Aŭstralia Esperanto-kongreso okazis ĉi-jare en la sama universitato de Adelajdo, kie antaŭ cent jaroj okazis la plej unua Esperanto-kongreso en Aŭstralio. Trevor Steele, komparinte la programojn kaj la komunajn fotojn (antaŭ la sama domo) notas la altiĝon de la lingva kaj kultura nivelo, sed atentigas, ke la nunaj kongresanoj estas malpli multaj kaj pli maljunaj ol tiuj antaŭ cent jaroj, kaj la societa prestiĝo estas nun sendube malpli alta.
“Esperanto ŝajnas senperspektiva hobio de manpleno da homoj, kiuj pensas eble idealisme, sed ne realisme, – konstatas Steele kaj demandas: Ĉu do rezigni? Malesperi?”.
Ĉi-jare okazis landa Esperanto-kongreso en Aŭstralio. La nivelo de la prezentaĵoj estis ĝenerale bona, kaj du elstaraj alilanduloj, Humphrey Tonkin la intelektulo-oratoro kaj JoMo la kanzonisto, estas pintuloj en siaj fakoj.
La kongreso celis celebri cent jarojn da kongresoj en Aŭstralio: la unua ĉi-landa kongreso okazis en la sama urbo, Adelajdo, eĉ en la sama domaro de la Universitato de Adelajdo, kiel antaŭ 100 jaroj. Ne eblas ne kompari kelkrilate la du kongresojn.
Ne estas dubo, ke la lingvonivelo de 2011 multe superas tiun de 1911. La broŝuro produktita kiel resumo de la kongreso de 1911 eksplicite diras de tempo al tempo, ke s-ro X. parolis en Esperanto – oni devas do konkludi, ke grandparte la angla estis parolata, kaj la malmultaj citoj en Esperanto ne imponas lingve (“la mondon estas sufichi grandan por ni”). La kongreso de 2011 daŭris pli ol semajnon, estis tute esperantlingva, kaj proponis programon riĉan je diverseco. Tiu de 1911 estis kelktaga kaj malriĉa kulture: baze oni klarigis (grandparte angle), kial Esperanto estus utila en komerco, en edukado, en scienco, ktp., kaj krome oni aŭskultis kantadon en Esperanto kaj ekskursis.
Adelajdo 1911: La unua Esperanto-kongreso en Aŭstralio
Adelajdo 2011: Cent jarojn poste en la sama loko estis fotitaj la partoprenantoj de la jubilea kongreso
Do ja certe estis lingva progreso en la jarcento. Sed fotoj de la du kongresanaroj sobrige pensigas: niaj nunaj anoj estas malpli multaj kaj averaĝe pli maljunaj ol tiuj antaŭ cent jaroj, kaj la societa prestiĝo estas nun sendube malpli alta. En 1911 Esperanto estis io nova, atentokapta. Patronis la kongreson la guberniestro, episkopoj, ministroj, la urbestro, aro da universitataj profesoroj, kaj dekoj da aliaj gravaj homoj. Ŝajnas, ke eĉ homoj, al kiuj lingvoproblemoj ne multe influis la vivon, tamen volis esti parto de tiu freŝa kampanjo. Kaj ŝajne ĉiuj kredis, ke Esperanto nehaltigeble venkos baldaŭ, ja la ideo estis tiel logika kaj la lingvo mem tute taŭga. Tion diris konvinkite eĉ neesperantistoj: la guberniestro, la urbestro, la ministro pri edukado, kaj aliaj eminentuloj.
Ho ve! Ĉi-foje, kvankam la LKK informis ĉiujn ĵurnalojn en Suda Aŭstralio pri la kongreso, apenaŭ venis eĥo. Malgraŭ dekoj da afiŝoj pendigitaj en universitatoj, neniu studento aŭ instruisto montris intereson. Jes, ĉe la inaŭguro profesoro reprezentis la universitaton, sed lia kelkminuta paroladeto temis pri la universitato, ne pri Esperanto. Kampanjoj por persvadi la poŝtan instancon eldoni poŝtmarkon kun aludo al Esperanto, kaj por nomi iun straton en Adelajdo laŭ Zamenhof aŭ Esperanto, neniel sukcesis.
Observanto, kiu scius nenion pri la interna vivo de nia Esperanto-movado, devus konkludi, ke en la alekstera agado fakte estis regreso, ne progreso, dum la cent jaroj. Kaj mi suspektas, ke la saman konkludon oni povus fari en plejmulto el la landoj, kie iam estis relative vigla Esperanto-movado. (Mi konscias, ke tia vidpunkto estas iom eŭropcentra: certe Esperanto pli viglas nun en Afriko, ekzemple, ol antaŭ cent jaroj).
Studado de la membrostatistiko de UEA estas tristiga. La grafikaĵo iras suben, suben. Kelkaj atentigas, ke hodiaŭ oni ne emas aliĝi al kluboj aŭ asocioj, oni povas venigi la mondon al si per interreto kaj la televida ekrano. Nu jes, estas statistikoj, kiuj indikas, ke ie estas kelkaj miloj da homoj, kiuj lernas kaj uzas Esperanton pere de la interreto, kaj tiaj homoj malofte sentas bezonon membriĝi en la oficiala movado.
Sed eĉ se estus miliono da kaŝitaj komputil-esperantistoj, ni estus mikroskopa parteto de la monda loĝantaro.
Kial mankas progreso? Ĉu ni devas forigi la ĉapelitajn literojn por havi “normalan alfabeton”? Ĉu ni devas importi multajn vortojn el aliaj lingvotradicioj, ekzemple la ĉina, araba, svahila? Ĉu ni devas trovi pli efikajn manierojn por havigi monon? Ĉu ni devas entute modernigi niajn agadmanierojn?
Ĉiuj argumentoj, kiuj kulpigas la lingvon mem pri la stagnado, malvalidas. Eĉ homoj, kiuj opinias Esperanton senperspektiva iluzio, foje cedas, ke ĝia strukturo estas admirinda. La sola “lingva” argumento, kiu iom validas, nome ke Esperanto donas avantaĝojn al homoj, kies unua lingvo estas eŭropa, multe pli validas, se temas pri la angla. Neniu povus serioze aserti, ke Esperanto estas perfekta aŭ absolute simpla – ĝi ja havas akuzativon, refleksivon, transitivajn kaj netransitivajn verbojn, kiuj prezentas problemojn por la plimulto de la uzantoj. Sed kompare kun iu ajn nacia lingvo, pri kiu mi havas iom da sperto, la Zamenhofa elpensaĵo estas elstara kombinaĵo de reguleco kaj esprimpovo.
Jes, do kial la perspektivoj ŝajnis tiom pli brilaj en 1911 ol en 2011?
En 1911 la internacia lingva situacio estis tre malsimila al la nuna. Tiutempe la franca ankoraŭ estis la plej prestiĝa lingvo, sed la angla kaj germana iĝis ĉiam pli fortaj konkurencantoj. Pli kaj pli da homoj sentis la bezonon de internacia lingvo, kaj la verdsteluloj esperis, ke oni prudente decidos elekti neniun el la tri, sed anstataŭe neŭtralan, relative facile lerneblan lingvon.
Hodiaŭ tiu situacio draste ŝanĝiĝis: la angla forbalais ĉiujn rivalojn kaj fakte multrilate plenumas la rolon de internacia pontlingvo. Jes, ni scias, ke la angla estas malfacila kaj tre neregula, sed ŝajne centmilionoj da neanglalingvuloj akceptis, ke necesas elspezi multe da mono kaj doni multe da tempo al lernado de tiu “internacia” idiomo. Aktuale penseblas, ke la plej efika obstaklo al “tutmonda angla” estas la leviĝanta potenco de Ĉinio. Ĉu la ĉinoj kontentos akcepti la anglan lingvon en internaciaj rilatoj, aŭ ĉu ili ekspluatos sian ekonomian superecon por postuli ankaŭ lingvajn/kulturajn avantaĝojn?
Esperanto ŝajnas senperspektiva hobio de manpleno da homoj, kiuj pensas eble idealisme, sed ne realisme.
De tempo al tempo oni aŭdas pri kabeintoj, kiuj evidente venis al tia konkludo. Sed la plejmulto el ni estas obstinaj, persistaj, kaj ne volas rezigni pri la ŝajne sizifa tasko.
Kaj se la angla vere atingus tiun statuson, kiun ni celas por Esperanto, ĉu tio ne estus granda beno por la homaro? Jes. Sed la rolon plenumus Esperanto multege pli efike: kaj krome, kiel Zamenhof emfazis, Esperanto estas pli ol lingvo: ĝi estas manifestaĵo de internacia pensmaniero. Tion oni ne povas diri pri iu ajn nacia lingvo.
Kaj internacia pensmaniero ne estas plu luksaĵo: la pretervivado de nia planedo dependas de ĝi. Detruado kaj malpurigado de la naturo ne haltas ĉe landlimoj. Financa krizo en unu lando povas signifi tutmondan krizon. Kiel ni kontraŭos la trovarmiĝon de la planedo, se ni pensas plue en naciaj, religiaj, aŭ kulturaj kadroj? Kaj kiel ni rompu barilojn inter grupoj, se ni ne povas interparoli unu kun aliaj?
Ŝajnas vere, ke la mondo ankoraŭ ne estas sufiĉe matura por adopti Esperanton. La decidoj pri tiaj aferoj estas ankoraŭ en la manoj de la potenculoj de la mondo, kaj ili ja profitas de la prestiĝo de siaj lingvoj. Zamenhof revis pri kunlaboro inter gentoj, al kiu unuiga lingvo estus nur la unua paŝo. Al tio ni povas aldoni, ke ni luktas ne nur por kunlaboro sed ankaŭ por egaleco. Kompreneble adopto de tuthomara lingvo povus katalizi la estiĝon de tia pli bona mondo, sed ĉu eblas esperi, ke la lingvo triumfos, antaŭ ol la homoj plimaturiĝos? Ĉu la multspecaj krizoj instruos, devigos la homaron maturiĝi pli rapide, ol nuntempe imageblas?
Se ni esperantistoj estas tiel malmultnombraj, evidente la eventuala triumfo de Esperanto venos ne pro niaj penoj, sed pro tio, ke potenchavaj neesperantistoj fine komprenos la valoron de la Zamenhofa donaco al la mondo.
Estu nia konsolo, ke la lingva problemo, kiu aĝas same kiel la homo, estus relative facile solvebla, kaj la solvo povus veni en surprize mallonga tempo. Eĉ post tutmonda adopto de Esperanto restus problemoj pro kulturaj kaj religiaj diferencoj, sed almenaŭ ni havus lingvan rimedon por komenci serĉi solvojn.
Mi iam aŭskultis prelegon de Claude Piron pri tiu ĉi temo. Li diris, ke ne gravas, ĉu la esperantistoj bone aŭ malbone propagandas. La ideo, laŭ Piron, estas tiel evidenta kaj altira, kiam oni vere ĝin pripensas, ke iam ĝi devos venki.
Mi emas konsenti kun Piron. Mi scias, ke mi ne vidos grandajn progresojn dum mia vivo, sed mi havas kvazaŭreligian fidon, ke jes ja iam Esperanto (eble en iom modifita formo) estos akceptita por la rolo intencita de ĝia aŭtoro.
Kaj tiu intenco estis ne nur lingva. La iama internacia lingvo estos esprimo de homa konscio pri la neceso kunlabori.
Ĉu do tia “kredo” implicas la sekvon, ke ni ne devas ion ajn fari? Ĉu sufiĉas nur atendi, ĝis la historia vento turniĝos? Nu, neniofarado signifus baldaŭan finon de la tuta nobla projekto; Esperanto ja povus malaperi. Kion ni do faru? Ni ja daŭrigu la propagandon, eĉ se niaj rimedoj estas tre limigitaj, ke Esperanto restu parto de la monda kultura pejzaĝo. Necesas vivteni la lingvon kaj la idealon; necesas evoluigi la lingvon, ke ĝi estu preta por servi en ia ajn situacio, ia ajn fako. Ni prilaboru terminarojn por ĉiu vivkampo: scienco, filozofio, komerco, religio, politiko, ktp., ke oni povu tuj uzi ĝin. Kaj ni neniam forgesu la idean flankon: Esperanto estas pli ol lingvo. Per tio, ke mi estas esperantisto, mi implicite esprimas mian pretecon renkonti ĉiujn aliajn homojn sur lingve neŭtrala tereno. Mi ne volas gajni pro la prestiĝo de mia unua lingvo, kaj mi ne volas esti en stato de malavantaĝo pro tio, ke via unua lingvo estas eventuale pli prestiĝa ol mia.
Intertempe ni agu ankaŭ “raŭmisme”: ni ĝuu nian komunan internacian ligilon kaj la riĉaĵojn, kiujn ĝi alportas al ni. Ekzemple, la ĵusa aŭstralia kongreso, ne priatentata de la publiko, evidente tre plaĉis al la partoprenantoj. Ni fidu, ke iam ĉiuj volos kunĝui.
Trevor Steele
Vidu komentojn en la retejo La Balta Ondo
La Ondo de Esperanto. 2011. №11 (205)