Nia libroproduktado en la 2013a jaroĈiujare ni resumas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Hungara Vivo. La statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Tia statistiko ne estas centprocente fidinda, ĉar ne ĉiujn librojn ricevas kaj vendas la Roterdama libroservo; krome, Laste aperis registras ankaŭ “malnovajn novaĵojn”. Sed ĝi donas bonan imagon pri la libroeldonado en Esperantujo, precipe la resumaj tabeloj. Ĉi-jare la resumo estas iom malpli ampleksa. Ni vidu, kiom da libroj kaj paĝoj oni eldonis, kion oni eldonis laŭĝenre, kaj kiuj eldonis ĉi tiujn librojn en la pasinta jaro kaj dum la 23-jara historio de nia kalkulado. La pasinta jaro similas al la kelkaj lastaj jaroj. Aperis (legu nun kaj poste: “aperis en la rubriko Laste aperis”) 178 libroj iomete pli ampleksaj (142 paĝoj) ol kutime (132 paĝoj). Inter ili estas 145 veraj libroj pli ol 48-paĝaj kaj 33 broŝuroj – pasint-jare estis 120 libroj kaj same 33 broŝuroj. La tema distribuo estas sufiĉe kutima – plej multas traduka beletro. Abundas libroj kaj broŝuroj prilingvaj kaj priesperantaj ĝenerale. Tre malmultas libroj teknikaj kaj sciencaj.
Vidinde la respondojn al “Kiom?” kaj al “Kion?”, ni vidu la respondon al “Kiuj?”. Pasintjare donacis al ni librojn 92 eldonintoj, el kiuj 29 estas novaj. Jam la kvinan jaron sinsekve la plej produktema inter la Esperanto-eldonistoj estas Vilhelmo Lutermano, kies MAS en la franca vilaĝo Embres-et-Caltelmaure produktis 13 librojn. Sed paĝonombre ĝin superis – interalie, danke al la Beletraj Almanakoj – la nov-jorka Mondial.
Tamen en la supro de la resumaj tabeloj por 23 jaroj la unuajn tri lokojn okupas eldonejoj, kiuj ne elstaris en 2013: UEA eldonis pasint-jare nur 3 librojn, FEL 2 librojn, kaj Libro-Mondo ŝajnas velkinta.
Dum kelkaj lastaj jaroj Francio ĉiam estas plej supre en la landolisto.
La resumaj tabeloj restis preskaŭ senŝanĝaj, kaj ili respegulas la realan staton de la Esperanto-eldonado dum la lastaj 23 jaroj. Plej altas en la resuma landlisto Francio kaj Germanio, kiuj, interalie, estas la du landoj kun plej multaj individuaj membroj de UEA.
Kompreneble, mi statistikis ankaŭ la traduklingvojn, sed mankas la loko por aperigi la preskaŭ senŝanĝajn tabelojn. Aleksander Korĵenkov La Ondo de Esperanto, 2014, №2 (232). |