La 88a Japana Esperanto-Kongreso okazis en oktobro kun 590 aliĝintoj, el kiuj ĉeestis 406, en Takarazuka, proksima urbo de la sidejo de KLEG.
Du kongresaj tagoj estis plenplenaj de diversaj programeroj: 30 fakkunsidoj, kunvenoj, prelegoj, arta vespero, bankedo, honorigoj, ktp. La kongreso estis malfermita al la publiko, kaj la organizantaro klopodis altiri atenton de ekster Esperantujo: invitis amatoran koruson, kiu kantis kelkajn kantojn en Esperanto, kaj s-inon Yonezawa Fumiko [jonezaŭa humiko] kiel gastopreleganton. Ŝi estas famekonata fizikisto, por kiu nia lingvo estis “edzoperanto”. Ankaŭ s-ino Teresa Nemere el Pollando prelegis kun interpreto al neesperantistoj pri praktika utileco de Esperanto. Neanoncita provizora ero estis podia diskuto “La teroro al Usono kaj la reago de Usono”, kiu montris, ke la lingvo Esperanto estas fakte vivanta, kaj eldiritaj opinioj pri la plej aktuala afero donis al la aŭskultantoj vidpunktojn de alilandaj civitanoj, kiajn oni malofte legas en amaskomunikiloj. Ankaŭ pli ol dek alilandaj partoprenantoj donis internaciecon al la kongreso.
Cetere, ĵus antaŭ la kongreso la japana poŝto eldonis poŝtkarton kun reklamo de Japana Esperanto-Instituto (JEI) je la kosto de esperantistoj, de kiuj JEI sukcesis kolekti sufiĉe da mono, kaj loka poŝtoficejo uzis memorigan stampon por la kongreso.
Krom la tutlanda kongreso, ĉiu el sep regionaj ligoj okazigis siajn kongresojn kun sume 610 aliĝintoj. KLEG jubileis sian 50an jariĝon okaze de la kongreso kaj en sia prelego s-ro Takeuti Yosikazu [takeuĉi joŝikazu] skizis ĝian historion kaj emfazis la meritojn de ĝia movado.
Ne nur kongresoj, sed ankaŭ “kunloĝadoj” aŭ intensivaj kursaroj okazis ĉiusezone en diversaj lokoj. Kelkaj el ili havis pli-malpli 50 partoprenantojn, sed la nombroj falis jaro post jaro kompare kun tiuj dum la pasinta jardeko, kaj nun organizantoj cerbumas, kiel reakiri iaman prosperon de “kunloĝado”, kiu siatempe ofte allogis pli ol centon da junaj samideanoj. Jarfine Zamenhofa festo okazis en pli ol tridek urboj.
Jarkomence en Tokio okazis publika simpozio pri lingvaj problemoj kun partopreno de universitataj studantoj pri lingvaj rajtoj. Kaj jarfine JEI okazigis publikan prelegon de s-ro Probal Daŝgupto pri “La angla lingvo en Barato: kia socia pozicio?” kun japanlingva interpreto.
En kelkaj universitatoj okazis kursoj de/pri Esperanto: s-ro Tani Hiroyuki en fremdlingvaj universitatoj de Oosaka kaj Kobe kaj ankaŭ ŝtata univ. de Yamaguti [jamaguĉi], s-ro Tabata Yosiyuki [joŝijuki] en ŝtata univ. de Kyŭsyŭ [kjuuŝuu], ktp.
La korespondaj kursoj, elementa kaj meza, de s-ro Huzimaki Ken'iti [keniĉi] plu allogas lernemulojn, kaj jarfine la tuta nombro de la aliĝintoj preskaŭ atingis 800, el kiuj ĉirkaŭ 100 dum la pasinta jaro, kaj notinde estas, ke el liaj kursanoj kreskas ne malmulte da novaj kapablaj samideanoj.
TTT-ejoj de esperanto-organizaĵoj, kiel JEI, KLEG, kaj ankaŭ de multaj individuoj daŭre donas al ne malmulte da retanoj okazon trovi kaj memlerni Esperanton. Funkcias ankaŭ retbultenoj, retgazetoj kaj retgrupoj de esperantistoj. Kaj nun inter japanaj esperantistoj, cetere geografie izolitaj de la kontinentoj, komputilo kaj la interreto estas nemankeblaj iloj de komunikado kaj aktivado.
Ankaŭ alilandaj esperantistoj loĝantaj en Japanio diversmaniere partoprenas nian movadon kaj faras sian kontribuon. Ni mencias kelkajn el ili: s-ro Ulrich Lins el Germanio, s-ro Hylco Miedema el Nederlando, s-ino Dianne Lukes el Aŭstralio, s-ro Baldur Ragnarsson el Islando, s-ro Sergej Anikeev el Rusio.
Inter vizitantoj el eksterlando ni menciu interalie s-ron Jan Duda, ĉeĥa violonisto, kiu kun Ĉeĥa Nacia Simfonia Orkestro faris turneon en pli ol 20 urboj tra Japanio, kaj lian kolegaron surprizis la fenomeno, ke preskaŭ en ĉiu urbo japanoj venis lin renkonti.
Kaj iom pri la eldona aktivado.
La libro La Flambirdo de Tezuka Osamu, tradukita de s-ro Konisi Gaku kaj eldonita de Japana Esperanta Librokooperativo (JELK, la librofako de KLEG), vekis intereson de la publiko kaj multaj tagĵurnaloj vaste informis pri la unua esperantaĵo de la majstro de “manga” (bildrakonto). JELK eldonis ankaŭ japanlingvan esearon Kiel ekzerci sin en la konversacio de Esperanto. Ĝi estas kolekto de praktikaj konsiloj de 40 personoj, kiuj rakontis respektive sian metodon progresigi parolkapablon.
Jarkomence, JEI eldonis 400-paĝan japanlingvan gvidilon de la gramatiko, Manpleno da Esperanta gramatiko, verkitan de s-ro Huzimaki Ken'iti. Ĝi estas reviziita dua eldono de Elementa Gramatiko de Esperanto de la sama aŭtoro, eldonita en 1993. JEI produktis kompakt-diskon de Elementa lernolibro de Esperanto de s-ro Huzimaki, en kiu s-ino Mayagmar Altantsetseg el Mongolio kaj s-ro Klivo Lendon el Kanado voĉlegis la frazojn el ĝia dua eldono en 2000, kiu same ampleksis 400 paĝojn.
Libroteko Tokio aldonis du novaĵojn al sia katalogo: la 4an volumon de la serio Raportoj el Japanio de s-ro Hori Yasuo kaj Pri mia PVZ-ado. La dua estas japanlingva esearo de s-ro ludovikito pri la historio de lia Plena Verkaro de L.L.Zamenhof (PVZ). La aŭtoro nun publikadas ĝian esperantan version en La Revuo Orienta, la monata organo de JEI.
Nagoja Esperanto-Centro produktis 3-voluman kompakt-diskaron: Zamenhofaj Paroladoj deklamitaj de s-ro Kawanisi Teturo.
Mine Yositaka
Redaktoro de La Movado
La Ondo de Esperanto. 2002. № 3 (89)