Demando: Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo?
Respondo: Mirigis. Mi ja konas la meritojn de la du kunelektitoj, sed mi mem ĉefe nur helpis realigi kelkajn iniciatojn proponitajn de aliuloj.
Demando: La internacia elektantaro atribuis al vi la laŭrojn pro tri “meritoj”. La unua estas Bja-listo. Per kio ĝi distingiĝas de la aliaj listoj?
Respondo: Ekzistas nuntempe tiom da diversaj retdiskutejoj Esperantaj, ke mi ne kapablas kompari ĉiujn nek diri, ĉu Bja-listo estas iel speciala. Sed kiam ĝi estis lanĉata, mi jam havis spertojn pri la administrado de la listo DENASK-L, kiu estas diskutejo pri “Esperanto kiel hejma kaj denaska lingvo”, kaj tiu listo plu estas mia plej kara “infano” en la reto. Almenaŭ mi lernis eviti kelkajn danĝerojn de novaj diskutejoj.
Demando: Cetere, en Bja-listo ne mankas diversaj opinioj, sed mankas klaĉuloj kaj insultantoj, kiuj kotas preskaŭ ĉiujn listojn en Esperantujo, inkluzive de la Akademia listo. Kiel tio estas atingita?
Respondo: Mi rigardas min mem kiel la prezidanton de kunveno, kiu devas observi la tagordon kaj kelkajn regulojn de interhoma konduto. Tial mi kelkfoje devas ĉesigi tro longan aŭ eksterteman diskuton pri iu temo aŭ, en vere ekstrema kazo, eksigi listanon, kiu ne subiĝas al tia prezidado.
Demando: La dua emfazo koncernas la okazigon de seminario pri la Manifesto de Rauma. Kiel vi taksas la signifon de la dokumento, kiun vi kuniniciatis?
Respondo: Ĝia pozitiva signifo estis, ke ĝi kuraĝigis Esperant-lingvanojn mem pripensi sian personan rilaton al la lingvo. La Manifesto deklaris (fakte, ne tre originale), ke en Esperanto estas ankaŭ multaj aliaj valoroj, ekzemple kulturaj, ol la nura socia movado proponi ĝin por la praktika uzo en la tuta mondo. Enestis tamen ankaŭ eraroj, ekzemple ĝi subtaksis la forton de la anglalingva komerca kulturo.
Demando: Sed en Esperantujo estas grupo, kiu provis kvazaŭ monopoligi la ideojn de Rauma per la fondo de “raŭmismo”. Kio estas la diferenco inter la Manifesto kaj “raŭmismo”.
Respondo: La Manifesto estis konkreta historia dokumento, verkita en konkreta historia situacio. La nuntempa “raŭmismo” reinterpretas ĝin por siaj propraj celoj, kiujn mi malfacile povas ligi al tio, pri kio ni parolis en Rauma en 1980. La Manifesto estas uzata de la “raŭmistoj” kiel fetiĉo, kiun nur ili posedas.
Demando: Hejma vortaro fariĝis furoraĵo, kaj la unua eldono tre rapide elĉerpiĝis. Ĉu surprizis vin tia debito de la “vortareto de hejmaĵoj”, kiun vi redaktis?
Respondo: Mi sciis, ke la bezono estis granda — nur tio konvinkis min lasi aperi vortaron, kiun mi neniel povas nomi preta. Mi esperas, ke mi iam havos tempon redakti pli bonan duan eldonon.
Demando: Ĉu la tiel granda esperantista agado malhelpas al via profesia laboro aŭ vi iel sukcesas utiligi profesie Esperanton?
Respondo: … aŭ ĉu ĝi malhelpas en mia familia vivo? Fakte mia plej grava Esperanta tasko estas paroli la lingvon kun miaj tri infanoj, kiuj estas denaskaj Esperant-lingvanoj, kaj pri tiu prioritato mi devas de tempo al tempo rememorigi min. Rilate mian profesian laboron — jes, certe mi povus produkti pli da sciencaj esploroj, se mi ne okupiĝus pri Esperanto. Mi havus tempon lerni paroli pli bone pli multajn slavajn lingvojn. Sed aliflanke, Esperanto direktis miajn esplorojn al novaj temoj, ekzemple lingvaj rajtoj kaj lingva diverseco en la mondo.
Demando: Kion vi pensas pri la idea evoluo de la Esperanto-movado komence de la nova jarcento?
Respondo: Principe ĉio estas en ordo, se la esperantistoj ankaŭ mem konos ekzemple la Manifeston de Prago. Sed mi timas, ke en kelkaj aferoj nia movado perdis sian kapablon renoviĝi. Ekzemple, ni parolas pri tutmondeco, sed preskaŭ ne havas rilatojn kun iuj grandaj kultursferoj, precipe la islama, kie Esperanto ĝis nun malmulte disvastiĝis. Ni ofte ne konas la minoritatajn lingvojn de niaj propraj landoj, nek la rajtojn de iliaj parolantoj aŭ la mankon de tiuj rajtoj. Kaj la gvidado de la movado plu estas en la manoj de viroj tiom, ke tio jam aspektas anakronismo en la nuna mondo.
Demando: Fine, du tradiciaj demandoj. Kiu(j), laŭ via opinio, meritas esti nomita(j) la Esperantisto(j) de la jaroj 1990aj?
Respondo: Multaj meritus… sed mi deziras speciale mencii Floréal Martorell, kiu per siaj disko-eldonoj kaj subteno al bandoj disvastigis nian kulturon al tute nova dimensio.
Demando: … kaj kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?
Respondo: Nova Esperanta Krestomatio de William Auld; Tien de Johán Valano; kaj La ŝtona urbo de Anna Löwenstein. Ĉiu el ili meritas relegon pli ol unufojan.
La Ondo de Esperanto. 2001. № 3 (77)