Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8

Kien la landa asocio?

Laŭ la tradicio de La Ondo de Saĥarov, ni komencas ĉiun jaron per revuo de la enlanda esperantista agado. Ĉar multaj el niaj legantoj antaŭe ricevis nur RE, la redaktoro petis al Halina Gorecka transformi la revuon al panorama skizo por la jaroj 1990aj kun speciala atento al la landa asocio.


POST LA DISFALO DE SOVETUNIO

La landa asocio post la disfalo de Sovetunio sekvis la ekzemplon de aliaj uniaj strukturoj, kaj decembre 1991 SEU fariĝis REU, sen ŝanĝi la gvidantojn kaj klaŭzinte pri restigo de la antaŭa areo de la agado — la tuta Sovetunio. Reprezentantoj de alternativaj tendencoj fondis Ruslandan E-Asocion, reage al la alvoko de UES, dissendita kiam Sovetunio ankoraŭ ekzistis.

REU en 1992-94 spertis krizon, kiu manifestiĝis per abrupta membrofalo. En 1994 REU havis malpli ol 50 kotizantajn membrojn, el kiuj duono ne kotizis, kompare kun tricent membroj en 1991.

REA montris signojn de progreso. La kotizanta membraro de REA kreskis al pli ol 200. REA restarigis la ligojn inter la surlokaj esperantistoj dank' al Ruslanda Esperantisto, kaj liveris al la membroj konkretajn servojn.


SURVOJE AL UNUIĜO

Malgraŭ provokoj de kelkaj skandalemaj personoj kaj gazetoj, la du landaj asocioj kunekzistis senkonflikte, kaj en 1993 klare evidentiĝis konverĝaj tendencoj.

Necesis certa kuraĝo por ambaŭflanke konfirmi “sendependecon, memstarecon kaj reciprokan agnoskon de REU kaj REA kiel tutlandaj esperantistaj organizoj”. Ja ankoraŭ en 1989 la gvidantoj de ASE/SEU ne permesis al la aŭtoro de tiuj ĉi linioj aperi sur la kongresa podio, kaj la pledon de Aleksander Korĵenkov por ruslanda asocio en la kongreso post du jaroj (Kolomna, 1991) sekvis kalumnio kaj insultoj en Moskva Gazeto fare de la sovetrespublikaraj gvidantoj. Aliflanke, la aktivuloj de REA devis subpremi sian malŝaton al la movada tendenco formale daŭriginta la agadon de la ŝtate kontrolata sovetieca asocio...

La Komitato de REA proponis al la moskvaj kolegoj kuniĝi en tutlanda esperantista asocio, uzante la organizan sperton de REU. La unuiĝinta asocio funkciu en la sfero de la informado, reprezento kaj lingva politiko, dum la E-Centro en Jekaterinburg transprenu la servojn de REA.


DE NIĴNIJ NOVGOROD AL TJUMENO

La unuiĝo okazis mirinde senstumble. La jarkunvenoj de REA kaj REU kadre de la ruslanda kongreso en Niĵnij Novgorod (nov. 1994) akceptis decidojn pri ĉesigo de la memstara funkciado, kaj la komuna plenkunsido decidis pri la Landa Asocio.

La unuiĝo kreis bonan ŝancon por la esperantista aktivado en Ruslando. Sed la unuigita asocio ne eluzis la ŝancon — en la elektita kvinkapa estraro estis kvar antaŭaj moskvaj funkciuloj de REU kaj nur unu reprezentanto de REA. Tial estis reprenita la heredaĵo de la antaŭaj moskvaj asocioj (ASE, SEU, REU): manko de perspektivo kaj de la koncepto pri la rolo de la asocio, ignoro de la bezonoj de la membroj, kiujn oni alvokas partopreni en kampanjoj, kotizi kaj helpi, reproponante nenion. Ŝajnis forgesita la banala tezo: ne la membroj ekzistas por la asocio, sed la asocio — por membroj.

Ja la averaĝa esperantisto bezonas informojn, sed la estraro de REU ne sekvis la ekzemplon de REA, kies membrokotizo inkludis abonon al RE. Sekve la ĉefa aliĝmotivo falis. Falis ankaŭ la membronombro: nur 79 kotizoj estis rikoltitaj en 1995 — 17% de la laŭliste registritaj 455 unuigitaj membroj.

Stranga estis la financa agado de la asocia estraro, kiu havis nek buĝeton (!), nek kasiston, kaj la asocia kapitalo pro la nekompetenta spez-politiko (aŭ pro manko de tiu) pli ol duoniĝis. La katastrofa membrofalo kaj financa ruiniĝo kronis la unuan jaron de la unuigita REU.


DE TJUMENO AL MOSKVO

La perditajn jaron kaj financon konstatis la sekva konferenco de REU, okazinta kadre de la landa kongreso en Tjumeno (okt. 1995). La konferenco taksis la laboron de la estraro nekontentiga, kaj la asocia prezidanto Gudskov deklaris sian demision jam antaŭ la kongreso. La novaj estraro kaj prezidanto Korĵenkov frontis la krizon, eliri el kiu estis multe pli komplike ol antaŭ unu jaro.

Estis aplikitaj kontraŭkrizaj rimedoj, kiujn projektis la nova prezidanto, utiliginte la sperton de UEA, REA kaj de la E-centroj en Jekaterinburg kaj Krasnojarsk. La tuta restinta mono estis sukcese investita kiel netuŝebla kapitalo, kies interezo ebligis pagi kompenson al la sekretario. Realisma buĝeto akceptiĝis, kaj ĝi estis rigore sekvata. La fondita Bulteno de REU aperadis regule, estis aranĝita kontrakto kun Ruslanda Esperantisto.

Sed la eteco de la asocio ebligis elkriziĝon. La kvanto de la kotizantaj membroj dum 1996 kreskis per triono: de 79 ĝis 105. 17 kluboj aliĝis paginte kotizojn por 224 klubanoj (nur 12 kluboj kaj 182 klubanoj en 1995). Kreskis ankaŭ la asocia financo. Se la prezidanto kaj sekretario ricevus la adresaron de SEU/REU, tiuj nombroj estus pli altaj.

La sukcesoj ebliĝis unuavice dank' al laboro en Jekaterinburg. Bedaŭrinde, la moskvanoj — kvar estraranoj el la sep — ne same aktivis. Tial fiaskis la kampanjo Esperanto lernejen, ne okazis inventaro k.t.p. La moskva aktivado estis alia: kalumniado parola kaj interneta, ultimato, absurda propono voĉdoni pri lingvaj aferoj, eĉ denunco en eksterlanda gazeto, verkita de Aroloviĉ kaj Gudskov. Tio laŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA “estas malhonoriga ne nur al individuoj sed subfosas ankaŭ la internacian reputacion de REU.”

Korĵenkov ne reagis al la provokoj kaj, helpate de la nemetropolaj estraranoj, plu laboris pri la perspektiva programo de REU, buĝeto por 1997, koncepto pri la ruslingva informilo de REU kaj pri evoluigo de la asocia financo. Bedaŭrinde, Aroloviĉ kaj Gudskov, spite al la estrara decido ŝanĝis la asocian statuton, akceptitan en Tjumeno, kaj registris la de ili ŝanĝitan statuton en la justica ministerio sen konsulti kolegojn.

Sed la pozitiva evoluo daŭris: en januaro 1997 REU enkasigis je 40% pli multajn kotizojn ol tiuperiode en 1996. Tio aŭguris belan kreskon de la membronombro kaj financo. Oni esperis, ke la efektivigon de la elkriziga linio, praktikata post Tjumeno, daŭrigos la skipo elektota en Moskvo.


EN MOSKVO KAJ POSTE...

En Moskvo (jan.-feb. 1997) prezidantiĝis dagestanano Junusov, kaj inter la ok aliaj estraranoj troviĝas kvar moskvanoj kaj neniu reprezentanto de Uralo (kie estis plej multaj asociaj membroj en 1996). Ĉu oni havus la saman estraron, se ĉiuj asocianoj, ne nur la konferencanoj venintaj al Moskvo, rajtus voĉdoni poŝte?

La moskva konferenco akceptis la estrar-raportan ĉapitron pri perspektivoj kun du alternativaj ebloj por la asocio: deklari sian malfondon aŭ transformiĝi je federacio de regionaj movadoj. La nova estrara konsisto pensigas, ke la dua solvo ne estas konsiderata.

Malfacilas taksi la nunan laboron, ĉar en la asocia bulteno ne plu aperas listoj de aliĝintoj kaj financaj raportoj, sed evidentas, ke la tjumena elano konsumiĝas: la realisma plano por 1997 — 200 kotizantaj individuoj kaj 20 kluboj (nombroj aprobitaj de la konferenco akceptinta la estraran raporton) — verŝajne ne estas atingitaj. Ne ekaperis la planita ruslingva informilo, kiun antaŭvidis la buĝetprojekto por 1997. Prezidanto Junusov ĉesigis kunlaboron kun la grupo ĉirkaŭ la E-Centro en Jekaterinburg.

Sed, malkiel en la komunisma tempo, la landa asocio ne plu estas la ĉefa elemento de la esperantista vivo en la lando.

Dank' al sendependaj iniciatoj kaj lokaj societoj en Ruslando daŭre aperas internacie valoraj libroj kaj gazetoj. Oni multe vojaĝas helpe de esperanto kaj aliĝas al internaciaj organizoj pere de iliaj ruslandaj perantoj. Ruslandaj artistoj kaj prelegantoj estas oftaj gastoj en alilandaj esperantistaj aranĝoj. Tial estus eraro ĝeneraligi la asertojn pri la asocia krizo al la tuta esperantista aktivado en Ruslando.

Halina Gorecka (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1998. №1 (39).


Al la indekso de la historio