Post konciza enkonduko de Aleksander Korĵenkov, estis voĉlegitaj de Marian Zdankowski kaj Halina Gorecka kvar korespondaj kontribuaĵoj, kiujn laŭ peto de la organizantoj sendis: prezidanto de UEA Renato Corsetti; unu el la demisiintoj, eksredaktoro de Esperanto István Ertl, konata raŭmisto Giorgio Silfer, kaj prezidanto de la Plenumkomitato de SAT Jakvo Schram.
Fine aŭskultantoj diris siajn opiniojn pri UEA kaj pri kelkaj ideoj, kiujn ilin aŭdis. Ĉiuj tekstoj aperis en la speciala kongres-sezona kajero de La Ondo de Esperanto.
Oni rajtas publikigi, plene aŭ fragmente, la subajn tekstojn kun nepra indiko de la fonto: La Ondo de Esperanto. 2003, № 8–9.
Kunlige kun tio tiuj profetoj diras: ni uzu nun niajn tutajn havaĵojn, ĉar ĝuste estas nun aŭ neniam, ke Esperanto triumfos. Ni uzu nun nian kapitalon. La estonteco ne gravas.
Mi mem emas pensi, ke la estonteco ja gravas, kaj ke ni devas teni niajn kapablojn agi en ordo ankaŭ en la estonteco. Kiel ŝatis diri la eksa Ĝenerala Direktoro de UEA: ni respondecas ne nur al ni mem, sed ankaŭ al la estontaj generacioj de esperantistoj. Ni, nun estas ree mi, kiu parolas, ne rajtas foruzi nun nian kapitalon por planoj neklaraj kaj necertaj.
Kial ĉi tio rilatas al la temo de ĉi tiu kunveno? Ĝi rilatas, ĉar pluraj el la demisioj, pri kiuj vi legis, kaj pluraj el la malkontentoj, pri kiuj vi ne legis, baziĝas ĝuste je tio: UEA ne volas uzi sian kapitalon por fari tion aŭ alion.
Laŭ mi simple ni ne rajtas detrui nin mem, kiel la tiama UEA faris komence de la 1920aj jaroj. Cetere UEA kaj ĝenerale Esperanto, laŭ mi, estas io al kiu oni donas ne de kiu oni prenas.
— la homoj, kiuj abunde kaj ĉiam pli lernas rete, ne sentas lojalecon al lokaj grupoj, landaj asocioj aŭ UEA. Se temus nur pri misadministrado de UEA, kial la brita, germana, franca, itala … Asocioj perdas membrojn? La fenomeno estas tre pli ĝenerala kaj profunda ol oni emas prezenti ĝin. Mi neas, simple, ke la koloro de la kovrilo de la Jarlibro aŭ la reguleco de la revuo (cetere tre pli regula nun) havas ion por fari kun la membronombro. Kunlige kun tio oni devas trovi novan manieron atingi esperantistojn kaj igi ilin “pagi” por servoj. La tuta malnova koncepto pri landaj perantoj, kolektado de kotizoj, ktp. estas en krizo. Kompreneble oni ne forigu ilin en unu tago, sed oni komencu pensi pri la estonteco (vidu postan sekcion).
— la homoj ekster la ekonomie fortaj landoj simple ne povas pagi niajn servojn. Eble ili membriĝus, eble ili legus niajn librojn kaj revuojn, sed ili simple ne povas pagi. Ni, en Roterdamo, proponas niajn varojn nur al homoj el tiuj landoj. Neniu ĝis nun volis agnoski ke ekonomiaj kurtenoj povas esti pli rezistaj eĉ ol feraj kurtenoj. Cetere en la ekonomie fortaj landoj la tradiciaj movadanoj maljuniĝas kaj mortas. Tio estas io natura kaj neeskapebla. El la ekonomia vidpunkto por UEA kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj en tio estas ankaŭ avantaĝoj pro la heredaĵoj, sed en la longa daŭro tio ne sufiĉas por ekvilibrigi enspezojn kaj elspezojn.
— tria granda kaj pli ĝenerala problemo estas la rolo de la angla nun. Ni troviĝas en la usona imperio (vi rajtas pensi, ke ĝi estas la “usona libereco-paradizo” aŭ io simila, la esenco ne ŝanĝiĝas). En tiu imperio, kiu emas iĝi tutmonda, la lingvo de la gvidantoj emas iĝi la lingvo de ĉiuj. Jam Ibn Khaldun en la araba mezepoko komprenis, ke “la venkito ĉiam volas simili al la venkinto”. Vi komprenas, ke realistoj, real-politikistoj, emas eĉ eviti paroli pri Esperanto, unu el tiuj utopioj pri justeco kaj samrajteco, kiuj ne havas civitanecajn rajtojn en ĉi tiu mondo, en kiu la merkato, la fortuloj regas. Mi ne estas nun donanta mian valorjuĝon, mi estas nur rakontanta faktojn, pri kiuj povas konsenti kaj tiuj, kiuj ŝategas Usonon, kaj tiuj, kiuj malŝategas ĝin.
Unu el la ĉefaj eraroj de kelkaj eŭropaj esperantistoj estas, laŭ mi, ke ili pensas, ke oni povas disvastigi Esperanton en Grekujo sen grekaj esperantistoj (aŭ, ke ĉiukaze grekaj esperantistoj ne gravas por la venkoj en Bruselo, sufiĉas havi oficiston tie).
— Pri la ekonomia aspekto, la falo de la membronombro, ktp. mi ĉiam pensis, ke oni devas rigorege defendi la nun ekzistantan kapitalon kaj klopodi pligrandigi ĝin, ĉar nur tio donas la bazon por agado en la estonteco, kiam oni apenaŭ havos membrojn. Tio ne ŝajnus blago. Mi jes antaŭvidas, ke se ŝanĝiĝas la socia klimato (efikeco, merkato, malidealoj, ktp.), malpli kaj malpli da homoj volos aliĝi nur por subteni la ideon. Tiam ni havos nur klientojn kaj samopiniantojn, kiuj eventuale pagos por agadoj, kiuj interesas ilin, sed ne por la strukturaj elspezoj. Sekve la agadoj de UEA devas transformiĝi al speco de unuoj, kunordigitaj sed sendependaj, kiuj kapablas resti en la merkato, en Esperantujo kaj vivi per tio, kion ili produktas. Unuaj ideoj pri tio komencas aperi inter komitatanoj, sed estas tro frue por detaligi ion. La strukturaj elspezoj, en tiu kadro, devas esti pagataj de la kapitala rento.
Certe iam devos ekzisti iu parto de UEA en Bangladeŝo aŭ ie tie, kiu povas produkti je kostoj akcepteblaj por homoj en similaj landoj, aŭ simple oni devas veni kun pli originala penso por solvi la problemon. Ideoj estas bonvenaj.
Ĉio cetera, la malfruo de la jarlibro aŭ la krucvortenigmo en la revuo estas malpli gravaj aferoj.
Ho, kiel naiva mi estis! Unue, dum la resto de mia oficista periodo tamen ne eblis por mi ĉion malkaŝe diri, ĉar… mi ankoraŭ estis oficisto, submetita al ia minimumo da lojalo. (Parentezege: nome de tia lojalo, nuntempe Corsetti bremsas la esprimliberon de la Brusela Komunikadcentro, kiun financas plejparte UEA.) Due, mi devis kompreni ke multaj — ĉu plej multaj? — esperantistoj timas konfliktojn, timas kompromiton al la varmeco de la familia rondo. “Paco, harmonio kaj kunlaboro je ĉia prezo” estas ilia moto.
Forlasinte Roterdamon, mi sentis novan certecon: mi restos indiferenta pri la evoluoj ĉirkaŭ UEA; Esperanton ekde nun mi vivos verkante, tradukante, flegante personajn kontaktojn… neniel movade! Ho ve, tiu certeco daŭris eĉ malpli ol la antaŭa: nur kelkajn semajnojn. Divorcoj ja ĉiam postlasas spurojn, kaj neniam eblas rompi ĉiujn ligojn.
Mi maleskapis tiagrade ke mi eĉ devas trovi min nun respondanta al invito de La Ondo de Esperanto verki pri la krizo de UEA! Ho ve.
Do, ĉu ja krizo? Jes ja. La membraro ŝrumpas, la financoj ŝanceliĝas, internaj konfliktoj daŭras. Regas estraro plejparte nekompetenta, helpata de ĝenerala direktoro daŭre novica.
Tamen, kvankam kelkaj krizaj jaroj povas detrui la atingojn de pozitiva jardeko, mi kredas (nu, ĉar mi emas tion kredi…) ke bonaj ŝanĝoj povas veni rapide. La estraro ja devos foriri plej malfrue en 2004, kvankam la Komitato gajnus tutan jaron por ni ĉiuj se tio okazus jam en Gotenburgo. (Re)konstrui glate kaj pli moderne funkciantan Centran Oficejon estas jam pli granda defio, sed kun nova estro ankaŭ tio devus ebli ene de kelkaj jaroj.
Vi diros al mi ke miaj komentoj estas mallongvide personaj, kvazaŭ mi ankoraŭ estus UEA-oficisto, facile pli sentema pri ĉiutaga rutino ol pri longa perspektivo. Aliaj movadaj rolantoj ja proponas pli vastrigardajn klarigojn.
Laŭ Civitano Silfer, ekzemple (majstro de distingoj, li fajne dirus ke li estas ne movadano, sed lingvokomunumano), ĉiuj UEA-anoj kaj UEA-emuloj estas finvenkistoj, kontraste al la sol-sava religio de raŭmismo, kaj UEA estas en krizo ĉar la eksmoda finvenkismo ne laŭas nian epokon.
Nu, la koncepta paro finvenkismo-raŭmismo estas inter la plej sterilaj neologismoj de la lasta kvaronjarcento, tamen kun nepra utilo por Silfer mem: per ĝi li povas pli kaj plu profili sian apartecon. Mi ĉiam bedaŭris ke la Proklamo de Voss el 1991 restis tiom nerimarkata, kvankam ĝi plej inspire kaj takte klarigis ke finvenkismo kaj raŭmismo, se entute nomi ilin tiel, kunloĝas en ĉiu el ni. (“…konflikto inter kultur-flegemaj kaj fin-venkemaj esperantistoj estas transpontebla…” — diras la Proklamo.)
Mi dirus ke ideologiaj konsideroj certe gravas por prijuĝi kiel UEA fartas, sed ne laŭ tiu ĉi kontrastiga klarig-linio. Mi kredas ke UEA pli facile kreskus kaj florus se la membroj vidus bone difinitajn celojn kaj disponus daŭrajn raportojn pri ties atingado. UEA devus senhezite prioritatigi iujn el siaj statutaj celoj kaj labori pri ĝuste tiuj prioritatoj. Nome, klerigi pri kaj batali kontraŭ lingva diskriminacio ŝajnas al mi la celo laŭstatuta kiu kaj helpus pli klare profili la Asocion eksteren kaj estus pli stimule inspira agmotivo ol unuavicigi la disvastigadon mem de Esperanto. Tio ŝajnas paŝo for de poresperanteco al peresperanteco — paŝo kiun emis fari jam UEA-prezidanto Kep Enderby. En tio li estis aplaŭdinda, sed ne en lia emo ligi Esperanton al ajnaj entreprenoj mondplibonigaj, emo komuna kun la nuna estro Renato Corsetti, vicprezidinto de la komunismema Mondpaca Esperantisma Movado. Corsetti mem verŝajne kredas ke lia politiko “floru ĉiuj floroj” utilas por kuraĝigi ĉiajn iniciatojn Esperantajn, sed preter liaj personaj afablo kaj helpemo, tia ajnemo nur kreas senton de malcerteco pri tio kien fakte navigas — drivas? — UEA. Preĝmueli la mantron “informado, instruado, utiligado” ne multe helpas por forigi tiun senton pri svageco.
Corsetti ankaŭ kutimas aserti ke la krizo ne estas en UEA, sed ekstere: kulpas ne ni, sed la sendanka mondo. Laŭ li, riĉmondanoj lernas Esperanton per la reto, kaj poste fajfas klubumi kaj kotizi, dum malriĉmondanoj povas eble klubumi, sed nek retumi nek kotizi. Se mi bone komprenas lian argumentadon, Esperantujon minacus simila demografia evoluo kiel Eŭropon: ĝiaj anoj estas mezume pli kaj pli aĝaj, kaj mortas riĉaj, dum enmigro/enmovadiĝo de triamondanoj estas tre malfacila.
Ĉe Corsetti mi trovas pli da pripensindaĵoj ol ĉe Silfer. Jes, UEA (kaj ĉiuj ceteraj movadaj strukturoj) devas adaptiĝi al ŝanĝoj en la mondo. Mi memoras ke Humphrey Tonkin lanĉis en 2001, en la itala landa kongreso, interesan pensbalonon pri kelkaj adaptaj ŝanĝoj: modifi la nomon de UEA al “Esperanto Internacia”, kaj fleksebligi la membrokategoriojn, enkondukante multe pli da servoj komputilaj. La italoj aklamis liajn ideojn, sed poste Tonkin ŝajne restis izolita kun ili en la estraro kiu lin englutis. Tio bedaŭrindas, ĉar ideoj pri tia reformo estas necesaj, daŭre ripetindaj kaj evoluigendaj, por ke ili penetru kaj iom post iom konkeru la publikan konscion en Esperantujo. Anstataŭ tia idea diskuto, nun ni tamen atestas pitajn batalojn, rezignemon kaj malakordojn, kiuj (laŭ UEA-estrarano kiun mi citas senpermese kaj tial anonime) “disŝprucis tra la tuta E-movado, kiu sinkas nun en ian fetoron kapitulacan kaj nenifaran”.
Sed ne forgesu ni ke la unua ekzemplofrazo en PIV estas: “Krizo ofte
anoncas resaniĝon”. PIV estas nia Biblio (krom de Corsetti, kiu opinias
ĝin la Biblio de diablo), do prenu ni tiun frazon kvazaŭ dimanĉan predikon
— tio estas, ion el kio ni ĉerpas esperon kaj inspiron, antaŭ ol alfronti
la malfacilajn lundojn, mardojn kaj ceterajn ĉiutagojn.
La deklaro de la ekzekutiva instanco tekstas do jene:
La Kapitulo de la Esperanta Civito,La Kapitula deklaro artikiĝas laŭ tri punktoj: du premisoj kaj unu rekomendo.rekonante ke Universala Esperanto-Asocio per biblioteko Hodler, per sia jarlibro, sia libroservo kaj organizado de kongresoj plenumas utilajn funkciojn en nia parolkomunumo;
konstatinte ke de pluraj jaroj okazas granda potencokonflikto interne de UEA, kiu povas kaŭzi damaĝojn al tiuj servoj kaj eĉ kompromiti la bildon de Esperantio;
rekomendas al ĉiu Esperantiano mobilizi siajn energiojn por rapidigi en paco kaj harmonio la konstruadon de tia demokratia, plurcentra kaj federa Esperantio, kie ĉiu kun plena respekto al alies konvinkoj povos servi al nia parolkomunumo laŭ siaj propraj konvinkoj pri justo kaj efikeco.
La premisoj estas a) agnosko pri la ĝisnuna utilo de UEA kaj b) tre sinteza klarigo pri la situacio.
Laŭ la unua “UEA plenumas utilajn funkciojn en nia parolkomunumo”, kaj tiuj funkcioj estas (precipe aŭ eĉ nur) kvar servoj: biblioteko Hodler, jarlibro, libroservo, UK (eventuale ankaŭ IJK). Rimarkinde, ke inter tiuj servoj estas menciitaj nek revuo Esperanto nek la ĝirkonta sistemo nek la retadresaro.
Laŭ la dua la “interna potencokonflikto povas kaŭzi damaĝojn al tiuj servoj”.
Laŭ tre strikta adhero al tiu logiko: UEA meritas vivi pro kvar servoj, kaj ni zorgas pro la sorto de UEA (nur) ĉar tiuj kvar servoj riskas damaĝon. La adverbo “nur” restas interkrampe, ĉar la deklaro aldonas ke la potencokonflikto povas “eĉ kompromiti la bildon de Esperantio”.
Supozante ke UEA mortus, laŭ tiu logiko eblus eviti larmojn kaj doloron se:
1) tiuj kvar servoj daŭrus aliloke, eventuale eĉ pli bone ol nun (pli malbone signifus nur ĉesi, almenaŭ por la jarlibro);
2) el tiu morto ne estus kompromitita la bildo de Esperantio.
La kondiĉo 1 estas facile imagebla: UKoj ekzistis pli ol tridek jarojn ekster UEA (1905–1933 kaj 1937–1947), do ili povus ree ekzisti sendepende de tiu asocio; bonaj libroservoj estis ĉiam multaj krom tiu de UEA, kaj eĉ nun tiu de Japana E-Instituto almenaŭ titole pli riĉas, dum tiu de KCE almenaŭ brokante pli gravas; Biblioteko Hodler ĉiam estis malpli util(igat)a ol IEM en Vieno, kaj ankaŭ aliaj, ekzemple CDELI en Svislando; kaj la jarlibro, se juĝi laŭ la lastaj eldonoj kaj laŭ la situacio de la delegita reto, fariĝis nur turmento.
La kondiĉo 2 postulas pli da fantazio, precipe ĉar oni ne komprenas tuj en kio la nuna UEA-krizo kompromitus la bildon de Esperantio: ĉe kiu? ĉu internaciaj aŭ interŝtataj organizoj? El la fina rekomendo oni komprenas ke la giganta UEA-kverelo, kun insultoj, sputoj kaj disputoj, kraĉoj kaj klaĉoj, pamfletoj kaj demisioj de kaj inter finvenkistoj kompromitas la bildon de Esperantio ĉe la finvenkistoj mem. Bone, en tiu kazo ili simple ne pagu plu kotizon al UEA; sed eble ĉe la finvenkistoj la sento de eklezia/partia identeco estas tiel forta, ke por multaj forlasi UEAn sinonimus al definitiva apostateco. Ilia psika problemo, fakte. Kiel ajn, la deklaro implice konsideras la ŝancon, ke iam UEA ne plu ekzistos, nome ĝi pereos kune kun la sinkanta finvenkisma sistemo.
Kaj ĝuste tial la Kapitulo rekomendas “al ĉiu Esperantiano” (tio estas: Esperanta Civitano — aliajn ĝi ne rajtas iom ajn devigi) “mobilizi siajn energiojn por rapidigi en paco kaj harmonio la konstruadon de tia demokratia, plurcentra kaj federa Esperantio, kie ĉiu kun plena respekto al alies konvinkoj povos servi al nia parolkomunumo laŭ siaj propraj konvinkoj pri justo kaj efikeco.”
Tia Esperantio evidente ne estas la nuna UEA, sed eventuale povus ankoraŭ inkluzivi ĝin.
Fakte, se hodiaŭ UEA, post oficiala decido de sia suverena instanco (la Komitato), petus la aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito, ne estus tuj certe ke la Forumo akceptus la peton. Eĉ UN ne volonte akceptus novan membroŝtaton, se en ĝi daŭre flamus interna milito… Estus saĝe kaj utile por UEA peti la aliĝon, sed ĉu same saĝe kaj utile estus akcepti? Nu, se konsideri ke tia aliĝpeto signifus aliĝi al raŭmismo (la paktaniĝo ne postulas financan kotizon, sed jes moralan doganon), probable la Forumo konsentus — sed ne sen debato.
Ni alvenas al la konkludo. Laŭ la deklaro, ni deduktas ke UEA krizas esence ĉar ĝi ne kapablis konstrui “tian demokratian, plurcentran kaj federan Esperantion, kie ĉiu kun plena respekto al alies konvinkoj povos servi al nia parolkomunumo laŭ siaj propraj konvinkoj pri justo kaj efikeco.”
Se UEA estus konstruinta ion tian, ne estus okazanta “de pluraj jaroj” granda potencokonflikto en ĝia interno.
Legu pli en Literatura Foiro kaj Heroldo de Esperanto.
Dankante pro la invito, kore salutas
Giorgio Silfer
(interveninta je privata titolo)
Vagis tra Esperantio multaj onidiroj, kiuj valoras lokon en skandalgazetaro, pri homoj kiuj kulpigis aliajn pri la plej skandalaj aferoj, sed mi vere ne legis atente ĉi tiun novaĵon, same kiel mi ne okupiĝas pri aliaj sensencaĵoj en la denaska lingvo.
Kiel dirite, mia sindikatista koro ne komprenas: kial la dungitoj de la CO en Roterdamo demisiis, ĉu pro malkontento pri la estraro? Nu mi povas imagi ke demisias unu malkontenta persono, sed en la laborista medio mi lernis ke, se vi havas rimarkojn aŭ volas protesti kontraŭ reguloj aŭ estraro kaj vi ne estas sola — vi devas unuiĝi kaj postuli de la “kulpulo” ke li aŭ solvu vian problemon aŭ malaperu de la gvida posteno. Kiam oni amase maldungas homojn, mi ĉiam nervoziĝas, sed kiam plenkreskuloj decidas demisii, nu bone decido farita kaj punkto fino. Se ili pensas ke tio estas la solvo, kial fari bruon pri tio?
Mi klopodis jam plurfoje krei bildon pri la malfaciloj, kiuj trafas UEA, legante la paĝojn de Libera Folio, Ĝangalo kaj La Ondo de Esperanto. Bedaŭrinde la tuta afero restas enigma por mi. Abundas en la koridoroj de Esperantujo onidiroj, sed mi legas malmultajn faktojn, kiuj pravigas la krizon aŭ malnebuligas la tuton al komprenebla por eksterulo.
Por mi la strukturo de UEA estas tro peza, kaj mi timas ke estas tre malfacile ŝanĝi ion en la strukturo. Mi ja scias tion (kvankam ĝi estas nur mia propra opinio) de la tago kiam mi aliĝis al UEA kaj legis ties statuton. Tro burokrata laŭ mia gusto, tro piramida por progresemulo, kia mi estas. Ĉi tiu ne estas riproĉo, eĉ male, mi povas imagi, ke plejmulto da membroj sentas sin tute komforte en la strukturo.
UEA estas neŭtrala movado, kies tasko estas disvastigi Esperanton (aŭ mi tute devas miskompreni la aferon?). Do la tuta energio devas iri por disvastigo de Esperanto, sed pluraj homoj perdas nun energion al aliaj aferoj. Ĉu ili malkontentas pri la Estraro? Nu elektu alian. Ĉu kandidato jam tro longe estas en la Estraro, trovu alian, kiel amiko Gilbert Ledon nomis ilin, utilan idioton, kiu volas plenumi la taskon.
Ilja De Coster konkludis en Libera Folio, ke la ĉefa problemo de UEA estas manko je profesia mastrumado. Nu De Coster estas tre juna kaj nur antaŭ kelkaj monatoj forlasis la universitatan vindotukon. Li bone povas teorii, sed problemo estas ke post konkludo li ne alportas pageblan solvon.
Mi esperas, ke ĉiuj ludantoj en la katastrofo ĉirkaŭtabliĝu en la venonta UK pro trovi solvon de la nuna krizo. Ili devas scii, ke en ĉi tiu situacio neniu povas esti gajninto, se ili ne kapablas fari amikan interkonsenton.
La protagonistoj havas la ilon bezonatan por interkompreniĝi, la genian lingvon Esperanto.
Eble ankaŭ ne estas malbone, se ili pensas pri miloj da homoj, kiuj dum jaroj donis sian forton kaj monon al Esperanto, al UEA. De la plej fervora eterna komencanto ĝis la zelota UEA-ano, ĉiuj rajtas havi UEA-on en kiu regas amikeco, kompreno kaj la volo laboregi por mondvaste disvastigi Esperanton.
Tute honeste, mi ne bone komprenas la tutan malagrablan batalon, kiu nun iom post iom malkonstruas UEA-on kaj certe pli kaj pli ankaŭ la tutan Esperanto-movadon.
Neniam antaŭe ekzistis nepra bezono ol nun al interamika lingvo apud la komerca angla. UEA povas doni alternativan lingvon al la potencaj lingvoj kiujn oni preskaŭ altrudas al la amaso.
Plenkreskuloj demisiis, tio okazas ĉiun tagon milfoje kaj do ne valoras mencion. Plenkreskuloj diskutas kaj malsamopinias, nu bone ankaŭ nenio revolucia. Oni nur ne forgesu, ke giganta tasko estas plenumota. Disvastigi Esperanton, jen la tasko, kiun unue atentu la nunaj batalantoj.