Nia libroproduktado en la 2012a jaroLa 22an fojon ekde la jaro 1991 aperas en La Ondo de Esperanto resumo de la jara libroproduktado en Esperantujo, daŭriganta la iniciaton de Vilmos Benczik en Hungara Vivo. Malfacilas ĉiam elpensi enkondukajn frazojn pri la principo de la statistikado, kaj mi nur ripetas, ke la statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ricevis kaj ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Estas klare, ke ĉi tiu bazo ne estas tute ĝusta, ĉar, unue, la Roterdama libroservo ricevas ne ĉiujn Esperanto-librojn; due, Laste aperis anoncas ankaŭ librojn eldonitajn pli frue. Tamen ĝi donas bonan imagon, precipe la resumaj tabeloj por pluraj jaroj. Unuavide ŝajnas, ke la paĝosuba tabelo estas iom malgajiga, ĉar en 2012 surmerkatiĝis nur 153 libroj kompare kun 172 antaŭ unu jaro.
Sed ne forgesu, ke pasintjare estis rikoltitaj nur 98 veraj libroj pli ol 48-paĝaj kaj 74 malpli ampleksaj broŝuroj. En 2012 enlistiĝis 120 libroj pli ol 48-paĝaj kaj nur 33 broŝuroj. Tutsimple, malpliiĝis kelkpaĝaj broŝuroj, kaj la suma paĝokvanto kreskis, kaj la averaĝa paĝokvanto de unu libro superis 150 paĝojn. Rezulte, ni ricevis en 2012 pli da legomaterialo ol en 2011. Same kiel pasint-jare, al Roterdamo venis libroj de 78 eldonintoj, el kiuj 21 (28 eldonintoj antaŭ unu jaro) estas novaj. La temaro proksimiĝis al la averaĝa. En 2011 estis 63 esperantologiaj kaj interlingvistikaj eldonaĵoj – inter ili 29 broŝuroj, kiujn André Cherpillod eldonis en sia vilaĝo Courgenard sianome kaj sub la eldonmarko La Blanchetiére dum la lastaj dek-kelkaj jaroj. Ĉi-jare UEA ricevis malpli da liaj eldonaĵoj, kaj do “nur” 40 libr(et)oj (en la sekva parto de la teksto ni ne dividos la eldonaĵojn je libroj kaj broŝuroj) pri Esperanto kaj interlingvistiko riĉigis nian libromerkaton – je 23 malpli ol pasint-jare. Jen la kaŭzo de la ŝajna falo. Same kiel en 2011, plej multaj libroj aperis en la franca vilaĝo Embres-et-Caltelmaure, kie Vilhelmo Lutermano kun la eldonmarko MAS produktis 13 librojn kaj broŝurojn pri temoj sociaj kaj politikaj, plejparte tradukitaj de la nelacigebla Lutermano mem. Kvankam ĉi tiom nur duonas kompare kun 2011 (26 titoloj), MAS plu estas plej supre librokvante kaj paĝonombre.
Dum kelkaj sinsekvaj jaroj venas neniu eldonaĵo de la iam tre aktivaj Libro-Mondo de Tomasz Chmielik, Bero de Ionel Oneţ kaj Arĥivaro Edmond Privat. Neniom eldonis en 2012 Sezonoj kaj Edistudio. Aliflanke, Fonto post unu senlibra jaro revenis kun ok volumoj. Unuafoje en la plejlisto aperas la Kieva eldonejo de Vadim Karpenko, kiu eldonis la 990-paĝan Esperanto-ukrainan vortaron de Volodimir Pacjurko kaj Eugen Kovtonjuk – ĝi estas la plej “dika” libro aperinta pasint-jare en nia libromerkato! En la resuma tabelo eldoneja la unuan fojon aperis la Nov-Jorka eldonejo Mondial de Ulrich Becker, kiu (ankaŭ pro la 15 Beletraj Almanakoj, kiujn UEA vendas kiel apartajn librojn) forpuŝis el la deko Beron. MAS kaj Iltis promociiĝis je unu ŝtupo.
Plejparte pro la eldonemo de Cherpillod kaj Lutermano, Francio denove okupis la unuan lokon kaj libro- kaj paĝo- kvante kun pli da eldonitaj titoloj ol kune Germanio kaj Ruslando, kiuj estas sur la dua kaj la tria lokoj.
La lando-orda resuma tabelo por 22 jaroj restis senŝanĝa en ambaŭ listoj. Same kiel en la individua membraro de UEA kaj en la partoprenantaro de la UKoj plej altas Francio kaj Germanio – la du ĉefaj kolonoj en la nuna Esperantujo.
Danke al politikaj tradukaĵoj de MAS, la germana lingvo denove okupis la unuan lokon kaj plidistanciĝis de la franca en la resuma listo, en kiu nur la tria estas la angla, la fontolingvo de la plej multaj tradukoj en la “granda mondo”.
Krome, aperis 6 tradukoj el Esperanto, kaj rezulte jam 125 libr(et)oj origine Esperantaj legeblas en aliaj lingvoj. Temas plejparte pri la lernolibro de Stano Marček kaj la broŝuro de E@I Malkovru Esperanton, kiuj jam aperis en pluraj lingvoj. Fine, pri la plej aktivaj aŭtoroj kaj tradukantoj. Denove la plej ofte eldonata originala aŭtoro estas André Cherpillod kun entute 12 libroj kaj broŝuroj. Lia dominado estas granda, la duan lokon okupas Hori Jasuo kun nur tri libroj. Inter la pluraj dulibraj aŭtoroj estas ankaŭ Ludoviko Zamenhof. Ne ŝanĝiĝis ankaŭ la aŭtoro plej tradukata en Esperanton – la fondinto de la esotera kristana doktrino “antroposofio” Rudolf Steiner kun tri libroj tradukitaj de la sviso Willy Nüesch. Inter la dulibruloj estas, interalie, Stano Marček, Karlo Markso kaj Ivan Jefremov. Vilhelmo Lutermano ankaŭ en 2012 tradukis en Esperanton plej abunde – 8 librojn. Lin je granda distanco sekvas la jam menciita Willy Nüesch kaj la maltano Carmel Mallia, kies tri tradukojn UEA ricevis pasint-jare. Bonan legadon! Aleksander Korĵenkov La Ondo de Esperanto, 2013, №2 (220). |