Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.


En batalo por SEU

Eseo de Ernest Drezen

1911-1915

Mi venis en la Esperanto-movadon en 1911. Tiu tempo estis malfacila por la movado.

Laŭ ordono de la Ministerio pri internaj aferoj estis fermita Ruslanda Ligo Esperantista. La gvidanto de tiu organizaĵo, kapitano de la Ĝenerala stabo A.Postnikov, estis arestita kaj kondamnita pro spionado favore al Aŭstrio.

Postnikov estis speciala tipo en la tiama Esperanto-movado. Li estis homo, kiu — sendube — intencis krei karieron per Esperanto. Li fondis novan organizaĵon sub la nomo Universala ligo por havigi ŝtatan subtenon cele de realigo de la ideoj de la neŭtrala esperantismo.

Oni rakontis al mi, ke A.Postnikov prezentis antaŭ la ŝtataj aŭtoritatoj la ligon kiel organizon utiligeblan por propagando kaj defendo de la interesoj de la ruslanda registaro. Tamen evidentiĝis, ke la aŭtoritatoj kun granda rezervemo rilatis al la persvado de A.Postnikov. Tiu rezervemo al A.Postnikov kreskis precipe post la Universala kongreso en Washington (1910), en kiu li estis reprezentanto de la ruslanda Ministerio de komerco kaj industrio. Lia raporto pri la kongreso estis blaga verko, tipa por tiu epoko, kun mencio pri “milionoj da esperantistoj”.

Plejmultaj ruslandaj esperantistoj, reprezentantoj de intelektularo, ne povis solidariĝi kun A.Postnikov en liaj provoj persvadi la caran registaron al akcelo de Esperanto. La plej grandaj societoj en Moskvo kaj aliaj urboj, ankaŭ regionaj organizaĵoj de la esperantistoj en Pollando kaj Kaŭkazo, ne aliĝis al RLE. Antaŭ la fermo RLE havis nur 30 filiojn kaj 900 membrojn. Ĉiujare kun grandaj penoj aperis po 2-3 numeroj de Ruslanda Esperantisto, post kio pro manko de rimedoj sekvis paŭzo ĝis la sekva jaro. Universala Ĵurnalo, la organo de la Universala ligo, aperis nur unufoje. Post la fermo de RLE en Peterburgo restis neniu esperantista societo krom studenta rondeto ĉe la universitato, ĉirkaŭ kiu tiutempe grupiĝis la plej progresemaj ruslandaj esperantistoj. Nur en 1912-13 oni sukcesis renaski la plej malnovan societon Espero (fondita en 1892).

En tiu societo membris ĉefe studentoj, neriĉaj oficistoj, komercistoj, instruistoj, kuracistoj. Kiel escepto, inter cento da membroj de Espero, ekde la refondo ĝis 1918 estis nur du laboristoj — Ambroz kaj Kusannikov. Tamen la nova societo ŝajnis suspektinda al la cara reĝimo. Tial A.Nedoŝivin kiu tiam oficis kiel la estro de la gubernia fisko en Kovno, decidis anstataŭ la fermita RLE fondi novan centron. Jam antaŭ la reapero de Espero A.Nedoŝivin fondis Peterburgan societon esperantistan, kies membraro, fakte, ne superis la kvanton de la komitatanoj, inter kiuj nur du personoj posedis Esperanton — A.Ivanickij kaj A.Nedoŝivin, kiu de tempo al tempo vizitis Peterburgon. La ceteraj estis funkciuloj de la cara registaro, efektivaj sekretaj konsilistoj kaj aliaj ranguloj ne malpli superaj ol la ŝtata konsilisto. Ili simpatiis kun Esperanto, sed nek sciis, nek komprenis ĝin. La societo okazigis paradajn kunvenojn kaj sukcesis aranĝi, ke A.Nedoŝivin en 1911-12-13 partoprenis en la Universalaj kongresoj kiel reprezentanto de la Ministerio de komerco kaj industrio. La cetera agado de la societo estis tute nerimarkebla. La aktivularo de la peterburgaj esperantistoj ignoris tiun societon Post la februara revolucio (1917) Espero kaj Peterburga societo esperantista unuiĝis; pli ĝuste, A.Nedoŝivin deklaris malfondon de sia organizo. Plua sorto de tiuj “herooj” de la antaŭrevolucia ruslanda Esperanto-movado estas sufiĉe tipa. A.Postnikov, kiu post la februara revolucio estis liberigita, renaskis sian Universalan ligon kaj prezentis kandidatojn de la Ligo por la Ruslanda Konstitua Kongreso. Tiuj kandidatoj en Peterburgo ricevis 200 voĉojn, kaj A.Postnikov post la venko de la Oktobra revolucio prudente proklamis, ke la Universala ligo alvokas voĉdoni por la bolŝevistoj. En 1925 li estis ree kondamnita de la sovetaj aŭtoritatoj pro ŝtatperfido.

A.Nedoŝivin en 1918 forveturis al eksterlando. Nun tiu eksa “efektiva ŝtata konsilisto”, aliĝinta post la februara revolucio al la Konstituci-demokratia partio, estas paroĥestro de la rusortodoksa preĝejo en Leipzig. P.Stojan loĝas nun eksterlande kaj laboras pri problemoj de la internacilingva bibliografio subtetane de usona milionulino A.Morris. Ceteraj tiamaj aktivuloj forlasis la movadon, ĉar la nuntempa socialisma konstruado malkongruas kun ilia reakcia etburĝa ideologio. Ekzemple, S.Hajdovskij, kiu iam klopodis uzi Esperanton por anarkiista agado en Sovetio.

Eĉ laboristaj esperantistoj de tiu tempo, kiel Kusannikov kaj Ambroz, neniel aktivas nun. Estas nur kelkaj esceptoj, simile al fervojisto Soroko kaj Lorenczon, kiu post 1926 aktivas en Kaŭkazo. Vere, aperis kelkaj t.n. “konformistoj”, sed ili rapide senvualigis sin kaj estis eksigitaj el SEU. Inter tiuj estis ankaŭ V.Majnov, nomanta sin “kristana komunisto”, unu el la pioniroj de Esperanto (ekde 1887), eksa funkciulo de la cara sekreta polico. V.Majnov en la unuaj jaroj de la Esperanto-movado en Ruslando preskaŭ saltis el la propra haŭto por ricevi subtenon por Esperanto de la cara familio Romanov (cetere, li tradukis Renaskitan Manfred de K.Romanov). En la lastaj jaroj V.Majnov sukcesis membriĝi en la Leningrada ĉelo de SEU, sed baldaŭ li estis senmaskigita kaj eksigita el la Unio.


1917

La cara registaro plu rilatis al Esperanto tre malamike ĝis la februara revolucio, taksante la movadon generita de la jud-framasonoj. Nur en januaro 1917 pro iuj kaŭzoj, antaŭsentante alvenon de novaj fortoj kaj neeviteblan ruiniĝon de la monarkio saturita de la influo de la cara favorato Rasputin, ŝovinisma Novoje Vremja aperigis artikolon de sia kunlaboranto Menjŝikov, kiu atentigis la legantaron pri Esperanto. Sed tiu artikolo restis senkonsekvenca.

En januaro 1917 grupo de petrogradaj esperantistoj (T.Ŝĉavinskij, S.Hajdovskij, P.Stojan) petis permeson eldoni revuon Verda Radio, sed la petrograda guberniestro Ĥabalov taksis tiun iniciaton neĝustatempa.

Post la februara revolucio la esperanta agado pliintensiĝis, sed antaŭ la lando staris vivgravaj problemoj de la interna milito, kaj la esperanta problemaro estis tiam neaktuala. La altrangaj burokratoj simpatiantaj kun Esperanto kaj unuiĝintaj en la Petrograda esperantista societo, kiel menciite, mem likvidis sian societon. Restis sole Espero.

Kelkaj novfonditaj organizoj penis enkonduki Esperanton en siajn agadprogramojn. Krom la Universala ligo de A.Postnikov, pri kiu ni jam parolis, funkciis simila, ankaŭ tre malforta organizo Libero, egaleco kaj frateco tutmonde.

Membroj de Espero, kredantaj ke la ĉefa tasko estas propagando de Esperanto, staris antaŭ vojforko. En tiuj tagoj, gravegaj por la sorto de Ruslando, Esperanto ne havis aktualan signifon, sed la esperanta idearo preskaŭ komplete ombris por ili ĉion ceteran. Ekzemple, anarkiisto S.Hajdovskij konfesis, ke li en 1917 voĉdonis por la kandidatoj de la Universala ligo al la Konstitua Kongreso nur por demonstri, ke ekzistas personoj subtenantaj Esperanton.

A.Nedoŝivin kaj aliaj esperantaj kaj car-oficaj generaloj fartis tre malkomforte perdinte sian potencon kaj signifon. Fine de 1917 ili kreis la Petrogradan konsilion pri esperantaj aferoj (Espekonso), kiu “devis reprezenti organizitan Esperanto-movadon en la tempo de la ĝenerala krizo”. Tamen Espekonso baldaŭ disfalis eldoninte nur kelkajn flugfoliojn.

En Espero, kiu reprezentis la “amason de ordinaraj esperantistoj” maturiĝis ŝanĝoj. En Vyborg aperis broŝuro de R.Cywinski kaj Leliv dediĉita al argumentado por la t.n. “seismo” (socialisma esperantismo). En la broŝuro estis akcentita Esperanto, kiel ĉefa faktoro de la estonta rekonstruo de la socio. Ĝuste ĉi tie la unuan fojon manifestiĝis ideoj kaj formuloj de E.Lanti.

Samtempe la seismo aperis kiel provo adapti la homaranismon de L.Zamenhof al la bezonoj de l' nuntempo. R.Cywinski formis el la “maldekstraj” membroj de Espero la unuan peterburgan grupon de socialistoj-esperantistoj. Tamen jam en la dua kunveno de tiu grupo okazis konfuzo. Plejmultaj grupanoj konsideris Esperanton ekskluzive kiel instrumenton utiligeblan en batalo kaj propagando de la socialismaj partioj kaj rezolute kontestis ĉian provon ligi Esperanton kun iu “speciala socia ideologio”. Fine de 1917 R.Cywinski forlasis la organizon fonditan de li mem. La grupo eldonis du numerojn de revuo Torĉo, sed la agado fakte limiĝis per tio. Streĉa laboro en la plej gravaj areoj de la klasbatalo forturnis l atenton de la grupanoj de la laboro pure esperanta. Krome, Esperanto ne povis tiam havi praktikan aplikadon, ĉar la limoj de Soveta Respubliko estis fermitaj, kaj en ĉiuj frontoj oni devis batali ne per esperanta parolo, sed per armiloj.

Ankaŭ en aliaj centroj de la Esperanto-movado antaŭ kaj post la februara revolucio la situacio estis simila al la peterburga (petrograda). Okazis socia distavoliĝo de la esperantistaro, fondiĝis socialistaj grupoj, burĝaj kaj ŝtatoficistaj gvidantoj forlasis la movadon — tiuj aspektoj reliefiĝis en Moskvo, Saratov, Ĥarkov kaj Kiev En Moskvo en 1917 laŭ iniciato de entreprenisto A.Prager estis fondita Organiza komitato por preparo de Tutruslanda Esperantista Federacio (OKTEF). Sed baldaŭ la plejmulto de la esperantistoj forĵetis A.Prager-on el sia grupo. Ĝenerala malforteco de la komunikado kaj komplika uzeblo de Esperanto en la internaciaj kontaktoj malebligis al OKTEF, ankaŭ kun novaj gvidantoj, fari ion realan.


1918-1922

Dum la interna milito la Esperanto-movado en Soveta Ruslando nur vegetis ne havante konkretan aplikosferon. En tiuj kondiĉoj la maksimumo estis konservado de la esperantistaj kadroj.

Esperanto-organizoj tiam ekzistis proksimume en 60 loĝlokoj de Ruslando. Pro manko de centra organizo, kiu devus unuigi la tutan amason de la rusaj esperantistoj, en diversaj urboj estis entreprenitaj lokaj informiloj. Kutime ili estis presataj per hektografo, kaj ĉiam aperis nur po kelkaj numeroj, tamen ili servis kiel ligilo inter diversurbaj esperantistoj. Tiuj informiloj aperis en Petrograd, Moskva, Saratov, Orel, Velikij Ustjug, Dankov, Ĉerepovec k.t.p.

Kelkloke Esperanto-organizoj estis subtenataj de la sovetaj aŭtoritatoj kaj ricevis subvenciojn, tamen pro manko de reala aplikosfero ili ne povis bonuzi la favoran rilaton. Mortnaskitaj estis la provoj komence de 1919 fondi en Moskvo ruslandan unuiĝon de komunistoj-esperantistoj kaj fine de 1919 fondi Esperantan sekcion ĉe Komintern en Samara.

La esperanta agado ricevis ŝancon por ekfloro nur ekde 1920 post la fino de la interna milito. Ĉe kelkaj entuziasmuloj Esperanto daŭrigis ankoraŭ ŝirmi per si mem la plej aktualajn problemojn. Fine de 1920 deko da esperantistoj en Niĵnij Novgorod sub la gvido de k-do V.Varankin, sen interkonsento kun aliaj Esperanto-organizoj, decidis okazigi la trian Tutruslandan esperantistan kongreson. Al la kongreso, poste rebaptita je konferenco, krom la lokaj esperantistoj venis nur kvin personoj, inter kiuj tri petrogradanoj. Pli seriozaj provoj organizi kongreson kaj meti la bazon por unuiĝo de la sovetlanda Esperanto-movado estis entreprenitaj en Petrograd kaj Kronŝtadt komence de 1921.

Tiam en Kronŝtadt regule aperis revuo Esperantista Movado kun ĉ. unu mil legantoj.

La 1an de junio 1921 en Petrograd malfermiĝis la 3a Tutruslanda esperantista kongreso. La unua kongreso okazis en 1910 (Peterburg), kaj la dua — en 1913 (Kiev). Al la kongreso venis ĉ. 170 personoj el plej foraj loĝlokoj de Soveta Respubliko. La organizaj problemoj estis solvitaj konforme al la tezaro poste presita en Esperanta Informilo (1921. ŝ2-6). La tezaro difinis principan neceson apartigi la sovetian Esperanto-movadon dis de la movado burĝa kaj neceson utiligi tiun movadon por la internacia komunikado kaj ligo de la esperantista movado kun aliaj proletaj organizoj, primare kun la sindikataj kaj kultur-klerigaj. Iom malklare en la tezaro estis starigita demando pri kreo de internacia proleta Esperanto-centro, ĉar pro sia izoliteco dis de la internacia Esperanto-movado, sovetlandaj esperantistoj ne imagis la eksterlandan situacion.

Koncerne la lingvoevoluon la akcento estis metita al libera evoluo kaj nur kontrola rolo de la lingva komisiono elektita en la kongreso. En la lasta plenkunsido de la kongreso estis akceptita decido pri la fondo de Sovetlanda Esperantista Unuiĝo (SEU).

El inter la elektitaj membroj de la unua Centra Komitato de SEU E.Drezen, N.Modenov, S.Podkaminer kaj kelkaj aliaj aktivas en la movado, sed plejmultaj membroj de la unua Centra Komitato forlasis la movadon pro diversaj kaŭzoj.

Antaŭ la kongreso okazis granda principa batalo pri la programo de la sovetlanda Esperanto-movado. Certa kvanto de varmkapuloj, kiuj grupiĝis ĉirkaŭ k-do Oĥitoviĉ (Ort Sunnam) sub la standardo de la Esperanta sekcio de la Komunista Internacio (ESKI) ne agnoskita de Komintern, deziris doni al la movado specifan organizan formon. Estis planate, ke ekzistu nur ESKI, al kiu aliĝu kaj membroj de la partio kaj simpatiantoj. Tiamaniere ESKI fariĝus siaspeca nepartia apendico de Komintern. Partizanoj de tiu ideo neis neceson de fondo de SEU. Alia parto — racie pensantaj delegitoj de la kongreso — aliĝis grandparte al nia tezaro kaj kredis, ke la aktuala tasko estas ekgvido de la Esperanto-movado kaj de la ekzistantaj Esperanto-organizoj cele de kontinua kaj laŭplana proletigo de tiu movado, ĝia saturigo per nova enhavo; kaj dume oni devas utiligi la nunajn esperantistajn kadrojn por la celoj kaj interesoj de la soveta registaro.

Apud la du ĉefaj tendencoj, kiuj fine unuiĝis surbaze de la tezaro akceptita de la kongreso, ekzistis la tria, kontestanta la centrigon de la sovetlanda esperantista agado kaj fondon de SEU. Ĝi deklaris anarkiisman sloganon pri kreo de federacio de esperantistaj organizoj. La iniciatoro de tiu grupiĝo estis N.Futerfas, kiu en la lasta tago de la kongreso kun dek du siaj adeptoj forlasis la kongreson.

Post la 3a Tutruslanda kongreso la novfondita CK SEU havis grandan taskon — realigi la deklaron pri unuiĝo de la sovetiaj esperantistoj kaj akiri por sia agado firman materian bazon. Post la lanĉo de la Nova ekonomia politiko (NEP) subvencioj al esperantistoj el la epoko de la 'milita komunismo' nature ĉesis. Samtempe oni devis elteni seriozan batalon kontraŭ la grupo de N.Futerfas — federalistoj — efektiviganta sian malkonstruan agadon kontraŭ la nova CK. Malamikoj estis ankaŭ en la propra tendaro. Kelkaj CK-anoj daŭrigis defendi la prioritatan signifon de ESKI kaj koncentris sian atenton sur la formiĝo de tiu organizaĵo, kiu objektive povis havi nenian realan forton, kaj en la kreiĝintaj cirkonstancoj ĝi ne povis esperi je gvida rolo eĉ inter la sovetiaj esperantistoj.

Fine de 1923 la diskuto estis definitive finita. Laŭ instrukcio de CK de la bolŝevista partio ESKI estis fermita. La iniciatintoj de ESKI, ankaŭ Oĥitoviĉ, forlasis la movadon. Poste tute klariĝis la idea kaŭzo kaj ideaj fontoj de tiu “senprokrasta esperantigo de Komintern” — siaspeca “maldekstra esperantisma devio”, propagandata de Oĥitoviĉ, kiu poste trafis en la trockiistajn vicojn.

Tre komplika estis ankaŭ la alia tasko de la nova CK: konstanta rekonstruo, unue de la enhavo, kaj poste de la formo de la sovetia Esperanto-agado. La malnovaj esperantistoj kun grandaj penoj estis akceptantaj la novajn taskojn, kiujn frontis SEU. Multaj el tiuj “olduloj”, komence subtenintaj la fondon de SEU, poste foriris el tiu organizo (A.Saĥarov) aŭ estis forigitaj per administraj rimedoj (M.Valentinov k.a.). Tre malfacile efektiviĝis altiro de laboristoj al aktiva laboro en SEU. Ne pli bone statis la afero pri batalo kontraŭ la anarkiistaj, kontraŭsovetaj ideoj, kiujn predikis N.Futerfas.

Revuo La Nova Epoko, eldonata en Moskvo, kaj la grupo, formiĝinta ĉirkaŭ ĝi, ignoris SEU. Necesas konsideri, ke la ĉefaj kadroj de La Nova Epoko, samkiel de CK SEU, en tiu fora tempo (fino de 1921) konsistis el malnovaj, antaŭrevoluciaj esperantistoj. Sed dum la personoj unuiĝintaj ĉirkaŭ CK SEU jam klare komprenis, ke la Esperanto-movado en Soveta Respubliko povas havi sencon nur en tre proksima ligo kun la sovetia socio, la grupo de La Nova Epoko havis kiel la prioritaton la memvaloran signifon de la lingvo, ties kulturo kaj evoluo. En tiuj cirkonstancoj ĝi neeviteble solidariĝis kun la doktrino de E.Lanti, kiu poste rezultigis buntan disfloron de la ideoj de la “superklasa sennaciismo”. En la grupo de La Nova Epoko krom k-doj N.Nekrasov kaj G.Demidjuk sendube starantaj sur la platformo de la soveta potenco, krom apartaj komunistoj, estis ankaŭ malkaŝaj kontraŭuloj de SEU, kiel N.Futerfas kaj S.Hajdovskij. Sendube tiu duopo membris en La Nova Epoko ne nur kiel en literatura unuiĝo, sed kiel en certa organiza centro kontraŭmetebla al CK SEU. Ĝenerale, tiu bloko de tre diverspecaj laŭ siaj politikaj konceptoj antaŭrevoluciaj esperantistoj en 1921-22 estas klarigebla nur per iliaj esperoj pri enradikiĝo de NEP ne nur en la ekominia sfero, sed ankaŭ en la sfero de la soci-politika vivo. Malapero de tiuj esperoj helpis al tio, ke komence la komunistaj membroj de La Nova Epoko, kaj poste N.Nekrasov kaj G.Demidjuk aliĝis al SEU. Tiuj, por kiuj SEU estis nur ŝirmo por ilia kontraŭsoveta platformo — N.Futerfas kaj S.Hajdovskij — definitive forlasis la movadon. En tiu okazo SEU ne nur batalis kontraŭ la grupo de La Nova Epoko, sed celis, laŭ sia firmiĝo kaj kresko, engluti la malnovajn fortojn, apliki ilin por siaj celoj kaj adapti ilin al la novaj taskoj. Tio bona, kio estis en La Nova Epoko, do estis konservita por la ekzistanta sovetia Esperanto-movado. La malbona estis forbalaita, samkiel estis forbalaitaj el SEU ankaŭ aliaj fremdaj venintoj, malgraŭ tio, ke en certaj momentoj de la komenca akumulado de fortoj, ili eĉ laboris por la bono de SEU.

En 1922 al Moskvo venis E.Lanti, la gvidanto de la internacia organizo de proletaj esperantistoj SAT, fondita eksterlande. Por E.Lanti kaŝanta siajn anarkiistajn-sindikalistajn konceptojn, la severa centralismo en la sovetia Esperanto-movado, al kiu strebis SEU, ŝajnis neakceptebla. Same neakceptebla ŝajnis al li la tezo de CK SEU pri la neceso preni en siajn manojn la tutan Esperanto-movadon en la sovetaj respublikoj (ne nur ĝiajn proletajn, revoluciajn elementojn) kaj intenco uzi tiun ĉi movadon por la celoj de la klasbatalo.

Fakte E.Lanti orientiĝis al La Nova Epoko. Poste li konsilis al G.Demidjuk kaj aliaj grupanoj de La Nova Epoko aliĝi al SEU nur pro tio, ke li, certiĝinte pri la forto kaj kresko de SEU, planis tiamaniere preni en siajn manojn la gvidon de la nova organizo.


1923-1931

Fine de 1923 ĉesis la eldonado de La Nova Epoko, kaj ties gvidantaro disfalis. La ĉefa kerno (G.Demidjuk kaj N.Nekrasov) aliĝis al SEU, la ceteraj definitive forŝiriĝis de la laŭleĝa sovetia socio (N.Futerfas, S.Hajdovskij). La eldonejo La Nova Epoko fariĝis eldonejo de CK SEU.

En tiu tempo SEU jam unuigis pli ol duonon de ruslandaj esperantistaj organizoj kaj metis certan materian bazon por sia laboro. CK SEU jam eldonis kelkajn librojn, kiuj klarigis ĝiajn taskojn kaj ĉefajn principojn. Sovetiaj esperantistoj komencis kompreni, ke nur SEU estas sole reala eblo de la Esperanto-agado en la Soveta Respubliko. En 1923 okazis la unua kongreso de SEU en Moskvo.

Al la dua kongreso de SEU (1925) SEU jam aranĝis regulan eldonadon de sia periodaĵo kaj tiel CK SEU kronis la atingitan organizan venkon. SEU fariĝis la sola reala organizo de la sovetiaj esperantistoj.

En la sama tempo laŭ iniciato de provincaj esperantistoj (unuavice de la smolenskaj) komenciĝis realigo de plia granda tasko — internaciisma edukado kaj internacia korespondado per Esperanto. La tria kongreso de SEU (1926) kun kontento konstatis rezultojn atingitajn en tiu ĉi direkto.

Ekde 1923 SEU laboris en proksima kontakto kun SAT, sed ne rifuzis taksi la ekzistantan eksterlande blokon inter anarkiistoj, menŝevistoj kaj vere revoluciaj laboristoj, kiel nesanan fenomenon, pravigeblan per specifaj kondiĉoj de la organizo de la unueca fronto eksterlande kaj per ĝenerala malforteco de la proleta Esperanto-movado.

Poste SEU devis okupiĝi pri ellaboro de siaj tezoj kaj principoj en la sfero de la marksisma-leninisma teorio de la internacia lingvo kaj ties praktika aplikado; estis atingita rezoluta sukceso ankaŭ en la sfero de la proletigo de la sovetia Esperanto-movado kaj la ĉefa organiza laboro estis transportita en la vicojn de la alilandaj proletaj esperantistoj.

Post 1926, kiam en Leningrad okazis la 6a internacia kongreso de SAT, plenumado de tiuj taskoj fariĝis pli rapida. Anstataŭ la antaŭaj 2-3% de laboristoj, en la vicoj de SEU en 1931 membris jam 40% kaj en kelkaj organizoj eĉ 60% de laboristaj esperantistoj. SEU la unua alarmis pri la renegataj agoj de la gvidantaro de SAT, kiu solidariĝis pri la nacia demando kun la “maldekstraj” social-demokratoj kaj trockiistoj, kaj poste en ĉiuj demandoj okupis evidentan social-faŝistan, kontraŭsovetan pozicion.

La vicoj de SEU estis purigitaj de la diversspecaj hazarduloj kaj algluiĝintoj. La kresko de la movado kreis favoran grundon por aliĝo al SEU kaj por provoj uzi ĝin por propraj celoj de certaj personoj, havantaj siajn proprajn intencojn (A.Prager, I.Lidin). La antaŭan toleremon de la esperantistoj al ĉiu konanto kaj uzanto de la lingvo anstataŭis ĉiam pli grava principa elektemo laŭ la ideologia kaj organiza kriterioj. Laboro laŭ la direktoj de la internacia laborista korespondado kaj internaciisma edukado ĉiam pli proksime ligiĝis kun la respektivaj partiaj, sindikataj kaj aliaj amasaj organizoj.

Kresko de intereso de amasoj al Esperanto provokis intensiĝon de la teoria kaj scienc-esplora agado de SEU. Kiam aperis doktrinoj donintaj al Esperanto kaj Esperanto-movado pli gravan rolon ol ili povis pretendi nuntempe, CK SEU faris multon por bridi kaj ĝustigi tiujn doktrinojn. Apero de la respektivaj studoj de A.Andrejev kaj E.Spiridoviĉ kun certagrada revalorigo de Esperanto renkontis merititan rebaton en la vicoj de mem sovetiaj esperantistoj.

La formulo de k-do Stalin pri la estonta universala lingvo, prezentita de li en la XVI-a Kongreso de la Partio, klarigis, ke en la nuna periodo Esperanto povas esti traktata ekskluzive kiel instrumento de komunikado, ne pli. Sed samtempe fariĝis evidente, ke en la procezo de la plua evoluo de la naciaj lingvoj de la kapitalismo al la socialismo povos esti konsiderataj kaj utiligataj la vojoj de riĉiĝo kaj evoluo de Esperanto.

Международный язык (Internacia Lingco). 1932. №4.

Tradukis el la rusa lingvo Aleksander Korĵenkov


NOTOJ DE LA TRADUKINTO

Pri la esperantistiĝo de E.Drezen regas konfuzo. N.Nekrasov en sia artikolo mencias, ke E.Drezen estas esperantisto ekde 1910 (Enciklopedio de Esperanto. Represo. Budapest: HEA,1979.— p.112). Aliloke E.Drezen skribis, ke li konatiĝis kun Esperanto en la aĝo de 16 jaroj (Meĵdunarodny Jazyk. 1932. №3. — p. 79) — do en 1908 aŭ 1909.

La unua numero de Ruslanda Esperantisto aperis en aprilo 1905 kiel organo de la societo Espero, ekde 1909 ĝi estis organo de RLE.

Universala Revuo aperis en aprilo 1911 en Sankt-Peterburg sur kvardek paĝoj.

La unua oficiala kunveno de la refondita societo Espero okazis 3 mar 1913 (16 mar, gregorie). En la kunveno estis elektita prezidanto (A.Kremlov) kaj komitatanoj, inter la kandidatoj aperas ankaŭ la nomo Drezin — tiam E.Drezen uzis sian latvan nomon (La Ondo de Esperanto. 1913. №4. — p. 64).

La oficiala malfermo de la Peterburga societo esperantista okazis 25 maj 1912 kaj A.Nedoŝivin elektiĝis kiel la sekretario de la societo (La Ondo de Esperanto. 1912. №7. — p. 118).

En la komitato de la Peterburga societo esperantista estis almenaŭ tri konataj esperantistoj. E.Drezen ne menciis pri N.Jevstifejev — membro de la Akademio de Esperanto. N.Jevstifejev ĉe la malfermo raportis pri “Nuntempa stato de Esperanto, ties literaturo kaj ĵurnalistiko” (La Ondo de Esperanto. 1912. №7. — p. 118).

Efektiva sekreta konsilisto estis la dua rango de la ruslanda rang-tabelo; ĝi estis ekvivalenta al armea generalo, marista admiralo kaj eklezia arĥiepiskopo; post ĝi sekvis nur la regna kanceliero. La prezidanto de la societo I.Onoŝkoviĉ-Jacina estis efektiva sekreta konsilisto.

La libro de P.Stojan Bibliografio de internacia lingvo (Genéve: UEA, 1929) estis eldonita tri jarojn antaŭ la apero de la artikolo de E.Drezen En batalo por SEU.

En la ruslingva teksto de E.Drezen estas uzita tipa sovetiismo prisposoblenec, t.e. “senprincipa persono, kiu konformiĝas al la cirkonstancoj, kaŝante siajn verajn konvinkojn”.

Post la apero de En batalo por SEU, N.Nekrasov aperigis sian refuton al kelkaj tezoj de E.Drezen. Laŭ N.Nekrasov OKTEF estis iniciato ne de A.Prager, sed de la Moskva esperantista societo en kies kunsido 10 (23) jun 1917 estis anoncita enskribiĝo al OKTEF. La plej aktivan rolon ĉe la formiĝo kaj eklaboro de OKTEF havis A.Skaljskij (Meĵdunarodnyj Jazyk. 1932. №11-12. — p. 347-350).

Laŭ U.Lins “la iniciatoroj de ESKI estis Ort Sunnam (alinome, Oĥitoviĉ) kaj Drezen, kiu lasta nevolonte estis memorigita pri sia rolo” (Lins U. La danĝera lingvo. Gerlingen: Bleicher, 1988. — p. 194).

En la refuto al E.Drezen N.Nekrasov skribis, ke “La Nova Epoko ne predikis la memvaloran signifon de la lingvo, ties kulturo kaj evoluo en la “superklasa” senco. Inverse, ĝi poris la klasan diferencigon de la Esperanto-movado… Solidariĝo kun Lanti okazis pro la samaj kaŭzoj, pro kiuj la tuta SEU solidariĝis kun SAT, kaj la disiĝo de La Nova Epoko de Lanti okazis pro la samaj kaŭzoj, pro kiuj SEU disiĝis de li… La Nova Epoko estis literatura kooperativa eldonejo… Sed SEU estis (samkiel nun) organiz-praktika kaj propaganda unuiĝo; cetere, ĉiuj membroj de la grupo de La Nova Epoko senescepte membris en la moskva organizo de SEU (Meĵdunarodnyj Jazyk. 1932. №11-12. — p. 349).

Pli detale la rilatojn inter La Nova Epoko kaj SEU priskribas U.Lins en sia studo Drezen, Lanti kaj “La Nova Epoko” // Sennacieca revuo. 1987. №115. — p. 35-52.

Korektante la vortojn de E.Drezen N.Nekrasov atendigis, ke “La eldonado de La Nova Epoko ne ĉesis fine de 1923. La 8a numero de La Nova Epoko estis eldonita en 1924, kaj dum la eldonejo La Nova Epoko transformiĝis je eldonejo de CK SEU (ĝi konservis sian titolon ĝis la fino de 1926), la redakcio de La Nova Epoko daŭrigas la memstaran (kursivo de N.N.) ekzistadon ankaŭ poste. Ĝi redaktis la revuon de SAT Sennacieca Revuo kaj poste la novan revuon La Nova Etapo ĝis 1930.” (Meĵdunarodnyj Jazyk. 1932. №11-12. — p. 350).

La XVIa Kongreso de Tutsovetia komunista partio (bolŝevista) okazis 26 jun —13 jul 1930. I.Stalin diris en la kongreso, ke “en epoko post la venko de la socialismo en tutmonda skalo, kiam la socialismo fortiĝos kaj rutinĝos, la naciaj lingvoj nepre kunfandiĝos en unu komunan lingvon, kiu kompreneble estos nek la grandrusa, nek germana, sed io nova.” (cit. laŭ Stalin I. Marksismo kaj lingvoscienco. Jekaterinburg: Sezonoj, 1992. — p. 40).

La Ondo de Esperanto. 199?. №5-6 (6-7).


Al la indekso pri la historio