Mi deziras emfazi, ke mi skribas ne kiel la edzino de Ivo Lapenna, sed kiel lia plej intima kunlaboranto dum 31 jaroj. Mi ne bezonas “rezoni”, ĉar mi scias kaj spertis la faktojn — kaj krome posedas la dokumentojn de Ivo Lapenna.
La titolo de la artikolo ne korespondas kun la enhavo: “Fiasko” estas objektiva eraro, ĉar neniam Ivo Lapenna havis fiaskon, nek rilate al sia profesia laboro nek rilate al sia laboro por Esperanto, tute male.
La iniciato de Ivo Lapenna pri kunlaboro inter ĉiuj Esperanto-organizaĵoj por mondskale celebradi la Jubilean Jaron en 1987 ne realiĝis pro la rifuzo de UEA (Horizonto. 1986. №61). Eĉ la “Skizon de Baza Programo…” ellaboris Ivo Lapenna. Fakte temis pri “Fiasko” (malsukceso) fare de la gvidantoj de la Esperanto-organizaĵoj (unuavice UEA), kaj neniel de Ivo Lapenna, kiu ĉiam malavare disponigis siajn enormajn sciojn kaj laborkapablon al la Internacia Lingvo. — Bedaŭrinde la esperantistoj ne kapablis utiligi tiun unikan okazon por disvastigi la lingvon kaj akcenti la koncepton “humaneca internaciismo”.
Vi skribas, ke “…Oni povas taksi malsukcesa la rezulton de la peticio al UN, kiun subskribis ĉ. unu miliono da individuoj kaj 3846 organizoj…” La fakto estas, ke la iniciato de la Peticio 1966 estis tiu de Ivo Lapenna, kiu transdonis ĝin al UN, kaj kiu poste ignoris ĝin. Do, la kelkfoje menciita “procedura eraro” ne estas tiu de Ivo Lapenna, sed tiu de UN.
Rilate al la Puĉo dum la UK en Hamburgo, 1974 vi skribas “…Post kelkaj elektaj voĉdonoj, malsukcesaj por Lapenna…”. La historiaj faktoj estas jenaj:
Ivo Lapenna anticipe sciis pri certaj planoj dum la Komitata Kunsido, ĉar “oni” informis lin pri “sekretaj” kunsidoj kaj “politikaj ordonoj”. Pro tio li avertis la esperantistaron pere de “La Aprila Artikolo” en la revuo Esperanto (1974). Laŭ la kutima demokrata maniero de Ivo Lapenna li preparis sin por kontraŭstari la komploton kaj protekti la neŭtralecon de UEA. Li demandis kelkajn personojn, kiuj havis grandajn meritojn por la Esperanto-Movado, i.a. prof. d-ro Carlo Minnaja, d-ro Paul Neergaard, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, d-ro John Wells, d-ro Mario Dazzini, prezidanto de ILEI, ĉu ili estas pretaj kandidatiĝi kiel C-komitatanoj. La C-komitatanoj ja elektiĝas laŭ siaj meritoj. Vi povas mem legi pri la kandidatoj en Hamburgo en Retrospektivo (HeR).
La voĉdonado okazis per levado de la manoj. Montriĝis, ke ĉiuj elektoj estis gvidataj de politikaj fortoj ekster UEA pere de s-ro N.Aleksiev, Bulgario, ĉar ĉiuj komitatanoj el la orienteŭropaj landoj kune kun la komplotintoj el la okcidentaj landoj sekvis lian voĉdonadon (vd. HeR). Kiam Ivo Lapenna konstatis tion, li decidis forlasi ĉiujn siajn funkciojn en la nun ne plu politike neŭtrala UEA. Tion li decidis malgraŭ la fakto, ke 84% de la B-komitatanoj voĉdonis por li. Tio neniel montras, ke li estis “… homo kies ideologio ne konformis al la streboj de la membraro …”
En via artikolo vi preskaŭ ne mencias la agadon de Ivo Lapenna depost 1974, sed la fakto estas, ke kiel ekonomia bazo de la revuo Horizonto li fondis kaj gvidis la organizaĵon, Internacia Centro de la Neŭtrala Esperanto-Movado (ICNEM) (daŭrigo de la Zamenhofa linio); okazigis 13 internaciajn konferencojn; gvidis, redaktis kaj verkis la plej multajn artikolojn de la revuo Horizonto; iniciatis kaj gvidis la Internacian Jubilean Esperanto-Konferencon Cent Jaroj de Esperanto-Kulturo (Graz, 1987); iniciatis kaj inaŭguris la Esperanto-monumenton La Espero de la mondkonata dana skulptisto, Jesper Neergaard. Pere de Horizonto li influis al la tuta Esperanto-Movado, precipe al UEA. Pro liaj analizaj artikoloj UEA estis pli singarda rilate al sia neŭtrala sinteno, tial vi nun povas skribi, ke “…UEA certe ne fariĝis “komunisma” organizo …” Krom ĉiuj aliaj aferoj li ankaŭ verkis Kritikaj Studoj Defende de Esperanto (1987) kaj Juraj Terminologiaj Problemoj kun aparta konsidero al Esperantlingva Jura Terminologio (1987).
Vi skribas, ke “…la evoluo okazis nature, kaj Lapenna simple ne konsideris serioze la socian konsiston de la esperantista komunumo, kiu estas pli orientita maldekstren ol la ĝenerala socio …”
Mi povas informi, ke dum la blokado en la Universitato de Londono en 1968 la studentoj kuŝis sur la ŝtuparo de la enirejo por malpermesi al ĉiuj profesoroj eniri, escepte de la ĉiam progresema Ivo Lapenna, kiun ili tre ŝatis kaj respektis. En tiu tempo la premo de la sovetia sistemo kontraŭ la neŝtataj humanismaj organizaĵoj — inter ili UEA — estis sufiĉe forta. Tiu premo havis iom da efiko rilate al la okcidenta junularo, ĉar ĝi ne estis sufiĉe informita pri la faktoj. Rilate al la “ribelado” de kelkaj gejunuloj de la Esperanto-Movado estas evidente, ke ili profitis de tiu periodo por povi influi la Movadon por mem havi la povon. Pro ili la planoj de la sovetia sistemo ŝajne sukcesis, sed tio neniel estis favore al UEA kaj la Movado entute.
Kiel gvidanto de la UEA Ivo Lapenna ĉiam agis politike neŭtrale. Liaj bazaj konceptoj estas “aktiva neŭtraleco” kaj “humaneca internaciismo”. Kompreneble, li profunde konsciis pri la situacio en la orienteŭropaj landoj, sed li ne volis akcepti landan asocion kun politika statuto, ĉar por li la “aktiva neŭtraleco” de UEA estas la plej grava. Por Ivo Lapenna Esperanto estas nek “ruĝa” nek “verda”, sed la Internacia Lingvo.
Birthe Lapenna (Danlando)
La Ondo de Esperanto. 1998. №3 (41).