Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Niaj jubileoj kaj datrevenoj en 2004

1834 (Antaŭ 170 jaroj). Naskiĝis Leopold Einstein.

1839 (Antaŭ 165 jaroj). Naskiĝis Emile Javal, Hippolyte Sébert, Wilhelm Heinrich Trompeter.

1844 (Antaŭ 160 jaroj). Naskiĝis Marie Hankel.

1854 (Antaŭ 150 jaroj). Naskiĝis Henri Vallienne.

1859 (Antaŭ 145 jaroj). Naskiĝis L.L.Zamenhof.

1864 (Antaŭ 140 jaroj). Naskiĝis Heinrich August Luyken kaj Stanislav Schulhof.

1879 (Antaŭ 125 jaroj). Naskiĝis Eŭgeno Lanti kaj Georgij Davidov.

1889 (Antaŭ 115 jaroj). Naskiĝis Edmond Privat. Aperis Princino Mary de Lermontov (de Wahl) kaj La gefratoj de Goeto (Grabowski). Ekaperis La Esperantisto.

1894 (Antaŭ 110 jaroj). Naskiĝis Raymond Schwartz kaj Paŭlo Balkányi. Aperis Hamleto de Ŝekspiro en la Zamenhofa traduko. Voĉdonado pri lingvaj reformoj en Esperanto.

1899 (Antaŭ 105 jaroj). Naskiĝis Stellan Engholm kaj Franz Jonas. La unua geedziĝo inter diversnaciaj esperantistoj (Valdemar Langlet kaj Signe Blomberg).

1904 (Antaŭ 100 jaroj). La unua internacia Esperanto-renkontiĝo en Calais kaj Dover, en kiu la verda stelo estis proponita kiel la simbolo de Esperanto. Naskiĝis Bakin, Jevgenij Bokarev, John Sharp Dinwoodie, Raymond Fiquet, Lidja Zamenhof. Fondiĝis Presa Esperanto-Societo kaj Brita Esperanto-Asocio. Ekaperis brajla revuo Esperanta Ligilo.

1909 (Antaŭ 95 jaroj). Naskiĝis Nikola Aleksiev, Ivo Lapenna, Reto Rossetti. Fondiĝis Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. Aperis Plena vortaro de Boirac kaj Patroj kaj filoj de Turgenev (Kabe). Ekaperis La Ondo de Esperanto.

1914 (Antaŭ 90 jaroj). Naskiĝis Juan Régulo Perez. Forpasis Louis Couturat. Ekaperis Esperantista Vegetarano.

1919 (Antaŭ 85 jaroj). Naskiĝis Fernando de Diego. Fondiĝis Japana Esperanto-Instituto, Litova Esperanto-Asocio. Ekaperis Esperantista Laboristo, Bulgara Esperantisto.

1924 (Antaŭ 80 jaroj). Naskiĝis William Auld, Marjorie Boulton, John Francis, Grégoire Maertens, István Szerdahelyi. Esperanto akceptita kiel “klara lingvo” en telegrafio. Edmond Privat iĝis prezidanto de UEA. Ekaperis Sennaciulo.

1929 (Antaŭ 75 jaroj). Naskiĝis Ada Fighiera-Sikorska kaj Yamasaki Seikô. Deklaracio pri neŭtraleco (21a UK, Budapeŝto). Inaŭguro de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Aperis Originala verkaro de Zamenhof, Bibliografio de Internacia Lingvo de Stojan kaj Prologo de Miĥalski.

1934 (Antaŭ 70 jaroj). Naskiĝis Konisi Gaku. Aperis Enciklopedio de Esperanto kaj Dek du poetoj.

1939 (Antaŭ 65 jaroj). Naskiĝis Nicolino Rossi, Humphrey Tonkin kaj John Wells. Aperis Duonvoĉe de Georgo Maŭra. Esperanto en La granda diktatoro kun Charlie Chaplin.

1949 (Antaŭ 55 jaroj). Fondiĝis Esperanto-Ligo de Israelo kaj ILEI. Naskiĝis Giorgio Silfer kaj Sergio Pokrovskij. La plej granda kongreso de SAT (Parizo, 1325 pers.). Ekaperis Scienca Revuo. Ĉesis Literatura Mondo.

1954 (Antaŭ 50 jaroj). Rezolucio de UNESCO pri Esperanto (Montevideo). Interzona Esperanto-renkontiĝo en Berlin, organizita de GEJ. Ivo Lapenna iĝis ĝenerala sekretario de UEA.

1959 (Antaŭ 45 jaroj). Festado de la centjariĝo de Zamenhof. Rekomenco de Esperanto-elsendoj el Varsovio. Forpasis Nikolao Kurzens kaj Kazimierz Bein (Kabe). Aperis Lingvo kaj vivo de Waringhien.

1964 (Antaŭ 40 jaroj). Aperis 33 rakontoj kaj Kalevala. Ivo Lapenna iĝis prezidanto de UEA.

1969 (Antaŭ 35 jaroj). Fondiĝis Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj literatura rondo La Patrolo. Aperis Doktoro kaj lingvo Esperanto de Holzhaus. Deklaracio de Tyresö.

1974 (Antaŭ 30 jaroj). Aperis Esperanto en perspektivo, Esperanto-rusa vortaro de Bokarev. Skismo en UEA konata kiel la “Hamburga Puĉo”. Forpasis Franz Jonas kaj Sándor Szathmári.

1979 (Antaŭ 25 jaroj). Fondiĝis Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE) k Kuba Esperanto-Asocio. Ekaperis GEJ-gazeto. Forpasis Andreo Cseh.

1984 (Antaŭ 20 jaroj). Varsovia simpozio “Strategiaj demandoj de la Esperanto-Komunumo”. Ekaperis almanako Sezonoj. Forpasis Clelia Conterno Guglielminetti.

1989 (Antaŭ 15 jaroj). Surbaze de ASE refondiĝis Sovetrespublikara Esperantista Unio. Aperis La bona lingvo de Claude Piron kaj Trezoro: la Esperanta novelarto. Mila numero de revuo Esperanto. Forpasis Miyamoto Masao.

1994 (Antaŭ 10 jaroj). Johano Paŭlo II komencas eldiri siajn Paskajn kaj Kristnaskajn bondezirojn en Esperanto. En Niĵnij Novgorod unuiĝis Ruslanda Esperanto-Asocio kaj Rusia Esperantista Unio. Esperantisto Reinhard Selten ricevis Nobel-premion. Forpasis Reto Rossetti kaj Emilija Lapenna.

1999 (Antaŭ 5) jaroj. Startis projektoj Indiĝenaj Dialogoj kaj Agado Espero. Aperis kritikaj studoj Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045? de Tazio Carlevaro kaj Esperanto sen mitoj de Ziko Sikosek.

La Ondo de Esperanto. 2004. № 1 (111).


Al la indekso pri la historio | Al la ĉefa enirpaĝo