Oktobre 2011 finiĝas la mandatperiodo de la nuna estraro de Rusia Esperantista Unio (REU), kaj per ĉi tiu artikolo, kiu nepre ne estas laŭvorta raporto pri la farita agado, mi prezentas kelkajn ideojn pri la Unio kaj pri la Esperanto-movado ĝenerale, kiuj aperis dum ĉi tiu tempo. Io estis koncize dirita en mia intervjuo en La Ondo de Esperanto julio 2011), sed nun mi volas pli detale prikomenti la situacion. Ĉar ĉio sube menciita estas nur mia opinio, mi ne aldonu post ĉiu tezo vortojn “laŭ mi”, ĉar tio estas memevidenta.
Nia lando estas integra parto de la mondo, kaj ni alfrontas la samajn problemojn, kiel la planedo entute. Inter tiuj problemoj estas malaltiĝo de la valoro de Esperanto kiel internacia komunikilo. La angla dominas jam delonge, sed la fulma evoluo de teknologioj nun permesas ĝin reale uzi ĉiutage, ne elirante el la hejmo kaj foje eĉ simple tenante poŝtelefonon enmane – afero, kiu praktike ne estis imagebla proksimume antaŭ la jaro 2000. Pere de interreto oni povas rapide interkomunikiĝi en baza (foje eĉ primitiva) angla, kaj esti tute kontenta pri la rezulto: oni povas nun ekscii ĉiun necesan informon kaj konversacii kun ajna homo sen apliko de Esperanto.
Sendube, homo kiu estas jama esperantisto, preferus demandi alian esperantiston pri io ne ligita kun la movado, sed konvinki neesperantistojn pri tio estas malfacile (kaj foje eĉ tute neeble – ekzemple, oni neniel povas rezervi hotelĉambron aŭ trajnbileton, uzante Esperanton, sed uzante la anglan jes povas, kaj foje uzante nur la anglan). Ankaŭ akirado de amikoj funkcias bonege preter Esperanto – pere de sociaj retoj (Facebook k.a.). Senpaga vojaĝado pere de Pasporta servo – unu el tradiciaj Esperanto-allogaĵoj – ne (plu) estas unika, ĉar jam delonge ekzistas similaj neesperantlingvaj servoj kiel Couchsurfing, Hospitality Club ktp. Do kiel baza kaptilo ĉefe restas lingvistika interesiĝo kaj absolute ĥimera, nepalpebla kaj malfidinda “Esperanta etoso”. Tio estas universala problemo. Sed krome gravas ankaŭ tio, ke por rusianoj estas sufiĉe malfacile ellerni fremdan lingvon, kaj preskaŭ ĉiuj prave direktas siajn fortojn por lernado de la angla, franca ktp, kiuj estos nepre utilaj por ili, malkiel Esperanto. Oni memoru, ke averaĝa homo ne posedas elstarajn lingvajn kapablojn, kaj konsiderante fortojn kiuj estas elspezendaj por tia studado, por Esperanto restas malmulta motivado. Mi ne diras, ke ellerni Esperanton fariĝis malpli facile ol pli frue, sed nun jes estas malpli facile trovi motivon kaj konvinki homojn por tio.
Pro grava maldensiĝo de alfluo de novaj homoj, kaj konsiderante, ke malnovaj Esperanto-aktivuloj fojfoje malaperas – ĉu pro forpaso, ĉu pro definitiva estingiĝo de la deziro okupiĝi pri Esperanto, ĉu pro aliaj aferoj – aperas problemo kiu jam senpere tuŝas REU: la kvanto de novaj aktivuloj, kiuj pretas aktivi en REU estas preskaŭ nula. Notu, ke ne temas pri novaj esperantistoj entute.
En nia lando ja estas homoj kiuj efektive estas aktivaj kaj faras multajn utilajn aferojn por Esperanto-movado. Bedaŭrinde, ili estas malmultaj, sed ili jes ekzistas. La problemo estas, ke ili okupiĝas pri siaj aferoj, kiujn ili elpensis, “naskis”, kaj nun vartas kaj prizorgas. Tio estas privataj iniciatoj. Oni komprenas, pri kio temas – pri kluboj (ekzemple, MASI, gvidata de Irina Gonĉarova), pri eldonejoj (Sezonoj, Impeto), pri redaktoroj (La Ondo, REGo, iom pli frue – Komencanto), pri vortaristoj (fakte la vortaristo, ĉar nun ĉefe temas pri Boris Kondratjev), pri retaj aktivistoj, kiuj gvidas plurajn retejojn (Andrej Grigorjevskij, Vjaĉeslav Ivanov), pri organizantoj de renkontiĝoj – regionaj, tutlandaj kaj internaciaj – kaj kelkaj aliaj.
Krome oni konsciu, ke la angla vorto “brand” (ni traduku ĝin “vendomarko”) estas ne simpla vorto. Sezonoj estas vendomarko. Impeto estas vendomarko. REGo estas vendomarko. La granda rusa-Esperanta vortaro, kvankam ĝi ankoraŭ ne aperis, jam estas vendomarko, eĉ se nun malpli kosta, ol aliaj (oni kredu, ke post apero la situacio ŝanĝiĝos). Ankaŭ REU estas vendomarko, sed bedaŭrinde ne tre altvalora. Sekve neniu racia persono pretas transdoni sian vendomarkon al REU. Sed vendomarko ja estas vendomarko, do teorie ĝi estas vendebla-aĉetebla, sed REU ne estas aĉetopova. Tamen posedantoj ne farus tion ne nur financrezone. Ja unuavice ili (posedantoj) volas, ke ilia afero ekzistu plu almenaŭ sur la sama nivelo kiel antaŭe, kion neniu anticipe povas garantii. Samtempe preskaŭ neniu el posedantoj de siaj Esperanto-entreprenoj havas sufiĉe da tempo por ion fari por REU. Estas kelkaj, sed nemultaj, kaj ilia agado, kvankam ĉiuokaze aprezinda, ne kovras ĉiujn problemojn.
Sed tio estas nur unu flanko de la problemo. La alia estas pli grava kaj pli ampleksa, kvankam nomebla koncize: neniu bezonas ion ajn. Homoj en Rusio pretas pagi siajn kotizojn, kaj ja pagas, homoj subtenas nin per vortoj, sed reale ili nenion bezonas. La afero estas pruvebla per du facilaj ekzemploj.
REU lanĉis la retejon “e-kluboj.ru” – surbaze de la vikia teknologio. La ideo estis unuigi en unu retejon informojn pri ĉiuj kluboj de Rusio. Dank' al vikia motoro informo estas korektebla facilege kaj do teorie povas esti aktualigata eĉ ĉiusemajne, se necesas. Post ĉiuj preparlaboroj (aĉeto de retnomo, teknika agordo, mana kreado de paĝoj por ĉiuj urboj), kiam venis tempo por plenigi la paĝojn per informoj – afero simpla, postulanta ne pli ol duonhoron, aŭ eĉ malpli – estiĝis silento. Evidentiĝis, ke homoj tion ne bezonas, kvankam mi daŭre opinias la ideon tre bona, speciale kiam temas pri tiom granda lando kiel Rusio. Mi povus, sendube, atingi la rezulton per senĉesa bombardado per leteroj kaj memorigoj, sed por tio mankas tempo. Neformala nomumo de persono, kiu ŝajne pretis respondeci, ankaŭ estis senutila. Povas esti, iam en estonto mi mem faros tion…
Alia ekzemplo estas la nova retejo de REU. Ĝin faris Andrej Grigorjevskij, elspezinte por tio kolosan tempon. Krom la ekstera aspekto (kiu, konsciate, ne estas supermoderna, sed almenaŭ pli aktuala, ol estis pli frue), ĝi enhavas ankaŭ multegajn internajn funkciojn, kiuj estas atingeblaj por simplaj uzantoj (ne nur por la administrantoj). La statistiko montras, ke la retejo estas sufiĉe malvaste uzata. Ne pro komplikeco – ĝi estas facilega, kaj ĉiam oni pretas helpi pri ĝi. Sed pro tio, ke homoj ne multe bezonas ĝin.
Antaŭ la elektiĝo ni multe pensis pri libroservo, pri ĝia reformo kaj modernigo. Estis atingita interkonsento kun privata persono, kiu pretis pagi grandan monsumon el propra poŝo por krei retan librovendejon de REU. Poste mi rezignis la ideon, ĉar jam ekzistas tia vendejo en alia loko kaj duobligi aferojn estus stulte. Sed mi rezignis ne nur pro tio. Evidentiĝis, ke tio estus vana perdo de mono kaj tempo, ĉar laŭ ĉiuj prognozoj la vendejo estus tre malofte uzata – ĉiuj libroj estas aĉeteblaj senpere ĉe eldonejoj aŭ ekzistantaj perantoj, kaj REU ne havas proprajn librojn por vendi (fakte havas, sed ne tiom multajn por krei retan vendejon tiucele).
Sed tio ne estas sufiĉa kaŭzo por ne plu aktivi en la reto – eĉ male. Se ni ne volas ĝenerale postresti, ni ne nur devas sekvi aktualajn tendencojn, ni devas ankaŭ “montri ekzemplon” de moderneco. Ni devas “enretigi” laŭeble multajn kutimajn servojn. La unuaj paŝoj estas sukcese faritaj – ni transiris al nur-retpoŝta dissendado de Bulteno de REU. Ni klopodas (kvankam ne ege sukcese pro tempomanko) aktivi en sociaj retoj. Ni esperas baldaŭ enretigi la tutan arkivon de la gazeto REGo. Krome mi planas proponi al la membraro oficialigi distancan partoprenon en REU-konferencoj kaj akcepti plej gravajn decidojn (temas pri ŝanĝoj en la Ĝenerala regularo, probable eĉ elekto de estraro) rete – do anstataŭ poŝta voĉdonado transiri al retpoŝta. Kvankam mi tute ne celas, ke konferencoj estas ne plu bezonataj. Diskutado kaj “vivaj” konversacioj estas same bezonataj, kiel pli frue kaj neniu reta interkomentado tion anstataŭos. Sed ni devas konscii ŝanĝojn en la mondo – se plejparto de la membroj ĉiuokaze ne povas veni al ĉeesta konferenco, sed povas alimaniere partopreni laboron de la Unio, kial ni malpermesu tion al ili?
Unuigante la du bazajn supre menciitajn problemojn oni povas konkludi: se homoj nenion bezonas, sendube ili ankaŭ ne pretas aktivi. Trovi homojn por multaj taskoj, kiuj ja abundas, estas malpli facile. Oni ne povas simple nomumi kaj devigi homojn ion fari – nun estas alia tempo. Same ne funkciis en REU teorie bonega sistemo, proponita antaŭ kelkaj jaroj – konsilio de spertaj esperantistoj kun “teknika” estraro (kvankam oni notu, ke el la lingva vidpunkto konsilio ne povas esti super estraro, ĉar estraro ja estras, do ĝi devus nomiĝi alimaniere, sed tio ne gravas). La sistemo vere estas bonega, sed ĝi montriĝis ne funkcikapabla en niaj kondiĉoj – kvankam troviĝis plenumantoj (“teknika estraro”), kiu faris sian laboron tute bone, la konsilio mem ne povis funkcii pro multegaj kialoj, inter kiuj estas troamasiĝo de homoj tie, pro personaj miskomunikaj problemoj, sed ankaŭ pro tio, ke homoj reale malmulton bezonas ekster siaj privataj interesoj.
Kial sufiĉe multaj homoj daŭre pagas kotizojn al REU? Mi pozitive miras, sed ne scias. Verŝajne, pro bona rilato al la movado kaj pro deziro iel subteni ĝin, eĉ se multaj el ili havas sufiĉe nebulan imagon pri ĝi, pri la movado. Sed tio estas avantaĝo kaj en tio mi vidas realan perspektivon. REU ricevas iom da mono – ĉu per kotizoj, ĉu per io alia (vendado de varoj, fojfoja okazigo de renkontiĝoj). Krome REU posedas sian ĉefan trezoron – la membraron. Niaj membroj estas personoj, kiuj ne nur pagas kotizojn, sed ankaŭ havas unikajn spertojn, diversflankajn movadajn sciojn kaj scipovojn, kio estas uzinda. Sekve REU povas esti centro de subteno (ne nur financa) de apartaj iniciatoj. Tio estas vere perspektiva vojo por REU, kaj ni strebos tion efektivigi laŭ niaj modestaj povoj.
Ĉi tiu artikolo aperas pli-malpli samtempe en La Ondo de Esperanto kaj REGo. Mi dankas ties ĉefredaktorojn – sinjorojn Aleksander Korĵenkov kaj Georgij Kokolija – pro la tre amika konsento publikigi neekskluzivan materialon.
Grigorij Arosev
prezidanto de REU
La Ondo de Esperanto. 2011. №10 (204)