ZamenhofAleksander Korĵenkov

Zamenhof kaj la movado

 

Ni, esperantistoj, bone scias, ke Lazarj Markoviĉ Zamenhof (1859-1917) estas la aŭtoro de Esperanto, la kreinto de la homaranismo, la tradukinto de Biblio (pli ĝuste, de la Malnova Testamento, la Novan li lasis traduki al la kristanoj) kaj Hamleto, sed ni malofte memoras pri lia rolo en la organizado de la movado por disvastigo kaj utiligo de Esperanto.

De la Unua Libro al la unua gazeto

PromesoEn sia Unua Libro D-ro Esperanto skribis nenion pri la lingvouzantaro kiel movado kun asocioj kaj kluboj. Por la disvastigo de la lingvo en la libro estis presitaj ok slipoj kun jena teksto: “Mi, subskribita, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson”. Li promesis, ke la adresaro de la 10 milionoj da promesintoj aperos en aparta libro (100 milpaĝaj adresaroj kun 100 adresoj ĉiupaĝe!).

Sian lingvon li intencis transdoni por prilaboro al “ia el la jam konataj instruitaj akademioj”. Li do konfidis la sorton de sia lingvo al la internacia kongreso, kiun proponis en 1888 la societo The American Philosophical Society (APS). Sed APS ricevis nur kelkajn kongresajn aliĝojn, kaj la planita kongreso ne povis okazi. Zamenhof estis devigita repreni la tutan aferon en siajn manojn.

Li ne ricevis dek milionojn da promesoj, sed al li venis centoj da plenigitaj slipoj kun deziresprimo lerni la lingvon sendepende de la nombro de la ricevitaj promesoj. Al la nova lingvo aliĝis pluraj volapukistoj kaj eĉ la tuta volapukista klubo en Nurenbergo. Ĝuste en Nurenbergo la 1an de septembro 1889 enmondiĝis la unua numero de La Esperantisto – la unua Esperanto-gazeto.

“Absoluta leĝdonanto”, aŭ “Infano malvive naskita”?

Jam en la 3a numero de La Esperantisto (decembro 1889), kiam la lingvo aĝis nur du jarojn, Zamenhof proponis kreon de la Tutmonda Ligo de Esperantistoj: “la sola kaj absoluta leĝdonanto en nia afero”. En la 6a kajero (marto 1890) Zamenhof deklaris la ligon fondita. Samkajere aperis la regularo de la Ligo (ŝanĝita de nurenberganoj) kun la tripersona listo de la Provizora Administra Komitato en Nurenbergo.

La Esperantisto

La arbitre formita Ligo preskaŭ ne trovis subtenon ekster Nurenbergo. Kontraŭis ĝin Grabowski, de Wahl, Majnov, Geoghegan kaj multaj aliaj.

Zamenhof amare komentis:

Apenaŭ la Regularo estis presita, en nia afero, ĝis nun tiel paca kaj regula, tuj komenciĝis malkompreniĝoj, disputoj kaj malagrablaĵoj... Ne estis ankoraŭ kreitaj la oficoj administraj, kaj jam multaj volis esti administrantoj; nenio estis ankoraŭ farita, kaj jam multaj estas malkontentaj aŭ ofendiĝis, ke oni forgesis pri ili en la Ligo; la kaso de la Ligo estas ankoraŭ malplena, kaj jam kelkaj timas, ke la mono publika estos perdita aŭ ne bone uzita.

Nominte en la decembra kajero de La Esperantisto la Ligon “infano malvive naskita” Zamenhof konkludis, ke la Ligo ne ekzistas.

La dua Ligo voĉdonas kaj malaperas

En januaro 1893 Zamenhof duafoje anoncis fondon de Ligo Esperantista. Malkiel en 1890, la duan Ligon konsistigis “ĉiuj efektivaj esperantistoj, t. e. abonantoj de nia centra oficiala gazeto”. La Ligo devis funkcii per voĉdonado pri proponoj de la abonantoj. Kiel la sekretarion de la Ligo Zamenhof nomumis sin mem – aliaj instancoj ne ekzistis.

En pluraj numeroj de la gazeto li publikigis reformprojekton de la lingvo, kaj en majo 1894 voĉdonigis sian projekton. La voĉdonado lasis Esperanton senŝanĝa, sed la voĉdonado krizigis la esperantistaron. Pluraj esperantistoj, inkluzive de la Nurenberga klubo, forlasis Esperanton, kaj post la voĉdonado Zamenhof en sia gazeto ne plu menciis la Ligon, kvankam ne aperis informo pri ĝia malfondo. Ĉiuokaze, eĉ se la Ligo plu ekzistis, ĝi malaperis en 1895 samtempe kun la gazeto. Perdinte la gazeton kaj la Ligon, Zamenhof ĉesis aktive okupiĝi pri Esperanto. Pro la senkuraĝiga sperto de la du Ligoj, dum la posta jardeko neniu kuraĝis proponi fondon de internacia organizo.

La nova generacio en Francio

Post kelkaj jaroj en Francio danke al Louis de Beaufront aperis nova movado kun plurmilmembra asocio SPPE (poste SFPE) kaj ties organo L'Espérantiste. Lian iniciaton evoluigis kaj lian influon reduktis novaj aktivuloj: Hippolyte Sebert, Émile Boirac, Carlo Bourlet, Théophile Cart. Esperanto ekpenetris al la franclingvaj Belgio kaj Svislando, poste al Britio, Italio kaj aliaj landoj.

Danke al iliaj klopodoj Zamenhof revenis al Esperanto kiel kunlaboranto de la Pariza eldonejo Hachette. Li baldaŭ konstatis, ke ĉiu el la novaj movadestroj havis siajn proprajn ideojn pri Esperanto. La malkonkordoj inter ili donis al Zamenhof motivon relanĉi la planon pri internacia organizo. Bona okazo por ĉi tiu lanĉo estis la unua Universala Kongreso (UK), kiun Alfred Michaux estis organizanta en Bulonjo-ĉe-Maro kun subteno de la movadestroj.

La tria provo de Zamenhof

Antaŭ la kongreso Zamenhof triafoje iniciatis esperantistan mondorganizon. Ĉi-foje li ne anoncis fondon, sed nur projektis regularon de Tutmonda Ligo Esperantista. Membroj de la Ligo estus ĉiuj abonantoj de la gazeto de la Ligo, sed la voĉdonrajton havus nur la grupoj de la Ligo.

La Ligon devus regi Centra Komitato, kunvenanta ĉiujare en UK, kaj interkongrese la laboron efektivigus kelkaj komitatoj. La Komitato de Agado estis la ĉefa komitato. En ĝiaj manoj devus esti la gazeto kaj la financo de la Ligo, ĝia prezidanto aŭtomate iĝus la sekretario de la Ligo. La unua Komitato de Agado laŭ la regularo estus la Pariza Grupo Esperantista sub la prezido de Bourlet. Krome devus funkcii la komitatoj pri lingvo (de Beaufront), kongresoj (Michaux), cenzuristoj (Cart), ekzamenistoj (Boirac).

Ĉar neniu el la movadestroj aprobis la projekton de Zamenhof, li forigis la nomojn de la gvidantoj, sed per tio li nur kreskigis reciprokajn suspektojn inter la gvidantoj, kiuj preferis plu agi en la organizoj kaj revuoj, kiujn ili mem fondis, sen kontrolo de iu Centra Komitato.

Zamenhof ŝanĝis sian koncepton kaj decidis unue voĉdonigi en Bulonjo la proponon pri dezirindeco de la Tutmonda Ligo. Se la kongreso malakceptos tion, en Bulonjo oni elektu por la provizora Centra Komitato: (1) la redaktorojn de ĉiuj gazetoj esperantistaj; (2) la prezidantojn de ĉiuj lokaj grupoj esperantistaj kun ne malpli ol cent membroj; (3) la prezidantojn de ĉiuj naciaj societoj (= landaj asocioj) esperantistaj.

La elektitoj poste mem dividu la postenojn kaj zorgu pri la estonta agado.

La unua UK (Bulonjo-ĉe-Maro, 1905) malakceptis la proponojn de Zamenhof pri la Ligo kaj Centra Komitato. Estis starigita provizora Lingva Komitato (LK) kun cento da membroj, proponitaj de Zamenhof (LK definitiviĝis en la 2a UK). Krome, oni decidis, ke la Kongresa Estraro estu la Organiza Komitato de la sekva kongreso. Laŭ propono de Sebert estis establita Centra Oficejo (CO), kiel bazo por la Lingva kaj Organiza Komitatoj. Ĉi tiu privata kontoro longe restis la sola funkcianta organo de la internacia movado. Zamenhof laŭeble subtenis ĝin.

Esperantujo strukturiĝas

En aŭtuno 1907 la Ido-skismo montris, ke la neorganizita esperantistaro ne kapablas efike rilati kun eksteraj grupoj. Zamenhof ne deziris reprezenti Esperanton kaj proponis al la idistoj trakti kun LK, kies gvidanto Boirac surpapere estis la sola legitima reprezentanto de Esperanto, sed li havis neniun realan povon; dum la efektive funkciantaj establoj – la Pariza grupo de Bourlet kaj la oficejo de Sebert – havis neniun rajton reprezenti la esperantistaron.

Kun aprobo de Zamenhof la afero pri LK estis solvita en la 4a UK (Dresdeno, 1908) per fondo de la 12-persona Akademio. La sama kongreso aprobis la fondon de la Oficiala Gazeto Esperantista ĉe la Pariza CO kaj starigis kotizadon por CO. En la sama 1908a jaro sen iu ajn ligo kun UK, LK kaj CO estis fondita Universala Esperanto-Asocio (UEA). Rezulte en Esperantujo klare distingiĝis kvar ĉefaj tendencoj:

  • Sebert (CO, Oficiala Gazeto Esperantista) kaj Bourlet (Pariza grupo, Hachette kaj La Revuo) kun subteno de Zamenhof reguligis la kongresojn kaj elektojn, pensante iam fondi federacion de landaj asocioj.
  • Cart (prezidanto de SFPE kun ĉ. 10 mil membroj kaj redaktoro de Lingvo Internacia) opiniis, ke neniu internacia organizo necesas, ĉar LK estas sufiĉa por la esperantistaro, kaj pri la propagando zorgu la landaj asocioj.
  • Harold Bolingbroke Mudie, Hector Hodler kaj aliaj estroj de UEA deziris reorganizi la movadon laŭ la modelo de sia asocio, tamen ili komprenis, ke LK devas funkcii aparte de la movado.
  • Michaux deziris starigi nur unu asocion kun demokratie elektita parlamento, kiu mem elektus LKon.

Inter la partioj daŭris senĉesa konkurado, kiun Zamenhof nomis “interna milito”. Li estis afliktita de tia sinteno de la ĉefadeptoj de lia lingvo: “Mi povas nur tre profunde bedaŭri, ke inter niaj samideanoj regas tia netoleremeco kaj malamikeco, kaj ĝuste en la nuna tempo, kiam unueco estas por ni tiel necesega!”

La Antverpena solvo

Por aranĝi ordon en Esperantujo, kie estis neniu internacia instanco krom LK kaj UK, Sebert kun konsento kaj helpo de Zamenhof, verkis aldonon al la kongresa regularo. Laŭ ĝi (1) ĉiuj kongresaj decidoj estas devigaj por la “komunaj esperantistaj institucioj aŭ personoj oficialaj”; (2) ĉiuj kongresanoj rajtas partopreni kongresajn diskutojn, sed voĉdoni rajtas nur la Rajtigitaj Delegitoj (RD) de esperantistaj grupoj kaj societoj.

En la 7a UK (Antverpeno, 1911) la kreon de la RDoj aprobis la RDoj mem, pagintaj la kotizon al CO. Ili estis elektitaj antaŭ la kongreso de la societoj, reprezentantaj 26 mil esperantistojn. Ekde tiam ordinaraj kongresanoj perdis la voĉdonrajton en la UKoj.

La kongreso diskutis la organizajn problemojn. Laŭ la propono de Mudie, UEA ofertis siajn servojn al la esperantistaro kaj deklaris sin preta malfondiĝi por faciligi fondon de nova internacia asocio. Michaux denove proponis fondi unu solan internacian komitaton, kiu anstataŭus ĉiujn nunajn internaciajn organizaĵojn. Sed la delegitoj akceptis neniun el tiuj proponoj kaj nur fondis komisionon por studi la organizan problemon kaj prezenti konkludon al RDoj post unu jaro. Kiel la komisionestro estis elektita generalo Sebert.

En Antverpeno definitiviĝis “oficialaj esperantistaj institucioj, t. e. institucioj kreitaj kaj subtenataj laŭ deziroj de Internaciaj Esperantistaj Kongresoj, aŭ decidoj de la Rajtigitaj Delegitoj”: LK, UK, CO kaj RD. La plano de Zamenhof kaj Sebert realiĝis, kaj Sebert povis pli trankvile plani la esperantistajn aferojn en sia oficejo, al kiu estis ligitaj la lingva kaj la kongresa komitatoj, kaj al kiu kotizis lokaj societoj por havi siajn delegitojn en la kongresoj.

Michaux kaj la gvidantoj de UEA estis seniluziigitaj.

Michaux kunvenigis la Bulonjan grupon kaj voĉdonigis ĝian likvidon proteste kontraŭ la Antverpenaj decidoj, inspiritaj de Sebert kaj Bourlet kaj subtenitaj de Zamenhof: tiel malaperis unu el la plej grandaj Esperantistaj grupoj en la mondo kun 850 membroj.

Michaux kaj Zamenhof

Pro la akcepto de la Antvepena “konsitucio”, subtenita de Zamenhof, la organizinto de la unua mondkongreso Alfred Michaux forlasis ne nur la movadon, sed ankaŭ la lingvon Esperanto, favore al sia propra planlingvo Romanal.

En la aprila kajero de la organo de UEA Esperanto (1912) Hodler aperigis la artikolon Kion devas scii la esperantistaro? Hodler kritikis la regosistemon de Sebert, kaj alvokis la esperantistojn ne pagi al CO.

Zamenhof subtenis la Centran Oficejon, kiu, laŭ li, esprimis la opinion de la plimulto, per sia artikolo Pri Rajtigitaj Delegitoj kaj pri la Centra Organizo. Defendinte la Antverpenan solvon, Zamenhof skribis en la fino, ke ĝi estas lia lasta artikolo pri la movadaj aferoj kaj promesis ne plu partopreni similajn diskutojn en kongresoj kaj gazetoj.

Zamenhof plenumis sian promeson. En la 8a UK (Krakovo, 1912) li deklaris sian foriron el la movado kaj ekokupiĝis pri evoluigo de la homaranismo kaj pri tradukado.

Ĉi tiu artikolo estas kompilita sur la bazo de la 2a eldono de la libro Homarano (Kaliningrado, 2011) aĉetebla ĉe la libroservo de UEA aŭ ĉe la eldonejo.

La Ondo de Esperanto, 2015, №1 (243).