Aktivuloj de la unua periodo de la sovetia movado ne verkis sian historion pro multa koto, perfido kaj denuncoj, saturintaj ilian vivon. Pri tio diris al mi Podkaminer kaj Demidjuk.
Do, tion faru nepartoprenintoj, junaj historiistoj. Kaj ni restigu por ili verajn rememorojn.
En 1957 mi estis finstudanta en la Moskva konstru-inĝeniera instituto kaj estis membro de la komsomola komitato por studaj aferoj. Pro tio oni transdonis al mi pakaĵon el Pollando, adresitan al la Festivala Komitato. La letero tekstis, ke en la VIa Tutmonda Festivalo de junularo kaj studentoj somere de 1957 en Moskvo okazos renkontiĝo de diverslandaj esperantistoj, kaj ni, mastroj, devos ĝin organizi.
Tiutempe mi sciis pri Esperanto nenion. Mi okupiĝis pri mia diploma verko kaj zorgis, ke oni ne elurbigu al Siberio min, moskvanon.
Do mi uzis la konatan teknikon — спихотехника — venis al la distrikta komsomola komitato kaj rifuzis okupiĝi pri nekonata afero. Sed la komitatanoj uzis la teknikon pli bone kaj diris, ke organizi tiun renkontiĝon estas por mi honoro kaj mia persona komsomola tasko, kaj se mi ĝin ne plenumos, oni certe forsendos min post la instituto tre malproksimen.
— Sed kiu povas helpi min? — mi petegis.
Kaj ili forsendis min al la Festivala Komitato.
En la Komitato estis forta bruo, telefonoj senĉese sonoradis; raŭka sekretario Pjotr Reŝetov parolis al kelkaj homoj kaj uzis kelkajn telefon-aparatojn samtempe. Do, miaj plendoj, ke neniu en la lando parolas tiun lingvon, kaj ke neniu kapablas instrui ĝin, dronis en la bruo.
En paŭzeto la sekretario rigardis min kun indigno:
— En Soveta Unio oni parolas ĉiujn lingvojn!
— Krom Esperanton, — mi oponis.
Tamen li jam ne atentis min. Sur lia vizaĝo oni povus legi: “USSR estas la naskiĝlando de la elefantoj. Eĉ niaj nanoj estas la plej altaj en la mondo. Sendube, oni parolas ĉi tie ankaŭ tiun aspir… aŭ Esperanton".
Post kelkaj minutoj li kontaktis la Lingvosciencan instituton.
— Mi volas scii, ĉu iu en via instituto parolas la lingvon as… ne, es-peranto?
— Mi scipovas, — respondis la vicdirektoro, profesoro Jevgenij Aleksejeviĉ Bokarev.
La sekretario fiere rigardis min, skribis la adreson de la instituto kaj la nomon de la homo, kiu povos helpi min.
Profesoro Bokarev renkontis min konfuzita. Mi tiam ne sciis, ke en 1956 oni disbatis la refondan kunvenon de SEU en la moskva klubo Ideal kaj lin mem KŜS (KGB = Komitato pri Ŝtata Sekureco de USSR) intervjuis en Kaŭkazo.
Li klarigis, kio estas Esperanto, kaj diris:
— Mi estas lingvisto, sed ne instruisto. La moskvaj esperantistoj estas nemultaj kaj ili preskaŭ ne parolas, ĉar ili ne uzis la lingvon dum multaj jaroj. (Ili estis enprizonigitaj. — A. Ĥ.) Des pli instrui ili ne povas. Tamen ni trovos por vi instruiston.
Kiam la instruisto, estono Sij Tamm, venis al Moskvo, li pensis, ke oni lin denove malliberigos. Sed li baldaŭ komprenis, ke la tempo ŝanĝiĝis. Nesciante la rusan lingvon, li uzis la rektan metodon.
Baldaŭ aperis ankoraŭ du grupoj: unu en la Moskva ŝtata universitato, la alia en la aŭtovoja instituto. Post tri monatoj ni ekparolis la lingvon kaj partoprenis la esperantistan renkontiĝon en la Moskva ŝak-klubo en bulvardo Tverskoj.
Post la festivalo la grupoj kreis organizon Fajrero. Tamen ĉiuj gvidantoj estis vokitaj al la unuaj departementoj (oficejaj branĉoj de KŜS) kaj subskribis promeson ne uzi Esperanton kaj ne kontakti alilandanojn. Post kiam la movado reviviĝis, Giŝpling, Sergejeva, Korĉagin kaj aliaj gvidantoj de Fajrero timis eĉ montri la nazon en nia klubo.
Sed la fajrero jam flamiĝis.
La Ondo de Esperanto. 1997. №1 (32).