Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Pri niaj eraroj kaj misdecidoj ni jam diskutis

Reago de Werner Pfennig

Kun granda intereso mi legis la artikolon “GDR kaj Esperanto” de Ziko Marcus Sikosek (LOdE. 1999: 2). Mi mem esperantiĝis en 1956 kaj ekde tiam kontinue kaj aktive partoprenis la movadon de Esperanto en GDR. Ekde 1990 ĝis nun mi prezidas la landan estraron de Meklenburgio-Pomerio. Mi konas kaj travivis ĉiujn belajn kaj malagrablajn aferojn antaŭ kaj post la oficialiĝo de Esperanto en GDR.

Kulturligo kaj GDREA ne ŝvebis en politika vakuo, kaj la registaro kaj reganta partio ja postulis lojalecon de ĉiuj, do ankaŭ de Esperantistoj kaj iliaj estraroj. Tio estis kontinua konflikta punkto, ankaŭ inter la individuaj movadanoj, ĉar la kontaktoj ja estis tutmondaj, la vojaĝoj al nesocialismaj landoj preskaŭ ne eblaj.

Tutcerte estis multaj kritikindaj problemoj rilate al GDREA, sed tamen ni trovis sub la ŝirmo de Kulturligo relative senĝenan, fekundan kaj memstaran laborkampon, kio ekster ĝi tute ne eblus. Esperanto, paŝon post paŝo atingis altan socian prestiĝon kaj ni en tre diversaj grupoj (de lernejo ĝis universitato) povis instrui Esperanton ktp. GDREA havis sian propran estraran strukturon, ĝis la centra estraro de ĝi estas personoj el la baza, lingvopraktikanta movado, la elektoj ĉiam estis laŭ statuto sekretaj, kaj ĉiuj estraranoj de ĉiuj niveloj devis submeti sin je tiu proceduro.

Pri niaj eraroj kaj misdecidoj ni jam siatempe multege diskutis, sed ni samtempe devis zorgeme atenti la diferencojn inter niaj voloj kaj realismaj ebloj. Ĉiu politika mispaŝo povus kaŭzi ĝenon aŭ eĉ malpermeson de Esperanto kun katastrofaj konsekvencoj por nia movado. Kiu volis transpreni tiun respondecon?

Por kunlabori kaj en la centra estraro kaj en la aliaj, ne gravis la membreco en iu partio, sed la intereso pri honorofica laboro por Esperanto. Mi memoras en niaj estraroj membrojn de ĉiuj GDR-partioj kaj anojn de diversaj religiaj konfesioj. Indas tamen rememorigi, ke post la unua mondmilito la politike organizitaj komunistoj kaj socialdemokratoj tre aktive partoprenis kaj formis la Esperanto-movadon. Feliĉe, kelkaj el ili povis peri la valoran sperton al GDREA.

Tute prave s-ro Sikosek metas fingron sur vundon, kiu ĝis nun ne saniĝis. Ĉu vere membroj de GDREA estis ĉirkaŭ 2 mil? Ĉu ili kapablis paroli Esperanton? Ĉu ili praktike ekzistis? La nealiĝo de nia membraro al GEA estis por ni granda hontiga surprizo kaj ŝoko.

Niajn centrajn kunvenojn partoprenis ĝis 200 personoj, nia asocia revuo aperis en 6 mil ekzempleroj. La eldonkvanto de niaj multaj E-libroj nombris en miloj ktp. En Meklenburgio-Pomerio aktivis ĉirkaŭ 250 lingvoamikoj, en nia SEFT (Somera E-Familia Tendaro) entute partoprenis 300 amikoj el GDR. La lingvo de niaj aranĝoj estis Esperanto. Kie ili estas nun?

En Meklenburgio-Pomerio ni dissendis leterojn kaj petis, ke oni informu nin pri la kaŭzoj de la pasiviĝo. Unu el la argumentoj estis:

“Nun ni havas la ĝustan monon, liberecon kaj povas sen Esperanto bonege vojaĝi. Dum GDR-tempo Esperanto estis fenestro al la granda mondo. La Esperanto-rondoj krome estis bona niĉo por aranĝi nian vivon inter amikoj”.
Paske 1991 okazis en Munkeno la unuiga kongreso de ambaŭ E-Asocioj. Mi partoprenis ĉiujn kunvenojn je GDR-flanko. Dank' al la amika helpo de GEA ni bone paŝis sur la novan leĝan terenon. Same harmonie kaj korekte okazis la unuiĝo en Munkeno, kaj mi ĝojas, ke ankaŭ poste sukcesis la integriĝo de orient-germana amikaro en ĉiuj strukturoj de nia komuna GEA. S-ro Sikosek proponu: kun kiu devis kontrakti en 1991 okcident-germana GEA, se ne kun la legitimita GDREA? Tio estas vere absurda ideo! Ja tiel oni unuigis ambaŭ Germaniojn; ĉu iu lando de GDR unuope almembriĝis?

La afero de ELSA (E-Ligo de Saksa Anhaltio) estis nur marĝena epizodo kun senrimarkinda rezulto, ĉar nur unu persono el ELSA bezonis kaj ĝuis tiun unikan unutagan debuton, kaj kiu poste tute malaperis el nia movado.

S-ro Sikosek menciis, ke oni bezonas certan tempan kaj personan distancon por objektive prijuĝi historian fenomenon. Li pravas. Sed la homoj, kiuj travivis konkretan historian epokon, devas fiksi kaj sisteme dokumenti ĉiujn faktojn, ke la posta generacio povu prilabori la historion. Mi invitas lin kaj aliajn homojn partopreni seriozan prilaboron de niaj historioj; oni nepre bezonas diversajn alir-metodojn kaj vidpunktojn por pli klare kompreni kaj komprenigi niajn agojn.

Werner Pfennig

La Ondo de Esperanto. 1999. №4 (54).


Al la indekso pri la historio