Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Ziko Marcus SikosekUEA sen mitoj

Ziko M. Sikosek meditas

En la diskutoj pri la agado de Universala Esperanto-Asocio kelkaj ideoj ĉiam revenadas. Ankaŭ mi mem ekhavis plurajn el ili kaj bezonis iom da tempo por kleriĝi. Preparante prelegon por la UK en Gotenburgo, mi faris notojn pri tiaj mitoj — jen nekompleta listo, kiu unue aperis en Libera Folio. Reproduktado de ĉi tiu teksto estas malpermesita sen la eksplicita permeso de la aŭtoro.

Malaltigu la kotizojn!

Jen la ŝlosilo por havi novajn membrojn: la kotizoj estas simple tro altaj, ŝanĝu tion, kaj vi ligos pli da homoj al la Asocio. Julio Baghy en 1931 bazis siajn ideojn sur la studo de Johannes Dietterle el 1926, laŭ kiu 126.000 homoj parolas Esperanton. Baghy, kun la libereco de verkisto, plialtigis tion al “proks. 150.000” kaj kredis ke el ili almenaŭ 100.000 devus troviĝi por pagi malgrandan kotizon de 0,50 svisaj frankoj kaj ricevi la rajton elekti esperantistan parlamenton. Tio liverus sufiĉe altan sumon por pagataj oficistoj ktp.

Sendepende de tio, ĉu vere ekzistas tiom da Esperanto-parolantoj, Baghy ne konsideris la organizan laboron por kolekti kaj administri tiom da malgrandaj kotizoj. Kaj homoj kutime volas pli da rericevo por kotizo ol nur balotrajton.

UEA-direktoro Hans Jakob en 1937 (Ora Libro, UK-29 en Varsovio) konstatis prave la simplan ekvacion: kotizo estas en intima rilato al servo. Sen sufiĉe alta kotizo oni ne povas aranĝi servojn, sen interesaj servoj homo ne emas membriĝi kaj pagi. Kaj eĉ se pluraj miloj estus allogeblaj al malaltkosta kategorio kiel “Membro-Sen-Eldonaĵo”, ĉu la Asocio tion volas? Povus ja esti ke ne novaj homoj estos allogataj de tiu kategorio, sed… eble temus pri la jamaj Membroj-Jarlibro aŭ Membroj-Abonantoj. Tamen oni bezonas sufiĉe multe da homoj ja ĝuste en tiuj kategorioj, por entute ebligi la Jarlibron aŭ la revuon.

Igu komercistojn interesiĝi pri Esperanto!

Ĉu oni ne povus igi komercistojn interesiĝi pri Esperanto, demandis sin ankaŭ la pioniroj de UEA kiel Hodler kaj Stettler. Ili starigis kategorion “Esperantiaj entreprenoj”, kiuj estis kontakteblaj en Esperanto (t.e. ke unu oficisto parolas Esperanton) kaj kontraŭ sia kotizo rajtis meti reklamon en la Jarlibron. La malmultaj firmaoj, kiuj faris tion, devis baldaŭ konstati ke el tio ne sekvis multe da novaj klientoj. Komence de la 1930aj jaroj oni fine rezignis pri tiu kategorio.

Ĝenerale malfacilas reklami en Esperantio, ĉar aŭ la produktoj ne taŭgas por tiel dise vivanta komunumo (ekz. nutraĵoj), aŭ oni povas ankaŭ alimaniere atentigi pri sia varo: aperigi artikolon pri sia renkontiĝo, recenzon pri sia libro… tamen ekzistas esceptoj kiel ekzemple renkontiĝoj kiuj okazas ĉiujare kaj ne plu estas novaĵo.

Estas simile je la reto: reta vendado funkcias ŝajne nur ĉe objektoj kiujn oni jam antaŭe povis vendi perpoŝte, ekzemple librojn.

Donu pli da potenco al la Individuaj Membroj!

La Individuaj Membroj ne havas sufiĉe da povo, ili ricevu pli da reprezentantoj en la Komitato. — Sed kio pri la Landaj Asocioj (LA)? Ili pagas kotizojn por siaj “aligitaj” membroj, kaj kompense volas havi la rajton kundecidi pri la elspezo de la mono.

Kaj ĉiu LA havu kutime almenaŭ unu komitatanon. — Ĉu la Individuaj Membroj ne estas pli valoraj por la Asocio? — Iel jes, sed rigardu denove al la mono: LA pagas monon por membroj kiuj kutime ne kostas al UEA, dum la pli altaj kotizoj de Individuaj Membroj ja rilatas al pli grandaj elspezoj: administrado, Jarlibro, eventuale aliaj eldonaĵoj.

Pro tio, la voĉo de Individuaj Membroj pezas simile kiel tiu de Aligita Membro, sed pro la supre menciita problemo ke unu LA havu almenaŭ unu komitatanon, la komitatanoj B estas ŝajne malmultaj en komparo.

Petu monon de la ŝtato!

Kiam en 1936 UEA estis en granda krizo kaj intencis interalie donaci la bibliotekon grandparte al Internacia Esperanto-Muzeo Wien, komitatano Spielmann proponis en la komitatkunsido dum la UK: Oni postulu monon de la naciaj ŝtatoj.

Ni uzas nuntempe la esprimon “subvencioj”, kaj tio funkcias kutime rilate al temoj kiel junularo. Ĉar ja ekzistas granda timo ĉe la registaroj, ke junuloj povus veni en malbonan societon, radikaliĝi, ĵeti ŝtonojn… bonŝance ekzistas TEJO tiel ke junuloj ne sidas surstrate, sed en seminarioj, kie ili verkas same subvenciatajn informilojn. Junularo, kunvenoj, eldonaĵoj — bone, sed multe malpli facilas akiri subvenciojn por io alia.

RespondkuponoOfertu seriozan financan servon!

Jam antaŭ la unua mondomilito esperantistoj provis bankumi kaj elprovis esperantistan ĉekbankon; UEA en la 1920aj jaroj ofertis proprajn respondkuponojn anstataŭ la jam ekzistantaj internaciaj respondkuponoj; la Universala Ligo de Andreo Cseh volis post la dua mondomilito propagandi mondan registaron kaj jam eldonis la “stelon” — la moneroj havas almenaŭ valoron por kolektantoj.

Revenis nun la ideo en propono de kelkaj TEJO-funkciuloj por “plibonigi” la Centran Oficejon. UEA funkciu kiel banko, kio en la epoko de interreto ja estas neniu problemo, ĉu ne? Eĉ se oni povus solvi la multajn teknikajn problemojn tiel ke la plej multaj membroj fidos al la sistemo — kion opinios la nederlanda ŝtato kun siaj leĝoj, kiam privata asocio ludas bankumadon…

Aliancumi kun aliaj movadoj!

UEA laŭ la Statuto estas neŭtrala, tamen ĝi rajtas “kunlabori” kun neneŭtralaj asocioj kiuj havas parte la samajn celojn, kondiĉe ke ili respektas la homajn rajtojn. TEJO havis en 1971 la stultan-senutilan-ĝenan-sendanĝeran ideon subskribi kunlaboran kontrakton kun la Monda Federacio de Demokrata Junularo, dependa de Moskvo. Lastatempe kelkaj esperantistoj postulas fari ion komunan kun la “antiglobalisma” (kontraŭ-tutmondiĝa) movado. Eble el tio rezultos nova faka asocio, sed estas dubinde ke tio donos esencan puŝon al Esperanto. Povas esti ke male. Ni havas plurajn “kunlaborantajn” “fakajn asociojn” pri kiuj UEA certe ne rajtas fieri (rigardu en la Jarlibron).

Kiam post la dua mondomilito kelkaj germanaj kristandemokratoj volis propagandi “kristanan socialismon”, la ĉefo Konrad Adenauer avertis ilin: “Se oni parolas pri socialismo, oni gajnas kvin homojn kaj dudek forkuras.”

La Ondo de Esperanto. 2003. № 10 (108).


Al la indekso pri la historio | Al la ĉefa enirpaĝo