Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Kia estas Esperantisto, Esperantio?

Al la sukceso de la 33a Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK), kiu okazis julie en Brattleboro (Vermonto, Usono) ĉe School for International Training, multe kontribuis Janine kaj Jean-Luc Tortel el Parizo. Ni aperigas iom adaptitan artikolon de Janine Tortel, kiu unue aperis en la 9a numero de la NASKa Fasko.

Unue, lingve, estas interesa tiu duobla demando: kia (kaj ne kio); Esperantio (kaj ne Esperantujo)! Neniam antaŭe mi tiel bone sentis la diferencon inter -io kaj -ujo kiel nun, dank' al tiu frazo. Ĉar oni ja povas paroli pri nia diasporo uzante -io, sed ne: -ujo, ĝuste ĉar ĝi estas diasporo kaj ne nacio aŭ ŝtato inter limoj.

Pri kia, la afero pli malfacilas; se mi bone komprenas la lecionojn, al demando “kia” oni respondu per a-vorto. Do kiuj estas la eco, aŭ ecoj, de esperantisto? Oni povus respondi per inventita proverbo: tiom da homoj, kiom da domoj: ĉiu havas siajn proprajn trajtojn.

Tamen unu esenca kvalito distingas nin de ordinaruloj-neesperantistoj: ni estas sendependemaj mensuloj; ni ne blinde sekvas la ŝafaron; ni ŝatas juĝi per ni mem; nin ne interesas la ĝeneralaj opinioj… se tiaj ni ne estus, ni jam ne decidus mem taksi la valoron de Esperanto ekstudante ĝin; ni jam fuĝus tuj ĉe alies diro ke ĝi estas senvaloraĵo, neeblaĵo, afero de sekto, ktp… Mi ne bezonas citi la jam bone konatan reston de l' kanto kaj rekanto… Ni do estas originaluloj en tiu senco ke ni ne timas stari ekster la komuna vojo. Tio estas nia baza trajto.

Sed tio havas sian misflankon. Tiaj homoj, kiuj havas tian sintenon kaj tiel emas al neaŭskultado de la publika opinio, al memprovaj spertoj, al memtaksado, forgesas ke tamen ili devas observadi la neesperantistojn, kompreni iliajn opiniojn pri ni, adaptiĝi al alies asertoj. Tion ni ĝenerale tre malbone scias fari. Tipa ekzemplo estas niaj provoj konvinki aliajn, ke Esperanto estas io valora. Argumenti neniam konvinkas iun ajn. Ĉu la strataj flugfoliaj disdonantoj konvinkas nin pri siaj ideoj, religiaj, politikaj, ekologiaj?.. Oni ne altiras per argumentoj. Pruvo de tiu misa sinteno estas ekzemple la Rebata Servo de kelkaj asocioj. Ĝuste tia vorta rebato estas perfekte netaŭga! Ni fuĝigas la homojn per tia kontraŭargumentado anstataŭ altiri ilin.

La sola bona, trafa propagando estas la ekzemplo. Se mi parolas al mia najbaro pri la bono kaj neceso de Esperanto, li tuj trovas kontraŭargumentojn ĉar tia estas la homa spirito, ke ni malfacile toleras alies argumentadon: ni tuj volas rebate kontraŭdiskuti por jesi nian personecon, por aserti ke ankaŭ ni ekzistas, havas opiniojn pri la problemo. Male, se mi parolas antaŭ mia najbaro kun mia vizitanta japana samideano, mi tuj antaŭbalaas la argumentojn bazajn kontraŭ Esperanto: neebleco, neekzisto, netaŭgeco… Restos kompreneble aliaj argumentoj: Ĉu facila? Kial ne oficiale instruata?.. sed almenaŭ la rilato de la najbaro al Esperanto estos sama kiel lia rilato al la mongola aŭ indonezia lingvoj: almenaŭ neŭtrala!

Sed ĝuste nia aparta karaktero multe pli pelas nin al argumentado vana, ol al simpla ekzemplo-montrado.

Mi konas du esperantistojn kiuj dediĉas sian tutan tempon al reta “rebatado” de argumentoj kontraŭ Esperanto; ili ĝis nun neniun altiris al la lingvo. Vana tempoperdo, kies sola utileco estas ke gazetistoj antaŭscias, ke se ili skribos stultaĵojn, ili tuj vekos reagojn; sed reagoj el la samaj personoj perdas sian efikecon.

Kvazaŭ ne sufiĉus tia eterna predikado favore al nia lingvo, kelkaj el la fortikaj karakteroj en nia movado eĉ troigas, distingante sin per sia verda vestaro, abunda surmeto de ŝildoj aŭ steloj, sloganoj sur valizoj… Ni ne fariĝu forpuŝiloj anstataŭ propagandistoj.

Eĉ pli grava eco de tiu nekompreno de la ĝenerala publiko kuŝas en tio, ke ĝi maskas al ni la veran sintenon de multaj oficialaj instancoj al Esperanto. Ni ne sufiĉe komprenas ke sub ŝajna indiferenteco la aŭtoritatoj ofte kaŝas veran malamikemon al Esperanto. Ties kaŭzoj estas multaj kaj ne estas la temo de mia nuna pripensado, sed ekzemple ni ne forgesu ke la angla lingvo estas potenca ilo en la monda regdeziro de kelkaj registaroj; ke ĝi favoras la disvastigon de unu nacilingva kulturo je la malavantaĝo de aliaj. Kiam la Franca Ministerio de Edukado rifuzas la instruadon de Esperanto (eĉ senpagan, eĉ ekster la oficialaj laborhoroj) kun la preteksto ke oni jam povas lerni ĝis 25 lingvojn en Francujo, tio ne estas neŭtrala sinteno, tio estas vualita kontraŭesperantismo. Antaŭnelonge Pariza samideano (samtempe filatelisto) petis kunvenlokon ĉe sia distrikta urbodomo por esperanta kunveno; rifuzo: “Ni bedaŭrinde ne havas disponeblan salonon…” Tuj poste li faris la saman demandon nome de sia filatelista klubo: li tuj ricevis la petitan ĉambron… senkomente!

Tiuj tendencoj ĉe unuopaj esperantistoj kompreneble retroviĝos en nia diaspora Esperantio. Ni havas tre firmajn rilatojn, tre fratecajn sintenojn al la samideanoj disaj tra la mondo; sed ankaŭ ni kapablas tre sovaĝe interbatali. Ĉu la unua frato de la Biblio ne mortigis la alian? Kiom da eminentuloj de “La Movado” ĉe la komenco terure malamikis unu al la alia? Ni memoru pri de Beaufront, Bourlet, Cart… Nun la akraj disputoj foje aperantaj en nia gazetaro daŭrigas tiun bedaŭrindan kutimon, rektan konsekvencon de tiu nia karaktera trajtaro.

Tamen kiam ni ne propagandaĉas sed simple per uzado de Esperanto montras nin; kiam ni altnivele kunvenas, kaj ne stulte interdisputas, ni atingas surprizigajn rezultojn.

Rimarkinda estis la intereso de la loka studentaro pri Esperanto kaj pri ni en la 33a NASK; miriga la ĉeesto de la direktoro en la Cseh-kurso. Tamen tiu ĉi “kampuso” estas unu el la plej “realismecaj”, “konkretecaj” ejoj de la moderna vivo: altnivela instruejo por lingvoj, monde fama, kun studentoj ĉiedevenaj.

Espereble Brattleboro fariĝos unu el la lumturoj de la Esperanto-movado — ne nur plej necesa klerigejo interne de nia anaro, sed ankaŭ montrofenestro de la estonta esperantismo.

Janine Tortel (Francio) La Ondo de Esperanto. 2002. № 10 (96).


Al la indekso pri la historio