Homo forta, kvindekjara, ĝentila gesto, sofo, unua demando en Esperanto:
“Ĉu mi povas paroli al vi Esperante, sinjoro Kabe?”
Lia respondo en pola lingvo: “Bone, demandu Esperante, tamen mi respondos
pole, ĉar mi jam longe ne parolis Esperante kaj eble kelkfoje estus malfacile
por mi…”
Do ni parolas pole, kaj poste ofte interplektas Esperantajn vortojn, aŭ frazojn. Sinjoro Kabe ankoraŭ ne forgesis la lingvon…
“Intervjuo?” li diras iom mirigite. “Ĉu estas ia senco en tio, skribi pri homo, kiu iam estis fervora Esperantisto kaj hodiaŭ tute forlasis la movadon? Ĉu vi opinias ke tio estos bona legaĵo por viaj legantoj?”
“Sed sinjoro doktoro, kvankam vi ne estas plu inter ni, restas via nomo, viaj verkoj. Vi estas historia figuro: kiu jam ne vivas, kaj ni ĉiuj — precipe la literaturistoj — bedaŭras tion”.
Post tiaj enkondukaj vortoj ni komencas interbabili. La teruraĵoj estas tute malveraj. Li estas tre afabla, samideana, ni diskutas pri lingvaj problemoj dum du horoj, la fulmoj plu zigzagas, la tondro krakas, la pluvo torentas. Junulo, reprezentanto de la postmilita movado, kaj maljunulo, eksbatalanto kaj eminentulo, sidas unu kontraŭ la alia. Kaj jen, jen mi sentas tute strange la eksterordinarecon de la momento: tra la ĉambro blovas la spirito de la jaro 1910!..
“Dum sep jaroj mi estis Esperantisto (1903–1910) kaj kvar kongresojn Boulogne s. M., Cambridge, Genève, Dresden mi ĉeestis kaj laboris dum 4-5 horoj ĉiutage por Esperanto ekster mia profesia okupo. La “Faraono”-n mi tradukis dum duona jaro, komparante la polan originalon kun la franca traduko. Komence mi pripensis ĉu traduki “Quo vadis”, sed la “Faraono” estis pli facile tradukebla. Kiam mi tradukadis, mi tradukadis seninterrompe, forlasante kaj krucsignante malfacilajn frazojn aŭ esprimojn. Ilin mi poste speciale esploris helpante min per germana, rusa kaj franca vortaroj. Sed venu kun mi, sinjoro, tuj mi montros al vi interesan restaĵon el miaj Esperantistaj tempoj…”
Ni transiras en lian laborejon. Mi estas scivola kaj ĉirkaŭrigardas. Li haltis antaŭ la skribtablo kaj diras: “Jen mia eltrovaĵo! Tiu ĉi skribtablo jam kvarfoje estas alikonstruita laŭ mia deziro, meze la maŝino, ambaŭflanke specialaj klapoj por vortaroj kaj tradukaĵoj, la tutaĵo estas kunmetebla. Tre sprita kaj bela, ĉu ne? Iu amiko iam skribis noveleton pri tiu ĉi mia skribtablo — la Esperantisto Krukowski — kaj priskribis la ĉagrenojn de la lignaĵisto, kiu devis fabriki tian kuriozan skribtablon. La historio finiĝas en frenezulejo… bedaŭrinde mi perdis la manuskripton…”
Mi volas fari kelkajn demandojn al li, sed li vigle plurakontas. Ofte li perdiĝas en detalojn, jen pri la stilo pri sia propra vidpunkto koncerne la malperfektecon de Esperanto, jen pri personaj travivaĵoj.
“Por havi bonan stilon, nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn, al si malparencajn. Kial ekzemple ni havis inter la slavoj tiom da bonaj stilistoj? Ĉar ili ĉiuj scias minimume du lingvojn! Mian simplan stilon mi multe dankas al mia rusa instruisto, kiu ne toleris du akcesorajn frazojn sinsekve. Li estis terure pedanta, sed li sukcesis alproprigi al mi facilan stilon kaj simplan esprimmanieron. Ekzemple mi evitadis en miaj verkoj laŭeble la kunmetitajn formojn estas -inta, estis -inta, kaj uzis simplan -is. La tradukado de bonstilaj literaturaĵoj, precipe polaj, formis la lingvon Esperantan —”
“Kaj la originala verkado?”
“Mi kredas ke la lingvo profitas pli multe per tradukado ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos “eltiri” sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple ellasos aŭ aliajn donos… sed—” li interrompas sin, “kiel ĉio ĉi povus vin interesi? Mi ne estas plu Esperantisto, tion vi nepre akcentu en via intervjuo, eĉ mi havas ideojn tute nefavorajn al Esperanto, tamen mi ne volas malkuraĝigi vin per miaj paroloj: batalu por via afero!”
El mia buŝo volas elflugi cent demandoj. Kial tiu ĉi afabla sinjoro, kiu senĉese rakontadas al mi pri la glora kaj samtempe malfacila pasinteco de la lingva suĉinfano Esperanto, kial li, la patro de la esperanta stilo, li, de kies lipoj ni lernadis uzi la lingvon, diable — fulmtondre — kial li ne estas plu inter ni…???
Ĉar — jes — tion precize li diris! — ĉar laŭ lia opinio Esperanto ne progresas…!
Hoho! Tiu ĉi sinjoro Kabe, kiu estas tia meritplena veterano el la taĉmento 1903, malgraŭ sia absoluta izoleco eksentas de tempo al tempo la “verdan blovon” de la nuntempo. Jen iu gazeteto, libreto ekflugas sur lian skribtablon. Li scias ekzemple, ke nun mortis nia kara Prof. Cart kaj… kaj… sed tio restu sekreto!.. en la jaro 1927 li ekturnas la butonon de sia radioaparato! Liajn orelojn atingas la voĉoj de la Esperantistoj kunvenintaj dum la Varsovia Postkongreso en la Urba Salono, dissendataj de la Varsovia stacio!
“Kvazaŭ mi estus denove en Esperantujo…” li rakontas. “Ili restis la samaj, kvazaŭ mi forlasus hieraŭ Esperanton, nenio ŝanĝiĝis, ili parolas, paroladas, paroladas ĉiam la samon, ĉiam la samon… Kompreneble estis ja kelkaj, kiuj parolis kun senco kaj sciis paroladi…”
Li mantuŝas sian buŝon kaj mentonon kvazaŭ enpense kaj diras: “La Esperantistoj, jes, ili havas multajn mankojn. Antaŭ ĉio ili ne scias sian lingvon! Ili tiel malbone parolis! (ekzemple, sur ŝipo sur Ĝeneva lago), ke mi petis paroli al mi en nacia lingvo kaj mi respondos Esperante. Mi memoras dum iu universala kongreso diversajn paroladetojn. Ĉiu pledis per sia profesio: do pastro, ke Esperanto estas nepre necesa por pastroj, oficiro ke por oficiroj, komercisto ke komercistoj lernu Esperanton ktp. kaj poste mi parolis: Mi opinias ke Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem!.. kion kvitancis la kongreso per granda aplaŭdo”.
Sinjoro Kabe estas tiel diskreta ne demandi min pri la hodiaŭa stato koncerne la perfektecon de niaj karaj samideanoj. Ho, tiuj “verduloj”! Kabe komencas rakonti pri la strangeco de la tipoj, kiaj amase svarmas en nia movado. Sed poste li denove interrompas.
“Sed kial mi rakontu al vi tiajn malkuraĝigajn aferojn? Mi ja estas ne plu Esperantisto, eĉ kontraŭulo via! Tamen, kara sinjoro, mi ne volas malhelpi la Esperantistojn: batalu por via afero!” li diras kun ĝentila gesto.
Iam venos, li pensas, nova geniulo, kiu kreos la veran solvon de la lingvo-problemo. Esperanto ja ne estas tiu ĉi solvo. Eble ĝi — tiu mistera plej logika kaj internacia lingvo — venos baldaŭ, eble post 100 jaroj, ĉu li scias? Sed Esperanto…
Tamen, ne malkuraĝiĝu, diras la kontraŭulo Kabe en la jaro 1931, batalu por via afero, Esperantistoj!..
Kaj… Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem! — li diris en la jaro 1906!..
Dum la pluvo torente fluas, fulmoj de tempo al tempo heligas la krepuskan ĉambron, ni parolas pri la malnovaj pioniroj. La Majstro…
“Jes, se oni prenas la unuan broŝureton de Zamenhof, kaj trafoliumas ĝin, oni konstatas facile, kiom da laborego kaj talento de plej diversaj stilistoj estis necesa por krei la lingvon envere. Zamenhof toleris ĉiujn disputojn pri lingvaj demandoj… cetere laŭ mia opinio la tuta lingvo por li estis nur rimedo. Por Zamenhof — kaj mi tre bone lin konis — ĉiam estis grava nur la ideo, tiu lia homaranismo. Ĉion alian li toleris, ĉar li devis… Kiel stilisto li estis bonega, ĉar li havis lingvon eksterordinare simplan…”
“Kaj Grabowski?”
“Mi konis lin bonege. Li havis tiun mankon, ke ĉio kio estis skribita, estis por li sankta. Se li ekzemple pli poste konstatis, ke ĝi estis malbona aŭ erara, li ne povis decidiĝi ŝanĝi ĝin…”
“Kaj vi jam ne ĝisvivis la tradukon de Pan Tadeusz?”
“Ne, tiam mi ne estis plu Esperantisto, tamen mi ricevis la libron kaj havas ĝin. Grabowski ĉiam havis jam la ideon, traduki sian amatan Sinjoron Tadeon. Tio estis ja freneza laboro, des pli ke Grabowski treege fajlis kaj tre precize tradukis, ĉiun vorton pripensis…”
“Kion vi pensas ĝenerale pri la Esperantaj poetoj? Mi bedaŭras ekzemple ke vi ne konas niajn nunajn hungarajn poetojn—”
“La poetoj?” ekparolas Kabe tre vigle. “La poetoj — mi nun parolas de via Esperanta vidpunkto — tio estas danĝeraj homoj por la lingvo — tre danĝeraj! Ili permesas al si plej diversajn formojn, kiuj ne sekvas ofte ĝustajn regulojn de la gramatiko. Ĉu oni ne povas verki senerare?”
“Mi ne konsentas”, mi diras, “mi ne trovis en la nuna poezio tiajn erarojn, pri kiuj vi parolas—”
“Sed tio ĉi estas ja tute komprenebla, ke la poetoj povas permesi al si diversajn «liberecojn»…”
Kaj post mallonga paŭzo de pripenso li aldonas: “Ĉu vi scias, sinjoro, se mi estus tia via komisaro, mi entute malpermesus tiujn poetojn!..”
Mi ne scias, ĉu li diras tion ŝerce aŭ serioze. Mi rakontas al li pri la hodiaŭa Esperanta literaturo. La lingvo progresis de la jaro 1910. La libro de la jaro 1931 estas skribita en alia evoluinta lingvo. Volonte li akceptos min denove, volonte li orientiĝos en la lingvo de la nuntempo kaj tralegos iun originalan novan verkon kun plezuro…
“Ho, Kabe, Kabe, Kabe! Ni lernis de vi lernantknabe kuiri en la stilretorto! Kaj nun vi miros gape, strabe pri nuna Esperanta vorto!” mi murmuras paŝante malsupren la ŝtuparon. La duhora diskutado pri lingvaj demandoj, kiujn mi bedaŭrinde ne povas ĉi tie citi, ankoraŭ zumas en miaj oreloj!
Li — tion mi sentas en mia subkonscio — ne revenos plu al ni. Eble kiam Esperanto eksonos en ĉiuj lernejoj, kiam Ligo de Nacioj diskutos nur en Esperanto, ĉu mi scias?..
Mi nenion scias. Mi nur scias, ke la torenta pluvo malsekigas min ĝishaŭte en tiu ĉi memorinda vespero, kiam mi havis la aŭdace-pekan ideon intervjui lin, tiun unikan eminentulon, kiu restis mortkuŝanta sur la verda batalkampo!..
La tekston skanis kaj enretigis Aleksander Korĵenkov, kiu korektis kelkajn evidentajn miskompostaĵojn. Kontrollegis Halina Gorecka.