Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.
Esperanta saluto el la jaro 1946
En la familia arkivo mi trovis du poŝtkartojn kun nigrablankaj reproduktaĵoj
de bildoj averse. Unu prezentas portreton de Lev Tolstoj faritan de Kramskoj,
la dua — “Aljonuŝka” (Helenjo) de Vasnecov. La “trovaĵoj” jam
pli frue trafis antaŭ miajn okulojn, sed mi ne atentis ilin pro reversoj
netuŝitaj de skribiloj. Nur nun mi konstatis, ke la titolo “Почтовая
карточка” estas ankaŭ en Esperanto — “Poŝta karto”.
Kiel en la jaro 1946 vortoj en Esperanto aperis en eldonaĵo de la ŝtata
galerio Tretjakov? Ĉu tio okazis laŭ desupra ordono aŭ la cenzuro ne
rimarkis la memstaran decidon de la redaktoro G.A.Kuzjmin? Tamen tiutempe
ĉiuj en la profesia eldona ĉeno certe sciis, kion ili skribas, legas
kaj presas. Eble la bildkartoj estis destinitaj por eksterlanda uzado,
aŭ por montri la pretecon de tiu uzado. En novembro 1946 ekfunkciis la
statuto de UNESCO, sed USSR aliĝos al ĝi nur post kelkaj jaroj — el
tiu vidpunkto la “Poŝtaj kartoj” estas elemento de la prepara laboro
al tiu aliĝo.
Nur helpe de aliaj (eble, arkivaj) materialoj oni povas respondi certe,
kio kaŭzis la aperon de poŝtkartoj en la “danĝera lingvo” dum la
regado de la tirano Stalin kaj subpremado de la esperantistoj. Sed ni povas
konstati la fakton mem: en 1946 en USSR estis eldonataj poŝtaj kartoj
kun vortoj en Esperanto.
Miĥail Maĥnaĉ
La Ondo de Esperanto. 1999. №6 (56).
Al la indekso pri la historio