Menciante la libron de Lins, ZMS pravas, ke dum la 50-aj jaroj la esperantistoj en GDR ne rajtis organiziĝi kaj multaj havis malfacilaĵojn.
Ĉar mi mem travivis (kaj eble iom influis) la historion de Esperanto en GDR, mi faru kelkajn rimarkojn, ne por prilumi miajn “valorajn laborojn” (kiel flatumas ZMS), sed por ĝustigi la prezentitan bildon. Jam en 1957 mi ekokupiĝis pri Esperanto, kunlaboris por reorganizi la movadon en GDR kaj kunklopodis doni al ĝi evolueblojn laŭ la konkretaj kondiĉoj en la lando. Ekde 1968 mi estis unu el la “oficialaj GDR-esperantistoj” kaj “reĝim-samideanaj oficialuloj”, estis estrarano “de la komunisma asocio” (1968-1990 kiel sekretario de GDREA, post tio kiel sekrete elektita vicprezidanto de GDREA ĝis la unuiĝo kun GEA, tiu okcidentgermana organizaĵo, kiu ja “flatis” al tiaj uloj kiel mi).
1. En la artikolo tre ĝenas min la aludo al la naziismo lige (ĉu kompare?) al GDR (“same kiel la naziaj kaj nazidependaj reĝimoj…”, “samdirektigo”).
2. Al la sama direkto apartenas la ofta atributo “komunisma” (sen difini, pri kio temas). Ĝi estas por ZMS sloganisma klabo, kiu anstataŭu argumenton kaj i.a. havas la funkcion supozigi certan identecon de la “ŝarĝita historio de la komunismaj diktaturoj” aŭ “komunismaj reĝimoj”. Tamen, objektiva kaj honesta rigardanto scias, ke la diferencoj inter la “komunismaj” landoj kaj iliaj Esperanto-movadoj estis tre grandaj.
3. ZMS mencias, ke “senŝancela subteno de la komunisma politiko” estis kondiĉo por la laŭleĝa organiziĝo de la esperantistoj en GDR. Tamen, ekzistis diversaj eblaj gradoj de ligiteco al GDR kaj ĝia reĝimo. Ĉiukaze en GDREA bone kunlaboris diversopiniaj, diversreligiaj, diverspartiaj kaj senpartiaj membroj.
4. Tio funkciis ĝuste en Kulturligo (KL), kiu estis tiom liberala, ke la nuntempaj ĉasantoj de veraj kaj inventitaj komunistoj en la unuigita Germanio kategoriigis la organizaĵon “ne-reĝim-proksima” (nicht staatsnah, [!]). En KL ekzistis nek kantistoj nek kolombo-bredistoj, sed ja du asocioj (filatelistoj kaj esperantistoj), kvin societoj (pri naturprotektado, fotografia arto, protekto de kulturaj monumentoj, regiona historio kaj bibliofiloj) kaj ĉ. 20 aliaj fakaj strukturoj (i.a. grupoj por literaturo kaj arto, kluboj de intelektuloj, universitataj grupoj k.s.)
5. Ridindas la atakoj kontraŭ UEA kaj TEJO. ZMS foje legu la Finan Akton de Helsinki (1974) aŭ informiĝu pri la nova politiko rilate al orientaj landoj (“Neue Ostpolitik”) iniciatita de Willi Brand.
6. Por distordi la bildon pri tiuj GDR-esperantistoj, kiuj “vivis malpli feliĉe ol la reĝim-samideanoj”, ZMS eĉ ligas aferojn neligeblajn. Kiujn rilatojn al GDREA havas liaj konatoj, ĉe kiuj oni trovis sekretajn aŭskultilojn aŭ kiuj ne rajtis studi pro rifuzo de militservo?
7. La nedomina influo de verdaj sektemuloj en la diversnivelaj gvidantaroj de GDREA ne estis rezulto de “subpremo”, por kiu — laŭ ZMS — ni gajnis la “konsiderindan agnoskiĝon de la ŝtato”, sed de serioza agado kaj kreo de atmosfero, kie superverdismo ne bone floris. Kio, cetere, estas la jam sufiĉe terura “Tradicia Esperanto-Ideologio”, kiun ni anstataŭis en GDR per tiu “multe pli terura malbonaĵo, nome marksismo-leninismo”?
8. Pri la rilato de GDREA al SAT ZMS pravas. Tiu rilato (do ankaŭ mia persona) estis simile dogma kaj unuflanka kiel la oficiala teorio pri la laborista movado en GDR.
9. La membrojn ni taksis ĉ. 2000 laŭ la statistikoj de KL kaj la ekzempleroj de der esperantist, abonitaj per la ŝtata poŝto (la revueto entute aperis kun eldonkvanto de 5000 ekzempleroj, de kio multo iris ankaŭ eksterlanden, aparte en Sovetunion). Ĉiu membro de GDREA estis kiel tia indikita en la ĝenerala kulturliga membrokarto. Nemalmultaj esperantistaj aktivuloj, eĉ membroj de estraroj de GDREA, indikis alian fakon, sed nur unu (ekz. filatelio, foto-arto ktp.) en la KL-karto. La kaŭzoj, ke nur malmultaj membriĝis en GEA estas multaj, i.a. ĝenerala nebonfarto de multaj orientgermanoj en la novaj okcidentaj strukturoj kaj medioj, forfalo de iuj specifaj motivoj okupiĝi pri Esperanto (multaj nun pli intensive ol siatempe en GDR lernadas la anglan aŭ aliajn lingvojn), aliaj laborprincipoj de GEA, manko de tempo pro profesia novorientiĝo, manko de mono pro senlaboreco kaj senkompare pli altaj membrokotizoj, partoprenkostoj por aranĝoj, abonpagoj ktp. Ankaŭ de aliaj iamaj GDR-organizaĵoj aliĝis al la okcidenta simila organizaĵo ĝenerale nur inter 10-20 %.
10. La lingva nivelo ne estis pli bona aŭ malpli bona ol en ĉiu alia esperanta organizaĵo.
11. En GDREA fakte ne estis malmulto farita por subteni kaj evoluigi junularan agadon. Tio ne kontentigis la gejunulojn. Sed pro la ĝenerale rigida ŝtata junulara politiko ne estis multe ŝanĝebla, ankaŭ ne en KL.
12. Pri la memstarema Esperanto-Ligo en Saksio-Anhaltio (ELSA) juĝu tiuj, kiuj ankoraŭ agadas en la organizaĵo.
Konklude: Bazo por juĝo estu bona scio pri faktoj kaj konkretaj historiaj kondiĉoj, klopodo pri objektiveco kaj honesteco. Ne mirinde, ke multegaj (jes multegaj) orientgermanoj estas frustritaj pro la “unuiĝo”. Unu el la kialoj estas, ke tro da ĉionsciaj kaj memfidaj okcidentgermanoj klarigas al la iamaj GDR-anoj, kiel ili vivis kaj laboris.
Detlev Blanke
Surbaze de la humanismaj celoj de la laborista klaso, konfirmitaj denove per la decidoj de la X-a Partia Kongreso de SUPG, la membroj de la Asocio aktive kunagadas ĉe la elformado de la disvolviĝinta socialisma socio en GDR…
La esperantistoj organizitaj en la Asocio … sentas sin solidare aliancitaj kun ĉiuj kontraŭimperiismaj kaj progresemaj fortoj en la mondo kaj decide kontraŭas ĉiujn formojn de imperiisma subpremado, kontraŭkomunismo, novfaŝismo kaj rasismo.
Akceptita de la IIIa Centra Konferenco de Esperantistoj en Kulturligo de GDR, la 24an de majo 1981 en Karl-Marx-Stadt.
La Ondo de Esperanto. 1999. №4 (54).