Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

MEM estis manipulata de Moskvo

de Aleksandr Ĥarjkovskij

Kunigi du ideojn

Estas bone konate, ke la esperanto-movado en Sovetunio komencis reviviĝi post la morto de I.Stalin, kiam nemultaj restintaj samideanoj revenis el GULAGoj. En 1956 oni provis revivigi SEU, formale ne malpermesita, sed fizike preskaŭ neniigita. La refonda provo okazis en la moskva klubejo Ideal, tamen la aŭtoritatoj disbatis la novnaskitan union kaj riproĉis ties prezidanton prof. E.Bokarev. (Detala raporto de Nikolaj Danovskij pri la okazaĵoj en Ideal aperis en Spektro. 1993. No 2. - La red.)

Sed la movado renaskiĝis. Post la sukcesa internacia renkontiĝo kadre de la Moskva festivalo de junularo kaj studentoj (1957) estis fonditaj junularaj grupoj Fajrero (Moskvo) kaj Aŭroro (Leningrado), kiuj baldaŭ ĉesis pro rezisto de la aŭtoritatoj. Al ni, aktivuloj, estis klare, ke neniu neŭtrala, nepolitika esperantista unuiĝo en USSR estas ebla. Tiutempe du leningradaj esperantistoj kaj komunistoj B.Toll kaj S.Podkaminer iniciatis fondi novan internacian pacbatalan organizon, kiun devige partoprenu ĉiuj sovetiaj esperantistoj. Tiel ili kunigus du ideojn: komunistan pri unuigo de la mondo per paco kaj esperantistan pri la internacia lingvo.
 

MEM kaj la pacmovadoj

Tiutempe estis fondita laŭ la iniciato de Kremlo monda pacmovado kun ties Tutmonda Pac-Konsilantaro en Helsinki, aliaj “tutmondaj” (do, prosovetiaj) organizoj — junularaj, virinaj, ĵurnalistaj k.t.p. Festivaloj de “pacbatalantoj” okazis en pluraj ĉefurboj. Sub influo de Tutmonda Kongreso de la popoloj por paco en Vieno en 1953 fondiĝis Mondpaca Esperantista Movado (MEM), sed ĝi ekvivis nur post la fondo de la sovetia filio, kiam unu el la fondintoj de MEM, aŭstria komunisto Anton Balague venis al Moskvo por serĉi favoron de la gvidantoj de la Unuiĝo de sovetuniaj amikec-societoj (SSOD), fakte — fako de la Internacia departemento de CK KPSU. Post kelkaj jaroj li kaj sovetiaj MEManoj atingis la celon — la partiaj subvencioj ebligis eldoni Pacon, organon de MEM en USSR kaj ties satelitoj en Eŭropo, eldoni propagandan literaturon en esperanto, organizi konferencojn de MEM.

La movadon gvidis vicprezidanto de SSOD M.Pesljak, kiu plenumis ordonojn de Valentin Ivanov, kiu kuratoris esperantistojn en la tre influa internacia departemento de CK KPSU.

Pesljak postulis, ke la MEManoj en la socialisma bloko sekvu la partian linion, obeu la ordonojn de la partio kaj limigu la kvanton de esperantistoj. Do, nia espero uzi MEM kiel ŝildon por legitimi esperanton en USSR ne realiĝis. Kontraŭe, oni uzis sovetiajn kaj eksterlandajn esperantistojn por atingi siajn porsovetiajn celojn.

Kiu mendis la muzikon?

La sovetiaj aktivuloj de MEM antaŭ esperantistaj aranĝoj estis instrukciataj en la Domo de Amikeco en Moskvo pri la metodoj de propagando. Iliaj vojaĝoj estis pagataj de CK KPSU, kaj kiu pagas la muzikistojn, tiu mendas la muzikon.

En 1965 du sovetiaj komunistoj M.Miĥajlov kaj S.Podkaminer partoprenis en la 50a UK en Japanio. Ili faris ĉion, ke la neŭtrala organizo estu unuflanka kaj kondamnu la usonajn militagojn en Vjetnamio. En la kongresa halo estis aranĝita verda standardo por kolekti subskribojn subtene al la komunisma Vjetnamio. Kiam responsuloj de UEA malpermesis, oni ripetis la samon en la sekva UK (Budapesto, 1966), ĉi-foje pli sukcese.

Mi mem partoprenis en 1976 similan konsultiĝon de esperantistoj el socialismaj landoj en Moskvo. La raportoj sonis kvazaŭ ĝi estus ne esperantista, sed kompartia konferenco.

Mi partoprenis ankaŭ konferencon de MEM kadre de la 63a UK (Varna, 1978). Por la elekto de la Internacia Komitato de MEM estis prezentita listo kompilita de M.Pesljak en Moskvo. Kiam unu el la fondintoj de MEM, malnova komunisto S.Podkaminer eksciis, ke li ne estas en la listo, li ekhavis koratakon. Li havis unu mankon — li estis judo, kaj en CK KPSU oni decidis, ke jam tro multaj judoj gvidas la organizaĵojn. Tio koncernis ne nur MEM. En Moskvo oni opiniis, ke ankaŭ UEA kaj TEJO estas cionismaj: H.Tonkin estis suspektita kiel judo pro la finaĵo -kin, kaj pri la judeco de israelano A.Wandel, gvidanto de TEJO, neniu dubis.

Kio pri UEA?

Rilate al UEA, en CK oni ne kredis, ke iu internacia organizaĵo povas esti neŭtrala. Favorante MEM, oni volis uzi ĝin kiel ilon por ekgvidi UEA kaj uzi ĝin por sovetiaj celoj. Al CK ne plaĉis Ivo Lapenna, kiun oni konsideris “internacia spiono”, eble pro tio, ke li helpis la rusan esperantiston Nikolaj Rytjkov enradikiĝi en Londono, kiam tiu restis en la libera mondo post la Eŭropa Esperanto-Konferenco en Vieno (1965).

Kiam iĝis klare, ke en la hamburga kongreso Lapenna estos eksigita, oni sendis al la kongreso sovetian delegacion kape kun prof. M.Isajev por elekti “indan prezidanton de UEA”. Sed lia influo estis limigita. Pli da influo havis d-rino F.Szabó-Felsö, sed ŝin ne impresis aŭ ne atingis instrukcioj de Moskvo. La homo, kiu povus ordoni al ŝi, tiutempe estis ne en Hamburgo, sed en Sofio. Li estis Nikola Aleksiev, prezidanto de MEM. Kiam Aleksiev eksciis, ke Tonkin fariĝis prezidanto de UEA, li indigne riproĉis al ŝi:

“Kiel vi allasis, ke reprezentanto de la ĉefa imperialista ŝtato estras UEA? Se vi mem ne maturiĝis politike, vi devis dum la elekta kunsido foriri al la tualetejo kaj survoje ricevi telefonan instrukcion de mi. Vi faris gravan politikan eraron!”

Pri tio raportis en mia ĉeesto al Pesljak prof. Isajev. Kaj Aleksiev aspektis pli kaj pli kiel sovetia marioneto.

Sed nun Aleksiev (Esperanto. 1991. No 12) vokas al revivigo de la formortinta, kune kun Soveta Unio, MEM.

Por ne citi ies raportojn mi iom pli detale priskribos la propran sperton.

En la suna Bulgario

En 1978 aperis mia libro pri V.Eroŝenko, kaj oni fin-fine permesis al mi veturi eksterlanden, nome al Varna anstataŭ S.Podkaminer, kiu cedis sian lokon en la grupo (li mem vojaĝis laŭ alia invito) por partopreni en la jam menciita 63a UK. Por vidi la etoson de la kongreso — jen kelkaj okazoj:

Mian ĵus aperintan libron pri Eroŝenko mi donacis al konata ĉina esperantisto, kiu konis la blindan poeton. En la hotelo mi estis haltigita de KŜSano (ano de la Komitato de Ŝtata Sekureco — KGB), kiu prezentis al mi sian dokumenton kaj forprenis la libron de la ĉino, promesinte redoni ĝin post kontrolo de la paĝo.

Mi penis defendi S.Podkaminer, kiu — kiel mi jam skribis — ne estis elektita komitatano de MEM, sed V.Samodaj, kiu venis al Varna aparte (li eĉ loĝis aparte, plene pagite de SSOD), diris pri la “nacia balanco” en la komitato, kaj pro tio kelkaj homoj (li aludis mian judecon) ne devas defendi “siajn”. Tio ne timigis min, kaj kiam dum diskuto kun gvidantoj de UEA temis pri aresto de siberia esperantisto, kaj Samodaj ordonis al ni proteste foriri, mi malobeis.

Apartan malplaĉon trovis miaj noktaj paroloj kun la novaj amikoj el Usono, Ĉinio kaj Israelo. Kelkfoje oni avertis min dum miaj matenaj revenoj, kaj unufoje A.Berjoza (responsulo pri esperanto en SSOD, posta sekretario de ASE) diris: “Mi enigis vin en la grupon pro kompato. Mi persone garantiis vian partoprenon.” — “Sed kio pri la mono, pri 700 rubloj, kiujn mi pagis?” — Li respondis, ke ni ankoraŭ parolos en Moskvo. Tamen serioza parolo okazis ankoraŭ en Varna.

Kongresa “magnetofona servo”

Foje kunvenis kelkaj sovetiaj kaj du israelaj esperantistoj. Inter la niaj estis Eŭgeno Perevertajlo kaj Kutlukhan Ŝakirov el Taŝkento. Braha el Tel-Aviv ŝerce rimarkigis, ke la ruso Eŭgeno persekutas la aborigenon Kutluk. La lasta respondis, ke la afero estas tute kontraŭa, ĉar en Uzbekistano lokaj nacianoj persekutas la alvenintajn rusojn. Poste parolo sin turnis al la juda problemo, al elmigro al Israelo. Eŭgeno penis pruvi, ke la tuta problemo estas “elsuĉita el la fingro”, kaj la judoj ne volas formigri, ĉar ili estas preskaŭ rusoj. Mi eksplodis kaj diris ĉion, kion mi pensis pri la sovetia, tute antisemita, registaro. Tiam mi ne imagis, ke unu el la ĉeestintoj sonbendigis la paroladon.

Post unu tago Berjoza invitis min al la ĉambro en la hotelo Ĉjornoje More, kie li loĝis. Ĉeestis ĉiuj ok personoj, kiuj akompanis nian grupon. Berjoza komencis: “Mi akceptis vin pro kompato, ĉar oni ne rajtigis vin ellandiĝi multfoje, sed vi dissemas viajn cionismajn ideojn.” Mi neis, tamen post tio li aŭdigis la sonbendon. Mi eksilentis. Berjoza diris, ke li volas helpi al mi, ke kelkaj veraj sovetianoj subskribis la leteron por forpeli la israelajn cionistojn el la kongreso, kaj se ankaŭ mi subskribus, li multon pardonus al mi. Mi petis montri la leteron. Li montris. Pri la enhavo divenu mem. Tamen min mirigis la jam subskribintoj: Samodaj, Aroloviĉ, B.Kolker… Mi respondis, ke mi subskribos, sed poste, ĉar mi devas pripensi. Tiam unu el la ĉeestintoj puŝis min kaj mi falis. Aliaj ekridis kaj komencis la ludon serĉu la kvinan angulon. Mi komprenis, ke se sur mia vizaĝo aperos kontuzoj aŭ vundoj, ili diros, ke mi falis ebria. Tamen mi ne subskribis.

La okazaĵo timigis Berjozan. La letero ne estis sendita al la bulgaraj aŭtoritatoj, kaj la israelanoj ne estis forpelitaj. Post mia leĝa formigro el USSR (1981) okazis kunveno de moskvaj esperantistoj en SSOD por kondamni min kiel perfidulon. Post tio S.Krajnov cirkuligis pri mi antisemitan leteron.

Neniu, absolute neniu estis kontraŭ tiuj aĉaĵoj.

Aleksandr Ĥarjkovskij (USA)

P.S. Vidu reagojn de Samodaj kaj Aleksiev.

La Ondo de Esperanto. 1994. №5-6 (18-19).


Al la indekso pri la historio