Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2011). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2011, №3).


Eva Farkas-TatarÉva Farkas-Tatár
altkvalita Ĉe-instruistino

Dum la 49a Universala Kongreso en Hago en 1964 Andreo Cseh [Ĉe] decidis por la lasta fojo gvidi Ĉe-seminarion. La motivoj de la ĉirkaŭ 20 partoprenantoj estis diversaj: kelkaj utiligis la okazon por scivole spekti la legendulon, aliaj volis travivi plezurajn horojn kaj manpleno pro respekto klopodis altigi la nombron de la rondo. Ne tre fekunda tero por kreskigi freŝajn Ĉe-instruantojn.

Sed unu escepta persono ĉeestis. Temis pri Éva Farkas-Tatár [Farkaŝ-Tatar], juna virino el Hungario, speciale veninta por akiri la lecionojn de la majstro mem. La grandaĝulo ne nur transdonis al ŝi sian metodan konon, sed ankaŭ, kaj plej grave, inspiris ŝin daŭrigi pli intense la Ĉe-instruadon. La studantino ricevis de li — kiel ŝi poste diris — la tiam jam rarajn kursajn “relikvojn”: la gumajn hundon kaj katon, la kolorpaperojn kaj skatoletojn, krome la tradician stencilitan kurs-tekston en la ruĝkartona mapo. Kiu estis Éva Farkas-Tatár?

En 1961 kiam Éva, edzino de fama pastoro en Budapesto kaj patrino de pluraj infanoj, fariĝis 37-jara, ŝi pli kaj pli sopiris al iu intelekta laboro. Ŝi aŭdis pri Esperanto kaj eklernis ĝin. Pro tio, ke la nova adepto de Zamenhof volis ankaŭ konatiĝi kun la internacia Esperanto-vivo, ŝi vojaĝis en 1962 al la 47a UK en Kopenhago. Tie vere kaptis ŝin tiom da entuziasmo, ke ŝi decidis fariĝi instruistino de la lingvo.

Reveturinte en Hungario, Éva serĉis kontakton kun la ankoraŭ aktiva Tibor Réthelyi [Retheji]. Ĉi tiu maljunulo jam dum 1932–1934 pasigis tempon en Svedio kiel Ĉe-instruisto. Li konsilis al sia nova lernantino alproprigi la rektan metodon, dum ŝi helpis lin en liaj Ĉe-kursoj. Tiel ŝi lernis tiun specifan metion. Tibor atentigis la asistantinon pri ora ŝanco: Andreo Cseh gvidos Ĉe-seminarion en Hago dum la UK en 1964. Kial ne aliĝi? Dum la edifa rilato kun Cseh ŝi ricevis la definitivan konvinkon.

Ankaŭ aliaj Esperantaj okupoj trudis sin al la nova samideanino. En 1966 okazis en Budapesto la 51a UK. Pro la alfluo de sennombraj aliĝoj — oni registris 3975 personojn — ĉiu esperantisto en ŝia hejmurbo devis kunhelpi en la realigo de tiu evento. Éva komencis krei sian reton de verdaj konatoj: ofte parolis kun Ivo Lapenna, amikiĝis kun la bulgaro Nikola Aleksiev, la prezidanto de MEM, la tiama kontraŭpartio de UEA en la komunisma Orienta Eŭropo.

Kelkajn jarojn poste Réthelyi mortis, kaj Éva transprenis lian instrulaboron. En tiu periodo filino ŝia fuĝis al Usono. Laŭ la komunisma ideologio la gepatroj kulpis, kaj la reĝimo punis ilin per malpermeso de eksterlandaj vojaĝoj. La patrino estis blokita en sia lando.

En la 1970-aj jaroj multo ŝanĝiĝis ĉe Internacia Esperanto-Instituto (IEI). Ĝia estraro, la filinoj de Isbrücker, forigis Andreon Cseh el la domo en Riouwstraat kaj klopodis plenigi la vakuon per aliaj esperantistoj. Prezidanto de la estraro fariĝis notario, baldaŭ poste malliberigita pro fraŭdo; direktoro en la oficejo fariĝis en 1975 Adriaan Breddels, multjara verdstelulo, kiu ne povis majstri tiun malfacilan funkcion. Li kvar jarojn poste eksiĝis.

Anoncis sin en Riouwstraat la polino Mila Kolińska, edzino de la nederlandano Gerard van der Horst. Ŝi vidis, ke la libervoluloj en la sidejo malzorgis la esencan taskon de IEI, nome la aranĝon de la Ĉe-instruado. Ŝi decidis dediĉi sin al tiu specifa kampo kaj dum 25 jaroj tie sindone plugis, semis, rikoltis. En UEA estis atingita la enprogramigo de tiuspeca kurso dum la UK-oj. Mila estis tamen konfrontita kun manko de Ĉe-instruistoj, sed fine persvadis la tre maljunan Madeleine Haudebine. Tiu francino cedis al ŝia peto kaj instruis en Ateno (1976) kaj ankoraŭfoje en Reykjavik (1977).

Finfine en 1978 Éva Farkas-Tatár rajtis denove transiri la hungarian limon. La birdo elflugis el la kaĝo. Ŝi enskribis sin por la 63a UK en Varna (Bulgario) kaj informis Aleksiev-on pri sia veno. Li siavice kontaktis Mila-n, ĉar tiu ĉi serĉis instruistojn por la Ĉe-kurso kaj -seminario. Li rekomendis sian konatinon pro ŝiaj didaktaj kapabloj. Kvankam Mila ne sciis pri la sinjorino, ŝi akceptis ŝin por la kurso, sed sendis Breddels el Hago por kontroli la lecionojn.

En Varna Éva neatendite staris antaŭ serioza tasko: la salonego entenis ĉirkaŭ 200 homojn, kiuj volis lerni Esperanton aŭ gustumi la Ĉe-metodon. Kia fortostreĉo! La pedagogino brave trabatis sin kaj la Haga observanto laŭde raportis al Mila. Li male karakterizis la instruanton de la seminario. Estis bulgaro, tro ofte ludanta violonon kaj daŭre ĉion skribanta sur la nigra tabulo. Elementoj, fremdaj al la Ĉe-metodo.

Kiel Éva Farkas-Tatár tiel sukcesis? Por kompreni, oni devas scii, ke ŝi ne sklave sekvis la metodon, kiel ĝi estis priskribita en la sveda modelo, publikigita en 1928 kaj de tiam kvazaŭ preskribita kiel leĝo por Ĉe-instruistoj. Tiun misan evoluon, ankaŭ ne deziritan de Andreo Cseh mem, ŝi ignoris. Ŝi reiris al la kerno de la Ĉe-kurso. Ne la leksiko aŭ la rangordo de kaŝaj gramatikaĵoj estas decidaj, sed la spirito kaj nur la spirito de la metodo — nome la gaja, luda maniero, en kiu lernantoj tuj komencas paroli Esperanton.

Unu ekzemplo: pro subita situacio demonstri dum leciono la transitivecon kaj netransivitecon de verboj, ŝi elektis la vorton rompi. Éva rompis permane longan kreton kaj diris: “mi rompas la kreton”. Poste ŝi rekte starigis alian samlongan kreton sur la tablo kaj nevideble ekpuŝis la tablorandon. La kreto falis. Ŝi diris: “la kreto rompiĝas”. Tia krea laboro postulas konstante la spontanean eltrovemon kaj inventadon de la instruanto depende de loko kaj publiko. István Szerdahelyi parolis pri la didaktikaj artifikoj de Éva Farkas. Ne tute prave, ĉar tiaj lertaĵoj estas imanentaj al la vera Ĉe-kurso. En la sepdekaj jaroj Éva Farkas-Tatár markis tiun novan vojon de la Ĉe-metodo.

Post la sukceso de Éva en Varna ŝi estis promociita al docento de seminarioj. En la 64a UK en Lucerno (1979) ŝi kondukis 10–15 kandidatojn al la diplomo pri Ĉe-instruiteco. Egalan nombron ŝi pretigis en la 67a UK en Antverpeno (1982). La apoteozo de ŝia Ĉe-laboro okazis en la Pekina UK en 1986. Tie la hungarino transprenis denove la Ĉe-kurson. La pli ol 200 partoprenantoj prezentis buntan paletron el precipe neeŭropaj landoj. Svarmis antaŭ ŝiaj okuloj dekoj da homoj el Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Aŭstralio. Tiun tutgloban aŭskultantaron ŝi neniam spertis, sed nun ege ĝuis. Ŝi akceptis la defion kaj venkis.

Viglo kaj aktoreco, necesaj ingrediencoj por Ĉe-instruistoj, malprogresas dum la pliaĝado. Estas saĝe, ĝustatempe halti kaj tion Éva faris. Digna adiaŭo el la Ĉe-areno. Laboro finita, sed ripozo merita ne apartenas al la proverbaro de la hungara fervorulino. Trudis sin aliaj taskoj en Esperantujo, kiel ĉe Kristana Esperanta Ligo Internacia kaj ĉe la Esperantaj elsendoj de Radio Budapeŝto. Ankaŭ sur tiuj terenoj ŝi nelacigeble agadis.

En iu UEA-kongreslibro mi legis post ŝia nomo la indikon dommastrino. Éva estas pli, multe pli.

Ed Borsboom

La Ondo de Esperanto. 2011. №3 (197)


Historio de Esperanto | Hejmo