Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Profesie agadi por la lingva egaleco

Dafydd ap Fergus respondas

Dafydd ap Fergus, ĝenerala sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio kaj brusela korespondanto de LOdE, estas unu el la gvidantoj de la Brusela Komunikadcentro, pri kies starigo ni informis en la marta kajero.


LOdE: Ĉu la Brusela Komunikadcentro jam ekzistas?

DF: La Centro ekas. Grave estas ke ni plenumas niajn celojn laŭ la interkonsentoj de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kun UEA. Tio signifas starigi daŭran komunikadcentron kiu, pere de agado pri kaj por lingva egaleco ĉe internaciaj kaj naciaj organizoj, politikistoj kaj ĵurnalistoj, plibonigos kaj la publikan bildon de Esperanto kaj lingvan konscion.

LOdE: Kion fakte signifas “plibonigi la publikan bildon de Esperanto”?

DF: Mi klarigas per ekzemplo de lingva diskriminacio. Ekde du jaroj, EEU (www.lingvo.org) atentigas politikistojn kaj ĵurnalistojn pri la kreskanta nombro de dunganoncoj fare de internaciaj organizoj kaj firmaoj kiuj serĉas nur denaskajn parolantojn de la angla (“English mother tongue”). Ĉi tiu agado kontraŭ lingva diskriminacio estas vizitkarto por EEU. Ĝi ebligas al mi, kiel al oficisto de EEU, viziti politikistojn kaj eŭropajn oficistojn por pritrakti la problemon de lingva diskriminacio. EEU ankaŭ faros proponon por studprojekto pri lingva diskriminacio. Se ni ricevos la financadon, ni povos inviti junan esperantiston al Bruselo por helpi kun la studo.

LOdE: Sed kiel tiu agado kontraŭ diskriminacio rilatas al Esperanto?

DF: Lingva diskriminacio estas grava atenco kontraŭ la interna ideo de Esperanto. Politikistoj unue devu respekti la bazan principon de la lingva egaleco. Nur poste Esperanto havos ŝancojn. Nun la helpantoj de politikistoj tuj forĵetas leterojn kaj elektronikajn mesaĝojn de esperantistoj, kiuj proponas Esperanton kiel solvon. Do, ni devas unue konvinki homojn pri la graveco de la lingva egaleco antaŭ ol politikistoj konscios pri Esperanto kiel ebla solvo. Kaj, plej grave, aliaj lingvaj asocioj kiel la francaj kaj germanaj, nur defendas la proprajn lingvojn kaj interesojn.

La Esperanto-komunumo defendas la bazan principon de la lingva egaleco por ĉiuj kaj ĉie.

LOdE: Ĉu la malgranda neregistara organizo, kiel Eŭropa Esperanto-Unio, kapablas devigi eŭropajn politikistojn respekti lingvajn rajtojn?

DF: Jes. Ni jam atingis rezultojn, ekzemple, rilate lingvan diskriminacion. Ministroj en Belgio, Francio kaj ankaŭ anoj de la Eŭropa Komisiono, publike konsentis kun Eŭropa Esperanto-Unio pri lingva diskriminacio kontraŭ nedenaskaj parolantoj de la angla (rigardu ĉe www.lingvo.org).

Kompreneble EEU sekvas aliajn kazojn de lingva malegaleco. Ekzemple, Eŭropa Komisiono devigas preskaŭ ĉiujn landojn en orienta kaj meza Eŭropo traduki leĝojn kaj aliajn dokumentojn anglen. Poloj, ĉeĥoj aŭ slovakoj devas komunikiĝi nur angle kun eŭropaj oficistoj rilate agrarajn aferojn. Ĉi-jare, preskaŭ ĉiuj muzikgrupoj kantas angle ĉe la Eŭropa Kantkonkurso. Estas multaj ekzemploj de lingva malegaleco, kiujn baldaŭ EEU kapablos publike kaj profesie kritiki.

LOdE: Ĉu eblas profesie kaj publike kritiki politikistojn?

DF: Jes. Mi estas okcidenta eŭropano kaj ankoraŭ juna!

Unue, ni devas fariĝi alloga asocio: malgranda kaj modesta speco de lingva GreenpeaceAmnesty International, kiun normalaj homoj finance kaj morale subtenas. Por atingi tiun celon, ni unue konstruas kaj plibonigas la organizan strukturon de EEU. Ĝi, ekzemple, baldaŭ kapablos dissendi gazetarajn komunikojn kun klaraj starpunktoj kaj ankaŭ produkti neŭtralajn informojn pri lingvaj problemoj.

Kompreneble, la agado estos ĉefe bazita sur la laboro de esperantistaj volontuloj kaj kunlaborantoj. Tamen ĝi estas profesia “produkto”. La rezultoj estos tre baldaŭ videblaj pere de nia retejo. Ankaŭ mi esperas ke la rezultoj estos baldaŭ videblaj dank' al artikoloj en nacilingvaj ĵurnaloj.

LOdE: Kiajn konkretajn paŝojn faros la Komunikadcentro en la venontaj monatoj?

DF: Ni baldaŭ luos ejon en Bruselo, ne malproksime de la eŭropaj instancoj. Dum la lastaj kvar monatoj, krom miaj vizitoj ĉe politikistoj, mi ĉefe laboras en la Eŭropa Parlamento kaj hejme, pere de la interreto, kun E-kunlaborantoj. Nun ni havas plian financadon, aldone al la baza sumo de 36 000 eŭroj por 2002, kiu ebligos la Komunikadcentron finance subteni junan praktikanton. Kaj kunlaboranto nun neprigas, kompreneble, la luadon de oficejo.

La financa situacio de la Komunikadcentro estas garantiita por la venontaj du jaroj. Tio donas tempon serĉi aliajn financfontojn, ĉu ĉe Eŭropa Komisiono, ĉu ĉe privataj organizoj, firmaoj kaj homoj. La sumo de 36 000 eŭroj por 2002 ne estas multe en la okcidenteŭropa urbo Bruselo, post la impostoj, luo de oficejo, kaj ĉiuj aliaj elspezoj.

LOdE: Kiujn problemojn vi jam havas?

DF: Estas tro da laboro! Mi devas komenci ekde nulo. Ankoraŭ mankas bonaj adresaroj de ĵurnalistoj kaj politikistoj. EEU ankoraŭ konstruas reton de kunlaborantoj. Ni devos baldaŭ elekti kunlaboranton, lui oficejon, aĉeti plian komputilon, ktp. Esperantaj asocioj antaŭe ne multe okupiĝis, en profesia maniero, pri lingva politiko en alloga kaj “normala” maniero por ĵurnalistoj.

Kaj la esperoj de esperantistoj estas ege altaj!

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

La Ondo de Esperanto. 2002. № 4 (90) 


Al la indekso pri la historio