Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Aleksandr Postnikov

Eseo de Igorj Simonov

Aleksandr Postnikov estas fondinto de la unua esperanto-asocio en nia lando — Ruslanda Ligo Esperantista. Sed la ruslandaj esperantistoj kutime ne mencias bonmemore lian kontribuon en la movadon, nek solenas liajn datrevenojn. Por tio ekzistas kialo: Postnikov estis ŝtat-perfidinto.

Kaj ĉi-kaze ne temas pri falsa akuzo, kiel en la kazo de la esperantistaj viktimoj de la stalinismo en la 1930aj jaroj. Tiu esperantisto efektive estis perfidulo.

Aleksandr Postnikov naskiĝis en 1880 en nobela familio. En la dekjara aĝo li aliĝis al kadeta korpuso (lernejo) en Pskov kaj post ties fino al la militista altlernejo Pavlovskoje en la ĉefurbo.

Junkro Postnikov elstaris ne nur per diligenta lernado en la artileria fako, sed ankaŭ per bona scio de fremdaj lingvoj, per verkado de patriotaj versaĵoj. Unu el tiuj eĉ estis eldonita je la kosto de la milita altlernejo.

Post la altlernejo Postnikov servis en Transkaŭkazio kaj partoprenis la militan ekspedicion en Ĉinio en 1900. La sekva etapo de lia kariero estis la Akademio de la Ĝenerala Stabo. Ĝi estis revo de ĉiu oficiro de la ruslanda armeo kaj postulis trapason de severega konkursa elekto.

En 1904 komenciĝis la milito inter Ruslando kaj Japanio. Postnikov libervole iris al la fronto. Li partoprenis 27 batalojn kaj estis kelkfoje ordenita. Lia plej alta dekoro estis la ordeno de Sankta Stanislav de la dua grado. Kiel la militan rekompencon Postnikov ricevis la rangon de ŝtabs-kapitano.

Reveninte el Manĉurio en Sankt-Peterburgon la ŝtabs-kapitano daŭrigis lernadon en la Akademio. Post la fino de la studoj Postnikov nur hazarde ne fariĝis laboranto de la ĝenerala Stabo de la Ruslanda Armeo. Sed li estis aligita al la elita kortega gvardia regimento Preobraĵenskij, kie la caro Nikolao la Dua estis kolonelo de la milittrupo.

En tiu tempo la kapitano aperigis la signojn de nervoza malordo, kaj li dum nelonga tempo estis kuracata en la psikiatria fako de la militista hospitalo. En la hospitalo Postnikov estis resanigita, sed li eksiĝis el armeo. Tamen en 1910 li revenis al servo kaj estis postenigita kiel la staba oficiro (unu el la oficiroj-estroj) de la ĉefurba Milit-Medicina Akademio. Tie li servis ĝis la aresto.

Kiel esperantisto Postnikov komencis aktivi en 1907. Li agadis tre aktive, multe vojaĝis, propagandis esperanton en Volgio kaj Nigramara Bordo. Postnikov renkontiĝis kun Lev Tolstoj; klopodis favorigi al esperanto membrojn de la cara familio, ministrojn, sed sen granda sukceso.

Fine de 1908 per la penoj de Postnikov estis fondita Ruslanda Ligo Esperantista (RLE), kaj li estis elektita kiel prezidanto de la Ligo. En 1911 RLE havis 900 membrojn kaj 30 filiojn [Referenco 1].

En 1909 Postnikov revivigis la gazeton Ruslanda Esperantisto. En 1910 li organizis la unuan ruslandan esperantistan kongreson, kiun partoprenis L.Zamenhof. Parto de ruslandaj esperantistoj bojkotis la kongreson — la rilatoj ene de la tiama ruslanda esperantistaro ne estis harmoniaj. Speciale malvarme rilatis al RLE kaj al Postnikov moskvaj esperantistoj, grupiĝintaj ĉirkaŭ la revuo La Ondo de Esperanto, fondita de A.Saĥarov en 1909. Al la malsimpatiantoj de la ŝtabs-kapitano ne plaĉis tre oficiala karaktero kaj trolojaleco de la Ligo, aristokratismo de ties fondinto kaj certaj metodoj de la propagando.

Ekzemple, La Ondo de Esperanto indigniĝis en 1910 pro la propaganda bildkarto aperigita de RLE. Sur la bildkarto estis prezentita ineto malprude (laŭ la tiama moralo, pli severa ol nun) duonvestita kaj la vortoj: “Kia honto! Vi ĝis nun ne ellernis esperanton!” [Referenco 2]

Postnikov havis kontaktojn en la altaj sferoj. En 1910 en la Universala Kongreso en Washington li estis oficiala reprezentanto de la Ruslanda ministerio de komerco kaj industrio. Al la estro de la ministerio estis poste prezentita raporto de Postnikov pri utilo de esperanto [Referenco 3].

Postnikov partoprenis ankaŭ la kongreson en Barcelona (1909), vizitis aliajn landojn kun esperantistaj celoj. Paralele al la esperantista agado, la ŝtabs-kapitano okupiĝis pri la Universala Ligo, kreita de li, kaj ankaŭ tio estis unu el la kialoj de la malkontenta rilato al Postnikov flanke de parto de esperantistoj.

Universala Ligo estis pacifisma asocio, celanta malestigi kaŭzojn de militoj kaj krei tutmondan union de ĉiuj ŝtatoj. Membroj de la Universala Ligo estis plejparte virinoj.

Postnikov multe, sed sensukcese, klopodis pri “establo de asocio por organizo de la internacia modela jura kolonio surbaze de la strikte monarkiisma principo kun ebligo de plena libero al ĉiu ano” [Referenco 4]. Al la Universala Ligo serioze rilatis ne multaj.

10 apr. 1911 Postnikov estis arestita en la stacio Beloostrov, kiam li intencis vojaĝi Stokholmon. 3 aŭg. 1911 per oficiala direktigo RLE estis fermita.

La juĝproceso pri A.A.Postnikov okazis 23–26 aŭg. en la Sankt-Peterburga regiona tribunalo. La proceso estis nepublika. Ĝin prezidis general-leŭtenanto Kirillin; la akuzanto estis helpanto de la Milita prokuroro kolonelo Iljin.

La akuzo estis, ke Postnikov vendis al agentoj de Aŭstrio-Hungario, Japanio kaj Germanio dokumentojn kaj informojn de sekreta karaktero pri la ruslanda defendosistemo. Konkrete temis pri kopioj de “la decidoj de la Milita Konsilio de 30 dec. 1910 pri la informoj ligitaj kun neniigo de la milit-inĝeniera komitato en unu el for-orientaj fortikaĵoj, asignado de grandaj monsumoj por certaj bezonoj de la milita defendo, fortikaĵoj troviĝantaj ĉe la suda kaj sud-orienta landlimoj de Ruslanda Imperio”. [Referenco 5]

En tiu ĉi proceso, unuafoje en la praktiko de ruslandaj tribunaloj, agis du ekspertoj por traduki el esperanto en la rusan lingvon. En la “afero de Postnikov” estis 30 atestantoj, inter kiuj eksa barono Ungern-Ŝternberg, antaŭnelonge kondamnita pro spionado.

Ruslandaj gazetoj notis, ke la afero de la ŝtabs-kapitano strange apudis la sensacian proceson de O'Brine-de-Lassi, kiu altiris la atenton en 1910. Temis pri venenigo de homo per mistera substanco, nekonata al la scienco. Inter la atestantoj en la Postnikova proceso estis kelkaj parencoj de la viktimo, aparte sinjorino Muza Zike.

Tiun fraŭlinon la gazeto Russkoje slovo (Rusa Vorto) delikate nomis “la civitana edzino” kaj la gazeto Kolokol (Sonorilo) “la pag-amatino” de kapitano Postnikov.

La verdikto de la tribunalo, bazita sur la unua parto de la IIIa artikolo de la Krima Kodo estis okjara bagnado, degrado de ĉiuj rangoj, senigo de la ordenoj kaj de la “rajtoj de la stato”.

La advokato de Postnikov — esperantisto V.N.Neĉajev — faris en sia fako ĉion eblan. Li sukcesis atingi nuligon de la tribunala verdikto pro malrespekto de kelkaj juraj formalaĵoj, kaj, ĉar la tribunalo ne invitis, kiel postulis la advokato, eksperton-psikiatron kaj ekspertojn pri graveco de la dokumentoj, kiujn Postnikov vendis al la agentoj.

La nova proceso okazis 19–22 dec. 1911. Prezidis general-majoro Melkov, akuzis kolonelo Veljaminov. La juĝantaro interkonsiliĝis antaŭ la deklaro de la verdikto dum ses horoj. La verdikto restis la sama, kvankam ĉi-foje al la kapitano minacis dumviva malliberigo.

La tribunalo decidis, ke Postnikov estas psike normala, kaj la ĉefa linio de la advokato ne havis sukceson. La juĝo decidis, ke la krimaj agoj de Postnikov estis profit-celaj.

Dum la du procesoj Postnikov kondutis trankvile. Li deklamis la versojn: “Popoloj, malkonkordojn forgesante en unu familion unuiĝos”, kaj post la verdikto diris, ke li “plu estas ĝoja kaj kapabla servi al la ideo de la tuthomara prospero”. [Referenco 6]

Ruslandaj esperantistoj tuj distanciĝis de la eksa kapitano. La Ondo de Esperanto ankoraŭ antaŭ la dua proceso publikigis artikolon, en kiu Postnikov estis nomita “hazarda figuro en la movado”, homo “fremda al la spirito de esperanto” k.s. [Referenco 7]

La kazo de la fondinto de RLE malutilis al la esperantista movado en Ruslando, diskreditis ĝin antaŭ la okuloj de la ruslandaj aŭtoritatoj. Sed plejmultaj ruslandaj gazetoj ne kreis pro tiu proceso kontraŭesperantan kampanjon. La fakto pri la prezidanteco de Postnikov en RLE estis menciata kutime nur preterpase.

Tamen kelkaj naciismaj gazetoj okupis kontraŭesperantan pozicion. Ekzemple, Novoje Vremja (Nova Tempo) publikigis artikolon Esperantista dreyfusado. Kvankam A.Dreyfus estis rehonorigita ankoraŭ en 1906, por la antisemita gazeto li estis la simbolo de malbono. Postnikov estis titolita “La rusa Dreyfus” kaj RLE “organizo kun framasona koloro”. La gazeto substrekis, ke la amatino de Postnikov, Muza Zike, estas virino de “akre evidenta juda tipo” [Referenco 8]. Similajn materialojn, deklarintaj, ke esperanto estas dubinda, kontraŭpatriotisma, kontraŭrusortodoksisma publikigis ankaŭ Kolokol, Svet (Lumo) kaj kelkaj aliaj.

Apenaŭ valoras nun rezoni pri la kaŭzoj de tio, ke rusa oficiro, nobelo, heroo de la milito, perfidis la ŝtaton. Sed konsiderindas, ke la tuta familio de Postnikov'oj havis certajn inklinojn.

Aleksandr Postnikov havis kvar fratojn. Ĉiuj estis oficiroj kaj ĉiuj havis malkutimajn sortojn. La plej aĝa el la fratoj pasigis 12 jarojn en frenezulejo. La dua frato estis mortigita kune kun la subigitaj soldatoj en la “boksista ribelo” (Ĉinio) pro lia kuraĝega kaj apenaŭ racia ago.

La plej juna frato, ricevinte post la fino de la artileria oficira lernejo ordonon komenci la militservon, subite malaperis. La patro kaj la armea ĉefo ricevis lian mesaĝon pri suicido, sed efektive li forveturis al Svedio kaj laboris tie kiel ordinara laboristo. Poste li revenis al Ruslando kaj estis atestanto en la proceso.

La plej interesa por la esperantistoj estas la vivo de Fjodor Postnikov (1872–1952). Li estis prezidanto de la unua ruslanda oficiala esperantista societo Espero (Sankt-Peterburgo) en 1897–99. Poste F.Postnikov propagandis esperanton en la ruslanda Fora Oriento, kie li estis la unua organizanto de aeronaŭtaj aferoj. Interalie, F.Postnikov konstruis per privataj kvestoj aerostaton Espero, kiu estis donacita al la registaro de Ruslando.

Sed en 1905 F.Postnikov faris tro liberalan paroladon. Kvankam tio ne provokis oficialajn malagrablaĵojn, liaj kolegoj, fidelaj monarkiistoj, malaprobis la revolucieman oficiron kaj malpermesis al li aperi en la oficira kunvenejo. Li, verŝajne, ofendiĝis kaj… fuĝis en Usonon dum la kulmino de la rusa-japana milito. En Usono F.Postnikov defendis disertacion kaj estis profesoro en inĝeniera akademio. Li daŭre restis esperantisto, movada organizanto kaj verkanto.

En 1912 Ruslandon vizitis Edmond Privat, kiu renkontiĝis kun la ruslanda ĉefministro Kokovcev kaj klopodis pri liberigo de Postnikov, sed sensukcese. Tiun liberigis la Februara Revolucio en 1917. Postnikov provis restarigi sian Universalan Ligon kaj eĉ prezentis kandidatojn de la Ligo por la Konstitua Kongreso.

Post la Oktobra Revolucio (1917) li alvokis subteni bolŝevistojn. Pri lia posta sorto la aŭtoro de tiuj ĉi linioj trovis nur du informojn. En la artikolo de E.Drezen, reeldonita en Jekaterinburg, ni ekscias, ke : “En 1925 li (A.Postnikov. — I.S.) estis ree kondamnita de la sovetaj aŭtoritatoj pro ŝtatperfido” [Referenco 9]. Tiutempaj sovetiaj gazetoj ne havigas informojn pri Postnikov. Nenio pri li aperis ankaŭ en 1925 sur paĝoj de la organo de SEU Meĵdunarodnyj Jazyk (Internacia Lingvo), kaj nur Aleksandr Saĥarov en siaj rememoroj kurte informas: “Mi ne scias kial, sed baldaŭ jam dum komunista reĝimo li [A.Postnikov. — I.S.] estis denove arestita kaj ĉi-fojon li ricevis pli severan punon — mortpafon” [Referenco 10].

Evidente oni povas trovi iujn informojn pri la realeco de la dua perfido de Postnikov aŭ pri ties senkulpeco en la arkivoj de GPU, sed oni povas konjekti, ke la plua sorto de A.Postnikov povis esti nur malfeliĉa. Eĉ se Postnikov ne mortis en la koncentrejo, lia pun-tempo devis finiĝi en 1935. Sed post la murdo de S.Kirov, oni praktikis daŭrigi la punon por la divers-specaj malamikoj de la popolo…

Rus-ukrainia antaŭrevolucia historiisto kaj verkisto N.Kostomarov foje skribis, ke la nekutima mistera sento konkeras ĉiun, kiu legas antaŭmultdekjarajn dokumentojn, leterojn, gazetojn… sento de viva spiro de Historio. Tiu sento nepre vin kaptos, kiam vi foliumos malnovajn esperantajn gazetojn, kiam vi vidos tie la vizaĝojn de la tiamaj aktivuloj. Tre solide kaj respektinde ili aspektas kun la “akademiaj” barbetoj kaj nazumoj, vestitaj en oficialaj uniformoj aŭ ceremoniemaj redingotoj (Bedaŭrinde, portreto de nia protagonisto aperis en neniu el la esperantaj gazetoj, eĉ ne en Ruslanda Esperantisto, kiun li eldonis, kie estis multaj portretoj de aliaj aktivuloj. Ĉu tiel esprimiĝis la modesteco de la kapitano?). Kaj iliaj mienoj nepre estas trankvilaj, seriozaj, ambiciaj en la bona senco de tiu vorto. Multaj el ili, niaj antaŭuloj, sincere kredis, ke “proksima estas jam la tag'” — la tago de la fina venko. Ja tiom multis informoj pri sukcesoj de la Movado! Jen naskiĝas novaj rondetoj kaj asocioj (eĉ asocio de esperantistoj-policistoj), sennombras esperantistaj gazetoj. Jen aŭtoritatoj subtenas la ideon de esperanto. Jen la vortoj de Lev Tolstoj. Jen la favoraj materialoj pri esperanto aperis eĉ en la revuo Staroobrjadĉeskaja Ĵiznj (Vivo de l' Malnovritaj Rusortodoksanoj). Jen Pjotr Boborykin, aŭtoro de la tiamaj furorverkoj, fariĝis esperantisto, ellerninte la lingvon nur dum unu semajno. Jen bicikla firmao Pfejl eldonis katalogon en esperanto, jen produktiĝis tajpiloj kun litertipoj esperantaj, likvoroj, parfumoj, bombonoj kun la nomo “Esperanto”. Kaj tiel plu kaj daŭre plu…

Apenaŭ iu el esperantistoj de la 1910aj jaroj supozis, ke eĉ post ok jardekoj la esperanto-movado restos samnivele, kiel en la komenco de la jarcento: maloficiala, ne akceptita de la homaro, sennoma, amatora, marĝena…

Kia ĝi estos post pliaj okdek jaroj? Ĉu daŭre la sama?..

Eĉ se tiel, ni havas nian propran historion, kiu ne havas nur idiliajn paĝojn. La sorto de la fratoj Postnikov'oj estas bona argumento por la malsimpatiantoj de esperanto — vidu, jen la du homoj, kiuj elstare kontribuis al organizado de la esperanto-movado en Ruslando, kaj ambaŭ estas malmodeloj de patriotismo. Ĉu vere?
 


REFERENCOJ

1. Enciklopedio de Esperanto. — Represo. — Budapest: HEA, 1986. P.590.

2. La Ondo de Esperanto. — 1910. №8. P.14.

3. Postnikov A. O meĵdunarodnom jazyke Esperanto. Jego Prevoshoditeljstvu, g-nu Ministru torgovli i promyŝlennosti. Doklad Postnikova, predstavitelja m-va torgovli i promyŝlennosti na 6 Meĵdunarodnom kongresse esperantiston v Vaŝingtone. — Sankt-Peterburgo, 1911.

4. Russkoje Slovo. — 31 aŭg 1911. P.6.

5. Ibid

6. Novoje Vremja. — 31 aŭg 1911. P.4-5.

7. La Ondo de Esperanto. — 1911. №10-11. P.133-140.

8. Novoje Vremja. — 31 aŭg 1911. P.5.

9. Drezen E.-K. Historiaj studoj. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1992. P.154.

10. Saĥarov A. Rememoroj de centprocenta esperantisto. — Moskvo: Impeto, 1993. P.99.

Igorj Simonov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1995. №1 (20).


Al la indekso pri la historio