Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Libroproduktado en Esperantujo

Tradicia revuo de Aleksander Korĵenkov

La Ondo ĉiujare revuas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de bedaŭrinde ĉesinta Hungara Vivo. La bazo de la statistiko estas la rubriko Laste aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la eldonintoj sendis al la Libroservo de UEA, sendepende de la eldonjaro.

Efektive, pro ĉi tiuj kondiĉoj la statistiko ne tute fidinde respegulas la merkaton, ĉar ĝi kompreneble ne mencias la librojn, kiuj ne atingis Roterdamon; krome, ofte estas registrataj libroj, eldonitaj ankaŭ multaj jaroj. Sed la resuma statistiko por jardeko vidigas la ĉefajn tendencojn kaj kelkajn nombrojn en nia “eldon-industrio”.

La kompilinto esprimas dankon al István Ertl, kiu pacience helpis kompletigi la informojn, kiujn kelkaj eldonintoj forgesis meti en la kolofonon.

Stabilaj nombroj

1991 1992 1999 2000 Sume aŭ
averaĝe*
Nombro de libroj en/pri Esperanto
222
205
208
235
2107
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj
26.091
25.789
24.460
25.869
251.276
Nombro de la eldonintoj
118
126
117
110
650
Averaĝa paĝonombro de unu libro
131
103
120
109
120.3*
Averaĝa prezo de unu libro (ned. guldenoj)
16.1
15.9
18.6
20.8
18.08*
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri Esperanto
36
36
28
22
296
Originala beletro
30
34
23
22
258
Traduka beletro
44
31
46
72
458
Planlingvistiko kaj esperantologio
25
27
19
19
229
Esperanto (historio, kulturo, movado k.s.)
27
18
32
30
241
Politiko, historio, filozofio
21
17
9
30
166
Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj
18
13
25
13
182
Religio
8
12
13
10
105
Aliaj temoj
13
17
13
17
172

La lasta jaro de la dua jarmilo repruvis la stabilecon de nia eldonado. Respondante al demandoj ni povas diri, ke ĉiujare aperas pli ol 200 libroj en/pri Esperanto kun la suma paĝonombro 25 mil. Tiu nombro ne estas falanta. Ĉar, supozeble, ne ĉiuj libroj estas registrataj en Roterdamo (tion mi scias kiel eldonisto) ne estus troigo diri, ke en Esperantujo ĉiun labortagon aperas almenaŭ unu nova libro.

Ankaŭ la temaro estas relative stabila, kvankam jaro jaron ne similas. La plej populara ĝenro estas traduka beletro — 458. Nur unu fojon, en 1992, la tradukliteraturo ne estis ĉe la pinto. Cetere, komence de la jaroj 1980aj lerniloj kaj informiloj pri Esperanto estis pli multaj ol beletraj tradukoj. Ĉu temas pri konscia reorientiĝo de nia eldonado al interno aŭ pri ŝrumpo de la ekstera intereso?

Eta komparo

210 libroj jare: ĉu multe aŭ ne? Ni komparu.

Jukka Pietiläinen afable disponigis statistikon pri Finnlando. Laŭ ĝi, en la jaro 1997 en Finnlando aperis 12 mil 717 libroj kaj broŝuroj — kvindekoble pli multe ol en Esperantujo. Tamen Finnlando havas kvin milionojn da loĝantoj, sed en la mondo estas, laŭ diversaj taksoj, inter 40 kaj 200 mil esperantistoj.

Taksinte Esperantujon centmilpersona (laŭ mi tio estas tro optimisma), oni povas konstati, ke ĝi estas kvindekoble malpli loĝata ol Finnlando. Do, proporcie ni eldonas ne malpli ol Finnlando, kiu estas ekonomie kaj kulture inter la avangardaj landoj.

Eldoni estas facile

Tiujn librojn ĉiujare surmerkatigas pli ol cent eldonantoj — 110 pasint-jare. Kaj dum la tuta jardeko 1991-2000 da ili estis 650.

Sed paroli pri 650 Esperanto-eldonejoj estus ridinde. 398 el ili produktis dum la jardeko nur unu libron aŭ broŝur(et)on, pliaj 90 — eldonis po du librojn. En la nuntempa “bonstata” mondo preskaŭ ĉiu eldonemulo kaj societo povas, post kelkmonata ŝparado, aĉeti mezkapacitan komputilon (aŭ uzi la oficejan aparaton) por komposti kaj enpaĝigi la tekston kaj poste porti printitajn foliojn aŭ diskon kun prespreta dosiero al malmultekosta ofseta presejo aŭ multobligejo, kaj tre baldaŭ pretos materialo por Laste aperis.

Sed, bedaŭrinde, tiel produktitaj legaĵoj estas preskaŭ nevendeblaj, ĉar la produktintoj kutime havas multe da entuziasmo, sed malmulte da fakaj konoj pri kompostado, enpaĝigo, teknika redaktado kaj dezajnado. Kaj post la senpaga disdono de la presita stoko preskaŭ ĉiam malaperas ankaŭ la entuziasmo.

“Preskaŭ” ne estas “ĉiam”. Laŭrojn de laŭreato ĉi-foje meritis Libro-Mondo de Tomasz Chmielik. Plejparte temas pri kajeretoj kun tradukoj de verketoj de jida verkisto Icĥok Lejbuŝ Perez, kiujn la pola tradukinto mem eldonis kiel apartajn numerojn de revuo La Epoko antaŭ sep jaroj. La Israela UK estis bona preteksto por debeti la kajerojn de la jid-literatura klasikulo, kaj ni ekhavis novan rekordon — 39 libroj jare!
A.Korjenkov kaj T.Chmielik en Lublino
UEA kun 11 libroj restis sur la dua loko, ĝin sekvas Flandra E-Ligo kaj brazila Fonto (po 9) kaj la unuan kvinon finas usona Bero per 7 titoloj.

Sed la menciitaj 39 eldonaĵoj paĝo-kvante malsuperis al la vjetnama eldonejo Mondo, kies du libroj ampleksas 1641 paĝojn, kompare kun 1311 ĉe Chmielik. Interalie, la eldonejo el Ĥanojo eldonis la plej dikan libron de l' jaro — Granda vortaro vjetnam-Esperanta de Nguyên Minh Kinh havas 1432 paĝojn. FEL kun 1178 paĝoj estas la tria eldonejo, donacinta al ni pli ol mil paĝojn en la jaro 2000.

“Krome, UEA estas …”

El tiuj 650 eldonantoj (eldonejoj, asocioj kaj individuoj) nur 41 dum la lasta jardeko produktis almenaŭ po dek libroj — averaĝe unu libron jare. Kaj nur 6 eldonis almenaŭ unu libron sezone.

Plej multe eldonis UEA, per tio ankaŭ respondante al la akuzoj pri neglektado de la interesoj de la esperantistoj. Efektive, estas UEA kiu en Esperantujo okazigas la plej grandajn kongresojn, funkciigas la plej grandan libroservon, eldonas la plej amasan revuon kaj — laŭ la modesta frazo el la Jarlibro (pĝ. 16) — “krome, UEA estas eldonanto de libroj”.

Se la libroservo de UEA ne akceptos plian kvardekon da broŝuroj de T.Chmielik (estas sciate, ke li havas centojn da tekstoj multobligitaj aŭ multobligeblaj), nia plej granda kaj plej riĉa asocio longe konservos sian merititan lokon en la libro-listo.

Cetere, tiu loko estas malpli alta en la paĝo-listo. La 24 libroj de la abnegacia japano Ludovikito estas sume pli “dikaj” ol la libroj de iu ajn alia esperantista eldonejo. Cetere, ankaŭ la duan kaj trian lokojn okupas ekstereŭropaj eldonejoj. Nur Ruslandon reprezentas du eldonejoj.

1991–2000. Libroj

UEA (NL) 72
Fonto (BR) 55
FEL (BE) 54
Ĉina E-Eldonejo (CN) 47
Libro-Mondo (PL) 41
Sezonoj (RU) 40
UFE (FR) 38
Pro Esperanto (AU) 37
Impeto (RU) 32
Bero (US) 30

1991–2000. Paĝoj

Ludovikito (JP) 11.047
Ĉina E-Eldonejo 9.152
Fonto 7.289
FEL 6.917
UEA 6.583
Sezonoj 6.332
UFE 5.430
Magyar Álamvasutuk (HU) 5.285
Edistudio (IT) 4.727
Impeto 4.645

Lando, kiu mankas sur la mapo

Usono estas la plej potenca libro-eldona regno en la mondo. Sed Esperantujo estas lando, kiu mankas sur la mond-mapo, kaj en niaj librokolektoj oni trovas nemulte da usonaj libroj. En 2000, dank' al la Chmielika fenomeno Pollando kun 45 libroj plej altas en la libro-listo. Ĝin sekvas Francio (24), Germanio (19), Ruslando kaj Nederlando (po 13) — nekredebla statistiko por la granda mondo!

Tamen paĝokvante Germanio (2502) superis Pollandon (2414) kaj Francion (1946). Cetere, Esperantaj libroj ĉi-jare aperis en 35 landoj, kaj dum la lasta jardeko en 60 landoj.

Dum la du lastaj jaroj, Germanio (la lando de Gutenbergo kaj la dua nuntempa eldon-regno en la mondo, post Usono) sukcesis iomete superi Francion laŭ la kvanto de la eldonitaj libroj (respektive 209 kaj 201), sed Francio plu estas la unua laŭ la paĝo-kvanto en la resuma tabelo por la lasta jardeko.

1991–2000. Libroj

Germanio209
Francio 201
Nederlando 148
Pollando 126
Brazilo 118
Ruslando 111
Japanio 97
Italio 96
Usono 88
Hungario87

1991–2000. Paĝoj

Francio 24.523
Germanio 23.020
Japanio 20.120
Brazilo 17.059
Ruslando 14.647
Hungario 14.036
Italio 13.347
Nederlando 12.880
Ĉinio 11.389
Belgio 10.196

El kiuj lingvoj ni tradukas?

Estas ĝenerale konate, ke en la mondo oni tradukas plejparte el la angla lingvo. Laŭ la menciita statistiko, en 1997 en Finnlando aperis 1.846 libroj tradukitaj en la finnan el aliaj lingvoj. El ili 1.249 (67.6%) estas tradukoj el la angla, 223 el la sveda (la dua ŝtata lingvo de Finnlando), 102 el la germana kaj 93 el la franca. En la jaro 1980 la angla estis malpli dominanta: tiam inter la 959 tradukitaj libroj estis 447 (46.6%) tradukoj el la angla, 167 el la sveda, 84 el la germana kaj 48 el la franca.

Sed, Esperantujo estas la lando, kiu mankas sur la mondmapo. Finfine, oni preskaŭ ne tradukas en Esperanton el la angla librojn sciencajn kaj teknikajn pro “manko de intereso”. Ne! Ni fajfu pri la monda statistiko. La jida lingvo, pro la tradukoj el Perez estis nia ĉefa fontolingvo ĉi-jare. La jidan (25 tradukoj), sekvas la franca (10), angla, germana kaj rusa (po 7).

Sed ĉar dum la antaŭaj naŭ jaroj la hejmlingvo de Zamenhof tute ne estis registrita, ĝi kun 25 libroj ankoraŭ dividas kun la nederlanda la 8an kaj 9an lokojn. Antaŭ ili estas la lingvoj franca (81), angla (67), germana (53), ĉina (36), portugala (34), rusa (32) kaj pola (28), entute 51 lingvoj. Cetere, Laste aperis registris 26 tradukojn el Esperanto.

Io mankas en la supra teksto. Nome, la literatura analizo de la eldonitaj libroj. Sed ĝin oni ne povas facile fari surbaze de Laste aperis.

La Ondo de Esperanto. 2001. № 2 (76) 


Al la indekso pri la historio