Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Mauro La TorreInterkultura edukado per Esperanto

Mauro La Torre, 54-jara scienca esploristo pri Eksperimenta Pedagogio ĉe la Tria Roma Universitato, Romo (Italujo), estas proklamita, kune kun Hans Bakker kaj Jouko Lindstedt, kiel la Esperantisto de la jaro 2000 pro “la projekto Interkulturo, kies kvazaŭlernejo Tibor Sekelj jam ampleksas preskaŭ 100 klasojn el trideko da landoj kun ĉirkaŭ mil lernantoj”. Li afable konsentis respondi al niaj demandoj.

Demando: Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo?

Respondo: Unue mi iomete miris, sciante ke nia projekto pri interkultura edukado ne estas tiom vaste konata kaj aprecata tra la Esperanta komunumo. Poste mi ekkomprenis, rimarkante ke la decido estis perata de malvasta pli atentema juĝantaro.

Demando: La internacia elektantaro laŭreatigis vin pro la projekto “Interkulturo”. Kiel ĝi komenciĝis?

Respondo: La projekto, nomota poste Interkulturo, naskiĝis el la volo de ILEI aranĝi en la lernejoj, laŭeble kadre de Unesko-organizo, edukan agadon, por kiu la uzado de la Internacia Lingvo estas plej signifa kaj konvena.

Demando: Kiam vi instruistoj parolas pri “interkultura edukado”, kion vi celas konkrete?

Respondo: Ni celas ke la lernantoj, ĉiu laŭ sia-aĝa kapablo, eksciu pri la ekzisto de aliaj vivmanieroj kaj vivkonceptoj ol tiuj konataj en la propra lando, ke ili lernu kompreni ties valorojn komunajn kaj specifajn.

Demando: Kiel tio realiĝis en la lernejaj klasoj?

Respondo: La klasoj de Interkulturo elektas esplorotan temon (ekzemple povas temi pri la tradiciaj festoj dum la jaro) kaj grupiĝas laŭ malgrandaj “ringoj”, por interŝanĝi pri tio ne nur informojn, sed ankaŭ dokumentajn materialojn (ekzemple: kalendaroj, afiŝoj, fotoj, kantaĵoj, ktp). Surbaze de la kolektitaj materialoj, ili aranĝas komparojn kaj analizojn, por produkti, fine de la lernoperiodo, iajn publikajn ekspoziciaĵojn.

Demando: Per kiuj lingvoj ili kunlaboras?

Respondo: La kunlaborantaj klasoj apartenas je plej diversaj landoj kaj lingvaj komunumoj. La labora hipotezo de Interkulturo estas ke ĉiuj lingvoj kaj kulturoj estas principe samrajtaj kaj konindaj. Tial, kiel kunlaborlingvon, ili uzas lingvon “neŭtrale homan”: Esperanton. Pro tio, kompreneble, la lernado de Esperanto estas la karakteriza bazo de la projekto. Aliflanke, la hejmaj lingvoj de la lernejanoj povas esti esplorataj studobjektoj.

Demando: Se la klasoj troviĝas je grandaj interdistancoj, tra kiu kanalo ili komunikas kaj interŝanĝas?

Respondo: Unue per poŝto papera kaj reta. Due ili ankaŭ aperas en la Interreta paĝaro (TTT) kvazaŭ ili estus partoj de unu sola lernejo, tial nomata “Kvazaŭa Lernejo Tibor Sekelj”. Tiuj, kiuj disponas je la teknikaj rimedoj por facile aliri Interreton (bedaŭrinde ankoraŭ malmultaj!) komunikas per ĝi. Ili konsultas la Bibliotekon kaj la Lingvan Laborejon, afiŝas en la koridora Afiŝejo, ……, fine elmontras siajn produktaĵojn en la Ekspoziciejo. Simile la klas-instruistoj povas rete “kunsidadi” en la Instruistara Salono.

Demando: Ĉu tia sistemo bezonas grandan organizan strukturon? Kaj kiu regas kaj mastrumas la sistemon?

Respondo: La sistemo estas planita fare de ILEI kunlabore (almenaŭ teorie) kun UEA. La funkciado de la tuta projekto, kaj speciale la ĉiutaga mastrumado de la Kvazaŭa Lernejo, bezonus almenaŭ fortikan kernon da centraj prizorgantoj, kiujn en la nuna fazo ILEI kaj UEA ne vere sukcesas garantii. Fakte pluraj partoj de la sistemo nuntempe stagnas ĝuste pro manko de centra organiza teamo. Bedaŭrinde, se oni ne rapide solvos ĉi tiun krizan situacion, la tuta bela kastelo riskas ŝrumpi en nuran revon.

Demando: Ĉu via esperantista agado malhelpas al via profesia laboro aŭ vi sukcesas utiligi profesie Esperanton?

Respondo: Mian priesperantan kaj peresperantan agadon mi sukcesas parte kongruigi kun mia profesia laboro, kiu estas eksperimenta esplorado pri pedagogio. Tamen momente — por tia eksperimentado — mi ne trovas grandan (nek entuziasman) subtenon en la edukscienca medio, kiu estas plejparte ravata de la usonema “tutmondigo”, aŭ, kiam ĝi ne estas ravita, ĝi ne kuraĝas reagi je tia kultura poluo, kie la angla fono estas imagata kvazaŭ neŭtre kultura ĉies komunaĵo.

Demando: Fine, du tradiciaj demandoj. Kiu(j), laŭ via opinio, meritas esti nomita(j) la Esperantisto(j) de la jaroj 1990aj?

Respondo: Sen statistika esplorado, mi opinias ke homo, kiu plurkiale meritas esti nomata “esperantisto de la jar(dek)o” estas Renato Corsetti, hazarde nia samurbano, kies senlaca klopodado por la vastigo, firmigo kaj profesiecigo de nia lingva movado evidentas por ajna “samideano”, kiu observas la vivon de nia lingva komunumo tra la lupeo de niaj retaj diskutejoj, paperaj gazetoj aŭ fizikaj renkontiĝoj.

Demando: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

Respondo: Tikla demando, ĉar mia ĉiutaga vivo estas tiom laborprema, ke apenaŭ mi havas tempon por legi la librojn, kiujn mi naiv-espere daŭre aĉetadas.

Tial mi tre ŝatus iri al neloĝata insulo, ne nur kun trio, sed kun tricento da volumoj. Pensiga eko povus esti la Ludovikita serio de la Zamenhofa verkaro.

La Ondo de Esperanto. 2001. № 4 (78) 


Al la indekso pri la historio