En marto 2003 Jakvo Schram, 57-jara belga diamantprilaboristo, estis elektita kiel prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT. Li afable konsentis pri intervjuo.
LOdE: Unue, bonvolu akcepti nian gratulon. Ĉu vi iĝis la unua nefranca prezidanto?
JS: Tuj post la Dua Mondmilito denaska belgo, Julien Piron, estis prezidanto de la Plenum-Komitato. Li tamen vivis en Parizo kaj havis tiam jam la francan naciecon. Do mi estas la unua nefranca prezidanto en tute internacia Plenum-Komitato.
LOdE: Kiun rolon havas la prezidanto?
JS: Ne ekzistas prezidanto de SAT, sed nur prezidanto de la Plenum-Komitato (P.K.). La strukturo de SAT estas plene baza demokrata, kio signifas ke neniu potenco regas la tuton. Ĉiuj membroj de SAT estas la regantoj de la asocio. Mi jam ofte spertis ke multaj homoj, precipe reakciuloj, ne komprenas kion tio signifas. La SAT-strukturo ne estas piramida sed horizontala. Ĉiu membro egalrajtas. La prezidanto de P.K. havas la samajn rajtojn kaj devojn kiel ĉiu membro de SAT.
Mi jam spertis dum la kelkaj semajnoj ekde kiam mi estas elektita, ke ekster SAT multaj homoj rigardas min kiel la novan vizaĝon de SAT. Nu mi ne timas la ŝarĝon, kiun tiu donas, kaj mi reprezentos kaj defendos SAT kiel mi faris dum pli ol 10 jaroj de mia membreco. La rolo de la prezidanto de P.K. estas la sama kiel la rolo de la tuta P.K. de SAT — plenumi la dezirojn kaj petojn de la membroj. Certe de la demokrata plejmulto, sed ne neglektante la dezirojn de ĉiu individuo.
LOdE: SAT ne similas al aliaj esperantistaj organizaĵoj. Laŭ Komitatano Z ĝi “ne permesas nomi ĝin internacia sed sennacia” kaj “sennacieco kaj sennaciismo estas malsamaj aferoj”. Kion tio signifas?
JS: SAT fakte ne estas Esperanto organizaĵo, sed asocio kiu uzas kiel laborlingvon Esperanton. Fakte ĉiu lernanto de la universala lingvo devus esti fiera, ke ekzistas asocio kiu defendas la homajn rajtojn kaj la biodiversecon uzante la Zamenhofan lingvon.
Oni povas defendi ĉi tiujn rajtojn nur kiam oni ne ligas sin al iu nacio. Tro ofte ni vidas ke gravaj asocioj kiel ekzemple GreenPeace kaj Amnestio Internacia havas ligon kun iu nacio, uzas nacian lingvon ktp. Mi persone ne ŝatas ĉi tiun tendencon kaj jam mi sendis antaŭ kelkaj jaroj leteron al Amnestio Internacia en kiu mi protestis ke ĝi ne respektas lingvajn rajtojn, ĉar eĉ kiam oni alskribas friponon oni prefere uzu aŭ universalan lingvon aŭ la lokan lingvon de la demagogo.
SAT estas ne ligita al iu nacio, do estas sennacia asocio. SAT havas Frakcion kiu batalas por forigi naciismon — la idearon kiu dispartigas laboristojn. Sennaciistoj ne kontraŭas la naskiĝlokon de iu ajn, sed kontraŭas naciismon, kiu estas la kaŭzo de militoj, de hombuĉado. Nu legu pri tio tekstojn de Zamenhof, kiu certe estis la unua sennaciisto. Li havis alian esprimmanieron ol Eŭgeno Lanti, sed baze la ideo estis la sama.
LOdE: SAT estas konata en Esperanto per siaj kongresoj, Sennaciulo kaj kiel la eldonejo de PIV. Kio ankoraŭ?
JS: Bedaŭrinde la homoj konas SAT nur pro tiuj aferoj. Malamikoj de SAT bone laboris kaj puŝis SATon en angulon de ekstrema maldekstro kaj stalinismo (legu tamen pri la persekutoj kiujn suferis SAT dum la stalinismo en Ruslando). Tiuj, kiuj volas fari la penon serioze informiĝi pri SAT, scias ke la asocio alportas pli. Kial la homoj, kiuj nun nepre volas subteni la Alternativan Tutmondismon, ne jam aliĝis al SAT? La ideo, kiun oni nun disvastigas en socialaj forumoj kaj en la Alternativa Tutmondismo, estas la ideoj kiujn SAT jam lanĉis antaŭ pli ol 80 jaroj.
SAT estas kleriga, eduka, kultura organizo. La celo estas, ke la membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj. Jen faktoj.
LOdE: Malkiel UEA, SAT ne diskonigas sian membrostatistikon. Eble vi povos forigi tiun mankon. Kiom da membroj havas nun SAT? Kiuj landoj estas la plej satanaj en la mondo?
JS: Oni povas demandi al ĉiu SAT-membro rigardi la adresaron de SAT, kaj en la lasta adresaro mi legas, ke SAT havas 881 membrojn en 577 diversaj urboj. Francio daŭre estas la lando kun la plej multo da membroj, sed mi nun vidas pozitivan evoluon en aliaj landoj, precipe en Japanio. Mi ankaŭ havas la impreson ke en la okcidenteŭropaj landoj denove ekzistas intereso pri SAT.
LOdE: La malkresko de la membraro, verŝajne, negative efikas al la financo. Ĉu la enspezoj ebligos al SAT ankaŭ en la estonteco havi kontoron en Parizo, salajratan oficiston kaj ĉiumonatan revuon?
JS: Estas strange ke oni ĉiam pensas ke SAT havas pli da problemoj ol ekzemple UEA. SAT havas nur 1 pagitan oficiston, certe la plej sindonan, kiun iu ajn asocio povas deziri. SAT ankaŭ bone vendis la novan PIV, kiu garantias al ni interesan enspezon. Ne estas sekreto, ke SAT ne estas riĉa asocio, sed nepre notu ke ni neniam ricevis ajnan subvencion de iu politika grupo aŭ registaro. Kiam ni povas finance vivteni nin, ni estas kontentaj. Ni ne estas komerca organizaĵo sed kultura kaj por kulturo ĉiam mankas mono.
LOdE: Lastatempe SAT kaj UEA interrilatas pli bone ol dum jardekoj. Ĉu la normaliĝon de la interrilatoj sekvos kunlaboro pri konkreta projekto?
JS: SAT kunlaboras kun ĉiuj demokrataj asocioj. UEA estas demokrata asocio laŭ mia scio, do kunlaboro eblas. Tiuj, kiuj revas pri kunfandiĝo de la asocioj, sciu ke ne ekzistas sento pri tio inter la membroj de SAT. Eble ne estus malbone, se UEA iom pli defendus la plej grandan soci-kulturan asocion kiu uzas Esperanton kiel laborlingvon?
LOdE: Leen Deij en la marta Sennaciulo atentigas ke “En la sennacia Esperanta Civito SAT trovas komprenemajn aŭskultantojn, sed ankaŭ klerajn diskutantojn … Tial SAT-anoj sentas sin hejme en la sennacia Civito, kies lingvo estas Esperanto” kaj konkludas: “Aliĝo al la Pakto por la sennacia Civito plivastigus la agadokampon kaj la influon de SAT”. Bonvolu komenti.
JS: P.K. pridiskutis la tekston de Leen Deij kaj decidis ke ne povas ekzisti cenzuro, ankaŭ ne por homoj ekster SAT. Do ni aperigis la opinion de Leen Deij.
Mi havas alian opinion. Estas fakto ke multaj SAT-membroj sentas sin hejme en Esperanta Civito same kiel multegaj ne povas apogi la strukturon. La membroj de SAT mem decidu ĉu ili ŝatas/malŝatas la asocion.
LOdE: Probable SAT povus grandigi sian membraron (kaj financon), se ĝi vastigus sian socian bazon — geografie kaj ideologie. Ĉu tio portos riskon, ke SAT perdos sian individuecon?
JS: Kiam mi transdonos la taskon de la prezidanto de P.K., mi volas transdoni fortan kaj bataleman SAT. Homoj ekster SAT postulas, ke SAT alportu ĉiun mizeron el la mondo. Tamen nia statuto, kiun ĉiu povas legi en nia TTT-paĝo http://satesperanto.free.fr/ tre bone priskribas kio estas niaj taskoj.
SAT estas asocio kun neimageble moderna strukturo kaj statuto. La ideoj de la fondintoj estis tiel avangardaj ke SAT daŭre, kaj eĉ nun, estas avangarda asocio. Eĉ niaj plej grandaj malamikoj ne povas nei tion, sen perforti la veron.
Ni defendas homajn rajtojn kaj biodiversecon. Ni estas konvinkitaj, ke la mondo nur povas bone evolui, kiam ekzistas respekto. Kaj respekto estas io, kio venas de du flankoj. Subpremi homojn, profiti, malpurigi la aeron, foruzi la naturon al propra profito ne estas montri respekton. SAT kontraŭbatalas tiun kiu faras tion. Ni bezonas multegajn membrojn, agantojn kaj aktivulojn. Ne por la mono, sed por plenumi la gigantan laboron kiu atendas nin ĉiun tagon.
LOdE: La Ondo volonte donos spacon por informi pri via agado. Ĉu vi sendos informojn?
JS: Koran dankon por la propono, ni certe uzos ĉi tiun avantaĝon.
La Ondo de Esperanto. 2003. № 5 (103).