Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Ziko Sikosek (Foto de Bard Hekland)La Jarcento de Esperanto

Eseo de Ziko Marcus Sikosek

Imagu, ke en Expo 2000 en Hanovro vi vizitus la pavilonon de Ruslando, kaj tie oni prezentus interalie inventaĵon faritan por ŝanĝi la internacian komunikadon. Eble ĝi ne multe impresus vin: Ruslando, kun malbone superrigardeblaj politiko kaj socio, ne estas konata kiel lando de moderneco kaj progreso, kaj inter la sennombraj prezentitaj Expo-aĵoj la strangaĵo el Ruslando ne konkurenckapablus.

Tiel verŝajne estis ankaŭ en 1900, kiam la monda ekspozicio okazis en Parizo. En la ruslanda pavilono estis aranĝita stando pri “Esperanto” — lingvo inventita de varsovia kuracisto antaŭ 13 jaroj.

Kiel la standanoj prezentis la strangaĵon, kaj kiel la vizitantoj akceptis ĝin?

La informiloj de tiu epoko montras, ke la reklamo troigis. “Esperanto estas lernebla en kelkaj semajnoj, sed por klera eŭropano preskaŭ tuj komprenebla; kaj eĉ nekleraj homoj, kiuj multe fuŝas la propran lingvon, skribas esperanton tute senerare…” La parolkontaktoj tiam ankoraŭ ne superis la korespondadon, nemultajn tradukitajn libretojn kaj kelkajn vojaĝojn, kaj la parolantoj estis ĉefe kleraj homoj iomete riĉaj. Tamen ili en 1900 kredis, ke iliaj nepoj parolos esperanton kiel la duan lingvon. Por tiu ideo ili akceptis la kostojn de kontaktado kaj propagando kaj moketojn de amikoj kaj neamikoj.

Sed kiel reagis la vizitintoj de la ruslanda pavilono? Esperantistoj malmulte registris la eĥon de informado kaj metis la homojn en du skatolojn. Sur unu estis skribite “simpatianto, amiko de esperanto”, kio respondis al plej malsamaj sintenoj kaj eldiroj, kaj sur la alia skatolo — “skeptikulo, malamiko de esperanto”. En tiu lasta troviĝis ankaŭ la homoj profesie okupitaj pri lingvoj. Iom post 1900 Baudouin de Courtenay emfazis, ke li ne apartenas al la “esperanto-sekto”, kvankam li defendis la ideon, kaj eĉ la projekton mem, kontraŭ kritiko.

Ĉio estas jam dirita

La pariza stando staris ĉe la sojlo al nova epoko de esperanto. Post 1900 estis varbitaj kelkaj francaj intelektuloj gvidontaj la movadon ĝis la unua mondmilito, kiu metis finon al tiu epoko, kiam la kongresoj kaj asocioj fariĝis fundamento ankaŭ de la nuna movado.

Oni povas defendi la tezon, ke ĉio jam tiam estis dirita kaj ke apenaŭ io nova poste aperis en Esperantio. Niaj ĉefaj trajtoj:

1. La tri-ŝtupa argumentado por planlingvo trovis la finan formon. Unue, la “monda lingvo-problemo” kaŭzas malfeliĉon kaj obstaklojn al certaj bonoj kaj valoroj; due oni povas solvi la lingvo-problemon “kun ĉiuj pozitivaj kromefikoj” (Ivo Lapenna); trie la solvo estas ĝuste esperanto. De tiu tri-ŝtuparo ellaboriĝis la resto de propra planlingva ideologio, nome:

2. la unuintenca kaj monotona prezento de la senesperanta internacia komunikado kaj la

3. troigoj pri la kvalitoj de esperanto.

4. Kelkaj adeptoj de esperanto, kiuj longe restas ĉe la afero, montras certan sektan konduton.

La esperantismo povas esti konsiderata kiel “nekompleta ideologio”. Dum la “kompletismaj ideologioj” (ekz-e, skolastika kristanismo kaj marksismo-leninismo) celas ĉion klarigi, la nekompletaj ideologioj nek intencas tion nek kapablas ŝajnigi tion. Nudismo signifas ne nur naĝi senveste sed legitimas sin kiel sana kaj malpruda-malburĝa movado de science kaj etike pli valoraj homoj, sed nudismo ne celas klarigi la vivon post la morto aŭ la vivon en komunismo. Simile kontraŭalkohola abstinismo aŭ NIF-ismo (fantazioj pri eksterteraj kontaktoj), kiel kancero penetras fakojn kaj temojn ekster la origina paradigmo, sed devas tamen esti kombinitaj kun kompletismaj ideologioj.

Maldekstrismo

Esperantisto kombinas sian ideologion kutime kun la maldekstraj ideologioj kiuj, laŭ Ernst Nolte, promesas al la homoj la paradizon sur la tero, kie forestas perforto kaj materia manko. La legitimacion la ideologianoj serĉas en Dio aŭ la naturo, kio faras la aferon universalisma kaj valida por ĉiuj homoj, kaj due ankaŭ en la historio, asertante ke tia paradizo jam ekzistis en la homara komenco. La maldekstrismo per tio estas kaj reakcia kaj futurisma. Jam la kristanismo priskribeblas kiel tia maldekstrismo, la liberalismo estas plia, kaj en la franca revolucio kaj eĉ pli en la rusa venkis la ekstrema maldekstrismo.

La paradizon neniu el ili portis kun si. Dum la modera maldekstrismo (socialliberalismo, kristandemokratio) almenaŭ plibonigis la staton de la homaro, la ekstrema en la nomo de la homaro detruis la homojn.

Esperantistoj kunnaĝis sur tiuj ondoj de la historio, sed la esperantismo mem ne devis pruvi ke ĝi ne perfortas popolojn. Unuopuloj kaj grupoj de esperantistoj montris tiun flankon de sia karaktero kadre de kompletismaj ideologioj, precipe en Sovetunio, ties eŭropaj satelitoj kaj Azio. Kiel aliaj ekstremistoj ili foje mem fariĝis viktimo de la monstro kiun ili nutris (ekz-e Drezen). Iliaj kunlaborintoj en la okcidento (Lenin: “utilaj idiotoj”) estis punitaj pli milde, tamen kiel maljunuloj ili staris antaŭ ruino de siaj vivesperoj.

Dekstraj ekstremistoj en Esperantio estas marĝena fenomeno. Ili aŭ utiligis la nacidefendan eron de la esperantismo, aŭ tentiĝis elpeli per la dekstra belzebuto la maldekstran diablon, aŭ akceptis vivi kun fortaj kontraŭdiroj.

Ĉiuj modoj ankaŭ esperante

La maldekstraj esperantistoj kunfaris preskaŭ ĉiujn modojn renkontitajn en la “reala mondo”, pli ĝuste, en la maldekstra “diskurso”.

En 1969 la gvidaj junuloj en la IJK de Tyresö montris la turnon de la malnova maldekstrismo, kiu adoris laboriston kiel povran kompatindulon, al la nova maldekstrismo, kiu pretendis advokati por la “minoritatoj”. La Deklaracio de Tyresö respegulas la modan lingvaĵon de la studenta aktivularo, kaj la ideoj de Marcuse aŭ Leary influis ĝin.

En la mondbildo de tiu generacio (ne identa kun la tuta junularo tiutempa, sed nur ĝia eta malplimulto) ekzistis t.n. “establitaj ordostrukturoj”, kiuj endanĝerigis la liberecon de la “individuo”. Pliaj danĝeroj estiĝas, laŭ tiu koncepto, pro tekniko kaj naturdetruiĝo. La ŝlosilvortoj “subpremado”, “imperiismo” kaj “diskriminacioj” emfazas la modan maldekstrecon de la Tyresanoj. La simpation ĝuas (a) la individuo kun kiu novmarksista studento povis pli bone identiĝi ol kun laboristoj perceptataj kiel konservativuloj, kaj (b) lingvaj kaj kulturaj minoritatoj aŭ malgrandaj popoloj. Precipe la dua punkto evidentiĝis kiel forta influo de la Tyresanoj, inter ili Humphrey Tonkin, al la postaj generacioj de esperantistoj. La Manifesto de Prago estas aktualigo de la terminoj kaj hipotezoj.

Eŭropa lingvo iam kaj nun

Esperanto restas eŭropa lingvo, parolata de hind-eŭropanoj kaj ties idoj. Azianoj aŭ afrikanoj en nia movado apartenas al tiuj sociaj segmentoj, kiuj orientiĝas je Okcidento. (La origina signifo de “orientiĝi” kreas amuzetan paradokson.) Dum en 1900 la kritikantoj deziris pli multan orientiĝon je okcidentaj lingvoj, la riproĉo en 2000 estas inversa: nun la maldekstruloj kritikas ke esperanto ne estas melanĝo de ĉiuj lingvoj de la mondo, ĉar ili ne plu konsentas ke la monda progreso venas de Eŭropo. Kaj la “artefariteco” ne estas pli alloga ol en 1900, ĉar la nova maldekstro estas, almenaŭ teorie, teknik-malamika.

Tekniko

Gravaj komunikaj kaj transportaj inventoj antaŭis esperanton (telegrafio, telefono kaj fervojo). Poste aperis televido, sed same kiel la aviado kaj aŭtomobilo ĉio fariĝis pagebla por grandaj homamasoj nur en la 1960aj jaroj. Poste muzikkasedo kaj kompaktdisko plifaciligis la rilatojn interne de internacia komunumo. Tiuj inventoj havis grandegajn avantaĝojn, sed ili ne meritis la finvenk-esperojn de tiutempaj esperantistoj. Ni ripetas la samajn erarojn, kaj la nuna esperilo nomiĝas interreto. En 1995 diskutrondo en hungaria junulara renkontiĝo revis pri la nova ŝanco por esperanto, sed la skeptikuloj restis pravaj: la esperantumado faciliĝis, la mondo ŝanĝiĝis, sed esperanto plu restas marĝena.

La plej tradicia kaj persistema komunika invento estas la radio, kiu konkeris la mondon en la 1920aj jaroj. Antaŭ kelkaj semajnoj Germana Poŝto jam aboliciis — pro interreto — la telegramservon; kiom longe eltenos la radio? Aŭ ĉu ĝi daŭre kunfandiĝos kun interreto?

Cetere, kiam mi en 1988 komencis esperantumi, mi preskaŭ sola el miaj samlernejanoj korespondis kun eksterlando. Ne ĉar ili nesufiĉe scipovis la anglan, sed ĉar esperanto estis por mi speciala motivo. Tial mi skribis leterojn, pagis afrankon kaj atendadis respondojn, kaj tiun “sojlon” la normala junulo ne emas supersalti. En 2000 per la reto la praktika sojlo estas multe malpli alta, kaj sekve pli da junuloj havas internacian komunikadon — tamen ne en esperanto. Ĉu ni esperantistoj ne devas timi la teknikon, kiu pruvis, ke la “komunika problemo” grandparte estis ne lingva, sed teknika?

Nacio kaj esperanto

Fakte la esperantistoj estas iel konservativaj aŭ konservemaj, kiel skribis Bård Hekland. Li celis la argumenton ke denaskulo en nacia lingvo estas supera al fremdlingvano, kaj skribis: “Dialogo ne estas konkuro, la fluparolanto devas adaptiĝi al la kapablo de sia kunparolanto”. Kaj ne nur naciaj aŭ lingvaj, sed ankaŭ aliaj kulturaj baroj distingas. Ekz-e 14-jarulo el Oslo en sia mondpercepto “pli similas al sia samaĝulo el Parizo ol al siaj geavoj en najbara urbeto. Tiun faktoron pretervidas la konservema etnocentra analizo esperantista” (Esperanto, 2000: 11, pĝ. 189).

Etnocentra! Tion ni esperantistoj certe ne ŝatas legi pri ni — eĉ ne mi, kiu herezas en la esperanto-rondoj. Ni venis al la demandaro pri la nacio, kaj tuj ekstaris centre de la aktuala diskuto. Se la aliaj internaciemuloj akceptis la anglan, kaj ni esperantistoj ankoraŭ kontraŭas tiu-uzan anglan kaj postulas “defendi” la naciajn lingvojn, ĉu la kontraŭ-internaciemuloj ne fariĝas aŭtomate niaj alianculoj?

Aliaj planlingvoj

Dum la reformdiskutoj pri esperanto daŭras, la batalo kontraŭ aliaj planlingvanoj perdis sian gravecon. En 1900 nia lingvo ankoraŭ ne venkis, sed en 2000 ne ekzistas konkurenculo laŭ la parolantaro, tradicio kaj kulturaj atingoj. Cinike oni povus nomi esperanton “lingvovora”, manĝanta kaj detruanta aliajn planlingvojn. Esperantistoj ŝatas moki aliajn planlingvojn same kiel neesperantistoj esperanton. Ni fingromontris al ligneroj en la okuloj de proksimuloj kaj neglektis trabojn en la propraj. Ne kredu ke la historio forgesos tion same facile kiel ni.

La dua jarcento

Post 1987 gazeto en Aŭstrio ekhavis la titolon La dua jarcento. Sed profeti pri la dua jarcento de esperanto ekde 2000? La sperto de la unua jarcento malkuraĝigas.

“Mi estas maljuna kaj malsana kaj ne vidos jam la venkon de nia sankta bela afero, sed vi ĝin vidos baldaŭ […]. Antaŭ ol nia centjaro finiĝos, nia afero venkos, kaj la kuraĝaj konstantaj batalantoj havos dolĉan rekompencon”, — tiel Leopold Einstein, kiu mortis en 1890, parolis pri la 19a jarcento. Sed la prezidanto de UEA John Wells ŝovis en 1995 la finan venkon al postaj jarcentoj, ĝis kiam esperanto devos travivi. La paralelo al marksistoj evidentas. Simile kiel ili, ni esperantistoj volas eviti la konkludon ke la profetaĵo de la 19a jarcento estas farita por la 20a. Ĉar en la 20a jarcento la profetaĵo ne realiĝis, la historia momento perdiĝis kaj la profetaĵo pruviĝis erara.

Se la nunaj esperantistoj dum sia tuta vivo restos fidelaj al la lingvo, kaj se neniu ŝtata aŭ alia povo detruos la komunumon, esperanto ekzistos almenaŭ ĝis 2070. Sed ĝia komunumo jam ekde ĉ. 2030 ŝrumpos. Ni ne scias kiom facilos komunikado kaj transporto. Se poluado devigos plikostigi la aviadon, la partoprenantaroj de la renkontiĝoj estos tre unukontinentaj. Se la aviado pro la teknika progreso fariĝos malpli kosta, la renkontiĝoj povos fariĝi pli “globalaj”. Sed jam la unua seo estas riska supozo, ĉar se ŝrumpos la aro da homoj renkonteblaj per esperanto, ŝrumpos ankaŭ la emo esperantumi. La alternativo por la estonteco estas sobra: aŭ negativa evoluo de la mondo malebligos esperanton, aŭ pozitiva evoluo malnecesigos esperanton.

Nur unu afero estas certa — la fina venko estas la plej malverŝajna perspektivo por la dua jarcento de Esperanto.

La Ondo de Esperanto. 2000. №12 (74).


Al la indekso pri la historio