Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.
AL
LINGVA DEMOKRATIO
Strategia laborplano de UEA 2001–2010
Cel-deklaro de UEA
UEA celas grupigi la uzantojn de Esperanto, kiuj kunlaboras por ties progresigo
en la vasta kadro de agado por pli justa mondo.
UEA aparte celas kontribui al pli vasta konscio pri la valoro de la
neŭtrala lingvo Esperanto, kaj al pli amasa lernado kaj uzado de Esperanto
en interkulturaj kaj interlingvaj rilatoj.
UEA celas evoluigi idean kaj organizan kadron, en kiu ĝiaj anoj povas
senpere kaj efike kontaktiĝi kaj kunlabori, sen limigoj rilate al etna,
nacia, seksa aŭ ekonomia identeco, politikaj aŭ religiaj kredoj, kaj
simile, kaj pro tio ĝi provizas tiujn servojn, kiuj helpas al ĝiaj anoj
orientiĝi kaj engaĝiĝi en la kulturon kaj en la internacian komunikado-fluon,
kiuj okazadas pere de Esperanto.
UEA bazas ĉiun sian agadon sur respekto al la homaj rajtoj, al neperforta
paca kunvivado kaj al la vivo-diverseco ĝenerale.
Strategia laborplano de UEA 2001–2010
Enkonduko
“Al lingva demokratio” estas plano por nova kampanjo kaj strategia
plano por Universala Esperanto-Asocio dum la jaroj 2001-2010. Reasertante
la validecon de la principoj de la Praga Manifesto, la plano estas sekvanto
de la “Kampanjo 2000 por nova lingva ordo”.
Ĝi analizas la agadon por Esperanto laŭ tri agad-kampoj:
-
informado (konsciigo pri Esperanto kaj pri la aspektoj de internacia komunikado),
-
instruado (interkultura instruado de la fenomeno Esperanto),
-
utiligado (stabilbaza kaj dinamike evoluanta agado per Esperanto).
La organoj de UEA analizos la ĝisnunan kaj organizos pluan agadon en tiu
kadro, invitante kunlaborantajn Esperanto-organizaĵojn fari la samon kaj
vastigi la laboron en tiuj tavoloj, kiuj estas plej malfortaj aŭ pri kiuj
ili plej kompetentas.
La plano ankaŭ identigas strategiajn prioritatojn aplikeblajn al ĉiu
agad-kampo. Tiuj koncepteblas kiel tri agad-direktoj:
-
profesiiĝo,
-
plijuniĝo,
-
tutmondiĝo.
La plano “Al lingva demokratio” povas servi al ĉiu kunlaboranta Esperanto-organizaĵo
kiel komuna bazo por agado. Ĉiu organizaĵo povas analizi sian agadon
laŭ tiu ĉi kadro. La baza planpropono estas ĝenerala kaj nur indikas
kelkajn ĉefajn gvidliniojn. Ĉiu organizaĵo povas adapti ĝin al siaj
kondiĉoj, tenante laŭeble la ĝeneralan ideon de la plano per atento
al la tri agad-kampoj kaj agad-direktoj indikitaj.
Apartaj detalaj laborprogramoj estu faritaj pri la praktikaj paŝoj
por la plenumo de la plano.
Plano
1-a agad-kampo: informado
Tio signifas atingi, ke la homoj, kiujn oni volas informi, havu kiel eble
plej ĝustajn ideojn pri Esperanto. La agadkampo ankaŭ celas atenton al
vasta kompreno pri la aspektoj de internacia komunikado en kaj ekster la
Esperanto-movado. Konsciigo kaj klerigo de la Esperanto-movadanoj estas
esenca por sukcesa kaj vastskala konsciigo kaj klerigo ekster la movado.
Sur la ekstera kampo, necesas celi ne nur al pasiva informado (nur al
petantoj), sed plie al aktiva informado, ĉu al la publiko ĝenerala ĉu
al pli faka publiko.
Tiucele, UEA plu evoluigos sian informreton pristudante ankaŭ la informkanalojn
uzatajn por similaj kulturaj-sociaj-internaciaj agadoj kaj rekomendante
al ĉiuj organizaĵoj fari la samon en la koncernaj landoj aŭ medioj.
Oni nepre ne neglektu la diversajn uzojn de elektronikaj retoj por informado.
Oni ankaŭ utiligu maksimume la eblojn de tradukado por disponigi kvalitajn
informojn en kiel eble plej multaj lingvoj.
Sur la interna kampo, necesas plifortigi la tradicion de daŭra kleriĝado
pri Esperanto, ĉu pri la lingvo mem, ĉu pri ĝia nuna lingvokomunumo
kaj ties strukturo, ĉu pri ĝia historio, literaturo, socipolitika signifo
aŭ terminologia evoluo. Inter la eblaj rimedoj troviĝas librokluboj,
studgrupoj, seminarioj, ekzamenoj kaj konkursoj.
Direkte al tutmondiĝo la agadkampo entenas atenton al tutmonda konsciigo
kaj klerigo en regionoj kaj landoj kie la Esperanto-movado ne enradikiĝis
aŭ estas malforta.
Direkte al plijuniĝo la agadkampo entenas atenton al konsciigo kaj
klerigo de junaj personoj en kaj ekster la Esperanto-movado.
Direkte al profesiiĝo la agadkampo entenas atenton al plikvalitigo
de la studado pri internacia komunikado kaj pri la rolo de Esperanto.
2-a agad-kampo: instruado
Tio signifas atingi, ke lerniloj kaj lern-okazoj — inkluzive de Esperanto-renkontiĝoj
— estu facile troveblaj kaj allogaj por la celataj homoj.
Necesas koncepti la esperantistiĝon kiel daŭran procezon, kiu ne finiĝas
per la trapaso de baza kurso. Instruistoj trejniĝu pri komunikiga kaj
aktiviga pedagogioj, ĉu ekster- ĉu en-movade; tiucele la movado evoluigu
kapablojn liveri tian trejnadon je profesia nivelo, traktante precipe la
specifaĵojn de Esperanto-instruado, kunlige al la perado de interlingvistikaj
kaj esperantologiaj scioj, de scioj pri ĝia lingvokomunumo kaj ĝiaj kulturo,
tradicioj kaj historio. Ĉiuj kursgvidantoj dediĉu parton de la kurso
al la pretigado de la lernantoj por posta memstara agado; laŭeble oni
ankaŭ proponu konkretan daŭrigan kurson. En la planado de renkontiĝoj
kaj kongresoj, la orientigo kaj kontentigo de novuloj estu nepra prioritato.
Izolitojn oni kunligu telefone kaj retpoŝte.
Direkte al tutmondiĝo la agadkampo entenas atenton al sukcesa kultur-sentema
instruado pri la fenomeno Esperanto tutmonde.
Direkte al plijuniĝo la agadkampo entenas atenton al instruado pri
la fenomeno Esperanto al junuloj kaj de junuloj.
Direkte al profesiiĝo la agadkampo entenas atenton al la trejnado de
Esperanto-instruistoj kaj al instruado pri Esperanto al personoj, kiuj
povas utiligi siajn konojn de la fenomeno Esperanto en sia profesia vivo.
3-a agad-kampo: utiligado
Tio signifas atingi, ke la celataj homoj trovu ion valoran kaj interesan
per sia uzado de la lingvo.
Necesas transiri de la nuna situacio al vastskala utiligo de Esperanto
por praktikaj celoj de la homa vivo, kiuj povas esti la plej variaj, de
scienca informiĝo al komerco. Fakaj asocioj iĝu pli videblaj en landaj
kaj internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj, kaj en Interreto. Estu emfazo
pri interkulturaj utiligoj kaj pri utiligoj proponeblaj kiel eble plej
frue al memlernantoj.
1-a agad-direkto: profesiiĝo
Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de i.a. intelektuloj, universitatanoj,
sciencistoj, organizistoj, ĵurnalistoj, instruistoj kaj aliaj. Celindas
krome homoj kun fakaj kapabloj en kampoj ekster la propra profesio.
Ĉi tiuj homoj povas alporti valorajn kapablojn, sed tipe la tempo kiun
ili povas disponigi al movada agado estas limigata. Gravas taŭga apogo
de la asocio (precipe de ĝiaj propraj profesiuloj) al ĉi tiuj fakuloj,
por ke ili engaĝiĝu en konsentitaj projektoj kaj tie povu labori kun
maksimuma produkt-ebleco.
Reekzamenindas la celtrafeco kaj disdivido de la enmovadaj profesiaj
fortoj, por ke ili ekvilibre dispartiĝu al administrado, livero de servoj
kaj apogo de la disvastigaj agadoj, kiel difinitaj en ĉi tiu plano.
Atentinda kaj subteninda estas plua evoluo de profesiaj esperantistaj
organizaĵoj kaj ties kunlaborigo konforme al la celoj de ĉi tiu plano.
La nocio “profesiiĝo” havas implicojn por la tri agad-kampoj:
En la kampo “informado”, tio signifas unuavice la ellaboron de dece
taŭga informmaterialo. Ĝi ankaŭ signifas la ellaboron de stud-programoj
pri Esperanto je supera nivelo, la nacian kaj internacian kunordigadon
de interlingvistikaj kaj esperantologiaj agadoj, kaj la eldonadon de kompetentaj
verkoj en tiuj kampoj.
En la kampo “instruado”, tio signifas unuavice la plibonigadon de
nia instruista tradicio, kun disponigo de rimedoj por programo de instruista
trejnado, perfektigo kaj ekzamenado, kaj eldonado de lernil-produktoj,
modernaj kaj enhave kaj prezent-rimede. Tio inkluzivu la akceptitan principon,
ke minimume unu enmovada aganto okupiĝu pri instruado en profesiaj kondiĉoj.
En la kampo “utiligado”, tio signifas la kunligadon de samfakuloj
por stimuli ilian agemon per Esperanto. Esperanto estos rigardata kiel
vera lingvo, kiam ĝi estos utila ankaŭ por atingi ĉiuspecajn celojn
de la homa vivo.
2-a agad-direkto: plijuniĝo
Tio signifas la motivigon kaj aktivigon de gejunuloj.
TEJO kaj ĝiaj landaj kaj fakaj sekcioj ludas gravegan rolon en la nuntempa
Esperanto-kulturo, sed tro ofte ekzistas divido inter ili kaj la ceteraj
movadaj strukturoj. Necesas pli da dialogado kaj reciproka subteno inter
la generacioj je ĉiuj niveloj. Kunlabore kun la estraro de TEJO, tiu de
UEA ellaboros apartan laborplanon por tiu celo certigante ĝian efektivigon
per komuna komisiito aŭ komisiono.
Fakaj kaj aliaj asocioj organizu siajn kongresojn, servojn kaj agadojn
tiel, ke ili estu allogaj ankaŭ al junuloj, precipe praktikantaj fakuloj.
Estu lokoj por junuloj en iliaj gvidorganoj.
3-a agad-direkto: tutmondiĝo
Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de anoj en landoj kie Esperanto
ankoraŭ ne trovis radikojn.
Eŭropo ne plu rolas kiel la unusola pezocentro de la Esperanto-movado;
ni bonvenigu kaj daŭrigu tiun evoluon. La regionaj komisionoj de UEA meritas
plian apogon kaj diskonigon, interalie per pli elstara loko en ĝiaj ĉefaj
eldonaĵoj kaj aranĝoj. La regionaj kongresoj transprenu rolon en la trejnado
de instruistoj kaj klerigado pri Esperanto. Ĉiuj organizaĵoj donu pli
grandan prioritaton en sia agado al translima kunlaboro kaj edukado al
tutmonda konscio, interalie per utiligo de la rilatoj inter UEA kaj ILEI,
kaj la diversaj branĉoj de Unuiĝintaj Nacioj.
La plano de UEA — 2001–2004
Strukturaj elementoj
Ni premisas ke organizaj strukturoj utilas nur se ili plenumas difinitajn
celojn. Ili ne estas valoro en si mem. Sekve la necesaj organizaj plifortigoj
estu ĉiam konsiderataj en la kadro de la atingo de la celoj de ĉi tiu
plano. Gravas la sekvaj principoj:
-
Demokratiigo de la vivo de UEA kun pli da respekto por ĉiuj agantoj je
ĉiu nivelo.
-
Partoprenigo de komitatanoj de UEA kaj de aliaj funkciuloj en la decidoj
kaj en la plenumo.
-
Esenca refortigo de la rolo de la Komitato de UEA kaj de la ceteraj gvidorganoj.
Financaj elementoj
Progreso sur la tri agad-kampoj okazos plej certe per akcepto kaj starigo
de ŝlosilaj projektoj. La Estraro proponos kaj la Komitato aprobos kriteriojn
kaj procedon por elekto de finance subtenotaj projektoj. La aprobitan procedon
efektivigos konkretaj agantoj (asocioj aŭ unuopuloj), per la uzeblaj buĝetaj
rimedoj kaj laŭ difinitaj kriterioj por adekvate pritaksi la plenumon.
La Centra Oficejo starigos oficon por sekvi kaj utiligi financeblojn
el la fontoj de internaciaj kaj neregistaraj organizoj kaj fondaĵoj, kiuj
subvencias projektojn kun celoj kongruaj aŭ parencaj al la celoj de UEA
kaj kunlaborantaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj ricevu helpon por realigi
siajn projekto-prezentojn.
La asocio anticipe taksu por ĉiu jaro la sumon da disponigeblaj rimedoj
(el spezokonto, donacoj kaj rentoj el kapitalo).
La asocio dediĉu kaj anticipe buĝetu minimumon de kvin procentoj el
tiu sumo ĉiujare al novaj agadoj en ĉiu el la tri ĉefaj agad-kampoj
proklamitaj en ĉi tiu plano. La dezirata investo-nivelo (kondiĉe je taŭgaj
projektoj kaj plenumantoj) por ĉiu el la tri ĉefkampoj estas dek procentoj.
La asocio fortigu la kontroladon de ekster-asociaj projektoj ricevintaj
subvencion el asociaj rimedoj, postulante repagon aŭ kompenson en kazoj
de neplenumo.
Surbaze de la pritakso de agado farita de komisiitoj, la Estraro laŭbezone
reviziu la plenumantojn kaj rimedojn por la daŭriga agado.
Nepre planindas la sekvaj agadoj en la periodo 2001-2004:
-
Daŭrigo de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo kun la celo kunlaborigi
ĉiujn organizaĵojn reprezentantajn la Esperanto-komunumon.
-
Okazigo de la kampanjo “Por pli vasta komunumo” por varbi kaj grandigi
la membrarojn de UEA, Fakaj Asocioj kaj Landaj Asocioj.
-
Okazigo de specifaj agadoj en ĉiu mondoparto por firmigi la movadon tie.
Depende de la stato de la movado povos temi pri inform-kampanjoj, kunvenoj,
stabiligo de administraj unuoj por la Esperanto-movado en tiu mondo-parto.
-
UEA produktu ĝisdatajn profesi-nivelajn informmaterialojn pri Esperanto
kaj ĝia movado — kiujn oni povus utiligi por produkti proprajn nacilingvajn
informilojn kaj transdoni al ĵurnalistoj, lingvistoj, simplaj interesiĝantoj…
— kaj prizorgu ilian disvastigon por internaciaj kaj landnivelaj uzoj.
-
La Estraro de UEA donu apartan atenton al la materialo ekzistanta por informi
lingvistojn kaj ĵurnalistojn.
-
UEA starigu aŭ/kaj aktivigu informan fakon por la ekstera publiko.
-
UEA transiru de pasiva informado (nur al petantoj) al aktiva informado
en akceptemaj internaciaj medioj. UEA subtenu, iniciatu kaj okazigu aranĝojn,
kiuj montras la praktikan uzeblecon kaj utilecon de Esperanto kaj disvastigu
informojn pri ili laŭ ĉiuj eblaj kanaloj.
-
La Estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizaĵojn krei sciencajn
societojn, institutojn aŭ alispecajn instituciojn por povi pli profesie
kaj kompetente starigi kontaktojn kaj kunlaboron kun sciencaj partneroj.
-
La Estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizaĵojn starigi kontaktojn
kun siaj registaroj kaj tute aparte kun la landaj instancoj, kiuj tenas
ligojn kun internaciaj organizaĵoj.
-
UEA daŭrigu la Koalicion de NROj por Internacia Helplingvo kun la celo
mobilizi neregistarajn organizaĵojn ĉe UN por disvastigi la ideon kaj
eblecon de internacia helplingvo.
-
UEA instigu al okazigo de informaj agadoj al eŭropaj instancoj.
-
UEA zorgu pri rilatoj kun la Supera Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj kun
la celo atentigi pri la lingva dimensio de homaj rajtoj kaj pri Esperanto
kiel taŭga solvo.
-
UEA havu klaran kaj deklaritan (internan) lingvopolitikon pri sia oficiala
lingvo Esperanto.
Instruado
-
La asocio daŭrigu la kunlaboron kun ILEI por la plenumo de sia instruada
agado.
-
Komputil-retaj kursoj kaj servoj ricevu emfazon; estu premioj kaj financado
por aparte bonaj hejmpaĝoj kaj retaj projektoj akcelantaj la lernadon
kaj paroligon de la lingvo.
-
Aparte oni klopodu pluevoluigi la ekzistantajn centrojn por instruado pri
Esperanto kaj igi ilin kunlabori inter si ankaŭ por oferti siajn servojn
al neesperantistoj dezirantaj lerni Esperanton.
-
La Universala Kongreso estas fenomeno pristudinda, kiel la plej granda
kaj la plej “efika” maniero por ensociigi esperantistojn. Kiel malfermi
ĝin al pli vasta publiko, ĉu fari tion, kaj kiel aktualigi ĝian strukturon,
estu temoj esplorataj de la Estraro de UEA.
-
La Estraro de UEA, kunlabore kun ILEI, reviziu la ekzistantajn instruilojn
kun la celo plibonigi la instruadon pri Esperanto surbaze de modernaj metodikaj
malkovroj, uzante ankaŭ novajn eblecojn de komputiloj, elektronikaj retoj
k.s., kaj zorgante pri la integrigo de la finstudintoj en la komunumon.
-
La Estraro de UEA signife intensigu sian apogon al la projekto
Interkulturo
de UEA kaj ILEI per konkrete difinataj rimedoj.
-
UEA kaj ILEI starigu programon de instruista trejnado, kiel esencan elementon
de la nove starigata komuna ekzamena branĉo “Instrukapablo”, klopodante
enkadrigi elementojn de tiu trejnado en la strukturojn de oficialaj edukaj
instancoj.
-
UEA daŭrigu la kampanjon “Savu esperantaĵojn” kun la celo prizorgi
kaj savi historie valorajn esperantaĵojn en bibliotekoj kaj muzeoj.
Utiligado
-
La Estraro de UEA instigu la bone funkciantajn fakajn Esperanto-organizaĵojn
starigi kontaktojn kun internaciaj organizaĵoj, kiuj okupiĝas pri sama
aŭ apuda temo.
-
UEA aranĝu agadojn en regionoj, en kiuj ekzistas etna/nacia streĉo por
pruvi la pac-potencialon de Esperanto kaj aparte apogu tiajn projektojn
kiel Indiĝenaj Dialogoj.
-
La rolo instrua/kuntena/aktiviga de la revuo de UEA estu atentata.
-
Ni trovu solvojn por maksimumigi la eblecojn de esperantistoj en la entreprena
kampo: por Esperanto per Esperanto.
-
UEA havu klaran kaj deklaritan kulturpolitikon.
-
UEA havu klaran kaj deklaritan politikon pri la faka apliko de Esperanto.
La Ondo de Esperanto. 2001. № 10 (84).
Al la indekso pri la historio