Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Stano MarchekMi simple faras mian laboron

Stano Marček respondas

Stano Marček, 49-jara slovako, edziĝinta, patro de 22-jara filino kaj 19-jara filo. Eksredaktoro de Esperantisto Slovaka, Esperantista Vegetarano kaj Heroldo de Esperanto, eksmanaĝero de la muzika grupo Team', iama junulara aktivulo kaj kursgvidanto, kaj nun redaktoro de la organo de UEA, revuo Esperanto, afable konsentis respondi kelkajn niajn demandojn.


LOdE: Kiujn atingojn kaj problemojn vi havis en Heroldo de Esperanto?

SM: Malfacile estas paroli pri “atingoj”: juĝi aŭ taksi devas la legantoj.

LOdE: Kiel do juĝis kaj taksis la legantoj? Supozeble vi ricevis plurajn reagojn dum la dujara redaktado.

SM: Venadis kaj laŭdaj kaj kritikaj leteroj. Al la legantoj ĝenerale plaĉis bunteco de la primovadaj informoj, la tradiciaj “heroldeskaj” fotoj kaj rubrikoj, la tradicia aspekto de nia pli ol 80-jara gazeto sur brila papero, kiun oni ne hontas montri al skeptikuloj… Popularaj — almenaŭ laŭ la reagoj — estis ankaŭ la krucenigmoj (mi eksperimente enkondukis ilin). Plej kritikataj flanke de la legantoj estis iom troaj artikoloj pri la E-Civito, negativaj artikoloj pri UEA, tendencaj komentoj de certaj aŭtoroj (iam skribantaj sub diversaj pseŭdonimoj), kiuj laŭdis kaj gloris la proprajn aktivecojn, sed konstante kritikis “la alian tendaron”. Mi klopodis pri ekvilibra informado; bedaŭrinde ne estis en miaj fortoj dampi tiujn tendencojn. Problemo estis ke mi ne estis la vera ĉefredaktoro kaj ne decidis sola pri la enhavo. Mia koncepto pri ekvilibra informado pli kaj pli malkongruis kun tiu de la eldonanto kaj pro tio mi finfine — rezignis kaj demisiis.

LOdE: Kial vi kandidatiĝis por la redaktoreco en Esperanto?

SM: Post demisio de la antaŭa redaktoro UEA serĉis la posteulon. Ĉar tiu laboro plaĉus (kaj plaĉas!) al mi, mi provis kaj — sukcesis.

LOdE: Ĉu vi redaktos Esperanton same kiel Heroldon en Slovakio?

SM: Jes. La laboron (redaktado, enpaĝigo, grafika aranĝo kaj reta livero al la presejo en Nederlando) mi faras hejme, simile kiel antaŭe pri Heroldo. En la epoko de interreto ja ne gravas, kie troviĝas la redakcia komputilo. Ĝi estas rete ligita kun ĉiuj ceteraj. Do la revuo nuntempe estas redaktata en Slovakio, sed presata en Nederlando. La eksteroficeja redaktado havas kaj avantaĝojn (pli da trankvilo, ne-el-umbilika panoramo al Esperantujo, “pli proksime al la legantoj”…) kaj malavantaĝojn (ne eblas rekte fosi en la arkivoj aŭ kolekti la oficejajn informojn). La avantaĝojn mi vere ĝuas, la malavantaĝojn ni solvis per helpo de la oficistoj. Gravas ja bona volo kunlabori kaj komunikemo, kiuj feliĉe ambaŭflanke ne mankas.

LOdE: Kion vi intencas ŝanĝi kaj konservi en la plej amasa Esperanto-revuo?

SM: Iujn miajn intencojn oni povas konstati en la unuaj tri numeroj. Mi iom ŝanĝis la aspekton, sukcesis reakuratigi la revuon (la decembra aperis en januaro, la januara kaj februara en februaro, la marta komence de marto), enkondukis (eksperimente) novajn rubrikojn Tra la mondo kaj Distra angulo, enmetis iom pli da fotoj kaj primovadaj informoj — kaj atente aŭskultas la reagojn. Mi volas proksimiĝi al gusto de la averaĝa esperantisto, por kiu ja estas la revuo. Manko de iuj kutimaj rubrikoj en la unuaj numeroj tamen ne signifas la rezignon: simple mankis la informoj por la rapide post si aperantaj numeroj.

LOdE: Kiun guston havas, laŭ vi, la averaĝa esperantisto?

SM: Tion ankaŭ mi daŭre volas ekscii kaj pro tio mi eterne enketas inter la legantoj. Miajn unuajn numerojn de Vegetarano, Esperantisto Slovaka kaj Heroldo akompanis enketkartoj. Por tamen eterne ne ripeti la samon mi nun simple petis la legantojn reagi kaj skribi pri siaj deziroj. Mi atente legas ilin kaj daŭre korektas mian imagon pri la averaĝa leganto (do: “la guston” mi serĉas kaj daŭre serĉos kaj verŝajne neniam scios precize difini ĝin; estas kvazaŭ serĉi la absolutan veron…). Sed mi estas ankaŭ komercisto kaj scias, ke pli saĝe ol reklami sian varon estas demandi la klienton, kian varon li deziras kaj klopodi proponi ĝin al li. En la unuaj tri numeroj mi ne aperigis la reagojn (ne estas ja eble juĝi laŭ unu-du numeroj), sed en la aprila ili aperos. Laŭ la pozitivaj reagoj ŝajnas, ke ni tamen ekiris la ĝustan vojon…

LOdE: En via unua numero de Esperanto vi mencias interalie pri revuo “kiu fidele informas pri ĉio grava en nia Esperantujo”. Sed estas konstateble ke ĉi tiu numero restis UEA-centrisma; en ĝi mankas informoj, ekzemple, pri la Esperanta Civito kaj SAT. Ĉu ilia agado ne estas grava?

SM: Ne estis mia intenco prisilenti ion. Kompili gazeton oni povas nur el la akiritaj artikoloj. Pri la nova sidejo de SAT-Amikaro en Parizo oni povis legi en la januara numero, ĉar oni raportis pri ĝi. Se iu ne raportas pri la agado, ne miru, ke oni prisilentas ĝin… La redaktoro ne povas esti ĉie kaj la legantoj de la revuo certe ne deziras ke la redaktoro simple “pruntu” artikolojn el aliaj periodaĵoj. Nia revuo certe meritas ekskluzivajn artikolojn kaj fotojn. Cetere multaj legantoj asertas ke ekz. al la E-Civito oni dediĉis lastatempe eĉ tro da atento. Cetere — ĝuste la E-Civito absolute ignoras la revuon kaj sendas neniajn (ekskluzivajn) kontribuaĵojn. Mi klopodis elsuĉi el HeKo kaj el la nefunkcianta civita retpaĝo informojn por mem verki artikolon pri la balotoj — sed ne trovinte tie la bazajn informojn mi simple devis rezigni.

LOdE: Pro la redaktado de tre diversaj gazetoj (landa, faka, kaj du internaciaj) vi, verŝajne, fariĝis la plej sperta gazetredaktoro en Esperantujo. Kiel vi taksas la nunan staton de la Esperanta gazetaro?

SM: Nu, ne troigu… Mi simple faras mian laboron kiel kiu ajn esperantisto. Al E-periodaĵoj, kiuj lastatempe vekas mian admiron, certe apartenas la franca Le monde de l' Esperanto, Brazila Esperantisto, La Ondo de Esperanto (sincere!), Literatura Foiro (kvankam mi bonvenigus, se ĝi limigus sin nur al literaturo), daŭre Monato… La nivelo (almenaŭ de la unuaj tri) daŭre kreskas kaj tio estas pozitiva fenomeno. Multaj periodaĵoj ne atingas min, do miaj eblecoj taksi la staton de nia Gazetujo estas limigitaj kaj mi ne povas respondi kompetente.

LOdE: Dankon kaj sukcesojn!

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

La Ondo de Esperanto. 2002. № 4 (90) 


Al la indekso pri la historio