Katalin Kováts

KER: Eksterordinara ekzamentago por 356 kandidatoj

La 9an de junio 2012 sukcese okazis la Tutmonda KER-ekzamensesio, kadre de kiu en 29 lokoj de 17 landoj ekzameniĝis 356 personoj. La Ondo pridemandis d-rinon Katalin Kováts, la iniciatinton kaj organizanton de ĉi tiu evento.

Ĉu ĉio finiĝis bone, ĉu vi kontentas?

La preparo kaj la ekzamentago finiĝis, sed la laboro daŭras. Nun okazas kontrolado de la testoj en Budapeŝto, venos la kalkulo kaj publikigo de la rezultoj kaj poste la produktado kaj sendado de la atestiloj. Krome dankleteroj, raportoj, analizoj kaj artikoloj, intervjuoj… do, amaso da laboroj ankoraŭ.

Kiom da personoj laboris por tiu tutmonda kampanjo?

Tio dependis de la programfazoj. Ekde la naskiĝo de la ideo, la okazigo de la kampanjo, informado, trovo kaj trejnado de sesdeko da surlokaj helpantoj, aligo de kandidatoj, preparo de la testoj, presado, alpoŝtigo de la testoj, reĝisorado kaj raportado dum la ekzamentago, ĉio ĉi okazis en kaj el mia hejmo. Gravis ankaŭ ellabori la tutan proceduron kun ties dokumentado kaj krei la infrastrukturon, ja ĉio estis nova. Dum la tago mem helpis 60 lokaj personoj, kaj en la posta fazo en Budapeŝto laboras 3-4 pliaj personoj, kun kiuj mi havas daŭran kontakton.

Kiucele vi organizis tiun tutmondan kaj kial nur skriban sesion?

Mi volis kontentigi tiujn, kiuj ne povas vojaĝi al grandaj eventoj. Eĉ se ne la kompleksan version, ili tamen havu la eblon almenaŭ je la skriba parto, por kiu ne necesis delegi du akreditigitajn ekzamenantojn. Aliflanke la skriba parto pli facilas, do, en tiu sukcesi povas veki plian apetiton. En Ruslando kaj Meksiko ja okazis tiel, tie jarfine estos la parolaj sesioj.

Ĉio pli facilos kiam ni sukcesos atingi, ke la Budapeŝta centro volu kaj poste sukcesu oficiale modifi la regulojn cele al apliko de parte virtuala ekzameno. Longa burokratia vojo… sed espereble irebla.

Ĉu vi dekomence certis pri centoj da kandidatoj?

Ne, mi eĉ ne revis pri tio. Unue mi pensis pri ĉ. 50–60, poste pensante pri la jubileo iel mi strebis atingi 125. Sed 356 estas super ĉiuj imagoj.

La ĉiam kreskanta kvanto ja komplikis vian laboron.

Ne la kvanto de la kandidatoj, sed la kvanto de la lokoj. Trovi kaj trejni por ĉiu loko almenaŭ du personojn, kontroli la ejojn kaj lokajn cirkonstancojn, tio prenis energion. Estas du lokoj, kun kies gvidantoj mi interŝanĝis pli ol po cent mesaĝojn. Fine tamen en ĉiu loko oni faris ĉion eblan por sekvi la preskribitajn instrukciojn. Post plurmonata prepariĝo agrablis la festo je mondskala dimensio kaj oni fieris pri sia partopreno.

Fieris antaŭ kiu?

Certe ene de la movado, kompreneble, sed kio eĉ pli gravas: tiu evento estis “tre serioza afero”, pri kiu eblis informadi ekstermovade. Ni klopodis trovi patronojn, envolvi lokajn funkciulojn por doni pli da prestiĝo al la evento. Vicurbestro, lernejestroj, universitataj profesoroj, direktoro de biblioteko, ĵurnalisto ricevis kaj portis la sigelitajn kovertojn kun la testoj al la ekzamenlokoj. Aperis pluraj gazetartikoloj, televidaj novaĵoj kaj intervjuo, ĉie kun pozitivaj eĥoj. Oni menciis la 125-jaran jubileon de la lingvo kaj komparis nian ekzamenon al seriozaj, oficialaj abiturientaj ekzamenoj. Tiaj agnoskoj multe gravas kaj por la movado kaj por la lokuloj. Jam por tio valorus ripeti la kampanjon.

Ĉu vi planas fari el tio tradicion?

Origine temis pri unufoja okazo, aŭ almenaŭ provo. La faritaj enketoj indikas, ke pluraj lokoj volas refari la ekzamenon, kaj jam aperis novaj urboj sur la estinta ekzamenmapo. Do, verŝajne ni devos cedi al la petoj, des pli, ĉar multaj aferoj jam pretas, eble necesos ŝanĝi nur kelkajn aferojn en la proceduro.

Kiuj estis la plej multkandidataj ekzamenlokoj?

La plej grandaj estis vilaĝo en la regiono de Tecámac en Meksiko kun 39 kandidatoj kaj Moskvo kun 30. Al ambaŭ lokoj vojaĝis kandidatoj eĉ de 400-kilometra distanco. Tute male, francoj diaspore okazigis sesiojn, en naŭ urboj de la lando. Cetere ili havis sume la plej multajn, 118 kandidatojn.

Sed ni ne subtaksu lokojn kun malmultaj ekzamenitoj. Estis kortuŝe, ke en unu loko kvar personoj subiĝis nur por ke unu movhandikapa kandidato povu surloke trapasi la delonge deziratan ekzamenon.

Se temas pri nombroj, kiom da personoj ĝis nun trapasis la novtipajn ekzamenojn de UEA-ITK?

Dum kvar jaroj ekzameniĝis entute 925, kaj ĉ. 900 sukcesis. Precizan statistikon mi pretigos aŭtune, post la lastaj tri someraj sesioj, kiuj okazos en Hanojo, dum SES en Slovakio kaj en Sicilio dum la Itala kongreso.

Ĉu gravas atingi iun nombron, ekzemple la magian mil?

Nu, materie mi neniel estas interesata en tio. Tamen por la altiĝo de la kvalito de la esperantistaro estus bone, se la ekzamenatestilo fariĝus parto de la Esperanto-identeco. Aliflanke por la baldaŭa kvalitkontrolo – fare de la britia Asocio de Lingvo-Testistoj (ALTE) – necesis atingi difinitan kvanton de ekzamenokazoj. Tio jam estas plenumita, sekve restas nur aliaj kelkcent punktoj, kie nia laboro devos konformi al la reguloj. Ni esperas, ke ankaŭ la sistemo mem sukcese trapasos la kvalitekzamenon.

Kiuj momentoj estis la plej malfacilaj?

La lastaj noktoj. Mi ne povis dormi pro la timo, ke eble mi miskalkulis, kaj estos kovertoj kun malĝusta kvanto de testoj.

Kaj ĉu estis?

Bedaŭrinde jes, sed Zamĉjo helpis min. La eraro okazis en loko, kie eblis ĝin tuj nerimarkate solvi. Mi estis savita.

Katalin Kováts

Katalin akceptas postekzamenajn raportojn de lokaj responsuloj

Kaj la plej ĝojigaj momentoj?

Estis pluraj. Je la 9a matene, kiam en la sama momento en 24 lokoj oni malfermis la kovertojn, mi staris sola ĉe mia komputilo. Estis bona sento, sed tre solecaj minutoj ĝis la unuaj telefonaj konfirmoj, mesaĝoj kaj fotoj, kiuj ligis min al ĉiu loko aparte. Sed estas korvarmigaj ankaŭ la ricevitaj poŝtkartoj kun la bildoj de la urboj kaj centoj da subskriboj de la kandidatoj. Tiujn mi nepre konservos kiel perlojn pri la evento.

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

La Ondo de Esperanto, 2012, №7 (213).


Historio de Esperanto | Hejmo