Subteni kaj nutri la kreajn fortojn de la movado
La 52-jara doktoro pri filozofio Mark Fettes, profesoro en la fakultato pri edukado en la universitato Simon Fraser (Vankuvero, Kanado), prezidanto de UEA kaj estrarano de ESF estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2013.
Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo? Verdire, mi sentis min iom kiel Obama ricevanta la Nobel-Pacpremion! Vi verŝajne memoras, ke tio okazis jam malpli ol jaron post lia elektiĝo. Li ankoraŭ ne havis tempon por fari multon konkretan… Tion oni ne povus diri pri mia ESF-laboro, sed se temas pri UEA, mia mandato estas ankoraŭ juna! Ĉi tiu estas la dek-sesa proklamo de la Esperantisto de la Jaro, sed nur la trian fojon la laŭreato havas tiel grandan, ok-voĉan distancon de la kandidato kiu okupis la duan lokon. Kial, laŭ vi, oni ĉi-foje havis tre klaran preferon? Nu, oni donis Nobel-premion al Obama pro la multaj esperoj, kiujn oni investis en lin… kaj ankaŭ en Usonon. Verŝajne temas pri io simila. UEA drivas kaj ŝrumpas, jam de jardeko aŭ pli, sed oni daŭre sentas ĝian gravecon. Kaj mi diris klare, ke mi volas ŝanĝojn. Do, estas esperoj… espereble ne tute senbazaj. La internacia elektantaro menciis tri motivojn, aŭ meritojn, pro kiuj vi estis elektita. La unua estas la sukcesa kungvidado de la fondaĵo ESF. Ĉu vi povas prezenti ĉi tiun fondaĵon kaj diri, kial vi mem decidis engaĝi vin por sufiĉe longa tempo al laboro en ĝi? ESF estis fondita en 1968, nur kelkajn jarojn post mia naskiĝo, sed mi ekkunlaboris kun ĝi en 1995, kiam ĝi estis ankoraŭ relative malgranda kaj malmulte konata fondaĵo. Tiam ĝia ĉefa celo estis stimuli intereson kaj esplorojn pri Esperanto ĉe usonaj profesoroj kaj intelektuloj. Sed en 1999 ni ricevis grandan heredaĵon de la usona esperantisto Cathy Schulze, kiu sepobligis niajn rimedojn. Mi estis tiam en la lasta fazo de miaj doktoriĝaj studoj; post la defendo de mia tezo, mi dum du jaroj okupis duontempan postenon ĉe ESF kun la celo plivastigi ĝian agadon. Poste mi profesoriĝis kaj devis forlasi tiun ESF-postenon, ne sen bedaŭro! De tiam mi kunlaboras kiel estrarano. Tra la jaroj ni efektive sukcesis fari iom da interesaj aferoj, interalie kelkajn Nitobe-simpoziojn, la Tekstaron de Esperanto, multajn subvenciojn al interlingvistikaj projektoj kaj studentoj, kaj kompreneble la grandajn retprojektojn lernu.net kaj edukado.net. Mi rolis stimule, kunplane kaj subtene en la plimulto el tiuj projektoj. Kelkaj atentigis, ke investi monon en la nepalpeblan reton estas vana elspezo de mono, multe pli bone uzebla, ekzemple, por presado de lernolibroj por malriĉaj landoj, por granda reklamkampanjo kaj simile. Nu, mi ne scias, al kiu generacio apartenas la atentigantoj, sed ŝajnas al mi ke por la junaj generacioj la reto estas ĉiusekunde palpebla – ĝi fariĝis konstanta akompananto al niaj pensoj, niaj amikecoj, niaj esperoj. La reto gravas, ĉar ĝi rekte peras rilatojn inter la homoj, sendepende de geografio, kulturo, klaso, ktp. En tiu senco ĝi helpas krei mondon, kie Esperanto povas pli plene kaj facile disvolviĝi. La dua motivo estas via rolo en la kreado kaj diskonigado de la nova Strategia Laborplano de UEA. Kiel ĝi estis kovata, diskutata kaj polurata antaŭ la akcepto en Rejkjaviko? Ĉu iuj tezoj estis ŝanĝitaj dum la laboro? La ellaboro de la Laborplano, en la Komisiono pri Strategiaj Demandoj, daŭris pli ol du jarojn, kvankam estis oftaj paŭzoj en la laboro pro la okupiteco de la komisionanoj. Ĝi dekomence estis ĉefe mia projekto, tamen, ĉar mi jam pensis pri la venonta Estraro. Tial plej ofte mi verkis iun pecon de la Plano kaj dissendis ĝin al miaj kunlaborantoj, kiuj reagis kun komentoj, kritikoj, alternativoj ktp. Efektive la Plano multe profitis de tiu kolektiva laboro. Mi ankaŭ lernis el la Strategiaj Forumoj en Kopenhago kaj Hanojo. La tria elektokialo estas “alporto de nova etoso kaj energio al la gvidado de UEA, en la Rejkjavika UK kaj poste”. Mi mem en Rejkjaviko konstatis la novan etoson, ekzemple, en la fermo, kaj pluraj el miaj kunparolantoj estis tre kontentaj pri la surŝtupara adiaŭo. Estas interese, ĉu ekŝanĝiĝas ankaŭ la laborstilo de la Estraro? Mi dekomence emfazis la gravecon de teama laboro en la Estraro, kaj rilatoj de reciproka respekto kaj subteno. Al tio kontribuas niaj oftaj kunsidoj – ĉiun duan semajnon ni kunsidas dum horo aŭ horo kaj duono, kutime per Skajpo. Vi krome eble legis pri la sistemo de subteamoj, kiun mi enkondukis por certigi ke neniu estrarano restos izolita en sia laboro. Ĝenerale mi dirus, ke tiuj paŝoj sukcesis krei vere bonan kaj harmonian laborstilon. Aliflanke, necesas agnoski ke ni ĉiuj estas volontuloj, kaj simple ne eblas atingi plene profesian labornivelon en tiuj kondiĉoj – tro ofte intervenas profesiaj, familiaj kaj aliaj premoj. Do, pacienco, komprenemo kaj komunikemo estas nepraj aldonaj kvalitoj por bona estrara laboro. Feliĉe, tiujn ni havas, aŭ sukcesas disvolvi. Antaŭ nelonge oni povis vidi plian novaĵon – la novajn aspekton kaj koncepton de la revuo Esperanto. Kiel oni reagas al la novaĵoj? Mi vidis ĝenerale pozitivajn, ofte eĉ entuziasmajn reagojn. Kompreneble la unua numero de nia nova redaktoro Fabricio Valle ne povis esti perfekta, ĉar li ankoraŭ devas akiri senton kaj sperton pri la multegaj detaloj de la redaktado. Tamen oni jam tuj perceptas lian ĵurnalisman ambicion, lian volon fari revuon indan je tutmonda, mondoŝanĝa movado. Eĉ por skeptikuloj, mi supozas ke liaj klopodoj vekos simpation. Espereble ankaŭ kunlaboron! Ja revuon elfaras ne nur redaktoro, sed ĉiuj, kiuj kontribuas al ĝi enhave kaj forme. Fabricio realigos siajn revojn nur kun la helpo de centoj da kunverkantoj. En via respondo ĉe nia jarŝanĝa “Ronda Tablo” vi notis, ke la daŭra falado en la membronombro de UEA estas la plej negativa tendenco, kaj aldonis, ke la sukceson de via prezidanteco oni mezuru per rekresko – “ne nur al ses aŭ sep mil membroj, sed al dek mil kaj pli”. Ĉu ŝerca novjarfesta bondeziro aŭ?.. Ne, tio ne estis ŝerco! Mi pensas pri fenomenoj kiel la kreskado de registriĝoj ĉe lernu.net, kiuj jam atingis pli ol 150 000. Kompreneble tio ne egalas al membriĝo en organizo, sed ĝi montras, ke ekzistas bazo por tute alispecaj varbstrategioj. UEA de multaj jaroj estas tro enfermita en la verda geto: ni varbas nur inter la homoj plej konvinkitaj, plej facile atingeblaj, kaj ofte nur inter tiuj, kiuj jam foje membriĝis pro kongreso. Ni devas komenci aliri multe pli vastan publikon kun niaj argumentoj kaj niaj agadoj. Evidente la reto liveras unu el la plej praktikaj rimedoj tiucele, kaj la kreo de vere bona multlingva retejo estos grava paŝo en tiu direkto. Krom la falado de la membro- kaj abon-statistikoj, kiuj negativaj fenomenoj estas en la Esperanto-komunumo ĝenerale? Mi ĝenerale preferas ne emfazi la negativajn flankojn, ĝuste ĉar iuspeca negativismo kreskadis en la movado dum la lastaj jaroj. Mi dirus simple, ke ni estas ankoraŭ en procezo de maturiĝo. Ne mankas brilaj, agemaj homoj en niaj vicoj, sed niaj strukturoj kaj tradicioj ofte postrestas la bezonojn. Kiel prezidanto de UEA, mi esperas trovi vojojn por subteni kaj nutri la kreajn fortojn de la movado, kiam necese per novaj organizaj formoj kaj metodoj. Kaj kiujn tendencojn vi opinias plej subtenindaj? De jaroj, kadre de ESF, mi kunlaboras kun la junaj homoj de E@I, kaj tiu sperto estis tre kontentiga kaj esperiga. Mi ankoraŭ atendas multon el tiu direkto. Mi sekvas kun admiro la laboron de Heidi Goes en Indonezio; similaj klopodoj necesas en diversaj mondopartoj, por ke nia movado estu vere kaj plene tutmonda. Tre plaĉas al mi la retradio Muzaiko, la muzikeldona agado de Vinilkosmo, la mirinda libroproduktado de Mondial, la intelekta kaj kultura nivelo de Beletra Almanako. Se ĉio ĉi havas ion komunan, temas ĝuste pri la krea potenco de Esperanto, ĝia kapablo kunmeti personecojn, talentojn, perspektivojn, celojn, por fari ion novan kaj kvalitan. Ĉu vi mem alportas novan tendencon? Se jes, kiel vi priskribus ĝin? En la 1990aj jaroj, kiam mi estis Ĝenerala Sekretario de UEA, mi iniciatis tri aferojn, el kiuj du montriĝis iusence vivipovaj: la Manifesto de Prago, kiu provizis idean kadron por multaj postaj iniciatoj, kaj la Nitobe-simpozioj, kiuj provizis organizan kadron por niaj dialogoj kun la politika kaj akademia mondo. La tria estis Monda Kunagado, iuspeca Unesko-asocio por esperantistoj. Simple mankis al mi tempo (kaj sperto) por adekvate gvidi la evoluon de tiu lasta, kaj post elana komenco ĝi iom post iom glitis en stagnon kaj forgeson. Tamen la bazaj ideoj malantaŭ tiu iniciato restas tute aktualaj kaj utilaj, kaj mi esperas doni al ili novan formon en la planata Centro por Kultura Evoluigo. Nu, kiel priskribi ĉion ĉi? Esence, mi vidas Esperanton ne kiel ion strangan aŭ esoteran, sed kiel fenomenon profunde ligitan al la nuntempo, al la idea kaj kultura evoluo de la homaro. Do, interesas min la demando, kion oni povas konkrete fari per ĝi, ne estonte sed nun, idee kaj kulture. En tio mi sentas proksiman parencecon al Hector Hodler kaj al la historiaj radikoj de UEA, kiu estiĝis ĝuste kiel organiza kadro por tia konkreta agado, la “plifaciligo de ĉiuspecaj spiritaj kaj materiaj rilatoj” inter la homoj. Vi povus nomi tion “hodlerismo”, se vi volas. Tendenco ne nova, sed ĉiam renoviĝanta. Lastatempe vi komencis paroli pri “daŭripovo” en rilato al Esperanto. La vorto tamen preskaŭ mankas en la Strategia Laborplano. Ĉu temas pri ŝanĝo de direkto? La Plano estas labordokumento, kaj do jes, diversaj ŝanĝoj daŭre okazas, responde al diskutoj kaj evoluoj en UEA kaj ekster ĝi. Ĉi-kaze mi ne estis tute kontenta pri la emfazo pri lingva justeco en la Strategia Bazo de UEA – la dokumento, kiu fundamentis la ellaboron de la Laborplano. Lingva justeco estas utila koncepto, sed tro limigita; ĝi ne sukcesas enteni la plej gravajn valorojn de la movado. Diskutante kun José Antonio Vergara, mi konstatis ke la kleriga, konsciiga forto de Esperanto respondas al la ideoj de Unesko pri “edukado por daŭripova evoluo”, kaj konkludis ke tio estus bona kadro por klarigi niajn celojn kaj agadojn al aliaj kaj trovi novajn aliancanojn. Mi nun komencis verki serion de mallongaj artikoloj en la revuo por evoluigi tiun ideon kaj stimuli diskuton pri ĝi en movadaj rondoj. Ĉi tiu intervjuo aperos en La Ondo de Esperanto. Kiun opinion vi havas pri ĉi tiu revuo? La Ondo estas unu el la revuoj, kiujn mi plej plezure ricevas kaj tralegas. En la lastaj jaroj ĝi multe kontribuis al la fluo de ideoj kaj informoj en la movado. Mi esperas, ke ankoraŭ longe tiel estos! Kaj nun du-tri pli personaj demandoj. Ĉu via ampleksa esperantista agado malhelpas vian laboron en la universitato, aŭ vi sukcesas iel utiligi profesie Esperanton? Mi certe pagas ian profesian koston pro mia okupiĝo pri Esperanto, simple ĉar mia tempo estas limigita, kaj kiam mi verkas (ekzemple) Strategian Laborplanon, tiuj horoj estas neuzeblaj por verki fakajn artikolojn. Aliflanke, Esperanto tiel profunde kaj esence rolis en mia persona kleriĝo, ke mi ne domaĝas tiun partan repagon. Temas pri speco de interezo! Krome, per Esperanto mi faris profesiajn kontaktojn, ekzemple kun François Grin, ĝeneva ekonomikisto, kiuj foje fruktas en komunaj esplorprojektoj. Ĝuste kun Grin mi partoprenas en granda eŭropa projekto pri lingvopolitiko, lanĉota komence de aprilo. Vi havas multajn taskojn profesiajn kaj Esperantajn. Sed kion vi faras dum viaj liberaj horoj, supozeble tre malmultaj? Ekde de la adoleska aĝo mi tre ŝatas kuri, prefere relative longajn distancojn, 10 ĝis 20 km, kaj sur padoj en arbaro kaj montaro, ne sur stratoj. Mi tre ŝatas la naturon kaj volonte vagas kaj tendumas montare – plej ofte kun mia edzino kaj infanoj, kiuj nun aĝas 13, 16, 19. Mi ĝuas romanojn, poezion, historion; filmojn, teatron, koncertojn (ne sufiĉe ofte!). Hejme mi ofte kuiras. Neniu laŭreato evitis respondi al nia tradicia demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo? La plenan verkaron de William Auld, kies Infana raso mirigis kaj inspiris min en la komenco de mia esperantistiĝo. La miraklan kaloĉajan tradukon de Infero de Dante. Kaj… nu, eble la festlibron por Humphrey Tonkin, La arto labori kune, kiu sidas jam tri jarojn sur mia breto. Sur la insulo mi finfine trovus tempon tralegi ĝin! Dankon pro la respondoj. Ke viaj samteamanoj kunlaboru tiel, ke vi pli ofte havu la tempon legi, aŭskulti kaj spekti ekster viaj taskoj universitataj kaj movadaj! Intervjuis Aleksander Korĵenkov Legu ankaŭ:Mark Fettes: la Esperantisto de la Jaro 2013 Jaro 2013: Niaj atingoj kaj malsukcesoj Halina Gorecka. La Esperantisto de la Jaro Mark Fettes. Strategio, en kiu Kapabligo kernas Jukka Pietiläinen. Rejkjaviko – malgranda kaj intima La Ondo de Esperanto, 2014, №2 (232). |