Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8
Atenton, misesperantistoj!

Pri la homoj veraj kaj malveraj

Eseo de Valentin Melnikov

Lastatempe en la rusa gazetaro aperis pluraj artikoloj, avertantaj la publikon pri serioza danĝero de la t.n. “novaj religiaj movadoj”. Printempe eĉ okazis speciala seminario pri tiu temo. Bedaŭrinde, pro la objektivaj kaŭzoj (70 jaroj de “normigita” pensado kaj subite aperinta ideologia vakuo) multaj homoj, precipe gejunuloj, sen firmaj moralaj orientiloj kaj sen kutimo pensi per la propra kapo, riskas trafi en retojn de totalismaj sektoj. Ne necesus verki pri tio en esperanto (sufiĉas ruslingvaj materialoj), se ni mem ne havus similan sekton en Esperantujo.

Temas pri la fama Teorio de feliĉo, pri la Frataro de kandidatoj en verhomoj, familiare nomataj feliĉuloj. Ilia gvidanto estas Jurij Davydov (Ĥarjkov), kies dekstra mano estas Petro Sjutkin, nelogike nomata Paŝa. Eble la adeptoj de la teorio indigne protestos kontraŭ la vorto sekto, sed ni vidu la objektivajn faktojn.

Ĉiu totalisma sekto logas novicojn per promeso “malkovri superhomajn kapablojn”, “sciigi ĉiujn sekretojn de la mondo” k.t.p. Ofte uzatas vortoj — sciencosimilaj por naivaj, sed absurdaj por la saĝaj homoj — pri “esotera”, “universa” aŭ “transcenda” scio kaj vero, “kosma informa centro”, “astrala transformo”. Sonas promesoj savi la homaron de militoj, malamikeco, kuraci ĉiujn malsanojn.

Ankaŭ niaj protagonistoj promesas plenan feliĉon al ĉiu deziranto. Kio bezonatas? Nur aliĝi al la grupo, aŭskulti ĉion predikatan de la “Instruisto” kaj obei lin. Davydov nenion elpensis mem, tute same agas/is Aum Sinrikö, Dipatrina Centro, Blanka Frataro. Nur la ritoj kaj devoj aspektas iom aliel malgraŭ la sama esenco. Ekzemple, la feliĉuloj ĉiam prizorgas kaj emas allogi homojn modestajn, meznivelajn. Al talentaj homoj kaj fortaj individuoj ili rilatas kun timemo kaj malamo, ĉar obeigi tiujn ne eblas kaj aperas risko de senmaskiĝo...

Dekomence la novico devas respondi demandaron. Kelkaj miloj da demandoj kun postulo de sincera kaj detala respondo — plena dika kajero. Apenaŭ iu alia poste tralegos tion plene, sed principe la guruo ricevas eblon ekscii la “malfortajn lokojn” de la novico kaj poste uzi tiujn por siaj celoj. Poste la akceptato devas mane reskribi almenaŭ kvin-foje la unuan parton de la teorio — longan tekston el pezaj nebulaj frazoj, tamen kun pretendo je poezieco. Kiu reskribis la unuan parton ricevas la duan por sammaniera reskribado k.s. La celo evidentas: oni devas memorfiksi la tekston, kiu forpelas el la kapo la proprajn pensojn, se tiuj estis.

Samtempe uzatas alia rimedo, same konata ekde pratempo por eduki obeon. Ĉiu sektano devas plenumi malfacilajn agojn absolute nebezonatajn por io praktika. La feliĉuloj elektis tiucele verkadon de versoj (kvalito kaj temo interesas neniun, sed nepras almenaŭ kvarverso ĉiutage), longdistancan kuradon (100 km en 5 tagoj, sendepende de la san-stato) kaj... lernadon de esperanto.

Bonvolu ne indigni, ja la ordinaraj feliĉuloj neniam uzas esperanton por iu reala afero. Egale taŭgus volapuko. Similan eduk-metodon uzadis serĝentoj de la sovetia armeo: “mi absolute ne bezonas vian laboron, mi nur bezonas, ke vi laciĝu kaj stultiĝu (libera traduko el la obscenoza rusa). Tiamaniere oni ricevas el homaj individuoj biomason, pretan plenumi ajnan ordonon, eĉ kriman.

Bonŝance, Davydov estas sufiĉe pigra kaj ne tro ruza, aliel la sekto iĝus pli multnombra kaj pli danĝera. Li povas eĉ hazarde elbabili sian realan esencon. Unufoje li konfesis en tutlanda populara magazino Ogonjok (1992: 10), ke elokventi al homoj pri iu stultaĵo ebligas senzorge loĝi ĉe ili dum kelkaj monatoj, dume li trovas novajn naivulojn en aliaj urboj. La reĝo mem deklaris sin nuda, kvankam ne ĉiuj tion atentis...

Kio estas feliĉo laŭ Davydov? Forĵetinte la nebulan vortamason ni facile ekstraktas la esencon: feliĉo estas potenco, feliĉas tiu, kiu ekspluatas aliajn homojn por siaj bezonoj. Tre simple! La “veraj” homoj estu feliĉaj, kaj ĉiuj ceteraj laboru por tio. Ĉu indas ekspliki, kiel nomiĝis tiu doktrino pli frue, kaj kio rezultis el provoj de ties realigo en certaj landoj?.. Do, ne miru, kial tiuj esperantistoj konstante subtenas la plej reakciajn “naci-patriotojn” kaj profesiajn murdistojn, kiujn tiel adoras V.Romanov & Co.

La kulmino venis 3-4 okt. 1993 apud la Blanka Domo en Moskvo, pri kio oni povas legi en La Ondo de Esperanto. 1993: 3-4 kaj Konkordo. 1994: 26.

Nature, ajna formo de totalismo kaj ekstremismo esence fremdas al la esperanto-movado. Estas karakterize, ke plimultaj “feliĉuloj” praktike ne kapablas paroli esperante, kvankam ili lernis ĝin. Esperanto por Davydov estas nur kampo por propagandi siajn ideojn. Li plurfoje rompis programon de esperantistaj renkontoj per sia interveno. Tute estingiĝis la vintra esperantista renkonto en Zmijov (apud Ĥarjkov), ĉar la seriozaj esperantistoj komencis eviti ĝin ne volante renkontiĝi kun la “feliĉuloj”. Dum la kongreso de SEU en Kolomna (dec. 1991) sur ŝlosita hotelĉambra pordo je la noktomezo pendis skribaĵo: “PRAKTIKADO DE FELIĈO”. Kiu diros: ĉu post ĝi okazis simpla grupa seksumado aŭ io pli serioza?

Oni povas aŭdi, ke esperanto estas esence neŭtrala kaj iu ajn rajtas propagandi tion, kion li volas. Tamen neŭtralismo ne devas atingi absurdon. Libero por ĉiu homo estas bona afero, nur se ĝi ne damaĝas liberon por la aliaj. Pri tio indas memori ĉiam, analizante la ideojn, aperantajn en Esperantujo kaj ekster ĝi.

La Ondo de Esperanto. 1994: 3-4.


Al la indekso pri la historio