Ni estos juĝataj laŭ niaj kulturaj atingojKiselman

La novembra Ondo aperigis sekan informon, kies komenco estis jena: “Profesoro Christer Kiselman [prononcu: Ĉiselman] el la Matematika instituto de la Upsala Universitato (Svedio) estas elektita kiel la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto (AdE) rezulte de la voĉdonado de 37 akademianoj. Christer Kiselman ekde 1989 estas membro de AdE; lastatempe li oficis en AdE kiel direktoro de la sekcio pri faka lingvo kaj membro en la sekcioj pri gramatiko, pri la ĝenerala vortaro kaj pri prononco. En Esperantujo li estas konata ankaŭ pro la organizado de la esperantologiaj konferencoj en la Universalaj Kongresoj, pro la redaktado de la revuo Esperantologio / Esperanto Studies kaj pro la multaj prelegoj kaj artikoloj pri temoj esperantologiaj”.

 

Bonvolu kompletigi la oficoliston per pli konkretaj informoj.

Mi estas matematikisto kaj komencis esplori pri partaj diferencialaj ekvacioj. Post kelkaj jaroj mi transiris al kompleksa analitiko kaj geometrio, ankaŭ en nefiniaj dimensioj. Nuntempe mi esploras pri digita geometrio, matematika morfologio kaj diskreta optimumado. Mi gvidis dek sep studentojn ĝis doktoreco.

En Esperantujo mi komencis verki pri gramatiko. Poste mi verkis pri la frua historio de la lingvo kaj ankaŭ pri la filozofiaj kaj religiaj ideoj de Zamenhof.

Oni ofte diras, ke la lingvon evoluigas la uzantoj – verkistoj, ĵurnalistoj kaj aliaj – dum la statuta celo de la Akademio estas “konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon”. Kiel praktike la evoluo de Esperanto estas kontrolata?

Ene de la akademio okazas ĉiama kontrolado de la lingvo. Por mencii nur unu ekzemplon: pri la difino de la nocio kazo en ties negramatika signifo la membroj de la sekcio Ĝenerala vortaro dum la lastaj 13 tagoj dissendis 134 mesaĝojn. Sed mi pensas ke la akademio povus publike fari pli pri tiu kontrolado.

La plej videbla laboro de la Akademio estas leksikografia en la formo de la Oficialaj Aldonoj al la Universala vortaro. La 9a Aldono aperis antaŭ sep jaroj, en marto 2007. Kiel evoluas la preparado de la 10a aldono?

La Sekcio pri Ĝenerala vortaro, kiu okupiĝas pri la oficialaj aldonoj, ankoraŭ ne okupiĝas pri la 10-a Oficiala Aldono, sed anstataŭe okupiĝas pri korektado de kelkaj problemaj aferoj en antaŭaj oficialaj aldonoj. Momente ĝi okupiĝas pri radikoj el la 1-a Oficiala Aldono, kiuj estis tradukitaj en malsamajn lingvojn per malsamsignifaj vortoj. Tiuj nekoheraj tradukoj estos anstataŭigitaj per difinoj.

La ideo estas baldaŭ post tiu laboro eklabori pri la 10-a Oficiala Aldono.

Ĉu oni planas libroforman eldonon de la tuta Akademia Vortaro de Esperanto (Universala Vortaro + Aldonoj)?

La oficialaj aldonoj (malsame al la Universala vortaro) estas plejparte malfacile akireblaj. Pro tio la akademio planas unue reeldoni la oficialajn aldonojn, kunigitajn en unu libron kaj ekipitajn per klarigaj kaj korektaj notoj. La laboro pri tiu ĉi reeldono jam estas sufiĉe progresinta.

Ankoraŭ ne ekzistas plano por eldoni la tutan Akademian vortaron en unu libro, kvankam tio certe estas bona ideo iam efektiviginda.

Ni vidas, ke la Akademio zorgas pri la leksiko, sed kio pri la gramatiko? Ĉu estas planata Akademia Gramatiko de Esperanto? Ja la aŭtoro de PMEG estas direktoro de la gramatika sekcio de Akademio?

La menciota libroprojekto prezentos plurajn flankojn de la lingvo, ne nur la gramatikan.

Se temas pri publikigo, oni scias, ke trifoje aperis Aktoj de la Akademio, laste en 1991. Ĉu aperos plia kolekto?

Principe devos iam aperi plia kajero de la Aktoj, sed tio ne estas urĝa afero, ĉar multaj lastatempaj dokumentoj estas rete alireblaj. La estraro zorgas antaŭ ĉio pri kompletigo de la dokumentaro alirebla per nia retejo.

Vi jam dum kvarona jarcento estas membro de la Akademio. Kio motivis vin kandidatiĝi por la prezidanteco?

Ke tri membroj, kies opiniojn mi tre alte aprezas, petis min; kaj ke krome kvara membro, kies opinion mi same alte aprezas, kuraĝigis min.

En via antaŭbalota memprezento vi skizis laborplanon el kvar eroj. Ĉar ĉi tiuj proponoj ne estas vaste konataj, mi petas vin klarigi ĉiun el ili.

Tamen mia memprezento estas libere alirebla ekde junio 2013...

La unua estas “Priskribo de la lingvo esperanto”. (Cetere, ĉu la minuskla formo estas Fundamenta?)

Tiun ĉi unuan projekton la estraro nun multe plilarĝigis. Ĝi estos libroprojekto prezentonta plurajn alirojn al esperanto: temas pri interlingvistika, lingvistika, socia, psikolingvistika, religia, filozofia, politika, ... aliroj al la kompleksa fenomeno esperanto.

Mi skribas la simbolon por paragrafo tiel: §. Per tio mi ne minacas la fundamentajn principojn de la lingvo. Simile, se iu skribas mardo kaj marto, ne estas minaco. La Fundamento estas la bazo sur kiu la parolantoj de la lingvo evoluigas ĝin.

La dua plugota kampo estas terminologio...

Ĉi tie gravas mia eldiro: “Tamen la amplekso de terminologiaj taskoj superas la forton de AdE”. Kun 60 milionoj da kemiaj terminoj, 80 mil nomoj por medikamentoj, 10 mil nomoj por korpopartoj, 20 mil nomoj por indiki organfunkciojn, 60 mil nomoj por malsanoj, esplorprocedoj kaj operacimetodoj, kaj entute duonmiliono da nomoj en la medicina vortprovizo kun konsidero de gravaj nocioj en la limkampoj la grando estas troa.

Kion ni povus esperi, estas pli granda konscio pri tiu problemo.

Ni notu ke la Fundamento estis akceptita 110 jarojn post la apero de la metra sistemo en la sama lando, kaj tamen ne aprobas la prefikson kilo, nek la radikon gram'. Restas malrespekto al la terminologiaj problemoj.

Plie vi mencias okazigeblon de konferencoj. Ĉu la demando estas nur financa, aŭ?..

Ne ekzistas malfacilaĵoj ... krom la ĉiama manko de tempo.

Kaj laste pri la jura sidejo. Ĉu la akademio eĉ ne estas jure registrita?

La estraro serioze konsideris tiun ideon kaj venis al la konkludo ke la malavantaĝoj superus la avantaĝojn.

Zamenhof en sia lasta artikolo direktita al la esperantistaro ripetis sian opinion pri la neceso revizii la tutan lingvon kaj forigi el ĝi “ĉion, kio post multejara, multehoma kaj ĉiuflanka elprovado montriĝis kiel sendube maloportuna kaj samtempe facile forigebla”, kaj la listojn de ĉi tiuj maloportunaĵoj li plurfoje prezentis. Ĉi tiu reviziado, kiun laŭ Zamenhof devus fari la Lingva Komitato, ne estis farata, ĉar lian artikolon Privat kaŝis. Sed ĉu post la publikigo (1971) la Akademio ne devus plenumi la “testamenton” de la lingvoaŭtoro almenaŭ en la formo de esplorado de liaj listoj de maltaŭgaj formoj?

Ne. Temas pri nepublikigita manuskripto el 1915, ne pri ia “testamento”. Gravas la fakto, ke Zamenhof ne publikigis ĝin. La parolantaro tondas siajn “harojn kaj ungojn” kiel parolantoj de ĉiu natura lingvo.

Ni revenu al la unua demando. Kiujn atencojn kontraŭ la fundamentaj principoj de la lingvo Esperanto oni povas konstati nuntempe?

Neniujn.

Ekzemple, ĉu la neFundamenta surogata x-prezento de la literoj Esperantaj ne estas unu el tiuj?

Ne. En HTML oni skribas ĉ. En LaTeX oni skribas \^c. Tiuj vicoj de simboloj estas provizoraj reprezentantoj de la litero ĉ. Ĝis nun mi ne vidis iun aserti ke la simbolvico ĉ. estus kontraŭ la Fundamento. Komputilaj programoj aŭtomate transformas tiujn simbolvicojn al la celata litero. Same iuj skribas ^c aŭ c^. Oni facile transformas ilin al ĉ.

Se oni skribas ch, oni povas aŭtomate transformi tiun literparon al ĉ, sed devas poste zorge redakti la tekston, ĉar Michaux kaj chashundo transformiĝas al Miĉaux kaj ĉaŝundo, dum kelkaj (sed ne ĉiuj) u devas esti mane ŝanĝitaj al ŭ.

Simile, se oni skribas cx kaj ux, oni devas same zorge redakti, ĉar Michaux transformiĝas al Michaŭ.

Do, kaj la Fundamenta alternativa solvo skribi ch kaj u por ĉ kaj ŭ, kaj la x-sistemo postulas postan redaktadon. Sed en ambaŭ okazoj temas nur pri provizoraj reprezentoj de literoj, kiuj neniel atencas la Fundamenton.

Ĉu io novas en la malnova Akademio?

Atendindas ke la akademio fortigis sian socian kaj sciencan reton per la nomumado de dek eminentaj korespondantoj, el kiuj tri virinoj.

Ĉi tiu intervjuo aperas sojle de via 75-jariĝo. Vi ricevos amason da gratuloj, bondeziroj kaj donacoj. Kiun (bon)deziron vi ŝatus vidi realigita?

En mia unua saluto, libere alirebla, mi skribis: “Ni estos juĝataj laŭ niaj kulturaj atingoj – nenion pli sekuran ni rajtas atendi”. La plej bona donaco estus kreskanta konscio pri tio. Kaj mi ĝojas, ke La Ondo publikigas multon rilatan al kulturo.

Ĉi tion – nome, la kreskantan konscion de nia komunumo pri nia komuna kultura valoro – ankaŭ La Ondo deziras. Ke nia deziro realiĝu!

Intervjuis kaj bondeziris
Aleksander Korjenkov

La Ondo de Esperanto, 2014, №3 (233).