Esperanto en 2000

Verkonte revuon de la jara aktivado mi foje pensas, ke eble estus preferinde skribi simile al malnova rusa kronikisto: “En ĉi tiu jaro okazis nenio”. Sed ĉar la organizantoj de la Zamenhofa Tago en Jekaterinburg ĉiujare petas min rakonti pri la plej interesaj eventoj kaj tendencoj en Esperantujo dum la pasinta jaro, mi cedas al ilia insisto. Ja la tradiciaj panoramaj artikoloj similas al la tagĵurnaloj kiuj, laŭ Karel Čapek, “ĉiumatene aperas, eĉ se dum la antaŭa tago okazis absolute nenio”.

Sed oni ne povas diri, ke okazas nenio en Esperantujo, baze difinebla kiel aro da dise loĝantaj homoj, kiuj fordonas al Esperanto parton de sia libertempo. Kvankam laŭnombre Esperantujo ne superas urbon kun cent mil loĝantoj, ĉiujare en ĝi okazas centoj da diversspecaj renkontiĝoj, funkcias kelkaj miloj da klub(et)oj kaj asocioj, aperas multaj gazetoj kaj libroj.

Malpli amase

Malgraŭ la nestabila situacio kaj eventuala bojkoto, UEA decidis kongresi en Tel-Avivo, kaj ĉi tiu kongreso iĝis la malplej amasa UK de la lasta jardeko, eĉ malpli granda ol la Aŭstralia UK (1997). Bedaŭrinde, partoprenis neniu esperantisto el la arabaj landoj, kie UEA provas organizi kampanjon, kaj la postkongresa rebrulo de la konflikto en la regiono verŝajne rapide forgesigis, ke “pacaj batalantoj” ĉi-jare unuafoje kongresis en la Sankta Lando.

Malpli grandaj ol kutime estis ankaŭ la kongresoj de TEJO (Hongkongo) kaj SAT (Moskvo), kiuj logis malpli da personoj ol, ekzemple, la fervojista kongreso en Budapeŝto, landaj kongresoj en Brazilo, Japanio kaj Litovio, junulara festivalo apud Venecio kaj ĉiu el la du jar-ŝanĝaj renkontiĝoj en Germanio.

La magreco de tiuj kongresoj ŝrumpigis la membronombron de la organizintaj asocioj. Unuafoje post 1986 la individua membraro de UEA ne atingis 7 mil. La membraro de TEJO falis sub 700, kaj SAT raportis pri nur 930 anoj. Supozeble en 2001 la kongresoj en pli allogaj landoj (Kroatio, Francio, Hungario) plimultigos la kongresanaron kaj la membraron, tamen la membrokrizo devas atentigi la asociajn responsulojn pri pli adekvata interna politiko.

Cetere la 4a Eŭrop-Unia kongreso estis sukcesa kaj kvante kaj kvalite — Esperanto plu restas plej disvastigita ĝuste en Eŭropo.

Kion ni diskutas?

Efektive, en Eŭropo loĝas pli ol duono da membroj de UEA kaj SAT, ĉi tie kutime okazas iliaj kongresoj. Aliaj internaciaj asocioj, ekzemple OSIEK kaj LF-koop, ankoraŭ neniam okazigis siajn ĉefajn aranĝojn ekster Eŭropo. La agado de ERA, EEU kaj diversaj sendependaj iniciatoj (precipe la informa aktivado de Dafydd ap Fergus) metas en la tagordon la demandojn pri pli kunordigita agado en Eŭropo, interalie pri malfermo de oficejo en Bruselo. Probable pro la Eŭropa jaro de lingvoj (2001) “Esperanto en Eŭropo” plu restos la ĉefa diskuttemo en Esperantujo.

La alia ofte traktata temo en 2000 estis la evoluo kaj strategio de la esperantista komunumo, kiu devas ŝanĝi sin adapte al la rapide ŝanĝiĝanta mondo, por ne iĝi areto de kuriozaj manietuloj.

En Tel-Avivo estis lanĉita diskuto pri la nova strategio de UEA, kiu daŭrigos Kampanjon 2000 (ĉu tiu estas plenumita?) Tamen la publikigita projekto apenaŭ serioze konsideras la berlinan proponon de Enderby laŭ kiu UEA iĝus “asocio por la homaj rajtoj, kiu uzas Esperanton, kaj kies politiko estus disvastigi Esperanton pli forte ol nun pere de ĉefa pledo pri homaj rajtoj aŭ, se vi permesas, civilaj liberecoj”.

Se temas pri la homaj rajtoj, la rajtojn de la esperantistoj intencas defendi la Esperanta Civito, kiu fondiĝos en junio 2001. Kvankam ĝuste la Civito estas inspirata de raŭmaj ideoj, la ĉefa omaĝo al la Manifesto de Rauma (1980) okazis en ties naskolando Finnlando kadre de seminario 20 jaroj post Raŭmo preparita de Jouko Lindstedt, unu el la tri kunaŭtoroj de la dokumento, kies tezoj estas diskutataj ĝis nun.

44 jarojn post la Principaro de Frostavallen, UEA pretigis Gvidliniojn por informado pri Esperanto. Malkiel la antaŭa dokumento, ĝi ne listigas la ĉefajn erarojn en informado, nek donas konsilojn pri insignoj kaj vestaĵoj, sed proponas “konsciigi la publikon pri la ekzisto de lingva neegaleco kaj pri la ekzisto de tutmonda, egalece funkcianta lingvokomunumo, en kiu ĉiuj bonvenas”. Ĉu komenciĝas distanciĝo de “dua lingvo por ĉiu” kaj konceptado de Esperanto kiel la ĉefa komuniklingvo ene de nia malgranda grupo kun propraj tradicioj kaj interesoj?

Ekstere

Sendepende de la respondo al ĉi tiu demando UEA daŭrigas sian eksteran agadon, precipe inter neregistaraj organizaĵoj. Ĝi reprezentiĝis, interalie, en Jarmila Forumo de NROj, Konsulta Komitato de Unesko por Lingva Plureco kaj Multlingva Eduko, Kongreso de Internacia Asocio de Edukistoj por Monda Paco kaj en kolokvo “Kulturo de paco: aganta ideo”. Eŭropa Esperanto-Unio lanĉis proponon pri Konstanta konferenco pri la lingvoproblemo en Eŭropo. Esperantistoj (kun)manifestaciis sur stratoj de Parizo kaj San-Paŭlo.

Sed eble la plej interesaj eksteraj iniciatoj estas projektoj Indiĝenaj Dialogoj kaj Interkulturo (al ĝi aliĝis jam cent klasoj) kaj la movado por “Lingvaj Festivaloj”. Tiujn festivalojn okazigas junularaj Esperanto-grupoj por prezenti diversajn lingvojn kaj iliajn kulturojn — kompreneble, kun emfazo de Esperanto.

La kultura jaro

Kvankam la movadaj kongresoj de UEA, SAT kaj TEJO ĉi-jare ne povas esti nomitaj sukcesaj, tiun epiteton meritis la du festivaloj de la Esperanto-kulturo en Francio (KAFE) kaj en Finnlando (KEF). Precipe multajn pozitivajn reagojn vekis KEF 2000 en Helsinki pro la elstara programo muzika, poezia kaj teatra, kaj pro la entuziasmiga etoso reginta dum ĝi. Ĝuste antaŭ la festivaloj Vinilkosmo finrealigis sian projekton Kolekto 2000 de dek K-diskoj kun junulara muziko. Kaj en Moravia filharmonio estis prezentita Esperanta Simfonio de David Gaines por mezsopranulino kaj orkestro.

Plu aktivas eldonemuloj. Surmerkatiĝis gravaj tradukoj: La lada tambureto de Günter Grass, Resurekto de Lev Tolstoj, La hobito de Tolkien, La ŝaŭmo de l' tagoj de Boris Vian… Inter la originale verkitaj libroj estas menciendaj Surklifa de Serĝo Elgo kaj Neniu ajn papilio de Trevor Steele (laŭreato de OSIEK-premio pro alia libro).

Tiuj aferoj nun ŝajnas preskaŭ same ordinaraj kiel UKoj, sed ne necesas forgesi, ke en la epoko de “vinilaj diskoj” oni simple ne havis popularan dancmuzikon en Esperanto kaj ke dum 1950–79 (tridek jaroj) estis eldonitaj malpli ol 20 romanoj originale verkitaj en Esperanto.

Gazete

Sed la kultura gazetaro ne progresas. Plu falas la abonantaro de Kontakto. Post la malapero de Iltis-Forumo kaj Riveroj ĉesis aperi Kulturaj Kajeroj, kaj aŭtune Esperantujon konsternis informo pri tio, ke ekde 2001 El Popola Ĉinio aperos nur elektronike.

Pro la paŭzo de La Brita Esperantisto (eble la plej leginda nacia Esperanto-gazeto en la jaroj 1990aj) la Estraro de EAB decidis ke al la membroj de la asocio estu provizore sendata La Ondo de Esperanto. Dank' al la nova redaktoro, Stano Marček, Heroldo de Esperanto plibonigis siajn enhavon kaj aspekton.

La movadaj gazetoj evoluas en konkurenco kun la kreskanta ret-informado, per kiu rapide kaj nemultekoste (ofte senpage) estas disvastigataj novaĵoj kaj opinioj. Pli ol du mil esperantistoj jam registriĝis en la publike atingebla adresaro, kaj supozeble pli multaj uzas la reton sen anonci sin (por eviti nebezonatajn informojn). Sed krom kunigi la homojn Interreto ankaŭ disigas ilin. Ekzemple, multaj ret-aktivuloj ne atentas la aliajn aplikosferojn de Esperanto. Krome, nur rete disvastigata materialo (ekzemple, pri kelkaj Esperanto-renkontiĝoj) ne atingas la pli grandan parton de la esperantistaro, kiu ne havas ret-aliron.

Menciendaĵoj

— Antaŭ la Tel-Aviva UK, en Amano UEA okazigis sian unuan seminarion por arabaj esperantistoj.

— En Britio ekagis Esperanto-partio.

Pasporta servo unuafoje listigis pli ol mil adresojn.

— Reaktiviĝis Pola Esperanto-Junularo.

— Kastelo Greziljono kaj Esperanto-redakcio de Radio Aŭstria Internacia sukcesis daŭrigi sian agadon malgraŭ malfavoraj cirkonstancoj.

— Fondiĝis Astronomia Esperanto-Klubo, kiu jam okazigis fakan seminarion kaj eldonis jaran almanakon.

— En Toruń (Pollando) okazis la jubilea 20a Internacia renkontiĝo de popolaj orkestroj.

Yomiuri Shinbun, USA Today kaj The Times of India, ĉiu kun milionoj da legantoj, pozitive informis pri Esperanto.

— Ekde marto Barbara Pietrzak eklaboris, post Andrzej Pettyn, kiel estro de la Esperanto-redakcio de Pola Radio.

— William Auld iĝis laŭreato de la 7a Esperanto-Kulturpremio de Aalen.

— Ne unu, sed tri personoj (Hans Bakker, Jouko Lindstedt, Mauro La Torre) estas proklamitaj kiel la Esperantistoj de la Jaro 2000.

***

Enirante en la trian jarmilon ni memoru pri la samideanoj, kies vivo ĉesis en la pasinta jaro. Por ĉiam forlasis nin Märtha Andréasson, Zsuzsa Barcsay, Ingemund Bengtsson, Stanislava Chrdlová, Rüdiger Eichholz, Thomas A.Goldman, Jiří Karen, Leopoldo Knoedt, Karl Maier, Jan Strönne, Anton Zachariáš kaj aliaj meritplenaj esperantistoj.

Foriras la malnovaj generacioj, venas la novaj. Laŭ Kep Enderby

eĉ se la revoj de niaj pioniroj pri Rapida Fina Venko ankoraŭ ne realiĝas, oni rajtas honeste kaj memfide diri ke la fenomeno Esperanto sendube sukcesis vivteni sin kaj progresi dum tiu ĉi tumultega jarcento … atendi pli estis utopie kaj tro optimisme.
De ni, nuntempuloj, dependas la estonteco de Esperanto. Se ni faros nenion, pri Esperanto memorigos eble nur muzeoj, bibliotekoj kaj la subneĝa Mesaĝo por venontaj generacioj, metita en Antarkto 27 apr 2000 memore al Monda Scienca Pintkunveno — dank' al aktivuloj de Argentina Esperanto-Ligo unu el la kvin lingvoj de la mesaĝo estas Esperanto.

Aleksander Korĵenkov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2001. № 1 (75) 


Historio de Esperanto