Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Walter Zelazny

Pri la Civito: la unuan fojon publike

Intervjuo kun Walter Żelazny:

LOdE: Kion vi sentis eksciinte, ke oni elektis vin la unua Konsulo de la Esperanta Civito?

: Unue mi pensis, ke la ideo de La Civito venkas. Due, ke ne facile estos ligi mian sciencan laboron de sociologo kun la soci-kultura aktivado. Feliĉe mi povas kalkuli je la helpo de multaj geamikoj.

LOdE: Pasint-jare aperis multe da kritiko, plejparte verkita de tiuj, kiuj ne konsciis ke la Civito reale ekfunkcios nur en februaro, kaj kiuj kritikis nur sian imagon pri la Civito. Ekzemple, oni asertis, ke la Civito: (1) ridindigas Esperanton kaj ŝokas la esperantistaron pro la “kvazaŭŝtateco” (2) deziras reprezenti la esperantistojn internacie; (3) ne povas esti subjekto de la internacia juro; (4) estas direktita kontraŭ UEA kaj la Akademio, ktp. Bonvolu kiel la Konsulo, respondi al la kritikantoj.

: La problemoj tuŝitaj en via demando venas de ies intencaj misinformoj, de manko de politika kaj socia kulturoj kaj scioj, kaj manko de la orientiĝo pri kio okazas surmonde. Do ĉio kune.

Ekzemplo de intenca misinformo estas la aludo al la Akademio. Kiel la Civito povus esti kontraŭ la Akademio de Esperanto, se la Akademio estis ĉiam reprezentita per oficiala delegito en ĉiuj forumoj, inkluzive de la lasta en Sabloneto (tie ĉeestis oficiale prof. Carlo Minnaja)?

Unue, se ni esperantistoj ne organizos nin kiel subjekto de internacia juro, ni pereos post du, tri generacioj. Tiuj kiuj diras pri kvazaŭŝtateco ne scias kio estas ŝtato kaj kio estas socio. Estas du malsamaj ordoj, la unua estas politika, la dua estas socia. Sed la politika ne ekzistas sen la socia kaj inverse. Tiun politikan “truon” devas plenumi la Civito. Ĉu vi volas ke Esperantio entute pereu? Nun ĝi troviĝas sur tia vojo, kaj se oni ne faros en ĝi necesajn reformojn, pli proksimajn al la Zamenhofa koncepto de la socio esperantistara, nia ekzisto estos en la sama danĝero, kiel la ekzisto de minoritatoj, kiuj ne sukcesis organizi sin politike.

Due, kion signifas reprezenti esperantistaron internaciskale? Unue, mi demandas, kiu nin reprezentas nun kaj kie? Oni parolas ekz. pri Unesco, sed tiuj, kiuj fanfaronas pri tio ne diras la veron, ke ekz. UEA estas unu el mil organizoj, kiuj havas rilatojn kun Unesco. Do reale kie ni estas reprezentataj? Kie estas reale la lingvo Esperanto en Eŭropo, atestas la Internacia Jaro de la Lingvoj 2001. Esperanto estis menciita nenie. Poste Esperantistoj ploras, ne pro tio ke tiel estas, sed pro tio ke iu kuraĝis diri al ili la veron. Do mi ripetu: internaciskale, eŭropskale, ni ne ekzistas. Ni ekzistos nur kiam ni havos ion interesan por diri, sed ne tiam kiam ni postulos, ke oni ripetu, ke Esperanto devas venki. Tiel oni ne venkas.

Trie, la subjekto de la internacia juro praktike hodiaŭ apartenas al la suverena ŝtato, sed jam oni konas esceptojn. Morgaŭ certaj ŝtatoj devos plilarĝigi sian formulon de la suvereneco je tiel nomata korporacio de la unuoj de la publika juro. Tion oni devas vidi hodiaŭ. Mi ne parolos pri aliaj ekzemploj kiel la Kavaliroj de Malto ktp. pro la manko da loko en LOdE. Mi ne povas eniri ĉi tie en la debatoj kie oni ne distingas la publikan, civilan juron de la internacia juro, socion de etno, identigon de klasifikado, naciecon de civitaneco, etnon de minoritato ktp. La mondo ŝanĝiĝas. Kiam vi hodiaŭ venas al banko, al tribunalo, al oficejo, vi demandas ekspertojn kion ili pensas pri tia aŭ alia via decido. En Esperantio al ĉiu ŝajnas, ke li/ŝi scias ĉion plej bone. Tion mi nomas la diktaturo de plebo. La rezultojn ni konas. Kion mi pensas pri tio, mi verkis en la longa eseo sur la paĝoj de LOdE.

Kvare, mi nur diru, ke denove ni havas iun nekompreneblan psikan deviacion de homoj, kiuj jam faligis Esperantion kaj nun ne permesas preni al aliaj la stirilon. Ĉi tie temas nur pri tio. Kial ekzemple ne venas kritiko de SAT kontraŭ la Civito? Ĉar SAT estas organizo, kie ne okazas bataloj inter la burokratoj kaj la estraro. Simple mi opinias, ke dekomence oni ne multon komprenas pri la Civito kaj ne volas kompreni, servas al tio tuta propagando de homoj, kiuj jam delonge devis foriri en la ombron de la historio. Pri la Civito mi parolas la unuan fojon publike, ekstere de la paktintaj establoj, dum tie aŭ alie oni jam skribis, kondamnis, juĝis kaj diabloj scias ankoraŭ kion faris lige kun la Civito. Tiel en la mezepoko oni juĝis la sorĉistinojn, sed tiuj, kiuj faras tion hodiaŭ eĉ ne havas konscion pri tio.

LOdE: Kvankam en Esperantujo apenaŭ ekzistas pura instruisto, propagandisto, artisto, lingvisto kaj aliaj tipoj (eble, krom la “eterna komencanto”), por kiu esperantista kategorio la Civito estas la plej proksima?

: Nur Esperanto-parolantoj. Ne ekzistas aliaj kriterioj.

LOdE: Blanke notis ke la Konsulo havos “iom tro da potenco” (Esperanto. 2001: 5, pĝ. 85). Ĉu vere?

: Vere, la Konsulo havas grandan potencon kompare kun prezidantoj de multaj organizoj. Sed samtempe la Konsulo havas pli da respondeco kompare kun aliaj prezidantoj. Li dependas de la Senato. Li estas juĝebla kaj kondamnebla de la Kortumo. En la Civito ni volas eviti tion, ke la eventuala burokrata aparato faru malkaŝajn regulojn de la organiza vivo, kion ni konas de la historio de Esperantio kiel la puĉoj. Puĉoj ĉiam estis preparitaj inter oficistoj kaj puĉistoj kontraŭ iu(j)n.

S-ro Blanke certe estas tre bona interlingvisto, sed bedaŭrinde neniuj liaj politikaj prognozoj efektiviĝis. Lasta ekzemplo estas la Civito. Do prefere ĉiu okupiĝu pri sia kampo.

LOdE: La Blanka Listo, kiu malgajnis al la Verda, tamen estos reprezentita en la Senato. Kiun rolon havos la “opozicio”?

: Temas pri la koncepto de la demokratio, ne la koncepto de la opozicio. La demokratio havas nur tiam sian pravigon, kiam plimulto respektas malplimulton kaj donas al ĝi samajn rajtojn informajn, kontrolajn kaj juĝajn. Tian rolon ludas la opozicio.

LOdE: La Ondo eble estas la sola revuo, neligita al la Civito (kvankam iuj misprezentis ĝin Paktinta Establo), ofte aperiganta informojn pri la Civito. Kelkaj plendis ke per tio ni subtenas la Civiton, dum aliaj taksis nin laŭtparolilo de Roterdamo. Ni ŝatus scii kion pri tio pensas Walter Żelazny — ne kiel Konsulo, sed kiel nia regula abonanto.

: Mi ĝis nun havis tre altan opinion pri LOdE. Nun mi vidas, ke ĝi havas iom da hezito, kiun pozicion preni lige kun la krizo de UEA, lige kun la fondo de la Civito ktp. Ĝis nun LOdE kuris kune kun la faktoj, nun ĝi atendas. Sed homoj ĉiam plendos. Mi rimarkis, ke pli bone estas perdi unu, du abonantojn, ol submetiĝi al ĉantaĝoj de certaj legantoj (ĝenerale ĉiam la samaj), ke vi faris tion aŭ alion. Vi kiel la redaktoro scias, ke la plej granda parto de la abonantaro estas tiel nomata silenta plimulto. Ĝi atendas de la revuo komentariojn, opiniojn. Ne inverse. Mi denove abonis vian revuon, kredante, ke ĝi baldaŭ retrovos la ĝisnunan ekvilibron. Ĉiu povas havi hezitojn kaj dubojn, sed ne eternajn pri la sama afero.

LOdE: Preskaŭ samtempe kun la anonco pri la elekto de la Senato estis anoncita la rezulto de la elekto de “La Esperantisto de la Jaro”. Kiel vi taksas ĉi tiun rezulton?

: Dekomence mi estis tre skeptika pri io tia kiel “Esperantisto de la Jaro”. Aŭ redakcio faras plebisciton kaj tiam mi scias, ke la legantoj de LOdE preferas ĉi-jare S-inon X pli ol S-ron Y, aŭ ni donas kriteriojn laŭ kiuj oni elektas iun. Mi ne konas tiujn kriteriojn. Ĉu oni elektas la Esperantiston de la Jaro pro tio, ke li bone manĝas aŭ havas verdajn okulojn? La lasta elekto de La Esperantisto de la Jaro, ŝajnas al mi la sama elekto, kiam oni elektis sekretarion de la Frankofonio Boutros-Boutros Gali, post kiam li devis foriri el UN. Tiam forte protestis multaj frankofonaj ŝtatoj, sed Parizo obstinis kaj nomis la novan sekretarion, poste en la protokolo oni legis, ke preskaŭ ĉiuj estis por. Jen mia komentario!

La Ondo de Esperanto. 2002. № 2 (88) 


Al la indekso pri la historio