Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Mi ne timas persekutojn

Letero de Grigorij Demidjuk

Grigorij Demidjuk estis unu el la protagonistoj en la studo de Ulrich Lins, kiun ni aperigis pasint-jare. Ivan Fjodoroviĉ Kulakov (Voroneĵ) afable disponigis al ni por publikigo leteron de Demidjuk kun ties respondoj al liaj demandoj. Ni publikigas la biografian parton de la letero, kaj esperas, ke niaj legantoj sendos al ni pliajn materialojn pri historio de Esperanto en nia lando.

Moskvo, la 24.10.1981

Mi ĝis nun partoprenas (en limoj de miaj vivfortoj) en Esperanto-vivo: mi abonas esp-gazetojn, laŭfoje aĉetas aŭ mendas esp-librojn, dufoje raportis en Moskvaj esp-kluboj (unufoje okaze de la naskiĝdato de Zamenhof, duafoje — rememoroj pri Esperanto dum la unuaj revolucijaroj).

Mi fizike ne povas regule viziti esp-kunvenojn, ĉar:

a) estante pli ol 86-jara mi ĝis nun laboras en scienca kampo (aperas miaj artikoloj kaj libroj, mi vizitas scienc-teknikajn konferencojn enlande kaj eksterlande); tio forprenas abunde miajn fortojn kaj tempon.

b) esp-kunvenoj okazas vespere sufiĉe malproksime de mia loĝejo. Pro mia aĝo mi veturas vespere nenien, se mi ne estas certa pri la eblo trovi transportrimedojn precipe por hejmenreveno.

Mi ne timas persekutojn, ĉar mi faris neniun kulpaĵon.

En la jaroj 1938–1945 mi estis malliberigita pro akuzo pri kontraŭsovetia agado. (Esperanto estis nur bazo, sur kiu estis verkita kriminala romano pri mi kaj aliaj.) Dum 1945–1956 mi ne rajtis loĝi ekster orienta Siberio (Kansk, Krasnojarska regiono). Fine de 1955 juĝa verdikto senkulpigis min pro foresto de kriminalaj agoj kaj printempe 1956 mi revenis Moskvon.

Jam pli ol 25 jarojn mi laboras en scienc-esplora instituto. Komence de 1938 mi estis kandidato de teknikaj sciencoj, en la lastaj 25 jaroj mi fariĝis doktoro de teknikaj sciencoj, profesoro, merita aganto en scienco kaj tekniko. Do, mia vivo ne estis vana!

Depost la jaro 1956 mi kontaktas kun esperantistoj enlandaj kaj eksterlandaj. Sed… oni foriras de ni: en la j. 1980 mortis en Lejpzigo k-do W.Kampfrad, en junio n.j. — same en Lejpzigo — k-do O.Bäßler; ni korespondis ĝis la lastaj liaj tagoj. Ni konatiĝis en la j. 1926. Mi esperantistiĝis en la j. 1909, estante 14-jara knabo. Fariĝinte studento, mi komencis en la j. 1913 aktive labori en Moskva Societo Esp-ista. En 1921, reveninte Moskvon el la Ruĝa Armeo, mi renovigis la aktivan laboron. Sed ĉefe ne kiel propagandisto. Kune kun k-do Nekrasov mi organizis kaj redaktis la gazeton La Nova Epoko, estis elektita kiel Sekretario de CK SEU, gvidis ĝian financan kaj eldonan laboron, tradukis Ŝtato kaj revolucio de Lenin, Komunista movado (ambaŭ eldonitaj), tradukis multajn sovetiajn literaturajn verkojn. Tio daŭris ĝis la jaro 1932; mia aĝo tiam ne superis 36 jarojn, mi povis labori po 18 horoj, el ili almenaŭ 6–8 horojn ĉiutage por Esperanto. Depost la j. 1932 mia profesia laboro pli kaj pli okupis min, mi devis fordoni por ĝi 10–14 horojn ĉiutage. Kompreneble mia aktiveco en Esperanto-movado malpliiĝis. Nun mi estas pli ol 86-jara…

Do, la konkludo: laboru por Esperanto ĝis kiam permesos viaj fortoj. Sed ne forgesu, ke vi loĝas en via naskiĝlando; laboro por ĝia bonstato kaj por la bonstato de ĝia popolo estas nepra. En la jaroj 1921–1931 mi laboris peresperante por nia lando, nun mi same laboras por nia lando per miaj profesiaj konoj. Esperanton mi ne forgesis kaj ne forlasos.

Estu bonsana, bonstata kaj bonŝanca.

G.P.Demidjuk
La Ondo de Esperanto. 1997. №2 (33).
Al la indekso pri la historio