Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Privat kaj Lanti

Eseo de Georges Lagrange

La nomo de Georges Lagrange ne aperis en la adresaro de la partoprenantoj en Eŭropo-Azio'91 (Jekaterinburg, 1991 07 6-14), kien li ne povis veni. Tamen ni iamaniere kompensas tiun nevenon per aperigo de lia studo Privat kaj Lanti, kiu devis esti prezentita kadre de la eŭropo-azia renkonto


Kial provi paralelan studon pri Lanti kaj Privat?

Unuavide ili havas plurajn komunajn punktojn: ambaŭ estis franclingvanoj, do havis principe la saman kulturan bazon.

Kvankam Privat estis dek jarojn pli juna ol Lanti, ili travivis la samajn periodojn: la unua mondmilito, la bolŝevisma revolucio, la suprenleviĥo de la faŝismoj kaj ties sekvo, la dua mondmilito.

Ambaŭ ludis gravajn — kvankam malsamajn — rolojn en la esperanto-movado kaj tial povas esti rigardataj kiel heredantoj de Zamenhof.

Sed fronte al tio ekzistas ankaŭ notindaj diferencoj:

Lanti estis franco kaj malgraŭ lia ĉie proklamata “sennaciismo”, tiu ŝtata deveno forte influis lian mondkoncepton.

Privat estis franclingva sviso kaj tio ankaŭ forte influis (alidirekten) lian politikan pozicion.

Privat naskiĥis en pedagogia, tradicie tre klera medio. Lanti en kamparana, preskaŭ analfabeta medio kaj tial estis aŭtodidakto, memlerninto.

Privat estis el kalvinista familio, Lanti el katolika.

Krome ili certe havis tute malsamajn karakterojn.


Edmond PrivatEDMOND PRIVAT

Edmond Privat (1889–1962) prezentas la maloftegan kazon, ke li estis fama ne nur en la esperantistaj medioj sed ankaŭ kiel franclingva ĵurnalisto en Romandio (franclingva Svisio).

Li naskiĥas en Ĝenevo, en familio de francaj “hugenotoj” migrintaj el Francio en la XVIIIa jarcento. Li lernas en la “Privat”-lernejo.

En 1903 (14-jara) li, ĵus lerninte esperanton kreas Junan Esperantiston kun sia amiko Hektor Hodler.

En 1905 (16-jara) li alparolas la esperantistaron dum la unua Universala Kongreso en Bulonjo ĉe Maro. La postan jaron, estas unu el la ĉefaj organizantoj de la dua kongreso. En 1907 trapasas la abiturientan ekzamenon (klasika beletro)… kaj kunlaboras al la organizado de la kongreso de Kembriĥo. En 1908 vojaĥas en Britio kaj Usono kaj (18-jara) estas akceptata de prezidento Th.Roosevelt.

En 1909-1911 li studas en Sorbonne kaj frekventas laboristajn mediojn anarkiemajn…

En 1912 prelegvojaĝo tra tuta Eŭropo kaj ĝis Moskvo. En 1913 la dua vojaĝo al Usono: akceptado far prezidento Wilson.

En 1914 je Julo (kristnasko) li organizas “bankedon” por la germanaj militkaptitoj en Bezancono (skandalo!). Ĉar li estas el neŭtrala lando li kiel ĵurnalisto povas viziti la orienteŭropan fronton ĉu de aŭstra-germana, ĉu de la rusa flanko. Li vizitas Zamenhofon en Varsovio kelkajn semajnojn antaŭ lia morto. Aktivas por la renaskiĝo de Pollando. Post la milito, ĵurnalisto ĉe La Sentinelle (socialista tendenco). Helpas al la viktimoj de la interna milito en Ukrainio. Interpretisto (angla/ franca) ĉe la Ligo de Nacioj. Iniciatas kampanjon por uzo de esperanto kiel laborlingvo ĉe la Ligo. Fiasko pro la imperialisma sinteno de la tiama franca ministro pri instruado.

En 1926 edziĝas je Yvonne Bouvier, fratino de esperantisto-amiko. 1931: Interpopola konduto (plu pri tio poste). Renkontiĝo kun Gandhi. Kunveturas al Hindio kun Gandhi. Publikigas eseojn pri Britio, pri Usono. Ludas gravan rolon en UEA. Dum la dua mondmilito, profesoro en Bellinzona (itallingva Svisio) li helpas al rifuĝintoj el Italio.

En 1959 reiĝas profesoro pri angla literaturo en la Universitato de Neŭchatel.

En 1962 (28an de Aug.) morto de Privat sekve de grava brulakcidento. Li estis ekverkanta (franclingvan) membiografion.


Eugeno LantiEŬGENO LANTI

Eugène Adam(1879–1947), kromnomata Lanti naskiĝis la 19an de Julio 1879 en Néhou vilaĝo de Normandio, en familio de ne tre riĉaj kamparanoj, preskaŭ analfabetaj. Tre diligenta lernejano, li forlasas la lernejon 12-jara, estas fervora katoliko. Li eklernas la metion lignaĵisto. 17-jara li legas Historion de la religio de E.Renan kaj perdas la kredon. Li iĝas fervora patrioto (estis la periodo post la malvenko de Francio en 1871 kiam la revenĝema naciismo estis treege akra). Kelkajn jarojn poste li aŭskultas Sébastien Faure en Rouen kaj iĝas meblofaristo, poste desegnisto pri lignaĵoj kaj fine fakinstruisto pri teknika desegno (do ŝtat-dungito!).

Li eklernas esperanton en 1914 (ĵus antaŭ la milito) kaj forĵetas anarĥiismon tial ke Kropotkin pravigis la militon kontraŭ la germana imperiismo.

De la milito (li estas ambulancisto) li lernos definitivan kaj profundan naŭziĝon pro ĉia naciismo. En 1919–20 post hezito inter esperanto kaj ido li kunlaboras en La Liberiga Stelo, laborista gazeto.

Ĉefa dato: 1921. Kun kelkaj kamaradoj el Parizo li estas la kerno de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kies spirita patro li restos ĝis la dua mondmilito, kaj al kiu li dediĉos sian tutan energion. Estante mem kompartiano li daŭre klopodas teni egalrajtaj la diversajn laboristajn (klasbatalajn) tendencojn de SAT kaj kolizios kun Drezen, kiu volas fari el SAT instrumenton de Komintern. En 1928 eksiĝas el la kompartio. La ĉefa iniciatinto de la Plena Vortaro. Post la skismo de SEU en 1931, klopodas konservi la supertendencecon de SAT kaj ellaboras siajn tezojn pri la sennaciismo. En 1936 forlasas Eŭropon, kien li neniam revenos. Mondmigranto li vizitadas Japanion, Aŭstralion, Novzelandon, Sudamerikon, fine Meksikion, kie li, suferante pro nekurecebla cerbotumoro, suicidos en januaro 1947.


LA KULTURAJ BAZOJ

Kvankam Privat kaj Lanti estis samlingvanoj, tio ne signifas, ke ili estis tute samkulturanoj. Cetere Lanti tre verŝajne en sia infaneco ankoraŭ parolis normandan (mortantan) dialekton. Tion li poste tre zorge forviŝis.

Sed lingvo estas nur parto de la kulturo, ĝi ne estas la tuta kulturo. Oni devas konsideri ankaŭ la socian kaj la familian medion. Tiukaze estas elstara diferenco inter la riĉkultura familio de Privat kaj la analfabeteco de la familio de Lanti.

1. Privat, la federalisto

Privat estis sviso. Lia mondkoncepto estas funde svisa, t.e. federalisma. De kie tiu specifa koncepto? De la historio mem de Svisio ĉi tie resumota en kelkaj vortoj:

En la XIIIa jarcento Svisio estis kiel ĉiuj eŭropaj landoj dividita en multajn feŭdejojn inter si militantaj. En 1270 kvar el tiuj landetoj interkonsentis, ke en okazo de iĝonta konflikto inter du el ili, 1) la du aliaj restu neŭtralaj, 2) la batalontoj submetu la konfliktkaŭzon al unu el la neŭtraluloj, 3) la konfliktontoj submetiĝos al tiu arbitracio. Tiuj kvar landetoj estis: Schwyz, Uri, Unterwald kaj Oberwald. Pro tio la kruco de la svisa flago. Kaj tiu ŝajne iom naiva kontrakto efektive funkciis kaj ebligis la solvon de centoj da militkaŭzoj. En 1315 venko de la juna konfederacio kontraŭ la imperiestro definitive sigelis la unuiĝon. Poste kreskadis la praa kvaropo per “koloniigo” (fakte konkero kaj aneksado de aliaj feŭdejoj) ĝis la nuna amplekso de Svisio. La lasta milito (1848) estus rigardate de ekstere interna milito, sed la svisoj konsideras ĝin kiel “internacian” (fakte interkantonan) kaj solviĝis per la Konstitucio kiu nun regas la Konfederacion.

Kaj tiu federalisma strukturo profunde stampas la menson kaj mondkoncepton de klera sviso kia estis Privat: la “patriotismo” de sviso estas triŝtupa: unue la naskiĝurbo, due (super ĝi) la kantono, trie (ankoraŭ pli supre) la Konfederacio. Kaj efektive, okaze de iu ajn el la multfojaj balotoj oni ĉiam vidas la tri flagojn antaŭ la urbodomoj.

Kompreneble Svisio ne estas tiu paradizo, kiun oni foje volis prezenti al ni. Sed tiu federalismo ebligis (male al tio, kio okazadis kaj eĉ nun plu okazas en Francio) kunvivigi plurlingvan, plurkulturan, plurreligian popolon, kun fundamenta respekto al la minoritatoj. (Eĉ la romanĉoj, kiuj estas kelkdekmiloj estas egalrajtaj kun la alemanoj, kiuj estas 70% de la loĝantaro).

Jen la socia kaj politika medio en kiu kreskis la juna Privat. Krome, ni ja vidis, ke li estis en klera familio de pedagogoj.

2. Lanti la centralizisto

Ni jam vidis, ke Lanti naskiĝis en tute malklera medio. Li eklernis en la oficiala laika lernejo en la fino de la XIXa jarcento, nelonge post la terura malvenko de 1871, lernejo en kiu oni instruis ĉefe, ke la Respubliko estas unu kaj nedividebla (Ve! al minoritatoj!) kaj ke la patrio estas io sanktega al kio oni oferu sian vivon, ĉefe ĉar oni preparu la “revenĝon” kontraŭ Germanio.

Krome, male al Privat, kiu en sia protestanta (kalvinista) medio kutimis legi la Skribon kaj pridiskuti ĝin, Lanti estis katolike edukita do: obei sen diskuti. Fari demandon jam estus peko. Tio kondukos lin poste al konstanta ribelo kontraŭ ĉiaj dogmoj, ĉu religiaj, ĉu politikaj. Tial liaj kolizioj kun la marksistoj.

Lanti forlasis la elementan lernejon 12-jara. Tre frue li konsciis pri sia “elementeco”. Ĉion li lernis mem per legado, per vesperaj kursoj. Sed daŭre li konsciis pri siaj bazaj mankoj. Tial ankaŭ li sentis la nepran neceson de komuna nur esperanta vortaro. Tial li instigis al la Plena Vortaro.

Kaj Lanti estis metiisto: li lerte prilaboris la lignon. Li laboris ne nur per la kapo sed ankaŭ per la manoj. Pro tio lia raciismo: lignopeco ne obeas al dogmo, aŭ al mito sed nur al la racia gesto. Lia raciismo, kiu estas esenca trajto de lia penso, estas ne teorio, sed rezulto de la propra sperto.

Lia konstanta batalo kontraŭ la naciismo (eĉ se iu nomas ĝin “patriotismo”, ĉar Lanti konsideras la du vortojn sinonimoj) havas do du kialojn: lia raciismo (nacio estas anaĥronismo kaj artefarita koncepto) kaj pli nekonscie la instinkta centralismo de franco. Al tio oni kompreneble aldonu la afekcian aspekton de tiu kontraŭnaciismo: li vidis kaj spertis ties katastrofajn konsekvencojn en la mondmilito.


KARAKTEROJ

Sendepende de siaj kulturoj kaj medioj Privat kaj Lanti evidente havis tre malsamajn karakterojn. Tio estas tuj videbla se oni iom atente rigardas fotobildojn: Privat estas ĉiam vidata kun rideto, afabla vizaĝo en kiu oni sentas ioman memfidon. La bildoj de Lanti ĉiam montras lin kun flama, fervora rigardo. Mi konas neniun foton de li kun rideto! Ĉu nur hazardo?

Tiun karakterdiferencon ni ankaŭ konstatas se ni enketas pri iliaj preferataj aŭtoroj. Privat speciale ŝatas Thomas Moor la aŭtoron de Utopio. Li volas mem esti “utopiisto”, fakte pioniro de novaj noblaj konceptoj eĉ se oni estas primokata aŭ endanĝerigita. Li verkos mem libron pri Thomas Moor.

Lanti ŝatis Rabelais kaj, li klarigas kial en unu el siaj Leteroj, ne pro la malprudaĵoj kaj maldecaĵoj, de kiuj la francoj faris adjketivon rabelaisien sed pro la satira rido, rifuzo de la dogmoj, laŭdo al libereco, al libera edukado kaj memevoluo. Ĉu pesimismo? Jes, eble sed kun stranga fido al iu malproksima estonteco.

Ĉu juĝi “publikan” homon laŭ lia privata vivo? Tikla demando. Sed ankaŭ tie ni trovos interesan informon: Privat havis du edzinojn. La unua, ŝajne estas junula miselekto kun fiasko. La dua (esperantistino) estis “definitiva”. La privata vivo de Lanti estas ne tre konata, sed ni scias, ke ĝi estis ŝtormeca, neniel harmonia, kaj lia lasta vivkunulino Limouzine laŭ atestoj ne estis tre feliĉa. La parizaj kamaradoj, kiuj bone konis lin kaj kunlaboris kun li tute konsentas: li estis viro malfacile kunvivebla.

Se oni cetere jam supraĵe rigardas iliajn vivojn oni ankaŭ tiam tuj rimarkas grandan diferencon: Privat malgraŭ malbona sanstato (li suferis pro osttuberkulozo) daŭre montras serenecon, memfidon kaj rektan evolulinion dum sia tuta vivo. Lanti male spertis angoron, fervoron, ribelemon kaj zigzagan evoluon inter kontraŭdiroj. Eĉ je la fino, restante ligita al esperantismo kaj sennaciismo li proklamas sian raciismon sed efektive per sentimentoj estas ligita al esperanto kaj al la esperantistoj.

Tiu diferenco estas sentebla ankaŭ tra verkoj — aŭ verketoj — pli malpli membiografiaj, kiel Karlo de Privat aŭ la ekverkita Fredo de Lanti. La vivo de Karlo estas rekta kaj konstanta supreniro, tiu de Fredo jam barakto inter kontraŭdiroj.

Ankaŭ ilia sinteno kaj morala pozicio en la vivo kaj fronte al la eventoj respegulas malsamajn karakterojn. Privat, la intelektulo, estimas kaj respektas la metiistojn. Lanti, la metiisto, neniel admiras la intelektulojn kaj ofte ironias pri ili. Privat montriĝas pardonema, li emas vidi, eĉ ĉe la malamiko, la pozitivajn flankojn. Ekzemple: la angla imperiismo? jes, sed ankaŭ de Anglio venis demokratio kaj libereco. La usona kapitalismo? jes, sed estas ankaŭ la teĥnika kaj scienca progreso, kaj la demokratio, kaj la pensuloj…

Ankaŭ la alia havas sian pravon. Ni devas aŭskulti lin.

Lanti batalas kontraŭ ĉio maljusta kaj ekde sia juneco baraktas en la dubo. Kaj se li forĝas sian propran filizofion (sennaciismo) tio estas pro ties racieco kaj post forĵeto de la religio, de la naciismo, de anarĥiismo, de bolŝevismo…


AGADO DE E.PRIVAT

1. Privat, franclingva ĵurnalisto

Privat estis konata en Romandio ĉefe kiel ĵurnalisto, ne de ĉiutagaĵoj, sed kiel diplomatia, politika ĵurnalisto, ĉiam preta por defendi noblajn celojn, socialisto (laŭ svisa stilo!), pledanto por esperanto, por Pollando dum la unua mondmilito, por Hindio kun Gandhi, por Alĝerio (kontraŭ Francio) en 1956. Estas evidente, ke li havis ne nur amikojn.

Ni jam vidis, ke 18-jara li vizitas Usonon kaj estas akceptata de Th.Roosevelt, ke 22-jara li vizitas kaj prelegas en tuta Orienta Eŭropo. En 1914 li tuj favore reagas al la fama artikolo de Romain Rolland Super la batalo (Au dessus de la melée), kiu rifuzas la naciisman fanatikon. Kiel sviso, do neŭtralulo, li povas viziti la fronton orienteŭropan, vidas Zamenhofon kelkajn semajnojn antaŭ lia morto, verkas artikolojn favore al Pollando kaj tial iĝas persona non grata en Francio por multaj jaroj.

Lia socialismo estas “svisa”, t.e. ĝi ne estas de laboristo sed de burĝo el kalvinista familio. Li rilatis antaŭ la unua mondmilito ĉu en Parizo ĉu en Svisio mem kun anarĥiistaj medioj. Sed lia socialismo ne estas revolucia: ĝi ne celas detrui la kapitalismon, ĝi ne estas “klasbatala”; ĝi celas humanigi la kapitalismon, klopodi (pli ol “batali”) por pli da justeco. Oni interdiskutu kaj ekstriku nur se ĉiuj aliaj ebloj montriĝis vanaj. Lia “socialismo” estas defendo de la subprematoj: temas ne nur pri klasaj maljustaĵoj, sed pri maljustaĵoj kontraŭ la virinoj, li estas inter la unuaj, kiuj defendas la egalrajtecon por la virinoj; kaj maljusteco ankaŭ por la minoritatoj subpremataj. Li estos defendanto de novaj rajtoj, de nova juro internaciskale.

Post la bolŝevisma revolucio, li ne defendos ĝin, fakte ne alprenos partion, sed li klopodos, kun kaj post Nansen por helpi al la viktimoj de la interna milito en Ukrainio, kie la infanoj mortis pro malsato. Kurioze en 1927 por la deka datreveno de la Respubliko de la Proletoj, dum iuj laŭdegis ĝin, dum aliaj forvomis ĝin, dum Lanti jam laŭte deklaris, ke la bolŝevistoj kaj pli speciale Stalin perfidis la laboristan klason, Privat, la burĝa intelektulo, tre prudente juĝas, tre tolereme: jes estas troigoj… sed ili tamen provis… ni devas atendi por vidi kiel evoluos… certe multaj estas sinceraj… “Ankaŭ la alia havas sian pravon” kaj tre svise, en okazo de konflikto oni akceptu kaj obeu arbitracion.

Lia ĵurnalista laboro estis tre temporaba kaj tial, bedaŭrinde malutilis al lia verkista kariero, kies konataj pecoj estas tre valoraj. Kvardek jarojn li estis tre influa tra diversaj socialistaj gazetoj (la Coopération, la Sentinelle, le Peuple) ĝis en 1956 li defendis liberan Alĝerion, oni cenzuris lian artikolon en la Sentinelle. Li eksiĝis. Kaj la Sentinelle mortis pro tio.

Forte influata de Gandhi, kun kiu li estis en Hindio, li klopodas atingi justajn celojn sen perforto. Sian ĵurnalistan karieron li finos kunlaborante en l'Essor gazeto de la kvakerismo. Li do atingas specon de kristanismo sendogma kaj tre tolerema.

2. Privat, la federalisto:

Ni scias, ke Svisio, eĉ se ĝi ne estas paradizo, almenaŭ sukcesas, dank'al federalisma konstitucio kaj toleremo al minoritatoj, kunvivigi plurlingvan, plurkulturan kaj plurkonfesian popolon.

Kontraste al tiu situacio estas Francio en kiu la reganta povo, ĉu reĝa, ĉu respublika, ĉiam klopodis por subpremi kaj malaperigi la minoritatojn, aŭ kun landoj kiel Libano, Israelo aŭ la balkanaj landoj en kiuj la gentoj vivadas en daŭra militminaco kaj reciproka malamo, tute laŭ la skemo de Zamenhof.

Por Privat la svisa organizo povus esti modelo por tutmonda organizo, t.e.: kunvivigi diferencojn, respekti minoritatojn, esti tolerema, aŭskulti la kontraŭulon.

Lia morala bazo ne estas, kiel ĉe Lanti, klasbatala kaj revolucia, sed pli religia. Helpi, servi, sen perforto. Li kunlaboros kun Hodler dum la unua mondmilito por interkomunikigi la militkaptitojn kun ties familioj, li agnoskos la tezojn de Pierre Cerésole pri la civilservo: “ni servu la patrion, eĉ alies patrion, sed ne por murdi, nur por helpi kaj savi homojn”.

Ĉe la Ligo de Nacioj li estos brila tradukisto, klopodos por esperanto kaj ne sukcesos pro la subfosado de la tiama franca ministro pri edukado. Sed li riproĉas al la Ligo ke ĝi estas nur ŝtataro sen animo, ĝi ne estas asembleo de popoloj. Popoloj bezonas kredi je io. La animo de tiu ligo estu esperanto. Post la dua mondmilito li same riproĉos al UNO, ke ĝi ne estas reprezentaĵo de la popoloj, li aktivos inter la mondcivitanoj sed tie bedaŭrinde ankoraŭ ne atingos sian celon. Ĉu la popoloj estas jam sufiĉe maturaj por akcepti?

Lia renkontiĝo kun Gandhi estos por li grava ŝoko: ĝi pruvas la efikecon de la neperforto. Preskaŭ samepoke li verkas Interpopolan Konduton, broŝuron nun netroveblan, kiun oni devus reeldoni, en kiu li prezentas sian politikan sintenon. Ĝi estis en la franca versio skandala, ĉar ĝi menciis, ke ne nur Germanio kulpis en la unua milito. Li tie rifuzas la naivan duisman dividon “blanka-nigran”. Li konstatas (same kiel Lanti) ke la naciismo estas la moderna religio, religio de malamo, ke la laboristoj kreis alian mistikon: la klasbatalon kaj revolucion, ke la bolŝevismo estas alia nova mistiko, kaj ke ĉiuj tiuj mitoj celas unuigi la homojn kontraŭ aliaj homoj. Kaj tre Tolstoje li konkludas: ĉio, kio disigas forigas de Dio.

Lian koncepton de la interpopola konduto ni pli poste analizos.

Privat, kiel sviso lernis infanaĝe, ke li devas esti pli ol ĝenevano, li devas esti sviso, li volus ke ekz-e franco klopodu esti pli ol franco, esti eŭropano, kaj pli ol eŭropano, mondcivitano. Tiu koncepto ja fontas el lia sviseco. Patrio submetiĝu al “io plia”.

3. Privat, esperantisto

Privat estas 13-jara kiam li malkovras esperanton. Samtempe kiel lia gimnazia amiko Hektor Hodler. Interesaj estas, samloke liaj rilatoj kun la filozofo Ernesto Naville (tiam 90-jara) kiu siatempe sukcesis en la laŭdire liberema sed kalvinista Ĝenevo, permesigi al katolikoj havi meson. Toleremo!

Preskaŭ tuj Privat kaj H.Hodler kreas gazeton Juna Esperantisto. La ega diferenco por tiuj 14 aŭ 15-jaraj knaboj estas ke esperanto estas por ili vivanta lingvo, kontraste kun la sinteno de la tiamaj papoj de esperanto (ni estas en la t.n. “franca periodo”) por kiuj temis nur pri “helplingvo” en kiun oni nur tradukis el la franca.

16-jara li partoprenas la unuan kongreson en Bulonjo ĉe maro kaj tie faras skandalon pro sia juneco kaj memfido. Li estos unu el la ĉefaj organizantoj de la dua kongreso en Ĝenevo, kaj almetos la bazojn de la kongres-aranĝoj, kiuj daŭre funkciis: fak-kunsidoj, kie oni diskutas inter si, kaj ĝeneralaj kunvenoj neŭtralaj.

Krome lia demonstrado pri vivanteco de esperanto fronte al la papeco de L. de Beaufront, certe ne estis fremda al la ido-skismo, kiu okazis la postan jaron. En 1907, post la kongreso de Kambriĝo, li rilatas kun la eldon-firmao Hachette, kaj tial vojaĝos (18-jara) al Usono, prelegados pri esperanto kaj renkontos la prezidenton. Samperiode komenciĝas literatura verkado. Li estas laŭreato en la florludoj de Barcelono (1909). Li verkas la virin-defendan teatraĵon Ginevra, poemojn Tra l' silento. Dum la kongresoj de UEA li famiĝos pro sia oratora talento kaj la oratora lingvo efektive influas lian stilon. Gravan politiko-filozofian verketon lian ni jam menciis Interpopola konduto, kompreneble Vivo de Gandhi, ĝis la fino de sia vivo li veturis ĉiusemajne al Berno por paroli ses minutojn ĉe la radio. Sed li ludis rolon ankaŭ kiel pedagogo: li kunlaboris kun Cseh kaj liaj lekcioj ĉiam estis treege klaraj. Li verkis en la jaroj tridekaj la libreton Esprimo de sentoj en esperanto en kiu li rebatas, iom malfrue, bedaŭrinde, al la fiulo, kiu, pagita de la franca ministro, fuŝis la akcepton de esperanto al la Ligo de Nacioj… Li mem konfesos, fine de sia vivo, ke esperanto estis fakte parto de lia personeco, ke li atingis sian personan maturiĝon dank'al esperanto.


AGADO DE E.LANTI

Unuavide la agado de Lanti ŝajnas multe pli modesta ol tiu de Privat: li tute ne estis franca ĵurnalisto. Li eĉ zorge distingis inter la ŝtatinstruisto Adam kaj la esperantisto-aktivulo Lanti. Laŭdire li ne estis granda oratoro, ne estis poeto nek verkisto malgraŭ kelkaj interesaj tradukoj. Sed en esperanto li estis ĵurnalisto, eseisto, klarvida kritikisto kun ĉiam klara stilo kaj eĉ akra plumo. Li estis rimarkinda organizanto, li estis la vera patro de SAT, kiu naskiĝis jam matura de lia cerbo, li estis ankaŭ lerta diplomato, kiu manovris interne de SAT en nekredeblaj malfacilaĵoj. Kaj — tion ni ne forgesu — li estis la iniciatinto de la Plena Vortaro, mem patro de nia PIV, la sola vortaro, kiu estu aŭtoritato en la lingvo, eĉ se estas laŭmode hodiaŭ ĝin subvalorigi.

Por kompreni la agadon de Lanti ni devas emfazi kelkajn trajtojn de lia karaktero, jam menciitajn: lia raciemo, do nepra sendogmemo, klarvida kritikemo, eĉ foje akre satira. Krome sopiro al absoluto, kiu kaŭzos plurajn gravajn ŝokojn en lia vivo kaj lian zigzagan ideologion.

Plej grava el tiuj ŝokoj estos la milito de 1914, kiu estis plena fiasko de la Internacio: la naciismo (religio de malamo) estis pli forta. La internaciismo tute ne kapablis harmoniigi la naciismojn. La naciismon oni devas detrui kaj tiucele oni devas detrui la naciojn. Tie la pozicio de Lanti tre diferencas de tiu de Privat. Legindaj estas la paĝoj el Vivo de Lanti de Ed.Borsboom kie Lanti, ambulancisto, rakontas kiel li rilatis kun la germanaj vunditoj: malamata de la francoj, li estis ankaŭ malfide rigardata de la germanoj. Regis nur la fanatika naciismo. Tiuj ŝokaj spertoj, unuflanke montras lian superan moralan senton kaj prilumas la bazon de lia “sennaciismo”.

Lanti eklernis esperanton en 1914 (35-jara) do relative malfrue kompare kun la fruema Privat. Eĉ post la milito li estas ankoraŭ mallerta komencanto kaj oftas la eraroj en liaj jam multaj leteroj. Li cetere hezitas inter esperanto kaj ido. Sed lian agadon decidis la ŝoko de 1914: la naciismo estas sento tute artefarita, trudita al la infanoj en la lernejo kaj speciale absurda en la novaj landoj ekz-e en Sudameriko kies loĝantaro konsistas el mozaiko de popoloj.

Alia grava evento, ŝoko, kiu klarigas la mondkoncepton de Lanti estas la bolŝevisma revolucio. Hodiaŭ post la lastjaraj eventoj oni malfacile imagas la tiaman prestiĝon de tiu bolŝevisma revolucio: ĝi estis la granda espero de la laborista klaso, la miraklo veninta el Oriento, la komenco de la Tutmonda Revolucio promesita kaj prognozita de K.Marx. Cetere ĝi estis paniko en la burĝaj medioj: la timo perdi la privilegiojn de la mon-potenco, timo en kristanaj medioj pro la ateismo de tiu revolucio. Kaj tio estos la ŝlima grundo sur kiu ekkreskos la faŝismo kaj plue la naziismo.

Oni tiam ne konsciis, ke la “Proleta Revolucio” ne okazis en Britio aŭ en Germanio, kiel prognozis Marx sed en lando mistikema en kiu la adoro al la Caro facile fariĝos adoro al Kamarado Stalin, en lando kun tradicio burokrata kaj policista, kiu daŭris sub aliaj etikedoj en la nova reĝimo, en lando sen vera urba proletaro sed kun 80% da analfabetaj muĵikoj, do ĉiuj cirkonstancoj por ke tiu “proleta revolucio” fiasku. Kaj jen tipa trajto de Lanti, la raciisto: vizitante Sovetion en 1923, li intue sentas, ke la revolucio fiaskos. Nur dek jarojn poste lian intuon pravigas faktoj kaŝitaj sed nekontesteblaj. Kaj malgraŭ la mortu-krioj de la komunistoj li denuncos la krimojn, kiujn nur kvindek jarojn poste oni oficiale agnoskos.

Lanti aktivis por kaj ĉefe per esperanto. Komence de lia agado esperanto ne estas celo sed nur rimedo, ilo por eduki la laboristaron. Lia celo estas socialismo kaj pli precize la revolucio. Sed ekzistas pluraj tendencoj en la laborista movado: social-demokrata, komunista (nun bolŝevista) kaj anarĥiista. Jam antaŭ la milito tiuj tendencoj kunekzistis pli malpli harmonie. Kiu el ili pravas? Tie ni retrovas la dubon de Lanti. Kvankam mem bolŝevisto, Lanti ne volas, ke SAT estu instrumento de Komintern. SAT estu eduka organizo, ne politika partio. Oni ne povas fari socialistojn el homoj, kiuj edukiĝis en kapitalisma (profitema) mondo. Unue en la cerbo oni faru la revolucion.

Aŭtodidakto Lanti jene konstruas sian mondkoncepton inter Zamenhof kaj Marx, inter la teruraĵoj de la milito kaj la esperoj de la revolucio:

Zamenhof vidis la kaŭzojn de interhoma malamo en la lingva diverseco kaj la religia diverseco. Sed li tute ne vidis la ekonomiajn kaŭzojn de la militoj.

Marx vidis nur la ekonomiajn kaŭzojn de la konflikto sed ignoris la lingvajn barojn kaj la naciismojn, kiuj ĝuste en lia tempo tiel disfloris. “Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!” Jes. Sed kiel? En 1914 evidentiĝis, ke la psiĥaj kaŭzoj de la milito estas la naciismoj, religio de malamo. Oni do kontraŭbatalu la kapitalismon (t.e. klasbatalo) sed ankaŭ la naciismon.

Ekde 1921, ekde la kreado de SAT, la agado de Lanti estas nedisigebla de la vivo de SAT. Sennacieca Asocio Tutmonda ludis gravan rolon en la jaroj 20-aj. Kial la skismo de 1921? Ĉar estis neeble por laboristoj revoluciemaj kunvivi en la sama organizo kun pli malpli naciemaj burĝoj. For la neŭtralismon! Multaj tre viglaj elementoj iris al SAT. Centoj da artikoloj estis nacilingven tradukitaj. SAT efektive informis la proletojn pri la vivkondiĉoj de iliaj fratoj translimaj. Lanti dediĉos sian tutan vivon al SAT kaj ĉefe al malfacila ekvilibro intertendenca. Fakte li subtaksis la gravecon de tiuj diverĝoj kaj devos elspezi multe da energio por defendi SAT-on kontraŭ la kaperemo de Drezen, ĝis la skismo de 1931, kiam la komunistoj forlasis SAT-on kaj foriris kun la kaso!..

En 1931, kiam li forlasas Eŭropon, kien li neniam plu revenos, li ankaŭ forlasos la tezon de la 'klasbatalo“. Burĝo estas ne nur tiu, kiu posedas monon, sed ankaŭ, kiu havas spiritostaton de burĝo. Kaj li ironias pri tiuj anarĥiistoj kiujn li konis en sia juneco, kiuj fakte sopiris iĝi mem ekspluatistoj anstataŭ espluatatoj. Oni ne povas konstrui socialismon kun tiaj uloj. Oni devas unue eduki la laboristaron.

La politika koncepto de Lanti estis kompreneble sennaciismo, t.e. tutmonda tutplaneda organizo de la produktado kun rekta elekto de la respondeculoj. Tiu koncepto estis ankaŭ “racia” aŭ almenaŭ laŭ certa logiko evoluisma: la homoj estis grupigitaj laŭ triboj, poste laŭ civitoj aŭ ŝtatetoj, laŭ provincoj, laŭ feŭdaj teritorioj, hodiaŭ ili estas organizitaj laŭ “nacioj”, tio estas ŝtatoj, sed tiu ento estas artefarita; je plua ŝtupo la homaro nepre devas organiziĝi mondskale. La “nacioj” estas anaĥronismo. Kompreneble oni tuj pensas pri la moto de Einstein: “monda unuiĝo aŭ neniiĝo”, kio diras la samon en aliaj vortoj. En la sama logiko la lokaj dialektoj malaperis antaŭ la “grandaj”, la naciaj lingvoj. La naciaj lingvoj malaperos antaŭ esperanto. “Unu homaro, unu lingvo” jam diris siatempe Schleyer, la patro de Volapük. Kompreneble samtempe Lanti denuncas la diktaturojn (de kiu ajn koloro) kun tiu konstato — tiu evidentaĵo — ke la potenco kaj plie la plena potenco igas la homon freneza: Nerono, Hitler, Stalin… Sed kio estas lia centra tutmonda, racia organizado de la produktado? Ĉu ne la teĥnokratio pri kiu ni jam ofte plendas? Ĉu tiu centra organizado, tiu “sennaciismo” ne estas alia formo de la franca, de la jakobena centralismo pri kio Francio nur nun klopodas senbalastiĝi?

Lanti, la aŭtodidakto. Ni scias, ke en la lernejo li akiris nur elementajn sciojn, kiel la tiamaj kamparanaj infanoj. Almenaŭ li sciis legi kaj estis sciema, li konsciis pri siaj mankoj kaj havis la volon kleriĝi. Lanti havis do la kvalitojn de aŭtodidakto t.e. profunda scio pri interesaĵoj, sci-avido, lernemo, male al “diplomitoj” plenaj je scioj kaj plene stultaj. Sed li havis ankaŭ la mankojn de aŭtodidakto: la truojn de nesufiĉa lernobazo. Pri tio cetere li sian tutan vivon konsciis.

Lanti, la moralisto. Ni scias, ke junulo li jam forĵetis la katolikan religion. Laŭ la tradicio en kristanaj kaj eĉ aliaj landoj, la moralon diktas la religio. Tiu stranga konfuzo cetere klarigas grandparte la kriman karieron de monstroj kiel Hitler kaj Stalin: forĵetinte la religion, ili samtempe forĵetis la moralon por konstrui propran laŭ propraj konceptoj. Ni konas la sekvon. Tute alia estis la sinteno de Lanti. Por li la moralo estas necesa, biologie necesa. Besto havas denaskan biologian konduton, ĝi estas la tuto de vivreguloj por ke la specio transvivu. La homo perdis tiun regularon kaj devas inventi proprajn, li devas krei moralajn regulojn. Sur kio bazi tiujn regulojn? Sur la legendoj de la religio? Tio ne rezistas la kritikon. Sur la racio? Ĉu tio sufiĉas por helpi kriplulon aŭ maljunulon? Lanti tute klare konsciis pri la kontraŭdiroj antaŭ kiuj li staris kaj serĉadis sian tutan vivon tiun firmbazan moralon, interalie en la budhismo, kun la sama elreviĝo kiel en la kristanismo.

Lanti, la filozofo. Lanti estas eminenta figuro de la esperantismo, li ludis gravan rolon en la intermilita periodo, kiel organizanto kaj per sia persona influo, sed li ankaŭ estas facile kritikebla: kiel teĥnikisto, kiel materialisto li tro fidis la teĥnikan progreson, ne antaŭvidante la riskojn, kiujn ni nun spertas. Li rifuzis la “diktaturon de la proletaro”, kiu ja iĝis diktaturo de burokratio kaj de unu tirano, sed ŝajne li ne antaŭvidis la diktaturon de la teĥnokratoj, same danĝeran, kiu pli kaj pli regas la mondon.

Li adoptis la moton “unu homaro — unu lingvo”, sed li ne komprenis, ke lingvo estas intime ligita al la personeco, al la identeco de la individuo, ke tio estas la ĉefa rezisto-kialo kontraŭ esperanto, kontraŭ la “monstro nenatura” kiu atakas la patrinon (la “naturan” lingvon) kiel tre klare demonstras Claude Piron.

La kapitalismo tute ne evoluis kiel imagis la “scienca socialismo” de Marx, kaj la “proleta revolucio” finiĝis per giganta fiasko. Sed ĝi ankaŭ tute ne evoluis kiel imagis Lanti, kiu ne antaŭvidis, kion ni hodiaŭ plej timas: industria polucio, demografio kaj ĉefe nuklea minaco.

Lanti kiel ĉiu idealisto, eĉ se li estis “raciisto” subtaksis la “nigrajn fortojn”, kiuj malhelpus liajn belajn projektojn, tiukaze la internajn dividojn de la laborista klaso. Sed li plene pravis — kaj daŭre pravas — kiam li proklamis la danĝeron de la religia fanatikismo kaj de la naciismo. Vidu kio okazas plu en Proksima Oriento, kaj nun en Balkanoj kaj eĉ en la respublikoj de Sovetio!


KONVERĜOJ

Se oni komparas tiujn du homojn, iliajn vivon, agadon, mondkoncepton, oni tuj povas rimarki similecon, kiu tiras la simpation: ili estis egale sinceraj, egale honestaj, egale malriĉaj.

Privat per siaj kulturo kaj kapablo certe povus karieri en diplomatio. Tion oni proponis al li kaj li rifuzis. Li povus esti prestiĝa universitata profesoro. Li lasis sian postenon — perdis ĝin — por sekvi Gandhi al Hindio. Li demisiis kiel ĵurnalisto, kiam oni cenzuris liajn artikolojn pri Alĝerio…

Lanti estis lerta kaj kapabla metiisto. Li estis inteligenta kaj bonega organizanto. Li certe povus krei entreprenon (ekz-e meblofabrikon) kaj li certe per tio riĉiĝus. Li preferis la liberecon de desegnoinstruisto kun sufiĉe da libera tempo por zorgi pri tio, kio lin interesis: la liberiĝo de la laboristaro.

Kaj Lanti kaj Privat, same cetere kiel Zamenhof kaj Gandhi, antaŭ fariĝi iel mondcivitanoj, eĉ se iom malsame, estis unue patriotoj. Kaj ilia patriotismo larĝiĝis al tutmondismo. Ne estas hazardo se oni starigas paralelon inter tiuj kvar figuroj.

Ambaŭ povas esti konsiderataj kiel fidelaj idoj de Zamenhof eĉ se ili en la internacia lingvo trovis malsamajn ecojn: Lanti unue aprezis en esperanto la “raciecon”. Privat ŝatis ne nur la lingvon, sed ties “animon”, kiun li volis donaci al la Ligo de Nacioj. Sed estas evidente, ke Lanti restis ligita al esperanto ĝis la fino pro sentimentaj kialoj, eĉ se li neniam klare konsciis pri tio. Kaj estas same evidente, ke Privat, la utopiisto, vidis en esperanto la racian solvon de la teĥnika problemo de la multlingveco, kiun li mem spertis kiel interpretisto.

Pli konkrete ili, travivinte la unuan mondmiliton akiris la saman abomenon al la milito. Estas notinda ilia simila “skandala” sinteno en 1914, t.e. komence de la milito, kiam la naciismo plej furiozis: Lanti flegis la germanajn militkaptitojn same kiel la francajn vunditojn; Privat organizis festenon por la germanaj militkaptitoj en Besançon okaze de la julo. Kaj Lanti kaj Privat denuncis, preskaŭ per la samaj vortoj la naciismon, religion de malamo.

Lanti, la sennaciisto, diros ke esperanto estas kondiĉo necesa, kvankam ne sufiĉa por atingi tutplanedismon.

Privat, la federalisto, klopodas por starigi jurajn interpopolajn strukturojn, kaj aldonas ke por tio esperanto estas necesa por doni animon al la juraj formoj.

Fine oni devas agnoski ke por Privat same kiel por Lanti, esperanto ne estis hobio, tempopasigilo, dimanĉa distro, ĝi estis esenca elemento de ilia filozofio de ilia humanismo, ke ĝi profunde kaj definitive influis ilian mondkoncepton.


DIVERĜOJ

Krom tiuj similecoj oni ankaŭ devas emfazi tre netajn diferencojn inter la du personecoj, diferencojn, kiujn klarigas iliaj malsamaj kulturoj, malsamaj devenoj, malsamaj karakteroj, kiel supre klarigite.

Unue, apuda demando, ĉu ili konis unu la alian, ĉu ili kunlaboris aŭ almenaŭ korespondis? Jes, ni konas kelkajn leterojn de Lanti al Privat, bedaŭrinde la respondoj estas neretroveblaj. Leteroj de la jaroj 1920 ne tre interesaj, temas ĉefe pri polemikoj kun la ido-movado, kiu tiutempe tre aktivis kontraŭ esperanto, leteroj en kiuj oni konstatas, ke Lanti ne jam bone regas la lingvon. Kiel tio finiĝis? Jam Privat ne tre ŝatis la makabran farson de Lanti kiu anoncis en gazetoj la “sinmortigon de Eŭgeno Adam”, ĉar li ekde tiam uzis nur la pseŭdonimon Lanti. Sed la rompo okazis, kiam SAT-kongreso decidis ke SAT-ano ne rajtas esti membro de UEA. Tian sektismon Privat kompreneble ne povis akcepti.

Ekster tiu anekdota aspekto de iliaj rilatoj, kiuj estis iliaj diverĝoj? Nu laŭ la antaŭaj priskriboj oni jam povas imagi:

Lanti la teĥnikisto, la raciisto konstatas, ke la homoj ne agas racie, sed pasie (tial la militoj) oni devas instrui ilin pensi racie, interalie per uzo de esperanto. Oni tiam pensas pri la Vojaĝo al Kazohinio de S.Szathmári, al la lando de plena raciismo, kaj oni sentas sin tre pesimisma.

Privat male opinias, ke oni devas doni animon al la Ligo de Nacioj, pri kiu Lanti ironias, ke ĝi estas nur trompilo, kiu tute ne frontas la verajn problemojn. Se rigardi la historion, la Ligo de Nacioj, ĉu ne…

Lanti la raciisto revas pri racia, sennacieca organizado de la produktado kaj de la disdono de riĉaĵoj.

Privat, la kalvinisto, la kvakero, la federalisto, la neperfortulo havas tute alian koncepton de la “tutmondismo”. Tion li klare prezentas en Interpopola konduto, tiu grava verketo, pri kiu ni jam aludis: en civilizita lando la interhomajn rilatojn regas juro. Se estas konfliktokaŭzo inter civitanoj, ili ne rajtas solvi tion per revolvero. Tio estas krimo. Same patro ne plu rajtas libere kaj ĝismorte bati sian filon. Male en la interpopolaj, almenaŭ interŝtataj rilatoj regas la leĝo de la ĝangalo, la leĝo de la plej forta. Necesas starigi interpopolan juron similan al la intercivitana juro.

Jen la ĉefa tezo de Privat. Kompreneble la Ligo de Nacioj kaj nun UNO pretendas al tio sed ili neniam sukcesos tiel longe kiel la popoloj mem ne estos sufiĉe maturaj por trudi tian juron al siaj mastroj. Kaj jen denove la rolo eduka de esperanto: krei ĉe la popoloj la tutmondismon, kiu trudos al la ŝtatoj…

Aliflanke ni jam vidis ke por Lanti la vortoj “patrioto” kaj “naciisto” estas sinonimoj. Por Privat male, patriotismo estas pozitiva amo al la naskiĝlando, dum naciismo estas negativa, malamo al alies patrio. La celo de la edukado estu do, ne detrui la koncepton “nacio” sed larĝigi la koncepton “patrio” de la kantono al la Konfederacio, de tio al Eŭropo, de tio al Tutmondo.

Ni vidas do, ke por alveni al sama “tutmondismo” ili pruntas malsamajn vojojn: Lanti, la teĥnikisto, uzas racian solvon, teĥnologian; Privat, la intelektulo, parolas pli sentimentale, parolas al la koro kaj esperas trovi solvon tra la juro.

Se nun rigardi la evoluon de Eŭropo al federalismo, eĉ se ĝi progresas kun limaka malhasto sur ŝtoneca vojo, la tezoj de Privat tamen ŝajne estas pli realismaj.

Por konkludi ni jam povus rimarkigi al kiuj ankoraŭ dubas, ke esperanto ne estas nur amuzaĵo por poŝtmarkkolektantoj. Ĝi povas iĝi okupo treege serioza por seriozuloj. Ĝi povas ludi gravan rolon en la formiĝo de personeco.

Sed trarigardante la vivojn kaj celojn de tiuj du elstaraj figuroj oni povas alveni al multe pli interesa konkludo: en nia tempo en kiu, vole nevole, kaj pro la teĥnika progreso, kreiĝas konscio pri unueco de la mondo, en tempo kiam oni fotas kaj filmas la “bluan planedon”, la homoj home kaj humane maturaj, ĉu kristanoj, ĉu budhistoj, ĉu liberpensuloj, ĉu scienculoj, ĉu aŭtodidaktoj, kun eble sola escepto de la militistoj, kiuj perdus sian vivocelon, ĉiuj saĝuloj ni diru, tra malsamaj vojoj alvenas al la moto de Einstein:

Tutmonda unuiĝo aŭ neniiĝo!

Georges Lagrange (Francio)

La Ondo de Esperanto. 1992. №2,3 (3,4) 


Al la indekso pri la historio