AlKo: La kongreso, dediĉita al la 100-jariĝo de Esperanto en Katalunio, okazis en Ceret, en la sudo de Francio.
HAiF: Nu, Ceret situas en Nord-Katalunio, t.e. en tiu parto de Katalunio, kiu de 1659 apartenas al Francio. En 1904 aperis la unuaj Esperanto-grupoj en Katalunio, kaj en Ceret kreiĝis la unua tegmenta Esperanto-asocio tutlanda, kun delegitoj en ambaŭ flankoj de la ŝtata limo. Tial ŝajnis al ni oportune elekti Ceret por festi tiun datrevenon.
KEA plu havas membrojn en la tri ŝtatoj (enkalkulante Andoron), en kiuj administracie estas enkadrita nia lando, kaj ne unuafoje ni kongresas en Nord-Katalunio, same kiel ni kongresis ankaŭ en Balearoj kaj Valencilando. Nun, kiam feliĉe limoj fleksiĝas (kaj ne nur la ŝtataj), ŝajnas konvene helpi ilin disbati. En tio ankaŭ kelkaj aliaj Esperanto-asocioj simile agas, okazigante siajn naciajn kongresojn trans siaj limoj, ekzemple, per komunaj aranĝoj kun najbara landa asocio.
AlKo: El kiuj landoj venis la partoprenantoj?
HAiF: Inter la 123 aliĝintoj estis 87 el la Kataluna Landaro, 27 el Okcitanio, po 3 el Francio kaj Svedio, po 1 el Eŭskio, Hungario kaj Ruslando.
AlKo: Por kelkaj ĉi tiu statistiko eble ŝajnas stranga, precipe se oni konsideras ke ĉeestis el la ŝtato Francio 36 personoj (Norda Katalunio 6, Okcitanio 27, Francio mem 3)…
HAiF: La mondo estas tia, kia oni volas ĝin vidi. Eblas pensi surbaze de ŝtataj kadroj (aŭ kaĝoj), sed tio ne plaĉas al ni. Esperanto kaptis, ĉefe dum la periodo de Lapenna, tre ŝtatisman tradicion, kiun plimulto el ni taksas tute fremda al ĝia transnacia karaktero. Ni povas kompreni la pragmatismon, kiu puŝis al tiu devio, sed ne tre konsentas pri ĝi. Male, katalunaj esperantistoj bone memoras pri la komencaj Universalaj Kongresoj, kie oni salutis la partoprenantojn ne laŭ ŝtatoj, sed laŭ lingvoj, kaj kiam neniu miris, ke iu prezentis sin kiel polon, hungaron, judon aŭ katalunon.
AlKo: Neniam pli frue mi partoprenis landan kongreson kun tiom da programeroj nacilingvaj. Kial?
HAiF: Certe, la kongreso enhavis nekutiman nombron da eroj en la kataluna, ĉefe lokitaj frue en la mateno aŭ kun samtempa esperantlingva programero. Nia modelo ne estas tiu de geta aranĝo nur por verduloj; ni deziras organizi kongreson parte malfermitan al la urbanoj, kun aranĝoj interesaj kaj kompreneblaj por ili. En Ceret, krome, la organizado de aranĝoj en la kataluna estas signifoplena, kaj pro tio ni havis aktivan kunlaboron de la regiona kultur-centro, kiu tre helpis i.a. en la informado. La teksadon de rilatoj kaj retoj kun aliaj asocioj ni konsideras esenca por nia inform-politiko.
Plej elstara nacilingva aranĝo estis la prezento de la jubilea libro de la historiisto Francesc Poblet i Feijoo. Temas pri 120-paĝa dulingva libro, en Esperanto kaj la kataluna, kie li analizas unuajn jarojn de la Esperanto-movado ĉe ni, ĝis 1908, la jaro antaŭ la universala kongreso en Barcelono. Trionon de la eldonkvanto ni disdonos al bibliotekoj.
La publikaj programeroj de la kongreso ĉi-jare pivotis ĉirkaŭ lastatempa aperigo de diversaj libroj rilataj al Esperanto. Ekzemple, romano de Poblet mem, Berlín, via morta (Berlino, saktrako), en kiu interplektiĝas du rakont-fadenoj en Berlino, antaŭ kaj post la falo de la muro, ligitaj al okazaĵoj en Katalunio. Kaj La síndrome dels estranys sons (La sindromo de la strangaj sonoj), scienc-fikcia romano de la renoma socilingvisto Jordi Solé i Camardons, kie stranga sindromo aperas sur la tero, pro kiu trafitoj ne plu kapablas komunikiĝi homalingve. En la unua Esperanto aperas en la enkonduko de la rakont-fadeno, dum en la dua la aŭtoro dediĉas tutan ĉapitron al ĝi, kaj diversloke aludas ĝin.
Estis prezentita ankaŭ la vidpoemaro La vida, rai. La guerra, mai (La vivon sor. Militon for) de Ricard Jordana kaj Maria Dolors Macarulla, en kiu bildpoemo estas verkita en Esperanto. Kaj historiisto Xavier Margais, aŭtoro de la historio de la Esperanto-movado en Majorko, prezentis sian novan libron pri la milito en sia vilaĝo, Bunyola, ankaŭ kun tanĝaj rilatoj al Esperanto.
AlKo: Grandioze, gratulon!
HAiF: Sed tio ne estas ĉio. Alia libro aperinta en la lasta jaro kun rilato al Esperanto, sed ne prezentita en la kongreso, estas Odiai-vos uns aos outros de nia samasociano Manuel de Seabra. Ĝi estas novelaro en la portugala kun diversaj aludoj al Esperanto. Aldoneblas la hispana traduko de la katalunlingva Amb l'esperanto en la motxilla (Esperanto en la tornistro), kiu aperis aprile.
AlKo: Alia kongresa trajto estis la riĉeco de la kultura programo.
HAiF: Niaj kongresoj celas ankaŭ helpi la disvolvadon de niaj literaturo, teatro kaj muziko. Pro tio ni zorge flegas la artajn vesperojn. La unua estis dediĉita al muziko: Ĵak Le Puil kaj Kaj Tiel Plu prezentis siajn ĵus aperintajn diskojn tuj antaŭ la koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa. Dum la dua vespero la teatrotrupo de Tuluzo premiere prezentis la verkon Familia etoso de Agnès Jaoui kaj Jean-Pierre Bacri. El la tagaj programeroj indas substreki la literaturan matenon, tradician en niaj kongresoj, fakte devenantan el la iamaj Internaciaj Floraj Ludoj. Ni krome ĝuis riĉajn libroservojn (unu el Katalunio kaj du el Okcitanio) kaj la mirindan diskoservon de Vinilkosmo.
Resume, kvankam surloka organizado estas plibonigenda (ekzemple, horaroj), ni ŝajne sukcesis teni la altan nivelon de niaj kongresoj. Ĉi-jare, danke al la substreko pri la centjariĝo, ni atingis rimarkindan sukceson en la amaskomunikila informado.
AlKo: Rakonto pri la problemoj kaj perspektivoj de la kataluna movado, meritas diskonigon.
HAiF: Ni fakte staras en tre interesa periodo. Ni survojas al parta profesiigo de la asocio, interalie, per forta altigo de la kotizoj. Sed ni treege zorgas, ke tio ne malmobilizu niajn aktivulojn, sed ĝuste male. Ĝis nun ni sukcesas, parte ĉar aperas nova generacio de memlernintoj per la retkursoj tre kapabla kaj laborema. Tio bone efikis en la informado, kaj ni jam ekrikoltas: por la unua fojo politikaj grupoj frapas al nia pordo kaj demandas, kion ni proponas. Nia ĉefa problemo estas la nemulto de niaj aktivuloj, kaj tial ni tre malferme kaj atente diskutas pri prioritatoj, kaj laboras tre grupe. Nia ĉefa avantaĝo estas, ke ni estas sufiĉe unueca kolektivo, laŭ ideologioj, aĝoj, labormetodoj; ke ni oftege retmesaĝas, sed ankaŭ tre ofte renkontiĝas, danke al la malgrandeco de la lando. Kaj grave: rimarkinde multaj movadanoj aktivas ankaŭ en aliaj organizoj kaj movadoj. Tio riĉigas nin per spertoj kaj helpas informadon. Kaj evitas umbilikismon, tipan malsanon de esperantistoj. Se pasintjare, ni ĉefe zorgis pri la evoluigo de retkursoj, ni nun ĉefe okupiĝas pri informado kaj la organizado de oftaj aranĝoj, por enmovadigi la dise lernintajn. En tio estas multe da laboro, ĉar ni startas el nekontentiga situacio, post preskaŭ jardeko da stagnado. Sed tre interese: ni evidente jam kreskas ĉe la du homgrupoj, kiuj estis la bazo de la antaŭmilita movado: katalunistoj kaj anarkiistoj.
La Ondo de Esperanto. 2004. №12 (122)