En la jaro, kiam UEA estis proponita por la pacpremio de Nobel, ĝiaj gvidaj oficistoj — Osmo Buller, Pasquale Zapelli kaj István Ertl — demisiis pro neeblo kunlabori kun la du estraranoj, kiuj kompromitiĝis per sia rolo en la traktado de la kalumnioj, lanĉitaj de d-rino Ståhlberg kontraŭ COano Veuthey kaj kontraŭ Buller mem. Kvankam la kalumnioj montriĝis senbazaj, foriris la persekutitoj, ne la (kun)persekutintoj.
Tamen kaŭzis la krizon ne tiom la personaj konfliktoj, kiom la elektostrukturo en UEA.
En la komitato (nia parlamento) nur dekonon da anoj ĉi-jare elektis la individuaj membroj, kiuj vivtenas la asocion. La pli multajn parlamentantojn delegis la landaj asocioj, kaj strange estas ke la kooptitaj komitatanoj C estas pli multaj ol la rekte elektitaj B-komitatanoj.
La situacio estas eĉ pli absurda en la senalternative elektita Estraro (nia registaro), en kiu nur unu “ministro” estas B-komitatano rekte elektita, unu A-komitatano, sed la ses ceteraj “ministroj” (75%) estas C-komitananoj, kiujn elektis nek la individuaj membroj, nek la asocioj.
La ĵusa nomumo de la novaj oficistoj probable restabiligos la laboron de la Centra Oficejo (nia ŝtat-aparato), sed nur post la ŝanĝo de la arkaiĝinta elektosistemo kaj post la unua demokratia balotado UEA povos rekonkeri siajn membrojn kaj reputacion. Cetere, sciante pri la provizora solvo de la kadrokrizo en UEA, la internacia ĵurio elektis eksdirektoron Buller la Esperantisto de la Jaro 2001.
La dua evento de la jaro 2001 tute rekte koncernis la elektadon — je la Zamenhofa Tago estis anoncita la rezulto de la balotado por la Senato de la Esperanta Civito. Oni povas aprobi aŭ malaprobi la Esperantan Civiton, sed oni ne povas malaprobi la eblon demokratie elekti la tutan Senaton (ne nur dekonon de la Komitato, kiel en UEA) el la personoj proponitaj en du konkurencaj listoj.
La “venko” de Walter Żelazny ŝajnas bona rezulto por ni ĉiuj. Doktoro pri sociologio, ŝtatano de Francio kaj Pollando, li lastatempe multe prelegis kaj artikolis pri la neceso reorganizi Esperantujon laŭ federa strukturo, organiziĝi “surbaze de la digno esti Esperantisto” kaj protekti la specifajn rajtojn de la esperantistoj. Nun la unua Konsulo de la Civito devos ekplenumi tiujn celojn, kaj nur laŭ la faroj, ne laŭ la jam multaj polemikaĵoj ni vidos la valoron de tiu plej diskutata iniciato en Esperantujo.
Foliumante la jarkolekton de La Ondo, oni facile ekscios pri aliaj gravaj eventoj en Esperantujo. Jen kelkaj el ili:
— La esperantistoj apenaŭ utiligis por siaj celoj la Eŭropan Jaron de la Lingvoj; cetere la averaĝa eŭropano ne interesiĝis pri tiu temo.
— En la unua jaro sen El Popola Ĉinio atentindan evoluon havis la asociaj revuoj en Francio kaj Brazilo.
— Ŝtataj aŭtoritatoj en Litovio kaj Ĉinio demonstris nekutime favoran sintenon al Esperanto invitante UKojn al siaj landoj.
— Nur dum jarduono 18 mil ekzempleroj de elektronikaj libroj estis elŝutitaj pere de la senpaga sveda retservo eLibrejo — tiu kvanto superas la nombron de la paperaj libroj, kiujn la libroservo de UEA kutime vendas dum la tuta jaro.
— Kastelo Grésillon kaj la Esperanto-redakcio de Aŭstria Radio daŭras malgraŭ la pesimismaj prognozoj.
— Kreskis la movado de la Lingvaj Festivaloj.
— La Akademio de Esperanto unuafoje organizis simpozion kunlabore kun nacia Akademio.
Legu pli en La Ondo, por kiu ĉi-jare la plej grava tamen estis la migro al Eŭropo.
La Ondo de Esperanto. 2002. №1 (87)