Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Louis Ferdinand von Wunsch-Rolshoven La daŭra kresko de Esperantujo

Kiam ni komencis plani la Novjaran Renkontiĝon apud Berlino kaj demandis pri la ĝenerala intereso, estiĝis demando: Ĉu aldoni plian renkontiĝon?

La ĉefa celo de nia Novjara Renkontiĝo estas doni eblecon festi la Novan Jaron al tiuj Esperanto-parolantoj, kiuj en la ĝisnunaj renkontiĝoj ne trovis lokon pro iuj kaŭzoj.

Ni konstatis, ke tre multaj el la homoj, kun kiuj ni partoprenis internaciajn junularajn renkontiĝojn en la okdekaj jaroj, kutime ne plu partoprenas en jarŝanĝaj aranĝoj. Por la Internacia Seminario (IS) de Germana Esperanto-Junularo (GEJ) ili estas ekster la kerna celgrupo. Principe ili povus partopreni en la Internacia Festivalo, sed IF jam delonge atingis sian celatan grandecon de 200 homoj kaj do ne havas lokon por plia kvindeko da homoj. (Cetere ankaŭ IS evidente jam atingis plenecon kun pli ol 300 partoprenantoj kaj tie restas de deko da jaroj.)

Ĉirkaŭ dekprocenta kreskado de renkontiĝaj partoprennombroj

Pri dua IS ni diskutis jam en la okdekaj jaroj. Fakte IS kreskis tre forte en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj — en 1970 estis proksimume 50 partoprenantoj, en 1980 jam ĉ. 150 kaj en 1990 estis pli ol 300.

Triobliĝo en dek jaroj signifas 11-procentan kreskon. Tiutempe en Germanio estiĝis IF kaj PSI kaj ankaŭ SEFT (Somera Esperanto-Familia Tendaro) kaj ili kreskis al 200 kaj 150 kaj 50 partoprenantoj. Entute oni povas do diri, ke la unusemajnaj internaciaj renkontiĝoj en Germanio kreskis de 50 partoprenantoj en 1970 al ĉ. 700 homoj tridek jarojn poste — proksimume 9-procenta jara kresko.

Tutmonda evoluo: Esperantujo progresas

Pri tiu kresko la Esperanto-komunumo apenaŭ konscias — mi ne vidis publikajn statistikojn pri la suma partoprenantaro de Esperanto-renkontiĝoj. Sed la kresko ekzistas, estas mezurebla kaj ŝajne estas tutmonda tendenco — mi daŭre vidas, ke estiĝas novaj renkontiĝoj tutmonde, mi legas pri relative junaj renkontiĝoj (3a, 5a, 8a ktp.) en Afriko, en Hindujo, tre multloke — kaj ili daŭre kaj rapide kreskas. Ni devas fronti krudan fakton: Esperanto eniris la vojon de sukceso, kreskanta nombro da homoj volas lerni kaj poste uzi Esperanton en internaciaj renkontiĝoj — kaj ili fakte faras!

De Esperanto-movado al kreskanta Esperanto-komunumo

Tiu turniĝo en la historio de Esperanto ekis en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj. La unua IS komenciĝis 27 dec 1957 (se mi ne miskalkulis) kun dudekkvino da partoprenantoj — ĝis 1970 ĝi kreskis al 50. (La temoj de ISoj cetere ĉiam kutimis esti ekster-Esperantujaj — kaj ŝajne ankaŭ tio estis io nova.) Ĉirkaŭ 1968 Hermann Behrmann fondis la Esperanto-Centron (plej longe ĝi troviĝis en Paderborn), okazigis amasajn korespondajn kursojn kaj kreis multajn Esperanto-parolantojn — iam en la sepdekaj jaroj ĉiuj GEJ-estraranoj estis lernintaj per lia Esperanto programita.

La tempo estis matura, Eŭropo rekonstruinte la vivon post la militaj detruoj ekvojaĝadis — la E-parolantoj kunvojaĝadis kaj aliaj homoj komprenis la kernan praktikan utilon de Esperanto: personaj rilatoj internacie. Krom IS estiĝis pliaj junularaj renkontiĝoj, Internacia Junulara Festivalo en Italio, Internacia Junulara Semajno en Hungario, Kultura E-Festivalo en Nordio kaj multaj aliaj — malgrandaj kaj grandaj, du-tri-landaj kaj multnaciaj.

Esperantuja muzika kulturo

Estiĝis esperantuja muziko — ĉefe, ĉar en la kreskantaj kaj plioftiĝantaj renkontiĝoj kuniĝis kreskanta publiko. Antaŭ 1970 ŝajne estis plej multe tradukoj. Gianfranco Molle kaj aliaj komencis kanti pri ni — la teknika kvalito de la kasedoj estis pro financaj kaŭzoj, nu, plibonigebla kaj ja plibonigita. La postaj jardekoj vidis estiĝon de muzika esperantuja kulturo kun alta kvalito — kaj la daŭra kresko estas impona. (Oni ŝatu aŭ ne ŝatu la memstariĝon de la esperantuja kulturo — ĝi estas fakto!)

Gazetoj diversiĝis

Dum la lastaj 30 jaroj aperis multaj novaj gazetoj. Pri la internacia komunumo raportas nun ankaŭ Eventoj kaj La Ondo de Esperanto, pri la mondo Monato, kaj pri apartaj temoj kaj regione ekestis pliaj gazetoj. La gazetoj vivas eksterrete kaj interrete, eble ne vere floras en kelkaj kazoj, sed ja kutime pluekzistas.

La interreto — ĉu elpensita por ni?

Venis la tempo de la interreto — kaj sekve plia internaciiĝo de la mondo. La Esperanto-parolantoj ĵetis kaj plu ĵetadas sin al tiu ebleco — nun oni povas ĉiutage, ĉiuminute vivi Esperantujon. Kaj la kresko de Esperantujo pluiris en plia dimensio.

Ni atingis daŭran kreskadon

Ni, Esperanto-parolantoj, povas iomete trankviliĝi: “la mondo” ja akceptas nian lingvon. Heziteme kaj iom post iom, nerimarkite de la publika opinio kaj de la politikistoj — sed pri la tendenco ne estu dubo.

Kaj kien post la junularaj jaroj?

La ĉefa temo de mia letero estas renkontiĝoj kaj por multaj el ni venis iam la demando: Kaj nun, kio post la junulara aĝo? Ĉu ni ĝuu Esperantujon plu nur papere? Nu, estiĝis IF, PSI kaj kelkaj similaj aranĝoj — kaj mi havas la impreson, ke la emo de plenkreskaj Esperanto-parolantoj teni la amikajn rilatojn el la junulaj jaroj momente ne havas sufiĉe da loko. Tial ni pripensis okazigi plian renkontiĝon, ne kiel konkurencon, sed kiel aldonon.

Ni ja imagu Esperantujon post kvin jaroj. Plej supozeble plu alvenados la junuloj al siaj renkontiĝoj — kaj aĝiĝos ni ĉiuj. Aldone venadas homoj pli aĝaj. Esperantujo kreskadas. Ĉu ni ĉiuj kunpremiĝu en la jam ekzistantaj renkontiĝoj?

Post iom da historiaj kaj estontecaj rimarkoj mi do revenas al la ĉefa temo de tiu ĉi letero. Mi tutanime invitas vin festi kun ni la Novan Jaron en la Novjara Renkontiĝo, 27 dec 2002 – 3 jan. 2003.

Ĉu vi interesiĝas? Tiam plenigu la formularon ĉe http://www.EsperantoLand.org/eo/nr.html aŭ sendu retmesaĝon aŭ leteron al EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven

Adreso: Wiclefstr. 9, DE-10551 Berlin, Germanio

Rete: Lu@EsperantoLand.org

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

La Ondo de Esperanto. 2002. № 7 (93) 


Al la indekso pri la historio