Eric Walker (Britio)
Ĝi estas fakte la unua proklamo ne anonima en la historio de Esperanto, kaj la unua (se escepti la “Deklaracion de Bulonjo”) pri kiu oni ankoraŭ intense, emocie kaj aktuale parolas tra baldaŭ dudek jaroj.
La Manifesto tamen estis nur mejloŝtono: ĝi markis la alvenon de longa kulturpolitika debato, maturiĝinta en junularaj kaj intelektaj E-medioj, kaj samtempe la starton de eĉ pli longa procezo, kiu vidis fundamentajn etapojn en Varsovia simpozio (1984), en Segeda konferenco (1988) kaj en Ĉaŭdefona forumo (1998). Pri 1984 restas libro: “Strategiaj demandoj de la E-komunumo”; pri 1988 restas tezaro: “La Konkludoj de Segedo”; pri 1998 ekzistas enkonduka dokumento “La Kvintezo” kaj la Pakto por la Esperanta Civito.
La raŭmisma intelektularo enkalkulis la plej valorajn sociologojn de la 80aj jaroj en Esperantio: inter ili Jerzy Leyk kaj Sándor Révész. Komence ĝi havis almenaŭ du gravajn polusojn, apud PSEK kaj ĉirkaŭ la revuo “Literatura Foiro”. Iom post iom la ekspansio de LF-koop faris el ĉi tiu eldonejo kaj ĝiaj multaj iniciatoj (kulturcentroj, literaturaj forumoj, Esperanta PEN-Centro, Heroldo de Esperanto ktp) la ĉefan referencon por la tuta raŭmismo.
PIV-difino povus esti: “Koncepto pri esperanto kiel transnacia kulturlingvo, prefere ol internacia helplingvo — kiel lingvo de alternativa komunikado, pli frue ol lingvo de granda komunikado; pri la esperantisteco kiel aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato; pri Esperantio kiel civito, nome kolektivo memkonscia pri sia identeco, praktikanta komunan vivostilon kaj akceptinta komunan leĝaron”.
Ekde 1989 la evoluo de la historio pli kaj pli pravigas la intuicion de Raŭmo. Fariĝis evidente, ke esperanto (same kiel ĉiu vivanta lingvo) ne estas nur komunikilo, sed ankaŭ arta perilo kaj identigilo. La rolon de esperanto kiel arta perilo agnoskis PEN-Klubo Internacia la 10an de septembro 1993, kiam ĝi estis akceptita kiel literatura lingvo. La rolon kiel identigilo implice agnoskis la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj (6an de junio 1996), en la artikolo 1, paragrafo 5.
Raŭmismo estas ofte kalumniata kiel izoliĝemo, konsumismo, malpropagandemo. Sufiĉas legi la Manifeston de Raŭmo por kompreni ke ĝi celas disvastigi esperanton, sed ne tian lingvon kian propagandis la lapennismo (kun kaj sen Lapenna).
Malgraŭ sia noveco, raŭmismo havas antikvajn radikojn en la historio de nia komunumo. Sufiĉus la letero de Zamenhof al Antoni Kofman (1901 05 01, p. 323 de OV) por pruvi ke dekomence ĝi influis la esperantistaron, sed nur okdek jarojn poste maturiĝis la kondiĉoj por ĝia ĝeneraligo.
Giorgio Silfer
La Ondo de Esperanto. 1999. №5 (55).