Kovrilpagho For la neŭtralismon!

 

La 9a ĉapitro de
Historio de Esperanto
de Aleksander Korĵenkov

 

Ĉi tiu teksto ne povas esti uzata en elektronikaj kaj paperaj eldonaĵoj sen permeso de la aŭtoro.



Laborista esperantista movado naskiĝis ankoraŭ antaŭ la unua mondmilito; la unua klubo de esperantistaj laboristoj fondiĝis en Stokholmo en 1903. Plej aktivaj laboristaj societoj funkciis en Francio: Paco-Libereco (1906) kaj Esperantista Laboristaro (1909) kun kelkaj centoj da membroj. Ili unuiĝis en 1910 kiel Liberiga Stelo kun la celoj: “batali por la malstarigo de la kapitalista socio, batali kontraŭ la religio, propagandi liberigajn ideojn”. Internacia Socia Revuo (1907–1914), kiun eldonis Liberiga Stelo havis antaŭ la milito pli ol 600 abonantojn. Kvankam Liberiga Stelo havis lokajn grupojn kaj membrojn en aliaj landoj, ĝi restis francia. En 1909 estis fondita Brita Ligo de Esperantistaj Socialistoj. Post du jaroj fondiĝis laboristaj esperantistaj asocioj en Ĉeĥio, Germanio kaj Nederlando. La germana asocio estis la plej granda, en 1913 ĝi havis 1400 membrojn kaj monatan gazeton Antaŭen!

La antaŭmilitaj esperantistaj organizoj limiĝis ĉefe al landskala propagando de Esperanto inter la laboristoj. Internacia laborista esperantista movado aperis nur post la unua mondmilito sub la efiko de la socialisma revolucio en Ruslando.

La postmilita laborista movado estas ligita kun ideoj de Eugène Adam, pli bone konata kiel Eŭgeno Lanti. Lanti naskiĝis en kampula familio, studis diversajn metiojn, multe lernis aŭtodidakte kaj en vesperaj kursoj kaj ekoficis kiel instruisto. Antaŭmilite li konvertiĝis al anarkiismo, poste al komunismo (membro de la Franca Komunisma Partio ekde 1920). Ankoraŭ hezitante inter Esperanto kaj Ido, li fariĝis redaktoro de Le Travailleur Espérantiste (Laborista Esperantisto), en kiu li deklaris: “Ni unue estas socialistoj… due esperantistoj” (1919).

En siaj fruaj artikoloj Lanti alvokis fondi supernacian organizaĵon peresperantan, kiu fariĝu modelo de la estonta senklasa kaj sennacia homaro. Tiuj ideoj estis malproksimaj de la neŭtrala movado, por kiu Esperanto estis helplingvo faciliganta komercon kaj turismon. La nova movado debutis kun la slogano “For la neŭtralismon!” Tiun titolon portis artikolaro de Lanti en Laborista Esperantisto (ekde oktobro 1920 organo de Liberiga Stelo), kies broŝurforman eldonon Henri Barbusse antaŭparolis per la vortoj:

La burĝaj kaj mondumaj esperantistoj estos pli kaj pli mirigataj kaj terurataj de ĉio povanta eliri el tiu talismano: Instrumento donanta al ĉiuj ajn homoj la eblon interkompreniĝi.
Lanti konkludis ke: (1) Esperanto estas ne celo sed rimedo por liberigo de la laborista klaso; (2) la laboristaj esperantistoj devas organizi sin tute memstare; (3) necesas ne nur propagandi, sed ankaŭ apliki Esperanton; (4) la laboristaj esperantistoj ne devas organizi sin en speco de Internacio de naciaj asocioj, sed ili devas agi en sennacieca tutmonda organizo.

Liberiga Stelo havis sian kongreson 1–3 aŭg 1921 en Prago, ekster la oficiala programo de la 13a UK kun 79 partoprenantoj el 15 landoj sub la honora prezido de Henri Barbusse. En la kongreso Liberiga Stelo alinomiĝis Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). La kongreso jene formulis la celojn de SAT:

a) utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda;

b) kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidaro;

c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj;

ĉ) servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga al tiu de SAT;

d) peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de la asocio.

SAT fondiĝis kiel kolektivo de individuoj, ne apoganta sin al la nacia divido de la mondo — eĉ ĝia komitato (Ĝenerala Konsilantaro) konsistis el reprezentantoj de hor-zonaj sektoroj “por esti sendependa de ŝtataj kaj geografiaj limoj”. La kontraŭneŭtralisma pozicio de SAT estis firmigita en la 2a Kongreso (Frankfurto, 1922), kies honora prezidanto estis Romain Rolland. La kongreso decidis per 90 voĉoj kontraŭ 29 kun 78 sindetenoj, ke SATano ne rajtas esti samtempe membro de burĝa kaj neŭtrala esperantista organizo, escepte de kluboj en lokoj, kie ankoraŭ ne ekzistas societo laborista. Tiu malpermeso validis du jarojn.

De la komenco Lanti havis bonajn samideanojn — francoj Lucien Bannier kaj Ludoviko Glodeau — kiuj strebis tra la gvidorgano de SAT (Ekzekutiva komitato, poste Plenumkomitato) efektivigi la ideojn de Lanti, eĉ post lia retiriĝo el la gvidlaboro. Kiel la gazeto de SAT servis ĉiumonata Sennacieca Revuo (okt 1921 — sep 1924), poste Sennaciulo. SAT rapide kreskis (1064 membroj en 1922, 2328 membroj en 1923), kaj Richard Lerchner estis dungita kiel administranto en Lepsiko, kie estis presata Sennacieca Revuo, dum la komitato (Bannier, Glodeau, Lanti, Mader, Migny) restis en Parizo.
 
 
 

La dua centro de la laborista esperantista movado estis en Sovetunio, kie en junio 1921 fondiĝis Sovetlanda (poste Sovetrespublikara) Esperantista Unuiĝo (SEU), kaj kies gvidanto estis altranga ŝtatoficisto Ernest-Wilhelm Drezen.

Lanti kaj Drezen renkontiĝis somere 1922 en Kremlo okaze de la vizito de Lanti al Kominterno. Drezen kontraŭis la superpartian karakteron de SAT, ĉar ĝi ne estis pure komunisma. En marto 1923 CK SEU distribuis dokumenton Nia pozicio, en kiu ĝi asertis, ke la agadsfero de SEU ampleksos ĉiujn landojn, kie “la komunistoj starigos la sistemon de Soveta regado”, do supozeble “post kelka tempo” ankaŭ Pollandon, Germanion, Ĉinion ktp. Sed ĝis tiu tempo SEU alvokis komunistajn esperantistojn:

subteni SAT, ĝis estos kreita pli taŭga por la komunistoj organizformo de internacia agado, samtempe senmaskante idealismajn falsideojn de SAT kaj trudante al ĝi pli da vera praktikeco, pli da komunista influo.
En la 3a Kongreso de SAT (Cassel, 1923) Drezen kaj aliaj sovetuniaj delegacianoj proponis al SAT aliĝi al Kominterno, sed la kongreso ne aprobis la proponon. La situacio stabiliĝis, ĉar Drezen ne plu insistis pri tio. SEU detenis sin de aktiva kritiko de SAT, kaj en la organoj de SAT ne aperis mallaŭda materialo pri Sovetio. Tiu kompromiso ebligis organizi la 6an Kongreson de SAT en Leningrado (1926).

Ĝi estis duoble grava: la plej granda el la ĝisnunaj kongresoj de SAT (400 partoprenantoj el 14 landoj) kaj la unua internacia esperantista kongreso en Ruslando. La ŝtata poŝto eldonis specialan poŝtmarkon pri la kongreso. Anatolij Lunaĉarskij, popolkomisaro pri klerigo, estis ĝia honora prezidanto.

Post la kongreso en Leningrado la membraro de SAT preskaŭ duobliĝis pro amasa aliĝo de sovetuniaj membroj, kaj en 1927 ĝi atingis 5216 membrojn. Du jarojn poste, en 1929, SAT havis rekorde multajn 6524 membrojn (UEA havis tiujare 9113 membrojn). Inter ili estis ĉirkaŭ du mil membroj en USSR kaj en Germanio.

Ekde 1924 ĝis 1931 Sennaciulo aperis ĉiusemajne; ĝia abonantaro baldaŭ superis 4 mil. Ekde 1928 ĝin redaktis en Parizo germano Norbert Barthelmess, kiu pli frue kunredaktis ĝin en Germanio. Ĉiumonate aperis Sennacieca Revuo (La Nova Epoko) kaj La Lernanto, tiu lasta en 1928–1930 havis eldonkvanton 10 mil ekz. Ĉiujare centoj da artikoloj el Sennaciulo aperis en nacilingvaj tradukoj dise tra la mondo — Esperanto kaj Heroldo de Esperanto ne estis tiel uzataj.

La vigla eldonado de SAT kulminis en 1930 per eldono de Plena Vortaro de Esperanto, kies ĉefa aŭtoro estis Emile Grosjean-Maupin, direktoro de la sekcio Komuna Vortaro ĉe la Akademio de Esperanto. Estis eldonitaj pluraj aliaj libroj: didaktikaj, beletraj, politikaj, sciencaj.

La aktivado de SAT estis praktika: perado de informoj, amasa instruado de Esperanto (ĝis la dua mondmilito aperis sep eldonoj de populara laborista lernolibro Petro kunverkita en 1925 de Barthelmess kaj Lerchner), internaciisma eduka laboro inter laboristoj, kontaktigo de diverslandaj laboristaj organizoj, livero de materialo al laboristaj gazetoj pere de speciala gazetara servo k.a. Tial kelkaj internaciaj laboristaj kaj sindikataj organizoj subtenis Esperanton, precipe per aperigo de siaj informiloj en tiu ĉi lingvo.

La Internacia Transportlaborista Federacio, kies sekretario Nathans estis esperantisto, aperigis monatan gazetaran komunikon en Esperanto. La Internacia Laborista Olimpiado uzis Esperanton en siaj eldonaĵoj. La Internacio de Militrezistantoj aperigis en Esperanto revuetojn kaj broŝurojn. La Internacio de Socialista Kunbatalo publikigis trimonatan revuon en Esperanto.
 
 

Dum kelkaj jaroj SAT agis kiel supertendenca laborista organizo, en kiu kunlaboris anarkiistoj, komunistoj kaj social-demokratoj.

La kunlaboron ĉesigis unue la anarkiistoj, kiam Lanti rifuzis protesti kontraŭ aresto de anarkiistaj esperantistoj en USSR. En 1924 plejparto de aktivaj anarkiistoj foriris el SAT kaj fondis Tutmondan Ligon de Esperantistaj Senŝtatanoj (TLES) kun Libera laboristo, kiu aperis ĝis 1931. Grupoj de TLES fondiĝis en Amsterdamo, Berlino, Liono, Parizo, Stokholmo… En 1933 TLES eldonis kun la Internacia Laborista Asocio (anarkiema sindikata Internacio en Berlino) Informservon. Komence en Bulgario, kaj poste en Stokholmo aperis anarkiista gazeto Laboristo, kaj en Japanio oni eldonis en 1930–31 La Anarkiston, kiu ĉesis aperi pro aresto de la eldonantoj. Post la apartiĝo de la anarkiistoj Sennaciulo preskaŭ ĉiam akceptis komunisman starpunkton.
 
 

SAT havis nur individuajn membrojn, sed en la 8a Kongreso de SAT (Gotenburgo, 1928) realiĝis konvencio pri kunlaboro inter SAT kaj lingvo-teritoriaj laboristaj esperantistaj asocioj (LEAoj), kvankam multaj social-demokratoj insistis, ke devas esti ne kunlaboro, sed kolektiva membriĝo de LEAoj en SAT.

Por eviti parti-politikajn konfliktojn la Gotenburga Kongreso akceptis aldonon al la Statuto:

SAT, ne estante politika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; per komparo de faktoj kaj ideoj per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevos en siaj apartaj medioj.
Tamen la kongreso pro malakordoj inter Drezen kaj Lanti ne povis akcepti la programon de SAT, kies projekton preparis speciala komisiono.

Kvankam Lanti insistis, ke SAT ne bezonas programon, post la kongreso SAT publikigis verkon de Lanti (kiu tiujare eksiĝis el la kompartio) La laborista esperantismo, en kies antaŭparolo li nomis ĝin “kvazaŭa programo”. Lanti propagandis sennaciismon kiel nemarksistan doktrinon, metante la interesojn de Esperanto super la interesoj de nacioj kaj pravigis pozitivan rolon de imperiismo, ĉar

kontraŭbatali imperialismon signifas bari al la historia procezo, kiu tendencas nepre al starigo de mondmastrumado kaj mondlingvo.
Kvankam la sennaciismo ne fariĝis oficiala doktrino de SAT, ĝi akcelis la konflikton inter la Direkcio de SAT kaj SEU. SEU artikole kontraŭbatalis la sennaciismon kaj la pozicio de SAT en USSR ŝanceliĝis.

La konflikto akriĝis en majo 1930, kiam la financa popolkomisaro de USSR informis la gvidantaron de SEU pri limigo de transpago de valuto eksterlanden. En Moskvo estis blokitaj la kotizoj de sovetuniaj SAT-anoj, kiuj konsistigis pli ol kvaronon de la tuta membraro de SAT. La bankroton de SAT evitigis solidaraj donacoj kaj bona debito de Plena Vortaro. SAT proponis, ke SEU pagu la ŝuldon ruble al la moskva filio de la presejo Neudrag, kiu presis eldonaĵojn de SAT, aŭ ke la mono estu uzita por presi en Moskvo la Jarlibron kaj aliajn librojn de SAT, sed SEU rifuzis ĉiujn proponojn. En la 10a Kongreso de SAT (Londono, 1930) unuafoje mankis reprezentanto de SEU.

En aprilo 1930 GLEA (Laborista Esperanto-Asocio por Germanlingvaj Regionoj), kiu kun 3600 membroj estis la plej forta LEA (post SEU), en sia kongreso en Essen forlasis la SATecan superpartian ideologion kaj akceptis komunisman ideologion. Pro tio multaj social-demokratoj eksiĝis el GLEA kaj fondis Socialistan Esperanto-Asocion por la germanlingvaj regionoj (SEA). Komence de 1933 SEA havis 1500 membrojn.

Tiu interna konflikto respegulis la konflikton inter la komunistoj kaj social-demokratoj, kiu skismigis la tutan mondan laboristan movadon kaj, fine, ebligis al nazioj ricevi la potencon en Germanio kaj en ties satelitoj. La komunismaj esperantistaj organizoj en USSR kaj Germanio ne plu povis resti en la superpartia SAT, krom se ili sukcesus ekregi ĝin. SEU lanĉis vastan kampanjon kontraŭ Lanti kaj SAT. La eldonaĵoj de SAT estis konfiskataj en USSR.

En oktobro 1930 fondiĝis Organiza oficejo de klasbatala SAT opozicio kaj ekaperis ĝia organo Internaciisto, kiun en Berlino redaktis hungaro József Batta. En Lepsiko, laŭ decido de CK SEU, stariĝis Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo (EKRELO) sub direkto de Walter Kampfrad. EKRELO dum kelkaj jaroj eldonis pli ol sepdek librojn.

Laŭ referendumo, en kiu partoprenis nur ĉ. 600 personoj, voĉdonrajton en SAT konservis nur la abonantoj de Sennaciulo. Responde, en januaro 1931 la opozicio alvokis al bojkoto de SAT kaj anoncis ĝeneralan voĉdonadon inter ĉiuj SAT-anoj senescepte: el 1256 voĉdonintoj el 30 landoj 1218 voĉdonis malfidon al la Direkcio de SAT.

En marto 1931 el SAT estis eksigitaj Drezen kaj ok aliaj opoziciuloj: Otto Bäßler, József Batta, Walter Kampfrad, Herbert Muravkin, F.C.Richter, Georg Richter, Willy Vildebrandt, F.Wolff. La 11a Kongreso de SAT, planita por Moskvo en 1931, okazis en Amsterdamo.

Neniu reprezentanto de USSR venis al Amsterdamo, sed pluraj opoziciuloj partoprenis kaj sensukcese provis nuligi la eksigon de la opoziciuloj. Post la decido de la plenkunsido prokrasti la demandon al la fino de la kongreso, opozicia proparolanto Bill Keable kaj aliaj opoziciuloj, kantante la Internacion forlasis la salonon kaj aranĝis propran kongreseton, kiu decidis anstataŭ la organiza oficejo fondi Internacian Unuigan Komitaton de Proleta Esperanto-Movado. Krom SEU kaj GLEA, al la opozicio aliĝis laboristaj asocioj el Japanio, Bulgario kaj Usono. En aliaj landoj komunistoj strebis kaperi la laboristajn asociojn aŭ fondis konkurencajn organizaĵojn.

Post la kongreso SAT okazigis plian referendumon, en kiu la membraro aprobis la agadon de la Direkcio de SAT kun 887 voĉoj por kaj 171 kontraŭ.

Skismo ne estis evitebla. En aŭgusto 1932 en Berlino okazis la fonda kongreso de la Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE) kun 348 delegitoj el 12 landoj (neniu el Sovetunio). IPE baziĝis sur kolektiva membreco de landaj sekcioj. La kongreso elektis unuanime la sekretariaron de IPE: Ernst Kissler (ĝenerala sekretario), Herbert Muravkin, August Schwenk, Adolf Schwartz, Alice Wiebach (membroj). La sidejo de la Internacio estis en Berlino. Internaciisto fariĝis la organo de IPE.

Ĉe sia fondiĝo IPE havis 7 landajn sekciojn kaj 4 unuigajn komitatojn kun ĉ. 5500 membroj. Fine de 1934 IPE havis 10 landajn sekciojn kaj 11 unuigajn komitatojn kun ĉ. dek mil membroj kaj 33 gazetoj.

Aŭstria Laborista Ligo Esperantista (ALLE), kiu en 1932 havis 1746 membrojn, estis ideologie ligita al la Aŭstria Socialdemokrata Partio, kiu agnoskis ĝin sia kultura organizo, kaj la organo de ALLE, La Socialisto, estis agnoskita kiel partia gazeto. ALLE ne subtenis la sennaciecan organizformon de SAT, sed preferis internacion de landaj asocioj. En la 12a Kongreso de SAT (Ŝtutgarto, 1932) aŭstriaj SATanoj proponis ŝanĝi la sennaciecan individuan strukturon al la internacia kolektivisma. La propono ne estis akceptita. Malkontentaj socialismaj esperantistoj formis Iniciatan Komitaton kun anoj el dek landoj, kiu ellaboris statuton de la Internacio de Socialistaj Esperantistoj (ISE). En Mezeŭropa Konferenco (Vieno, Pentekosto 1933) ISE estis fondita. ISE kaj ĝia organo La Socialisto baziĝis sur la social-demokrata ideologio de la 2a Internacio.

Ĝis 1 nov 1933 al ISE aliĝis ALLE (1850 anoj), Ĉeĥoslovaka Laborista Esperanto-Asocio (210), Hungaria Esperantista Societo Laborista (800), Finnlanda LEA (100), ESFIO el Francio (250) kaj 15-membra grupo el Dancigo. ISE havis ankaŭ reprezentantojn kaj izolajn membrojn en aliaj landoj. Sed la dua plej granda socialdemokrata LEA, SEA en Germanio, ne povis aliĝi al IES, ĉar ĝi ĉesis ekzisti baldaŭ post la venko de la nazioj. Tio forprenis preskaŭ duonon de la membraro de ISE jam antaŭ la fondo.

Post la detruo de la demokratio en Aŭstrio (feb 1934) estis malpermesitaj ĉiuj laboristaj organizoj, ankaŭ ALLE. La sidejo de ISE transiris al Nederlando, kaj La Socialisto al Francio, sed ISE malaktiviĝis.

En Germanio estis fermita GLEA jam printempe 1933, kaj la oficejo de IPE estis translokita al Amsterdamo, kaj fondiĝis internacia IPE-Centro en Leningrado. Internaciisto ĉesis, kaj kiel organo de IPE ekde julio 1933 aperis Sur Posteno en Moskvo (ekde oktobro 1934 en Amsterdamo). La ĉefa membrobazo de IPE restis en USSR.
 
 

Komence de la jaroj 1930aj SEU ankoraŭ povis fieri pri kelkaj atingoj, resumitaj en la raporto (ornamita per ditiramboj al Stalin) direktita al la 17a Kongreso de KP(b)SU (1934):

— En 1933 SEU sendis eksterlanden 20 mil propagandilojn La Vero pri Sovetunio.

— Centra Komitato de Kleriglaborista Sindikato fondis Esperanto-buroon, kiu eldonis Sovetan Pedagogian Revuon, aliajn materialojn en Esperanto kaj ruslingvan diĝeston de la Esperanto-gazetaro.

— 80 gazetoj regule uzis materialon de la Proleta Esperanto-Korespondado.

— Diversaj fakaj organizoj (Kemiista Internacia Komitato, Muzeo de la Revolucio, Biblioteka Instituto, Scienc-esplora Instituto pri Cemento, Scienc-esplora Instituto pri Eksperimenta Kemio, Selekta Instituto de Miĉurin, Biologia Instituto de Zavadskij, Ruslanda Blindula Societo k.a.) uzis Esperanton por internaciaj kontaktoj.

— Laboristoj konsistigis 47% de la membraro de SEU. 44% da SEU-anoj membris en la komunista partio aŭ en la komsomolo.

— Esperanto estis fakultative instruata en 80 lernejoj; Esperanto iĝis fakultativa studobjekto en ukrainiaj pedagogiaj mez- kaj super-lernejoj. Aperis lerniloj por diversaj kategorioj (lernejanoj, aŭtodidaktoj, progresantoj), libroj pri metodiko de instruado de Esperanto kaj pri metodiko de ties propagando k.s.

Tamen la fideleco al la reĝimo ne povis savi la organizaĵon, kies gvidantoj kaj aktivuloj dum 15 jaroj subtenis kontaktojn kun eksterlando. Krome, la forigo de la slogano pri la tutmonda revolucio avantaĝe al tiu por ĉiamaniera fortikigo de USSR forprenis la esencan ekzistokialon de SEU.

La unuaj estis arestitaj Dmitrij Sneĵko kaj Herbert Muravkin. Muravkin, longe loĝinta en eksterlando, konfesis la akuzojn pri spionado kaj kontraŭsovetia agado kaj denuncis kelkajn gvidantojn de SEU kiel siajn komplicojn. Poste estis arestitaj Drezen kaj ties edzino, Nikolaj Nekrasov, Grigorij Demidjuk, Vladimir Varankin kaj aliaj gvidantoj de SEU. Oni akuzis ilin pro fondo de kaj partopreno en la kontraŭsovetia trockiista terorista organizo de esperantistoj kaj pro spionado.

En 1937–1938 estis mortkondamnitaj kaj pafekzekutitaj esperantistaj gvidantoj Drezen, Incertov, Kolĉinskij, Muravkin, Nekrasov, Sazonova, Varankin kaj multaj aliaj. Centoj da aktivuloj de SEU estis kondamnitaj al punlaborado. La oficejo de SEU estis fermita en februaro 1938.

Sen la subteno de SEU, la kelkcent-membra IPE en la 3a kongreso (Parizo, 1937) decidis starigi sian oficejon en Londono. La aŭgusta-septembra numero 1938 de Sur Posteno estis la lasta. IPE malaktiviĝis, kaj la ĝenerala sekretario de IPE, Gladys Keable, en oktobro 1938 cirkulere proponis al la membroj likvidi IPE kaj aliĝi, laŭ cirkonstancoj, al sialanda neŭtrala aŭ laborista Esperanto-asocio. Tamen la propono ne estis akceptita, kaj en majo reaperis en Francio la organo de IPE, Internaciisto. IPE definitive malaperis dum la mondmilito.
 
 

Perdinte tri plej fortajn LEAojn (Sovetunio, Germanio kaj Aŭstrio) en 1933 SAT restis kun malpli ol 2 mil membroj. Sennaciulo fariĝis monata revuo. En la 13a Kongreso de SAT (Stokholmo, 1933) Lanti rezignis pri la gvida posteno en SAT kaj poste li neniam partoprenis en ties kongresoj, ŝanĝinte sian iaman sloganon je: “Ni estu unue esperantistoj, SATanoj”.

En majo 1935 SAT havis nur 1244 membrojn, el kiuj 310 estis nederlandanoj, tamen, malkiel IPE kaj ISE, SAT post la skismoj havis malmultajn membrojn en Germanio, Aŭstrio kaj USSR, kaj ĝi povis plu funkcii ĝis la milito.

Aktiva agado de SAT daŭris en Britio, Francio, skandinaviaj landoj kaj, precipe, en Nederlando. En oktobro 1936 Federacio de Laboristaj Esperantistoj en la regiono de la nederlanda lingvo (Nederlando + Flandrio) havis 4700 membrojn en 155 sekcioj, inkluzive de 9 sekcioj kun 160 membroj en Flandrio. La organo de FLE, Laborista Esperantisto, aperis ĉiumonate kun eldonkvanto 6000 ekzempleroj. La kongreso de FLE en Hago (1936) kunvenigis 1350 partoprenantojn — tiom neniam sukcesis atingi SAT. La 17an Kongreson de SAT (1937) en Roterdamo rekorde partoprenis 806 personoj el 16 landoj, ankaŭ la 18a Kongreso de SAT (Bruselo, 1938) estis granda — 659 personoj el 16 landoj, inkluzive de 432 nederlandanoj. Rekreskis ankaŭ la membraro de SAT — ĝis 2002 membroj en 1939. Tiujare en la lasta antaŭmilita kongreso en Kopenhago ĉe SAT estis fondita LEA-komitato, por interligi la laboristajn asociojn, kiuj aliĝis al la Gotenburga Konvencio.

Diverslandaj kaj diverstendencaj esperantistoj partoprenis en la interna hispania milito (1936–1939), inkluzive de kolonelo Julio Mangada, prezidanto de la Hispana Esperanto-Asocio. Laborista esperantista grupo en Valencio eldonis dum la milito 45 numerojn de Popola Fronto — informa bulteno internacia pri hispana lukto kontraŭ la faŝismo. La propaganda komisarejo de la registaro de Katalunio eldonis sian informan bultenon ankaŭ en Esperanto. Tuj post la fino de la milito, Esperanto estis instruata en kelkaj francaj koncentrejoj por la malvenkintaj respublikanoj.

Sed la streboj por la unueca fronto kontraŭfaŝisma ne trovis adekvatan reeĥon inter la esperantistoj. Samkiel la neŭtrala movado, ankaŭ la laborista venis al la dua mondmilito en grava krizo kaj skismo.

© Sezonoj, 2005.


Notoj

1. La nomon l'anti, kontraŭulo, li ricevis pro opoziciemo en politikaj kunvenoj.

2. Sur la poŝtmarko la 6a kongreso de SAT estis nomita “VI Internacia Proletaria Esperanto-Kongreso”.

3. Direkcio de SAT en 1928–1932 estis tiuj membroj de la Plenumkomitato de SAT, kiuj loĝis en Parizo, inkluzive de Lanti.

4. Laŭ peto de la 15a Kongreso de SAT (Parizo, 1935) li venis al la lasta plenkunsido por respondi kritikon de Pâris.

5. Julio Mangada Rosenörn estis armeano kaj framasono; en 1913 li eldonis en sia revuo Homaro la Deklaracion pri homaranismo de Zamenhof. Kelkfoje oni nomas lin “popola generalo”, sed li ne havis tiun rangon.


Historio de Esperanto | Hejmo