Aleksandr Saĥarov en Rememoroj de centprocenta esperantisto (M.: Impeto, 1993. P. 62, 67) jene priskribis la cirkonstancojn de la naskiĝo de La Ondo de Esperanto:
Kiam aperas iu nacia gazeto, ordinare ĝi devas dum unua periodo multe lukti por sia ekzistado. Antaŭ ĉio ĝi estas atakata de aliaj gazetoj, kiuj vidas en ĝi sian rivalon, sian konkuranton. Se tiam ekzistus en Ruslando multaj esperantaj gazetoj, eble ĝin trafus la sama sorto… Bonŝance por La Ondo de Esperanto la gazeta afero tiutempe en Ruslando travivis grandan krizon.Saĥarov pravis.
… en la jaro 1909 la ruslandaj esperantistoj restis sen iu ajn esperanto-rusa organo… Tiu konjunkturo estis treege favora por la nova gazeto kaj ĝi baldaŭ okupis tre firman staton.
Nur en 1904, dek sep jarojn post la apero de la lingvo, oni permesis eldoni Esperantan gazeton en Ruslando. La gazeton Esperanto fondis en Peterburgo Ilja Ostrovskij (Jalta), kiu redaktis ĝin helpe de la prezidanto de la societo Espero Aleksandr Asnes. Post tri kajeroj la gazeto ĉesis, ĉar Asnes akceptis la redaktoran oficon en Ruslanda Esperantisto (RE), la organo de Espero.
RE aperis unuafoje en aprilo 1905. Societo Espero eldonis ĝin dum 3 jaroj, diskonigante esperantistajn informojn, beletraĵojn, artikolojn pri aktualaj sociaj problemoj. En RE Zamenhof publikigis sian studon Dogmoj de Hilelismo.
En 1908 aperis nur unu numero de RE, kaj poste ĝi paŭzis, ĉar Asnes konvinkis la eldonanton de la populara revuo Vestnik Znanija Vilhelm Bitner aperigi suplemente al ĝi ĉiumonatan revuon Espero, kun paralelaj tekstoj en la rusa kaj en Esperanto. Kun Espero estis dissenditaj du vortaroj de Asnes. Sed Espero, regule atinganta (sen investo de esperantista kapitalo!) 100 mil klerulojn ruslandajn, devis ĉesi post unu jaro. Bitner rezignis, ĉar esperantistoj ne helpis la revuon, kaj kontribuis plejparte per ignorado kaj denuncoj. (Pli detale legu en LOdE. 1998: 6.) La ŝanco estis perdita, kaj dekmiloj da ruslandaj kleruloj ricevis negativan bildon pri esperantistoj. Tamen centoj da interesitoj akceptis Esperanton kaj ili bezonis legi plu en la eklernita lingvo.
Tiun merkaton lerte utiligis Aleksandr Saĥarov, posedanto de la moskva librejo Esperanto, fondita en 1908. En februaro 1909 Aleksandr Saĥarov aperigis la unuan kajeron de La Ondo de Esperanto pli frue ol peterburganoj relanĉis RE.
La unua numero de LOdE, kiu ekaperis en la formo de ĉiutaga ĵurnalo, havis la eldonkvanton 10 mil ekz. Saĥarov anoncis pri LOdE en ruslingva gazetaro, sendis ĝin al miloj da konataj adresoj kaj disdonis ĝin al moskvaj gazetvendistoj (tio fiaskis — nur 20 ekz. estis venditaj).
Ne nur la bonega analizo de la konjunkturo sukcesigis la gazeton de Saĥarov. Ĉar LOdE estis lia privata establo, li — malkiel movada instanco — toleris la malprofiton de l' gazeto, kiun kovris la profito de la librejo (t.e. libroservo & eldonejo):
dum la unuaj monatoj … la gazeto estis donanta al ni sufiĉe grandan malprofiton, sed tio nin tute ne maltrankviligis, ĉar ni vidis, ke dank' al ĝi nia klientaro de la librejo rimarkeble kreskis. (samloke. P.67)Krome, LOdE aperis akurate (la malfruon nuligis duoblaj kajeroj). Ĝi ne incitis legantojn per neologismoj kaj miskompostaĵoj, nek tuŝis temojn religiajn aŭ politikajn.
La rubrikaro de La Ondo estis tradicia: “Esperanto en Ruslando”, “Esperanto eksterlande” (en la rusa lingvo), “Bibliografio”, “Diversaĵoj”, “Amuza fako”. Aperis beletraĵoj, felietonoj, artikoloj pri temoj sociaj kaj kulturaj. Specialaĵo de LOdE estis serio da portretoj de famaj esperantistoj (pli ol 100), ruslingvaj ĉefartikoloj kaj … opoziciemo al la peterburgaj gvidantoj de Ruslanda Ligo Esperantista — Saĥarov ne povis levi sin super la tradicie malvarmaj rilatoj kaj konkurenco inter la “du rusaj ĉefurboj”.
Ekde 1910 LOdE estis eldonata en la revua formato ĉiumonate en la la kvanto 2 mil ekz. LOdE ĝis sia malapero restis la plej legata revuo en la lando, kvankam kelkaj lokaj revuoj aperis en diversaj partoj de Ruslanda Imperio, precipe en nerusaj regionoj: Bakua Stelo, Finna Esperantisto, Kaŭkaza Esperantisto, Kovno-Esperanto, Pola Esperantisto (Varsovio), Riga Stelo k.a.
La 2a Ruslanda E-Kongreso (Kievo, aŭg. 1913) decidis, ke LOdE estu oficiala ruslanda organo esperantista kun Pola Esperantisto por Pollando kaj Finna Esperantisto por Finnlando.
Dum la unua mondmilito ĝi estis unu el la nemultaj internaciaj ligiloj inter la esperantistoj. La ŝovinisma haladzo eĉ en la unuaj monatoj de l' milito preskaŭ ne sentiĝis en LOdE, kaj poste pri la milito memorigis nur mortanoncoj pri pereintaj esperantistoj.
En la lasta kajero de LOdE (№100–101, aprilo-majo 1917) Boris Kotzin profetis:
La ĵus okazinta revolucio garantios al Esperanto liberan propagandon… La devizo “Proletoj de ĉiuj landoj unuiĝu” necesigas alprenon de lingvo internacia, studebla de ĉiu laboristo.Sed la burĝan revolucion sekvis la bolŝevista. La privataj sendependaj revuoj ne povis ekzisti en la kondiĉoj de la “proleta diktaturo”. Ĉesis ankaŭ la “etburĝa” LOdE.
Ĝi fenikse renaskiĝis en 1991. Sed tio estas tute alia historio.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
La Ondo de Esperanto. 1999. №2 (52).