Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Forgesita jubileo

Noto de Aleksander Korĵenkov

Preparante la liston de la esperantistaj datrevenoj por 1998 (LOdE. 1998. №1) mi elektis el longa dat-listo eventojn, kiujn mi opiniis gravaj. Sed la redaktoro estas nur homo, kaj la homo estas ne nur erarema, sed ankaŭ miselektema.

Inter la nemenciitaj eventoj unu ŝajnas aparte grava.

Antaŭ 75 jaroj en Venecio okazis Internacia konferenco por komerca helplingvo. Ĝin laŭ la propono de la Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado (sespersona komitato, en kiu ĉefrolis UEA) organizis la Itala-Svisa Komerca Ĉambro sub patroneco de la itala ministro pri industrio kaj komerco. Estis reprezentitaj 8 ministerioj pri komerco, 21 foiroj, 61 komercaj institucioj el 27 landoj. Esperanto estis la sola laborlingvo. La konferenco akceptis kelkajn rezoluciojn pri utiligo de Esperanto en komerco, internaciaj foiroj, telegrafo, turismo kaj en komercaj lernejoj.

Ekzemple, reprezentantoj de 21 internaciaj foiroj, inkluzive de tiuj el Frankfurto, Lepsiko, Milano kaj Parizo rezoluciis, ke ili:

unuanime konstatas, ke Esperanto estas la plej taŭga, simpla kaj ekonomia rimedo por internacia komunikado, kaj rekomendas, ke oni nun, post sukcesplenaj provoj, ĝeneraligu ĝian uzadon.
Tiu konferenco, kies jubileon ni rememoras ĉi-jare, estis nur unu en la vico da internaciaj konferencoj dediĉintaj atenton al Esperanto.

Komence de la jaroj 1920aj impete evoluis radiofonio. La Prepara konferenco por internacia radiotelefonia interkonsento (Ĝenevo, 1924) estis iniciatita de ICK kaj Svisa Radio-Elektra Societo por ordigi la ondolongojn, horaron kaj por starigi fakan internacian organizon. Partoprenis 40 instancoj. La konferenco, prezidita de la delegito de la Nederlanda Radiotelefona Societo esperantisto J.R.G.Isbrücker, dediĉis unu el la kvin kunsidoj al la lingva problemo kaj akceptis rezolucion, en kiu ĝi

rekomendas al ĉiuj radiostacioj regulan momentan brodkastadon en Esperanto almenaŭ unu vesperon ĉiusemajne, je difinita tago, kaj kiom eble disaŭdigon de Esperanto-kurso, ĉar tiu lingvo montriĝis facila, klare aŭdebla kaj jam disvastigita inter aŭdantoj de ĉiuj landoj en konsiderinda proporcio.
Ankaŭ la unua Kongreso de la Radio-amatora Internacia Radio-Asocio (Parizo, 1925) samtempa kun la Tutmonda kongreso de Radio-kluboj rekomendis Esperanton por la etero kaj adoptis ĝin apud la uzataj naciaj lingvoj.

Internacia Konferenco por uzado de Esperanto en sciencoj puraj kaj aplikitaj okazis en 1925 en Parizo samtempe kun la Konferenco por la uzado de Esperanto en komerco kaj industrio. Al la scienca konferenco aliĝis kelkaj ministerioj el Hispanio, Ĉinio kaj Francio, internaciaj kaj naciaj sciencaj kaj teknikaj asocioj — entute 230 sciencaj kaj teknikaj societoj el 37 landoj. La komercan konferencon partoprenis reprezentantoj de 10 registaroj, 171 komercaj ĉambroj kaj industriaj korporacioj, 14 foiroj kaj 208 firmoj kaj entreprenistoj el 33 landoj.

Esperanto estis laborlingvo de la Internacia konferenco “Paco per lernejo” (Prago, 1927). Esperanto estis atentata en la Interreligia konferenco por la paco (Hago, 1928), Internacia konferenco por turismo kaj reklamo (Frankfurt a. M., 1929) kaj en la Tutmonda kongreso de la Universala federacio de pedagogiaj asocioj (Ĝenevo, 1929).

Tiuj konferencoj okazis, ĉar la gvidantoj de UEA ekaplikis novajn metodojn de la disvastigo de Esperanto. La mistikan propagandon de Zamenhof kaj la argumentadon de la antaŭmilita pariza intelektularo anstataŭis akcentado de Esperanto kiel lingvo utila por apartaj fakoj. Tio estis tre sukcesa pro du kaŭzoj: tiutempe internaciaj asocioj kaj kongresoj pri apartaj fakoj estis ankoraŭ establataj; la lingva problemo ekzistis reale ĉar la franca ne plu funkciis kiel la sola laborlingvo en internaciaj kontaktoj.

La atentinda aktivado iom post iom ŝrumpis. Kompetentaj esperantistaj fakuloj ne estis multaj, kaj neesperantistaj fakuloj — kelkfoje entuziasmaj pri Esperanto — povis interkompreniĝi per la angla kaj franca lingvoj. Gravis ankaŭ, ke kelkajn jarojn post la akcepto de la Kontrakto de Helsinki, en la neŭtrala movado denove aperis konfliktoj, kaj Edmond Privat devis en 1928 forlasi la prezidantecon de ICK kaj UEA.

Nuntempe la faka aplikado de Esperanto realiĝas plejparte ne en la grandaj internaciaj kongresoj, organizoj kaj revuoj, sed interne de la esperantista mondo, malmulte atentata de la internaciaj fakaj organizoj. Esceptoj estis malmultaj, kaj ilin kaŭzis ne iu strategia plano, sed iniciatemo de privatuloj aŭ etaj grupoj.

Lastatempe UEA ekagis lingvopolitike per okazigo de Nitobe-simpozio (Prago, 1996) kaj de Simpozio pri la lingvaj dimensioj de homaj rajtoj (Ĝenevo, 1998); estas planataj konferenco “Esperanto en lernejoj”, simpozio en Eŭropa Parlamento, Junulara simpozio pri lingva politiko kaj la 2a Nitobe-simpozio.

Se la plano realiĝos kaj vastiĝos al malpli Esperanto-rilataj fakoj, la aplikado de Esperanto en internaciaj fakaj konferencoj estos por ni konata ne nur per menciado en la datrevena listo.

Aleksander Korĵenkov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1998. №7 (45).


Al la indekso pri la historio