Nia libroproduktado en la 2014a jaroSe vi regule abonas La Ondon, eklegu ekde la sekva alineo, ĉar mi devas klarigi al novaj legantoj, ke ĉiujare ni resumas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Hungara Vivo. La statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Tia statistiko ne estas perfekta, ĉar ne ĉiujn librojn ricevas kaj vendas UEA; krome, Laste aperis registras ankaŭ “malnovajn novaĵojn”. Sed ĝi donas bonan imagon pri la libroeldonado en Esperantujo, precipe la resumaj tabeloj. La 2014a jaro estis tre magra: en neniu jaro ekde 1991 surmerkatiĝis tiel malmultaj libroj – nur 107, iom pli ol duono ol la averaĝo dum la jardudeko 1991-2010. Inter ili estas 31 broŝuroj (malpli ol 49-paĝaj) kaj 76 “veraj” libroj. La kialoj ne estas konataj. Eble UEA ekaplikis pli rigorajn kriteriojn ĉe revendado, eble Laste aperis estis malpli zorge kompilata, eble pro ioma malaktiviĝo de niaj ĉefaj eldonejoj.
Same malrekorde, en 2014 nur 61 eldonintoj donacis al la mondo librojn en/pri Esperanto; 20 inter ili faris tion unuafoje. Iomete malaktiviĝis Vilhelmo Lutermano, kies MAS en la franca vilaĝo Embres-et-Caltelmaure dum kvin sinsekvaj jaroj eldonis plej multe: 14 libroj en 2009, 18 en 2010, 26 en 2011, po 13 en 2012 kaj 2013, sed nur 9 en 2014. Simile pri Mondial kaj La Blanchetiére – ili ja restas en la plejlisto ankaŭ ĉi-jare, sed kun malpli da libroj ol en la kelkaj antaŭaj jaroj. Kaj plej multajn libroj en 2014 eldonis Edition Iltis de Irmi kaj Reinhard Haupenthal.
La resumaj tabeloj por 24 jaroj restis la samaj, nur Iltis antaŭis Fonton kaj KAVA-PECH superis Sezonojn (ĝi eldonis nenion en 2014). Plej supre restas UEA, eldoninta en 2014 nur kolekton de kongreso-universitataj prelegoj.
La okan sinsekvan jaron ekde 2007 Francio restas plej supre en la landolisto.
Mi adaptas la pasintjaran frazon: “La resumaj tabeloj restis preskaŭ senŝanĝaj, kaj ili respegulas la realan staton de la Esperanto-eldonado dum la lastaj 24 jaroj. Plej altas en la resuma landlisto Francio kaj Germanio, kiuj, interalie, estas la du landoj kun plej multaj individuaj membroj de UEA”.
Post unu jaro aperos pli multaj tabeloj kaj pli da komentoj por 25 jaroj. Aleksander Korĵenkov La Ondo de Esperanto, 2015, №2 (244). |