitanojn, veki EU-gravulojn pri lingva malegaleco kaj kapti amaskomunikilojn kaj milionulojn helpi la Esperanto-movadon. Por tio mi dekfoje aperigis tutpaĝajn reklamojn en prestiĝaj tagĵurnaloj en EU-landoj, kvin pliaj aperos en mezeŭropaj landoj ĉi-septembre; tio estas la plej bona maniero atentigi pri lingvaj problemoj. Mia agado estas kiel de formiko atakanta elefanton, ĝi estas en mia vivo la plej granda vetado kun nur eta venkŝanco. Sed, se drasta ŝanĝiĝo okazos, ĉiuj landoj de la mondo sekvos, kaj la popoloj de la mondo egalrajte trempiĝos en libera komunikado. Komuna lingvo sendube pli altigos esperon pri paca mondo.

Demando: Ĉu vi kredas, ke kelkaj komercaj horoj de Esperanto en televido povas konvinki publikon?

Respondo: Mi ne havas sufiĉe da mono aldone al la ĵurnalkampanjo, ĉar TV-reklamo estas ege altkosta kaj ne disdonebla poste. Mi devas koncentrigi limigitan monon.

Demando: Ĉu ekzistas maniero atentigi politikistojn pri ekzisto kaj avantaĝoj de Esperanto?

Respondo: Mi pensas ke nur Esperanto-anoncoj en ĵurnaloj atentigos politikistojn kaj ankaŭ popolojn en EU, per plej malaltaj kostoj. Danke al mia populara inventaĵo, “baston-valizo”, mi povas daŭrigi tiujn reklamojn. Pro la nuna EU-integriĝo, Esperanto tie havas sian unusolan ŝancon, ĉar ekster Eŭropo ĉiuj registaroj kaj loĝantoj emas angliĝi, do, aziano kiel mi defias Eŭropon. Kaj nia lingvo jam pruvis sin taŭga komunikilo dum 120 jaroj. Se ni faras nenion, nin atendos angla mondo, kaj ĉiuj lingvoj kaj kulturoj en la mondo perdos en longa perspektivo, eĉ la japana.

Demando: Ĉu vi planas partopreni en la sekva Eŭropa Esperanto-Kongreso en Maribor en 2007?

Respondo: Mi volas partopreni ĝin, se mi povus vidi pozitivan antaŭeniron de mia anonc-kampanjo, kaj venontjara “vespermanĝ-debato” kun invititaj EU-parlamentanoj francparolantaj kaj el ok mezeŭropaj landaj en Bruselo, organizota de UEA kaj EEU, helpe de EU-parlamentanino, Margareta Handzlik.

Vesna Obradović


Liberiĝu de iluzio ke la eŭropan vizion eblas realigi per simbolo de brita imperio!

En la nuna EU regas opinio, ke la diverseco per si mem estas io tre bona, ke belan, harmonian tuton eblas produkti el tre diversaj elementoj, ke mozaiko konsistas el diversaj mozaikeroj. Ĉu estas tiel?

La diversecoj per si mem prezentas kaoson, ĝangalon en kiu regas konkurenco, batalo, malamo. Diversaj religioj neniel toleras sin, diversaj nacioj apenaŭ kunekzistas. Ekzisto de diversaj suverenaj ŝtatoj per si mem ne malfaciligas harmonian kunlaboron. Kontraŭe, ĉiu el ili klopodas fariĝi pli forta per konkero de najbaroj por certigi pli longan propran ekziston en la mondo de konstantaj bataloj inter la najbaroj. Sub kiu kondiĉo povus tamen la diversecoj esti pozitivaĵoj? Nur sub la kondiĉo, ke ekzistas komuna vizio, komuna celo, komunaj magnetlinioj, kiuj tiel interaranĝas la mozaikerojn, ke ĉiu el ili fariĝas funkcia elemento en la tuto kaj la tuto ekkonscias, ke sen iu ajn el ili ĝi mem ne povas bone funkcii. Tio signifas, ke devas esti supera regnivelo, kiu malebligas luktojn inter unuopaj elementoj. Tiel en la epoko de ekesto de la naciaj ŝtatoj nur la vizio de komuna tuto de italoj ekzemple ebligis kunmetigi ĉiujn multajn dissplititajn kaj interbatalantajn ŝtatetojn de la Apenina duoninsulo. Kompreneble, la vizion subtenis ankaŭ bastono de fortulo, kiu tiun vizion volis realigi. Same okazis pri germanoj kaj pli-malpli simile pri aliaj grandaj nacioj. Kio tamen ebligis, ke la realigo de tiuj naciaj vizioj okazis sen tro multa perforto? Tio estis la baza simbolo de komuneco — la komuna lingvo! Tiun simbolon jam sufiĉe pli frue kreis edukita elito sur teritorioj, kie oni parolis diversajn, sed parencajn lingvojn. Edukitaj tavoloj — sciencistoj, regantoj, religigvidantoj bezonis pli evoluintan lingvon kaj ekde renesanco ebligis kreskon de tiaj lingvoj kiel novkreaĵoj bazitaj je idiomoj de ekonomie pli evoluintaj regionoj. Tamen tiujn lingvojn (la Dantan italan, la Goethe-Ŝileran germanan…) neniu parolis hejme. Hejme oni parolis la lok-regionajn lingvojn, poste nomataj dialektoj. Kaj kiam Garibaldi decidis unuigi Italion, li jam havis simbolon, per kiu li povis realigi sian vizion kaj “pruvi” ke ĉiuj estas italoj — la evoluintan komunan lingvon de Apeninaj edukitoj — la neŭtralan tutitalan lingvon. Neŭtralan tial — ĉar ĝi estis nenies hejma lingvo kaj ĉiuj egale, ĉu Romanoj, ĉu Torinanoj, ĉu Venecianoj devas lerni ĝin en lernejoj. Tial ĝi metis ĉiujn regionojn lingve en egalrajtan reciprokan pozicion sub la komuna vizio de Itala popolo kun komuna tutitala lingvo. Same okazis pri la germana, pri la angla, franca, hispana, dum pli aŭ malpli longa historia periodo. Sed la nuna EU vivas en la iluzio, ke eblas krei novan tutecan ŝtaton baze de nova komuna vizio sen havi ĉefan simbolan rimedon por tio! Uzante efektive sub la slogano de multlingveco la simbolon de brita imperio — forpuŝante el la komuna uzo ĉiam pli rapide ĉiujn lingvojn krom la angla. EU ne lernis lecionon de la sama politiko en eksa Sovetunio kaj Jugoslavio — kiuj same proklamis multlingvecon kaj egalrajtecon de ĉiuj siaj lingvoj, sed efektive preferis la uzon de unu el ili. Pro tio neniam en tiuj landoj evoluis la sento de forta komuna identeco kaj en krizo ili rapide disfalis.

Kia estas tamen esenca diferenco inter ekesto de EU kaj fortaj naciaj ŝtatoj?

La viziojn por la naciaj ŝtatoj realigis regionaj fortuloj perforte. La vizion de EU komencis realigi kelkaj fortuloj interkonsente kaj alvokante aliajn al propravola aliĝo. Tio estas grava diferenco!

Sed kompletigi la vizion de EU eblas nur, se al la ekonomiaj kaj teritoriaj komponentoj aldoniĝos la ĉefa, la simbola komponento — komuna lingvo.

Por la naciaj vizioj antaŭe jam ekzistis simbolaj naciaj neŭtralaj lingvoj, kiujn regionanoj de la novkonstruitaj nacioj akceptis, ĉar ili metis ĉiujn regionojn en egalan pozicion, devigis ĉiujn lerni tiun de neniu hejme uzatan lingvon. Tiel la naciaj neŭtralaj lingvoj subtenis la vizion de la tuto.

Ĉu ekzistas tia simbola komuna lingvo por EU? Jes, ĝi ekzistas!

Jam antaŭ 120 jaroj ekevoluis neŭtrala novlatina lingvo sub la vizio de internacia komunumo. Dum 120 jaroj evoluigis tiun lingvon centmiloj da homoj, ĉefe eŭropaj, kiuj konsciis kaj akceptis tiun vizion de internacia egalrajteco ene de iu estonta komuna federacio. Tiu lingvo nun havas riĉan literaturon, sciencan materialon, filozofion kaj kulturon. Kaj ĝi estas neŭtrala, ĉar uzas ĝin nur tiuj, kiuj propravole decidis lerni ĝin kaj aliĝi al la komuna vizio de la internacia tuto.

EU devas finfine liberiĝi de la iluzio, ke la eŭropan vizion eblas realigi per simbolo de la brita imperio — per la angla lingvo, lingvo de la nuna monda fortulo.

Eŭropo bezonegas Esperanton!

Kaj same kiel neniu nacia lingvo sukcesis detrui regionajn kaj lokajn lingvojn (nun nomatajn dialektoj, slangoj ktp) tiel same komuna neŭtrala eŭropa lingvo neniel povas detrui la naciajn lingvojn, sed povas nur sub la komuna vizio ordigi ilin tute egalrajte brili kiel mozaikeroj de la diverskolora bildo.

Kaj samkiel politike EU ne ekestis perforte, ĝi ankaŭ ne trudu la anglan lingvon al la popoloj sen demandi ilin! Eŭropo demandu la popolojn, ĉu ili volas interkompreniĝi per neŭtrala Esperanto aŭ iu ne-neŭtrala nacia lingvo!

Zlatko Tiŝljar
Strasbourg, la 3an de majo 2005 


Eŭropa Bulteno. 2005. № 6 (38)

Oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio.

Aperas suplemente al La Ondo de Esperanto.
Finredaktita: 25 jun 2005.
Redaktoro: Vesna Obradović.
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Adreso: Ben Indestege, Malibranstraat 50, BE-1050 Bruselo, Belgio.
Rete: komunikadcentro@esperanto.org
http://www.lingvo.org


Eŭropa Bulteno | La Ondo de Esperanto | Hejmo | EEU